Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Papa emblemo[redakti fonton]

En la paĝoj pri papoj aperas erare

"Emblem of the Papacy.svg": Vatikanurba emblemo, false indikita kiel papa emblemo

(kaj oni scias, che la Vatikanurba ŝtato ne ekzistis antaŭ 1929) anstataŭ

"Emblem of the Papacy SE.svg": vera papa emblemo

.

(Mi ne sukcesas vidigi ĉi-tie la emblemojn, sed mi esperas ke oni povos trovi ilin en Commons.) Esoglou 16:17, 3 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Esoglou. Se vi ne sukcesis aperigi la emblemojn, tiam tre verŝajnas, ke ili ne ekzistas en la komunejo nek en la esperanta vikipedio. Tio signifas, ke neekzistanta bildo ankaŭ ne povas esti korektata, ĉu ne? --Tlustulimu 16:21, 3 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Esoglou. Vi forgesis parton de la bildaj nomoj, nome la finaĵon. Mi ĵus aldonis ilin ĉi tie. --Tlustulimu 16:58, 3 Feb. 2012 (UTC)
Mi dankas pro la helpo. Do ekzistas la bildoj. Kiel korekti? Esoglou 11:28, 7 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Esoglou. Momente la unua bildo troviĝas en {{Informkesto papo}}. Sed mi ne scias, ĉu ĝi vere devus esti korektata. Ĉu eble iam la emblemo dum la historio ŝanĝiĝis? Se jes, ni devus eĉ aldoni parametron al la ŝablono, por ke la koncerna emblemo aperu. Se historie ne okazis ŝanĝo, tiam la nova estu metata. Amike --Tlustulimu 11:40, 7 Feb. 2012 (UTC)

PS: En la vikimedia komunejo oni poste forigis la bildon Emblem of the Papacy.svg" kaj alidirektigis al la ĝusta "Emblem of the Papacy SE.svg". Tial nun aperas du ekzakte samaspektaj emblemoj. ĉiukaze: Ankaŭ pro tio la problemo solviĝis, kvankam antaŭe oni jam aldonis la literojn "SE" al la bildonomo en la koncernaj paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 17:03, 9 jan. 2017 (UTC)[Respondi]


Bildo pri Pierre Bourdieu[redakti fonton]

En la artikolo pri Pierre Bourdieu oni metis ligon al bildo kun lia portreto, kiu aperas en la angla Vikipedio, sed kiu ne estas aŭtomate aldonebla al la esperanta. Ĉu estas facila maniero tion ligi? Mi ne scias ĉu estas problemoj pri kopirajto, ĉar la bildo aperas nur en la angla, sed ne en aliaj versioj. --Tonyo 18:01, 3 Feb. 2012 (UTC).

La bildo havas kopirajton, oni nur povas uzi ĝin en la angla, sed se vi povas uzi ĝin en Vikipedio pro Justa uzo, por tio vi devos alŝuti la bildon en Vikipedio. Sed mi pensas ke oni ne devas fari tion, al mi ŝatus se en Vikipedio oni nure uzu dosierojn alŝutitaj ĉe Vikimedia Komunejo -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 18:13, 3 Feb. 2012 (UTC)

Ettishüsere[redakti fonton]

Mi nun kontrolis per guglo, ke Ettishüsere havas 5 trafojn en la tuta retaro! Dankon al Vikipedio kaj Didi, tiu persona domo, setlejo aŭ io alia (tute mankas la fontoj, pri kio temas!!!) 100-foje reklamiĝos baldaŭ. Ĉu tio ne estas malpermesita reklamo por tute nokanata domo en la mondo? Ĉu necesas tiuj alidirektiloj pri ĉiuj ekstervilaĝaj domoj? Mi plu kaj denove pledas pri la afero kaj petas la malpermeson de apliko de nenecesaj alidirektiloj kiel malpermesataj reklammetodoj. Mi tutcertas, ke tiujn senfontajn, nekonatajn ejojn, domojn oni ne permesas reklami tiel en seriozaj vikipedioj kun pli da aktivaj kontribuantoj, kontrolantoj. Narvalo 00:17, 4 Feb. 2012 (UTC)

Mi scivoleme aldonis alidirektilon en la germana vikipedio (kun la sola retejo, menciita en la aldona rimarko) kaj atendas kio okazas. Narvalo 00:24, 4 Feb. 2012 (UTC)
Tio estas normala, ĉar Ettishüsere estas unu el aliaj nomoj al Huttwil kaj Huttwil havas pli ol 1540000 trafojn en Guglo. Vi estas eble en terpomoj. Ĉiuĵŭd Astroscienco 01:50, 4 Feb. 2012 (UTC)
Vi eraras, ne temas pri sinonimo, sed pri sole staranta ekstervilaĝa domo, ripozejo, setlejo, biendomo ks. Kio pri terpomo?

Kara Narvalo, mi vere ne komprenas, kion vi volas diri pri tiu-ĉi tre stranga diskutopropono! Se vi studas mapon sur Swisstopo sur admin.ch vi trovas la vilaĝeton Ettishüsere (kun proksimume 100 loĝantoj memkompreneble ne tre granda) 1,km kilometrojn norde de Huttwil. Cetere la fonto ja estas indikita, ĉar troveblas la indiko al la mapo. Do antaŭ meti polemikajn mesaĝojn unue bone rigardu!DidiWeidmann 23:27, 4 Feb. 2012 (UTC)

Fakte se oni nombras sur la mapo de Swisstopo en 1:10000 oni povas konstati, ke la setlejo Ettishüsere konsistas el tamen pli ol 30 domoj formante plurajn biengrupojn. Do efketive eta vilaĝo. Via kritiko do estas absolute senbaza polemikado!DidiWeidmann 23:35, 4 Feb. 2012 (UTC)
Mi cetere devas ankaŭ ion diri pri la riproĉo de reklamo: Reklamo estas varbado komercocele aŭ por celo politika aŭ religia. Se oni informas pri geografio certe ne temas pri varbado. Via riproĉo do simple estas neniel akceptebla kaj sencohava. Mi faras ĉi-tie grandan kaj bonan laboron rilate svisan geografion, cetere bone dokumentita kun fontoj (refernecoj, koordinatoj kaj eksteraj ligiloj). (En la konkreta kazo estis indikitaj la koordinatoj de Huttwil, kiuj ja tuj permesas la konsultadon de la koncernaj mapoj.)DidiWeidmann 23:49, 4 Feb. 2012 (UTC)

Por ankoraŭ foje reveni al la temo per raciaj argumentoj: Oni nature povus entute decidi, ke loko por ke ĝi estu menciita en Vikipedio havu minimuman kvanton da loĝantoj aŭ grandecon. Sed tio ja certe ne estus saĝa, ĉar tio malebligus, ke pri interesaj lokoj aperu artikoloj. Kaj entute tio estus kontraŭ la ideo de enciklopedio. Certe ne estas necesa fari propran ĝermo-miniartikolon pri ĉiu vilaĝeto, sed en la artikolo de la komunumo ja indas mencii tiujn lokojn kaj ja estas saĝa fari sub la nomo de tia vilaĝeto alidirektilon. Ne estas konvinka argumento kontraŭ tia alidirektilo, kiu ja evidente havas plurajn favorajn efikojn al nia Esperanto-Vikipedio. Unue: Ju pli granda estas la nombro de alidirektilo, despli kreskas la valoro de profundeco. La profundeco-valoro de Esperanto-Vikipedio ja momente estas tre malalta, precipe, ĉar daŭre multaj preferas krei amason da novaj ĝermoj ol kreskigi kvalite kaj enhavgrandece la ekzistantajn artikolojn kaj prefere meti novan temon en ekzistantan artikolon aldonante alidirektilon. Due: Se ekzemple iu serĉadas en Google Ettishüsere, tiam la Esperanto-Vikipedio nun aperas tute supre kaj nur malmultaj aliaj informoj. Do ja la ŝanco, ke oni konsultas la Esperanto-Vipipedio pri tia artikolo estas eĉ pli granda ol ke oni ĝin konsultas pri artikolo pri granda urbo kiel Zuriko aŭ Havano, pri kiuj ekzistas multnumbraj aliaj informoj en la reto! Tio ja estas tre fortaj argumentoj por mia politiko aldoni tiujn alidirektilojn, aldone al la fakto, ke enkciklopedio devus enhavi la universalan scion de la homaro, de ne esti limigoj rilate la temojn. DidiWeidmann 17:47, 5 Feb. 2012 (UTC)

Por doni pli konkretan bildon pri Ettishüsere jen en bildoj (do tutevidente ne nur sola izolita bieno, sed tamen tuta vilaĝeto):

DidiWeidmann (diskuto) 21:28, 1 Mar. 2012 (UTC)

Traduko de la semajno[redakti fonton]

Mi kreis la nuna traduko de la semajno GRB 970228. Ĉiuĵŭd Astroscienco 03:26, 4 Feb. 2012 (UTC)

Jen ne la traduko de la semajno, jen la lingvaĵa fuŝo de la semajno. Aldone la enhavo estas mizera. Komparu vian version al la versio en la Angla vikio - GRB 970228.
Aldone via traduko estas enhave ne sufiĉa kaj eĉ misgvida. La specialaĵo de GRB 970228 estis, ke ĝi montris postbrilon. Jen la unua fojo, ke oni fakte vidis la teorie jam antaŭdiritan fenomenon postbrilo. Kaj parenteze, mi tute ne estas astrosciencisto, kiu nun diras tion al vi. - --  PEJNO Simono  06:34, 4 Feb. 2012 (UTC)
Traduko de la semajno estas kunlaboraĵo.--pino 07:45, 4 Feb. 2012 (UTC)
Sed vere ne havas sencon enmeti rubaĵon kaj poste laŭte krii: "Jen la traduko de la semajno!" --  PEJNO Simono  08:08, 4 Feb. 2012 (UTC)

Dankon pro la ekigo de la tradukado. Bedaŭrinde, dum lastaj tempoj la kolektivaj iniciatoj kiel tiu ĉi "traduko de la semajno" ne tre bone funkcias. Mi kutime zorgas pri la ŝanĝado de la ŝablonoj Ŝablono:Diskutindaj artikoloj/listo kaj http://meta.wikimedia.org/wiki/Traduko_de_la_semajno, sed mem ne havas tempon poste redakti plejmulton de la artikoloj. Dankon ke vi eklaboris anstataŭ nur plendi. --Tonyo 17:58, 4 Feb. 2012 (UTC)

La alia traduko de la semajno (29-a de januaro ĝis 4-a de februaro ĉ.) estas Hinda naciismo (EN). Ĉiuĵŭd Astroscienco 18:09, 4 Feb. 2012 (UTC)

Titolo de Kamefito[redakti fonton]

(Venas el la diskutpaĝo de la artikolo Kamefito)

Ĉar la (origina) termino komencas per la greka Ĥio ŝajnas al mi pli bone konsideri "Ĥamefito" kaj ne "Kamefito". En la plimultaj lingvoj oni uzas "ch" kaj ne "k". Kamefito estas, laŭ mi, malfacile rekonebla internacie, escepte de la hispanlingvanoj. --Forstbirdo 15:45, 4 Feb. 2012 (UTC)

  1. Por Por: Mi aprobas la proponon pri la esperantigo de la titolo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:49, 4 Feb. 2012 (UTC)
Propono akceptita kaj farita. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:29, 4 Feb. 2012 (UTC)

Kio estas pli bone kiroptero aŭ ĥiroptero, kemio aŭ ĥemio, mi ne tute scias sed certe ne iru tro rapide, estimata Ĉiuĵaŭde. --pino 20:06, 4 Feb. 2012 (UTC)

Forstbirdo diris, se vi vidis, Ĉar la (origina) termino komencas per la greka Ĥio ŝajnas al mi pli bone konsideri "Ĥamefito" kaj ne "Kamefito". En la plimultaj lingvoj oni uzas "ch" kaj ne "k". Kamefito estas, laŭ mi, malfacile rekonebla internacie, escepte de la hispanlingvanoj. Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:09, 4 Feb. 2012 (UTC)
Fakte nuna uzo estas k por ch, kaj certe titolo milito estas tie ne utila. --pino 20:20, 4 Feb. 2012 (UTC)

Estas klare, ke Esperanto havas du diversajn tradiciojn pri Esperantigo de vortoj, kies formo en la greka havis la literon χ aŭ kiuj alilingve posedis ĥ-similan sonon. Inter la oficialaj (Fundamente aŭ Akademie sankciitaj) vortoj ni havas ekzemple kerubo, kloro kaj kalifo sed ĥaoso, ĥimero kaj ĥolero. Modernaj aŭtoroj havas malsamajn preferojn pri la afero, kiam ili bezonas sciencajn vortojn de greka origino. Ekzistas kaj forte ĥ-ismaj kaj forte k-ismaj aŭtoroj. Vikipedio havas nenian kialon favori iun el la du partioj. Tial estas tre malkonsilinde fari ĉi tie lingvajn ŝanĝojn nur pro ies persona prefero. Plene malaprobinde estas fari tiajn "korektojn", se oni mem apenaŭ scipovas uzi la lingvon. Mi proponas renomi la artikolon laŭ la kreinto de la artikolo. --Surfo 20:46, 4 Feb. 2012 (UTC)

En ordo. --pino 21:08, 4 Feb. 2012 (UTC)

Lasta mesaĝisto? Nepre ŝanĝenda[redakti fonton]

Ŝajnas ke mi mislokis tiun ĉi iom urĝan peton:

En la artikolo de la semajno Islamo, la ĉerpaĵo en la ĉefpaĝo havas ekstran vorton "lasta" kiun oni nepre forigu. Bv. vidi mian mesaĝon en Diskuto:Islamo#Mahomedo_la_lasta.3F. Mi jam korektis la artikolon mem. --Haruo 01:43, 4 Feb. 2012 (UTC)
Bonvolu k.e.p. baldaŭ elimini la vorton "lasta". Tio misprezentas la unuan kolonon de Islamo. --Haruo 14:41, 4 Feb. 2012 (UTC)
La lasta el kiom messaĝistoj de Alaho ? Eble ni solvos la problemon kun ĉi tiu informo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:56, 5 Feb. 2012 (UTC)

Urĝe jam!!![redakti fonton]

Estas tre strange ke oni ne respondas nek riparas tiun mistradukon. La fakto ke la franca kaj hispana vikipedioj montras la saman mistradukon ne ŝanĝas la fakton ke tiu vorto "lasta" ne estas en la araba, kaj oni sekve misprezentas ĉefan trajton de temo de la Semajno... Jam pli ol 48 horojn mi krias por atento al tiu eraro. --Haruo 15:56, 5 Feb. 2012 (UTC)

Se islamanoj ne konsideras Mahomedon "lasta mesaĝisto" de Dio, kiel ili konsideras lin ? en pluraj lokoj mi legis tiun aserton. Se ĝi estas malĝusta, kiu estus la ĝusta : "la antaŭlasta mesaĝisto", "unu el la lastaj", ... ? AL @ 16:47, 5 Feb. 2012 (UTC)
Ili tipe ja tiel konsideras lin, sed tie ĉi temas pri traduko de specifa kredkonfesa teksto, la ŝahado, kaj en tiu teksto, kiu estas nepre esenca bazo de Islamo, la vorto "lasta" NE troviĝas. Estas kvazaŭ oni prezentus la Nicean kredkonfeson de la kristanoj, sed enŝovus iun frazeron el la atanazia... --Haruo 18:55, 5 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Haruo. Mi ĵus korektis tion laŭ la artikolo. Ĉu tio nun estas ĝusta? Se ne, bonvolu skribi kio estas korektenda. --Tlustulimu 17:29, 5 Feb. 2012 (UTC)
Dankon Kara. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:30, 5 Feb. 2012 (UTC)
Por vidi la ŝanĝon, alklaku tie. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:32, 5 Feb. 2012 (UTC)
Dankon, ĉio nun ŝajnas en ordo krom tio, ke la artikolo Islamo ofte parolas pri Mahomedo, sed la koncerna artikolo uzas la formon Mohamedo ("aŭ Mahometo")... sed tio ne estas tiel grava afero kiel la mistraduko de la plej kerna kredkonfesa frazo en la religio. --Haruo 18:55, 5 Feb. 2012 (UTC)

Duonkonduktilo[redakti fonton]

Mi ĵus serĉis pri Duonkonduktilo - fakte temis miaflanke pri duonkondukta lasero. Ĉielon! Mi trovis artikolon Duonkonduktaĵa aparato, kiu fakte estu titole "Duonkonduktilo" - tute ne temas pri aparato. Evidente jen mistraduko de la Angla semiconductor device. Jen fakte - okaze de duonkondukilo - komponantokonstruelemento aŭ simile.

Ju pli mi skribas pri mia ĉi-momenta temo Satelita televido, kaj ju pli mi esploras flankajn temojn tie ĉi en la Esperanta vikio, des pli mi ĝismedole ŝokiĝas -

  • pro la terura kvalito de teknikaj artikoloj tie ĉi,
  • pro la terura kvalito de la lingvaĵo
  • pro la terura mistraduko de teknikaj terminoj

Por povi korekti kaj reordigi nur la misaĵojn, kiujn mi tute hazarde trovas, oni devus jam vivi du vivojn! Iel mi sentas min plene perdita.

--  PEJNO Simono  12:29, 6 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Vi certe ne estas la unua, eĉ ne la sola, kiu ŝokiĝas pri la lingvaĵo en la esperanta vikipedio. Mi supozas, ke multaj komencantoj pensas, ke ili jam povus skribi artikolojn sen ellerni la lingvon. Eĉ la projektoj, kiuj celas altigi la nivelon ne (plu) sukcesas ŝanĝi tion, ĉar la bazlingvuloj tro multe fuŝadas. --Tlustulimu 14:50, 6 Feb. 2012 (UTC)
Jes, mi kredas tion. La problemo estas, ke troviĝas tri defioj. Unue oni kapablu almenaŭ bazmetie vikiumi. Due oni estu fakulo pri iu envikiiginda temo. Trie oni parolu Esperanton. Se iuj tie ĉi sukcesas pri nur du el la tri defioj, jen multe.
Bedaŭrinde ŝajnas, ke estas tro multaj tie ĉi, kiuj scias ŝovi nacilingvan artikolon tra tradukilo, poste tamen tute ne kapablas elsarki la lingvajn kaj eĉ signifajn erarojn, kaj kulmine, nek komprenas la pratekston, nek iel ajn regas la fakan temon de la praartikolo. La batalkrio ŝajnas esti: "Kvanton! Kvanton! Kvanton!"
Se la Esperanta artikolo ne estas almenaŭ pli bona ol la Angla versio, ne valoras entute afiŝi ĝin. Jen nur malŝparo de tempo, ĉar ni povus same konvene ja ĉiuj resti ĉe la Angla versio. Des pli multe tielas, se la Angla versio hazarde estas bonega. Kaj sufiĉe ofte vere estas tiel. --  PEJNO Simono  15:44, 6 Feb. 2012 (UTC)
al tiaj tritalentuloj (lingve, fake, vikie) aspiras nia Vikipedio. krome multan tempon bezonas tiaj tritalentuloj por finpoluri taŭgan entenon. Tio fakte estas la kvara postulo : disponi pri multe da tempo kaj da energio. mi nur agnoskas kiaj estas la bezonoj de Vikipedio kaj ne helpas respondi la starigitajn demandojn. mi nur kompatas (eĉ kondolencas) kio etimologie sinonime signifas kunsuferas. AL @ 21:20, 6 Feb. 2012 (UTC)
Vi plene pravas. La kvara neceso estas tempo. --  PEJNO Simono  20:34, 9 Feb. 2012 (UTC)

Mi kunsuferas ĉiujn tri "terurojn" de Simono. Sed ni estu fieraj pri la disputemo de la Vikipediistoj kaj pri ilia persista altrudado de siaj amataj ĉevaletoj en artikolojn verkitajn de aliaj. Mi ankaŭ malkovris novan (por mi) naturleĝon: Ju pli bona estas Vikipedia artikolo, des pli probabla estas tio, ke la sekva redakto estos malplibonigo. --Surfo 21:59, 6 Feb. 2012 (UTC)

Peto forbari vikipediiston Ĉiuĵaŭde (2)[redakti fonton]

Mi volas atentigi, ke Ĉiuĵaŭde intertempe sin iomete prezentis sur sia uzanto-paĝo, kaj se tiuj indikoj korektas, laŭ mia scio li estas la plej juna aktiva vikipediisto en Esperanto-Vikipedio kaj certe inter la plej junaj mondskale. Tial mi fakte petas de vi ĉiuj duoblan paciencon. Kaj escepte petas, ke se vi malkovras freŝajn erarojn de tiu knabo, ke vi metu mesaĝon kun lingva klarigo al lia diskutpaĝo. Estas tute alia afero, se tiajn redaktojn faras 12-jarulo, ol se temus pri 50-jara eterna lernanto. Mi povas imagi, ke tia pacienco estos bona investo al estonte lerta vikipediisto.DidiWeidmann 00:04, 7 Feb. 2012 (UTC) (Aldonita de Ĉiuĵaŭde, laŭ li respondis sur la sekcio Peto forbari vikipediisto Ĉiuĵaŭde)

Ankaŭ mi jam antaŭ kelkaj semajnoj legis la aĝon de Ĉiuĵaŭde en lia paĝo. Mi supozis, ke temu aŭ pri mistajpo, aŭ pri ŝerco. Aliflanke, se li vere estas dekdujaraĝa, ĉu tio ŝanĝas multe? Entuziasme afiŝi lingve erarajn mistradukojn ne vere tre multe helpas. --  PEJNO Simono  11:18, 7 Feb. 2012 (UTC)
Mi malkonsentas kun Pejno Simono: mi ne havas saman sintenon al junulo malpli ol 12-jara kaj al plenkreskulo. Mi same kiel Didi instigas varme bonvenigi tiun junulon kaj kun pacienco trakti liajn mispaŝojn. « Ĉiuĵaŭde » (aŭ « Ĉiuĵŭd » ) jam aperis sub diversaj aliaj nomoj en la lasta jaro kaj estis iom draste malakceptita (eĉ plurfoje forbarita) en franclingva vikipedio. Sendube necesas instrui al li respekti regulojn de kunlabora projekto, sed ni ne forgesu ke ĝis nun Vikipedio estas projekto malferma al ĉiuj, subskribintoj kaj anonimuloj kaj kiu ajn estas ties aĝo kaj lingvorego. Se ni opinias tiun malfermitecon malavantaĝa, ni provu difini pli drastajn limojn. Atende ni home tenu nin kaj per dialogado penu atingi ke la kontribuado de « Ĉiuĵaŭde » estus aldono al Vikipedio kaj ne malhelpado. AL @ 12:12, 7 Feb. 2012 (UTC)
Eble li estus bona laboranto pri ruĝaj ligiloj.--Crosstor 12:52, 7 Feb. 2012 (UTC)
La problemo estas, ke lia scipovo de Esperanto ne sufiĉas. Aparte de tio, se oni jam baris lin de la Franca vikio, kaj tiun vikion li volas uzi por lerni Esperanton, mi vere demandas min, kiel ĉio ĉi rilatas al utila vikiumado. Aldone li ŝajnas pritrakti la enmeton de artikolo kiel prestiĝan aferon. Pli precize, prestiĝe nur laŭ la nombro da enmetoj - fakte tradukoj - kvalito ŝajne tute ne rolu. --  PEJNO Simono  13:05, 7 Feb. 2012 (UTC)
Mi scias, mia scipovo estas malforta, sed, mi ĉiutage forte laboras por plibonigi mian Esperanton kaj por helpi. Kaj Pejno, mi ne ĝuste lernas Esperanton, mi kontribuas ankaŭ en Vikipedio por helpi. Ĉiuĵŭd Astroscienco 23:20, 7 Feb. 2012 (UTC)
OK, mi agnoskas vian bonvolon. Sed vi povas mem ekkoni, ke la unua problemo tie ĉi estas la enhava mizereco de multaj ĉeestaj artikoloj. Kion vi espereble baldaŭ ekkonos, estas, ke la dua problemo estas la mizereco de la lingvaĵo. Evidente estas esceptoj, sed simpla dudekobla alklakado de la butono por salti al hazarda paĝo tre rapide montras la statistikan vaston de tiuj du problemoj. Fakte ni ĉiuj tie ĉi sidas sur granda amaso da fekaĵo, en kiu iam kaj iam, ie kaj ie, iu kaj iu rozo kreskas. --  PEJNO Simono  08:08, 8 Feb. 2012 (UTC)
Ĉiuĵaŭe, mi fakte emas instigi vin, ke vi unuflanke multe laboru pri via lingvo-nivelo, kaj ke aliflanke ĉiam bone informiĝu antaŭ ol ŝanĝi ion, kion kontribuis sperta redaktanto (neniam simple nuligu redakton, kiam ne temas pri tute evidneta eraro, sed anstataŭe starigu demandon en la koncerna diskutopaĝo respektive en la diskutopaĝo de la koncerna redaktinto - verŝajne tiaj nuligoj kondukis siatempe al forbaro en franca vikipedio, kaj ja ankaŭ provokis ĉi-tie - nur dank al pli granda komprenemo en Esperantujo, vi ĝis nun restis sen forbaro!). Mi ankaŭ konsilas, ke aktuale anstataŭ krei novajn artikolojn vi momente pli bone vastigu ekzistantajn ĝermojn: Evidente kun viaj aktualaj lingvokonoj vi ankoraŭ povas produkti nur ĝermojn, kaj ja estas pli bone kompletigi ekzistantajn ĝermojn ol krei amason da novaj. DidiWeidmann 13:54, 8 Feb. 2012 (UTC)
Mi supozas, ke iu devos oficiale paroli serioze kun tiu vikipediisto por ke ĝi utile laboru por Vikipedio anstataŭ primoki ĉu vole ĉu nevole homojn kiuj bone faras siajn taskojn. Vidu ĉe ĝia diskutpaĝo ĉe la fino iom pri ties lastaj fuŝaĵoj. Jam oni avertis, ke ĝi ne metu proponitajn Tradukojn de la Semajno, sed nun li ĵus metis Bwana Devil, kun svarmo da eraroj, kial? ĉu por laborigi homojn? Tio ne estas instigo al kunlaborado. Tio estas insisto pri sama temo: Mi estas pli ingenia ol ĉiu ajn kaj mi amuziĝas per universala konfuzigo. Estas domaĝo, ĉar foje tiu povas fari bonajn artikolojn. Oni devus ankaŭ peti seriozan sin prezenton, ĉar post tiom da primokado, oni devus scii kun kiu oni parolas kaj kunlaboras. Vikipedio estas pli kolektiva iniciato ol anonimula: tio ĉi ne estas kaŝejo por kaŝemuloj. Tiuj iru ludi al arbaro.--Seminario 11:54, 13 Feb. 2012 (UTC)

Nova vandalo : 72.18.225.106 ?[redakti fonton]

Bonan tageron, 72.18.225.106 faris vandalismon en Koka-Kolao kaj kreis malutile 7 ELEVEN (forigita de ArnoLagrange). Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:06, 8 Feb. 2012 (UTC)

Dankon por la atentigo. Mi forbaris la IP-adreson. DidiWeidmann 14:15, 8 Feb. 2012 (UTC)

Kurejo de Albert Park[redakti fonton]

Mi ĵus vidis ke la artikolo Kurejo de Albert Park estas proponita de forigo ekde 2010. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:43, 9 Feb. 2012 (UTC)

Parenteze[redakti fonton]

Mi difinis tre simplan ŝablonon - Ŝablono:Parenteze. Oni povas vidi ĝian uzon en Satelita televido.

{{Parenteze|Bla, bla, bla, bla, ...}}
Bla, bla, bla, bla, ...

Notu, ke kiel ĉiam en parametro oni devas substituu al "=":

{{=}}

Eble mi metos ankoraŭ borderon aŭ fonon aŭ ion ajn. --  PEJNO Simono  11:49, 9 Feb. 2012 (UTC)

Esperantigo: Oni devas substitui la egalsignon = per la ŝablono {{=}}. --Petrus Adamus 21:29, 9 Feb. 2012 (UTC)
Ne, neege ne! Oni substituas novan aferon al malnova afero. Oni anstataŭigas malnovan aferon per nova afero. Jen la problemo tie ĉi. Ne ĉiu parolas Esperanton. Cetere, Revo estas ridinde nesufiĉa rilate la verbon substitui. Kaj honeste, Revo estes entute plene nesufiĉa. --  PEJNO Simono  08:08, 10 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno. Dankon pro la nova ŝablono. Ĉu vi tradukis ĝin el alia vikipedio? Se jes, ĉu vi povus aldoni intervikiajn ligilojn? Mi ĵus aldonis kategorion al ĝi, nome Kategorio:Ŝablono:Formatigo. Amike --Tlustulimu 19:45, 10 Feb. 2012 (UTC)
Ne, mi skribis ĝin mem. Ĝi vere estas sufiĉe simpla afereto. Ĉu jen ŝerco? :) --79.202.248.222 22:15, 10 Feb. 2012 (UTC)

Saluton. Ne temas nur pri du kunigendaj artikoloj. Sed pri unusola koncepto konflikte kun alia sama, simila aŭ diferenca koncepto nome Antikva Reĝimo en Francio. Nun vikipediisto Xian metis la unuan menciitan artikolon kiu estas tute ampleksa kaj ambicia, dum jam ekzistis pli antikva sed ĝerma artikolo samtema sed kun bonkvalita ŝablono kiu eble indus ĉe la nova. La problemo akriĝas kiam oni konstatas ke estas koincido ĉe la allilingvaj ligiloj, tamen ne totala. Eble iu fakulo aŭ konanto de la temo povas trarigardi kaj eventuale kontakti kun Xian por klopodi solvi la problemon. Eble kunigo de ambaŭ artikoloj indas, sed mi ne kuraĝis jam fari tion.--kani 14:26, 12 Feb. 2012 (UTC)

- Mi vidas ke unu el la du paĝoj devus esti alidirektila paĝo, ĉu mi eraras ? Mi petas la kunigon de la informoj de ĉi tiuj artikoloj. Mi petas ankaŭ unu alirektilon de unu el la paĝoj al alia. Ĉiuĵŭd Astroscienco 14:36, 12 Feb. 2012 (UTC)
Mi aldonis la bonan ŝablonon de la cetere tute ĝerma Franca Reĝlando al Reĝlando de Francio kaj anstataŭis la artikolon Franca Reĝlando per alidirektilo. Tiel la afero estas solvita. Ĉi-okaze mi tamen atentigas, ĉiun, kiu bonintence reinventas la radon: Ĉiam per serĉado unue kontrolu, ĉu jam artikolo pri via temo ekzistas antaŭ ekverki novan. Amike DidiWeidmann 23:25, 12 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Reĝlando de Francio ŝajnas la pli bona titolo, jes. Ziko 19:27, 13 Feb. 2012 (UTC)

Bildoj, kiujn mi alŝutas jpg-formate, post la alŝuto ne montriĝas en artikolo - nek nude, nek en thumb. Se entute, funkcias nur unusola larĝo - ekz. 300px. Jen ekzemplo:

[[Dosiero:Sat finder.jpg|thumb|right|300px|Satelitotrovilo]]
Satelitotrovilo

Anstataŭe, montriĝas aŭ nenio (nude), aŭ la kadro de la thumb. Aldone - iam la bildo montriĝas, iam ne. La sama bildo je 400px aŭ 200px tute ne montriĝas. Tiu estas jam la dua bildo, kiun mi alŝutis, kiu havas tiun ĉi problemon. Cetere, la du bildoj devenis de plene aliaj iloj - nome de desegnoprogramo kaj de fotilo.

Ĉu iu havas ideon? --  PEJNO Simono  14:52, 12 Feb. 2012 (UTC)

Se vi havas problemon, alŝutu la bildon en Commons. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:38, 12 Feb. 2012 (UTC)
Mi spertis saman problemon post alŝuto de bildoj kiujn mi elektis ne alŝuti al Komunejo (temas pri bildoj rilataj al Tibor Sekelj kiujn mi iam alŝutis tien kaj kiuj estis ĉiuj forigitaj, ĉar administrantoj tie tre burokrate sintenas kaj ne konsideras deklarojn de posedantoj de kopirajtoj kiam ili donas rajton uzi bildojn sur kiuj ili havas rajtojn; sekve ĉiuj bildoj pri Tibor Sekelj estis forigitaj el Komunejo).
Mi do hieraŭ alŝutis dudekon da bildoj ĉi tien kaj iom maltrankviliĝis ĉar ili jen montriĝis jen ne plu en diversaj situacioj : en la dosiera paĝo mem, grande kaj kiel bildeto, en artikola paĝo enmetita per diversaj kodoj (ĉu kun la kodo "eta" ĉu sen, ĉu kun priskribo, ĉu sen). Mi provis kompreni kio okazas; mi konkludis : nur necesas iom da tempo por ke la vikipedia servilo taŭge traktu alŝutitan bildon. Ĝi fakte estas konservita en iu difinita loko, sed kiam oni volas montri ĝin en diversaj situacioj, la servilo uzas kopion de la bildo el kaŝmemoro, kiu ne estas tuj kreita sed nur post iom da tempo (kelkaj sekundoj ĝis kelkaj horoj). Sekve bonvolu pacienci: post maksimume tago ĉio estos en ordo !
Povas esti ke la problemo ne ekzistas kiam vi alŝutas dosieron al Komunejo (ĉar eble ĝi estas funkciigita per pli potencaj serviloj). Bonvolu kontroli tion.
Ĉiuĵaŭde pravas ke estas preferinde alŝuti dosieron kiu povas interesi ĉiujn vikimediajn projektojn al Komunejo ol nur ĉi tien (krom en esceptaj kazoj, kiel tiu kiun mi supre priskribas). AL @ 16:37, 12 Feb. 2012 (UTC)
Vi pravas. Tiel estas. --  PEJNO Simono  18:22, 12 Feb. 2012 (UTC)
Fakte la problemon pri freŝa alŝutitaj dosieroj mi ankaŭ jam spertis, cetere ankaŭ post alŝuto al Commons. Kutime la problemo malaperas post kelkaj horoj. Ĝi estas spertebla tiam, kiam Vikimedio-servilo estas tre ŝarĝita kaj ne eblas tuj aldoni la dosierojn al la procedura kaŝmemorilo. DidiWeidmann 22:50, 13 Feb. 2012 (UTC)

MediaWiki 1.19[redakti fonton]

(Apologies if this message isn't in your language.) The Wikimedia Foundation is planning to upgrade MediaWiki (the software powering this wiki) to its latest version this month. You can help to test it before it is enabled, to avoid disruption and breakage. More information is available in the full announcement. Thank you for your understanding.

Guillaume Paumier, via the Global message delivery system (wrong page? You can fix it.). 14:57, 12 Feb. 2012 (UTC)

Esperantigo: MediaVikio 1.19[redakti fonton]

La Vikimedia fondaĵo projektas ĝisdatigi MediaVikion (la programaro en ĉi tiu vikio) al sia lasta versio ĉi tiun monaton. Vi povas helpi por testi antaŭ ol ĝi estas ebligita, por eviti turmentadojn kaj damaĝojn. Pli da informoj estas disponebla en la kompleta anonco. Dankon.

Guillaume Paumier 14:57, 12 Feb. 2012 (UTC)

Propono por rapida forigo[redakti fonton]

Japagnol (lingvo) Mi kreis la paĝon en eraro. Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:28, 12 Feb. 2012 (UTC)

✔ Farite Petr Tomasovsky 16:33, 12 Feb. 2012 (UTC)
Dankon Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:02, 12 Feb. 2012 (UTC)

Jen interesa diskuto en Vikipedio:Artikolo de la semajno#Satelita televido. Mia artikolo ŝajnas esti tro ampleksa. :) Jen vere io nova! --  PEJNO Simono  18:30, 12 Feb. 2012 (UTC)

Mi ne kritikaĉas, tiam mi diras :
La artikolo estas romano. Necesus malpli mallongigi la artikolon antaŭ ol meti unu titolon. Sed, bona kaj kompleta artikolo.
Se vi ne povas mallongigi la artikolon, mi respektas vin. Tio estas ĝuste propono kaj impreso. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:13, 12 Feb. 2012 (UTC)
Nu, fakte mi ne komprenis vian komenton. Mi evidente supozis, ke vi lingve celis "pli mallongigi", sed pri la frazo "meti unu titolon" mi plu cerbumas. Ĉu eble "por ne meti tiom da materialo sub unusaman titolon" aŭ simile? Kaj memkompreneble mi povas mallongigi la artikolon. Sola alklako efektivigus tion. Ree al la preskaŭ senenhava, sed eĉ malgraŭ tio, malĝustenhava praversio. :)
Parenteze, unue vi voĉdonis por la artikolo, nun vi voĉdonas kontraŭ ĝi. Hmmm.
--  PEJNO Simono  08:07, 13 Feb. 2012 (UTC)

Klasifikebla tabelo[redakti fonton]

Saluton! Mi provas uzi klasifikeblan tabelon (wikitable sortable vidu Kantono de Thiaucourt-Regniéville) sed mi ne scias kiel ŝangi la koloron de la unua linio. Ĉu vi scias ? --pino 12:13, 13 Feb. 2012 (UTC)

Supozeble ie ene de class="wikitable sortable". Sed kie estas la klasdifinoj? --  PEJNO Simono  15:57, 13 Feb. 2012 (UTC)
Mi ne scias kion klasdifino estas. En la ekzemplo mi volus ke la unua linio de la tabelo da komunomoj estus flava (kiel la du aliaj tabeloj) anstataŭ griza. --pino 16:29, 13 Feb. 2012 (UTC)
jes fakte la klasdifino wikitable trudas ke la kaplinio estas griza. Foriginte tiun difinon mi sukcesis ke ĝi fariĝu flava. La klasoj estas difinitaj en .css dosieroj ĉe vikipedia servilo kiun eĉ administranto ĉi tie ne povas ŝanĝi. Ni povus krei klason en niaj .css dosieroj (Mediawiki:common.css) kiuj ebligus pli libere difini linikolorojn. AL @ 18:31, 13 Feb. 2012 (UTC)
Dankon funkcias! Sed estas iomete komplika por mi, verdire mi ne scias kio estas css.--pino 18:55, 13 Feb. 2012 (UTC)
CSS estas, mallonge dirite, stililo. Temas pri speco de ŝablono - en la normala signifo de la vorto - per kiu oni povas por ĉio, kio iel uzas la "klason", do la stililon, - difini, inter mil aliaj aferoj, kolorojn. Sed ĉi-medie ankaŭ mi apartenas al la nesciuloj. --  PEJNO Simono  19:07, 13 Feb. 2012 (UTC)

{{BildNoto}} ne plu funkcias dum commons:Template:ImageNote jes funkcias. Ĉu iu povas helpi refunkciigi ĝin ? Dankas AL @ 22:03, 14 Feb. 2012 (UTC)

en Vikipedio:Bildoj kun notoj ili plu funkcias sed ne plu, ekzemple en la paĝo Tibor Sekelj AL @ 22:06, 14 Feb. 2012 (UTC)
fakte {{BildNoto}} ne plu funkcias nek en la dosiera paĝo (Dosiero:Tibor Sekelj vojaĝceloj.png) nek en la paĝo Tibor Sekelj sed jes en iuj aliaj cirkonstancoj (vidu : Dosiero-Diskuto:Tibor Sekelj vojaĝceloj.png) AL @ 22:14, 14 Feb. 2012 (UTC)
Ĝi funkcias nur en la artikolo Tibor Sekelj kaj en Dosiero-Diskuto:Tibor Sekelj vojaĝceloj.png ĉe mi. Sed vi pravas, ĝi ne funkcias en Dosiero:Tibor Sekelj vojaĝceloj.png. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:29, 16 Feb. 2012 (UTC)
Saluton. Mi ĵus legis en la germana vikipedio, ke kelkaj vikioj jam uzas la softvaran version 1.19. Kaj unu el la koncernataj vikipedioj estas la esperanta. Mi supozas, ke iu skripto de 1.19 iel ĝenas la funkcion de {{BildNoto}}. Ĉu mi provu serĉi la kialon? --Tlustulimu (diskuto) 19:49, 16 Feb. 2012 (UTC)
Hodiaŭ {{BildNoto}} denove kontentige funkcias. Eble kulpis la versio 1.19 de MediaWiki sed iu jam intertempe riparis la fuŝaĵon. Mi bonvenigas ĉiujn informojn kiuj helpus kompreni kio vere okazas. Kaj ve! nun mankas la redaktobutonoj ! AL @ 20:33, 16 Feb. 2012 (UTC)

Extension:FeaturedFeeds[redakti fonton]

Saluton. Ĉu iu el niaj administrantoj eble hazarde jam legis la anglalingvan artikolon pri la etendilo FeaturedFeeds? Se ne, mi provos eltrovi pri kio temas kaj kiel ĝi funkcias. Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:18, 16 Feb. 2012 (UTC)

Artikola historio ne plu montras la totalan nombron de la bitokoj!![redakti fonton]

Karaj la artikola historio subite anstataŭ la totalan nombron de bitojoj montras nur la diferencon da bitokoj kun la lasta redakto. Tio estas komplete stulta, ĉar oni ja devas nepre povi vidi la kompletan nombron da bitokoj. Ĉu iu scias, kiu respondecas pro tiu modifo kaj povas insiste interveni, ke tiu modifo estu nepre nuligita. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:50, 16 Feb. 2012 (UTC)

Strange. Mi ĝis nun ne povis eĉ pensi ke iu bezonas la sumojn, dum mi opiniis tre bezonataj la nombrojn pri ampleksoj de ĉiu ŝanĝo. Mi do dankas pro la plibonigo. Sed eble mi sukcesos transvivi eĉ forigon de la bona novaĵo, se ĝi estas vere namalhavebla al aliaj. --Surfo (diskuto) 21:22, 16 Feb. 2012 (UTC)
La nombro de la aldonita teksto fakte unuflanke estis facile kalkulebla el la diferenco kaj aliflanke ja legeblas ĉe la kontribuoj de la koncerna kontribuinto. La totala nombro de bitokoj de artikolo tamen estas grava, ĉar ĝi estas esenca elemento por prijuĝado pri ĝermeco de artikolo. Ankaŭ helpas, se eblas krei ŝablonon, kiu montras tiun ciferon, sed nepre tiu nombro devas reaperi en la redakta historio en iu ajn formo. Ĉu iu scias, al kiu oni sin devas turni?DidiWeidmann (diskuto) 14:55, 17 Feb. 2012 (UTC)
La grandeco de artikolo estas sciebla per {{PAGESIZE:nomo de paĝo}} ekzemple : {{PAGESIZE:Urso‎}}: 44 614. Cetere bonvolu kontroli ĉu en "Viaj preferoj" ekzistas ebleco elekti ĉu vidi grandecodiferencon ĉu grandecon. --Arno Lagrange @ 18:23, 17 Feb. 2012 (UTC)
This problem is known and being tracked in Bugzilla here: 1.19 change to display bytes added by [edit], as opposed to total page size after [edit]. You can comment on that bug or file a new one if that one doesn't cover the issue. -- MarkAHershberger(talk) 22:04, 17 Feb. 2012 (UTC)
Ĉi tiu problemo estas konata kaj estas priatentata en Bugzilo tie: 1.19 ŝanĝo elmontrante bitokojn aldonitajn de redakto, kontraste al suma paĝgrandeco post redakto. Vi povas komenti pri tiu cimo aŭ krei novan se tio ne kongruas kun ĝi. -- MarkAHershberger(talk) 22:04, 17 Feb. 2012 (UTC) Esperantigo : AL @
Hodiaŭ en historio de artikolo mi konstatis ke sinsekvas grandeco de versio kaj grandecoŝanĝo. --Arno Lagrange @ 07:34, 18 Feb. 2012 (UTC)
Ekzemplo :
(nuna | antaŭa) 08:07, 24 Mar. 2008‎ Petr Tomasovsky(A) (Diskuto | kontribuoj | forbari)‎' . . (7 150 bitokoj) (+47)‎ . . (malfari)
(nuna | antaŭa) 03:15, 12 Mar. 2008‎ Yekrats(A) (Diskuto | kontribuoj | forbari)‎' . . (7 103 bitokoj) (-63)‎ . . (malfari)
(nuna | antaŭa) 16:18, 2 Aŭg. 2007‎ Roberto (Diskuto | kontribuoj | forbari)‎ e' . . (7 166 bitokoj) (+569)‎ . . (malfari)
Mi tion ĵus konstatis ankaŭ kun kontenco, ĉar tio estas nature eĉ pli bona, ĉar ĝi kontektigas kaj la bezonojn de Surfo kaj ankaŭ tiujn de mi. Do nun ni havas la panon kaj la moneron, kiel oni diras per svisa proverbo (Ne eblas havi la moneron kaj la panon ...').DidiWeidmann (diskuto) 18:11, 18 Feb. 2012 (UTC)
Mi kredas ke mi scias la kialon de via problemo: Eble la versio 1.19 de MediaWiki. Ĉiuĵŭd Astroscienco 18:28, 18 Feb. 2012 (UTC)

Redakta problemo[redakti fonton]

Ankoraŭ unu problemo. Ĉe mi, mi ne povas redakti kun la redaktilo ekde hodiaŭ. Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:44, 16 Feb. 2012 (UTC)

Finita Ĉiuĵŭd Astroscienco 23:50, 16 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Ĉiuĵaŭde. Ĉe mi same malaperis la butonaro hieraŭ. Sed post klako sur "Antaŭrigardo" la butonaro denove funkciis. Mi supozas, ke kulpas la aktualigo de la vikia softvaro al versio 1.19.
Tio ne estas grava problemo, feliĉe. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:04, 17 Feb. 2012 (UTC)
Por mi, estas la malo: la butonaro (butonbaro) aperas la kiam mi unuafoje malfermas la fenestron "Redaktado", kaj malaperas kiam mi klakas "Antaŭrigardon". Poste la butonoj ne plu aperas kiam mi remalfermas redaktadfenestrojn, krom se mi tute fermas kaj remalfermas Vikipedion. Tiel, mi havas la butonaron unufoje por unu redaktado.
Feliĉe, ĉiujn kodojn oni povas tajpi per klavaro aŭ kopii elde la kadro sub la fenestro.
--Jean-François Clet (diskuto) 11:35, 20 Feb. 2012 (UTC)
(I apologize for using English, but I don't know Esperanto) I'm told that you are seeing some buttons disappear from the (old) edit toolbar when you hit preview. I'm seeing this too, now. See Unable to add/remove buttons from (classic) toolbar from a gadget after MW update (but no gadget is involved here). -- MarkAHershberger(talk) 21:52, 21 Feb. 2012 (UTC)
Bonvolu atenti, ke ĉiu bildo devas havi licencon kaj informojn pri la fonto, kiel ekzemple via Dosiero:Redakta problemo.png. Alikaze la bildo devos esti forigata de administranto. Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:40, 17 Feb. 2012 (UTC)
Ĉu la problemo kun aperado kaj malaperado de la butonaro estas jam solvita? Ĉe mi ne. Malaperis ankaŭ pluso por eniri al kaŝitaj kategorioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:13, 21 Feb. 2012 (UTC)

Mi scias ke la temo ĉu la lando internacie mallongigita GB nomiĝu longe "Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando" aŭ pli koncize kaj praktike (kvankam el pure formala vidpunkto iom trosimpligite) "Britio" jam estis ofte kaj kun grandaj emocioj pridiskutita. Tamen en la kategoria sistemo de vikipedio estas la baza regulo ke unu temo havu unu kategorion, kaj ĉe ni enŝteliĝis la malbona "kompromiso" simple havi du kategoriojn pri la lando: La kategorion Britio jam ekde novembro 2004 (ĝi havas ĉiujn subkategoriojn kiel "Geografio de...", "Politiko de...," "Lingvoj de..." ktp. - klare: kategoria nomo "kategorio:Geografio de Britio" multe pli praktikas ol "kategorio:Geografio de Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando), kaj la kategorion Unuiĝinta Reĝlando aldonitan en decembro 2007, kun malmultaj intervikiaj ligiloj kaj parte misaj superkategorioj. La dua kategorio nun, pli ol kvar jarojn post la kreiĝo, ankoraŭ aspektas maksimume duonmatura, kaj paralela ekzisto de du kategorioj por sama temo tute ne sencas (estus vere malpraktike ekzemple paralele al Kategorio:Germanio nun krei novajn Kategorio:Federacia Respubliko de Germanio, Kategorio:Federacia Respubliko Germanio, Kategorio:Federacia Respubliko de Germanujo kaj Kategorio:Federacia Respubliko Germanujo).

Mia propono estus malinstali la kategorion "Unuiĝinta Reĝlando" kaj sole pluuzi (kiel estis dekomence) la kategorion "Britio". Kaj por ne pezigi la diskutejon, mi proponas diskuti pri la temo tuj en la koncerna diskutpaĝo Kategorio-Diskuto:Unuiĝinta Reĝlando. Ĉu?

ThomasPusch (diskuto) 14:32, 17 Feb. 2012 (UTC)

Alidirektili aŭ konigi la kategorion Unuiĝinta Reĝlando estus bona ideo, ne ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:06, 17 Feb. 2012 (UTC)
Se Skotlando akceptos sendependiĝon en la baloto nun okaziĝanta, tiam ĉiu-kaze ni devas komplete reverki tiujn kategoriojn ...DidiWeidmann (diskuto) 18:13, 18 Feb. 2012 (UTC)

Ŝablonoj de bestoj[redakti fonton]

Dum la lastaj tagoj, mi ne scias de kiam, aperis du fuŝaĵoj en artikoloj pri bestoj: aperas streketo komence de la artikolo kaj 12px fine de la tabelo, vidu ekzemple ĉe Labradora anaso, CnemiornisKioreo. Tamen ĉe aliaj birdoj kun alia tabelo nenio fuŝa aperas. Ĉu iu scias kiel solvi tion?--kani (diskuto) 00:23, 19 Feb. 2012 (UTC)

Nun estas la linio : "Vikimedia Komunejo proponas multimedian enhavon al temo Orbiliomycetes " ekz :Orbiliomycetes. Mi estas certe kulpa. Mi demandis (diskutpaĝo) la eblecon aldoni parametrojn por komunejoj (commons kaj wikispecies) kiel en geo kesto. Malpravece mi opiniis tio estas facila. Alia demando estas ankaŭ certe pli grava, vidu Ŝablono-Diskuto:Taksonomio korektita#Ŝanĝoj maturigontaj. --pino (diskuto) 19:57, 19 Feb. 2012 (UTC)
Saluton. Mi provas ripari tion, ĉar ĉe la parametro "komunejo" estas iu fuŝo. --Tlustulimu (diskuto) 11:09, 20 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Pino kaj Kani. Mi jam sukcesis malaperigi la menciitan frazon el la koncernaj artikoloj. Sed kiel poste aspektu la informkesta parto kun ligilo al la Komunejo? Ĉu kiel la fina parto kun la tri mezaj ligiloj? Se jes, mi aranĝos tion. --Tlustulimu (diskuto) 11:39, 20 Feb. 2012 (UTC)
Mi vidus kiel Beaune, hu:Üstökös csér, fr:Sterne huppée, fr:Ergot du seiglefr:Poales. Kaj laŭ mi, se la ikonoj por commons kaj wikispecies estus etaj kaj la duaj ligoj en la sama linio , tio estus bona. --pino (diskuto) 13:48, 20 Feb. 2012 (UTC)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Labradora anaso
Labradora anaso, remburitaj specimenoj
Labradora anaso, remburitaj specimenoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Camptorhynchus
Specio: C. labradorius
Camptorhynchus labradorius
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Mi ĵus aldonis iom da kodo al {{Taksonomio korektita}} tiel ke nun aperas ligilo al la aliaj Vikimedia projektoj. Ekzemplon vi povas vidi dekstre. Ĉu ĝi estas en ordo? Se ne, kio estu ŝanĝata? --Tlustulimu (diskuto) 14:09, 20 Feb. 2012 (UTC)
Por mi estas tute bona. Eble por la nomo de la parametro vikispecio estus pli logika ol vikispecioj. --pino (diskuto) 16:18, 20 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Pino. Mi ĵus aldonis la alternativan parametron "vikispecio". Nun tute malgravas, ĉu oni uzas "vikispecioj" aŭ "vikispecio". Nur samtempa uzado de ambaŭ variantoj estas evitenda. Krome mi aranĝis apartan ŝablonon por la #switch:-kodo de la parametro "statuso". Mi pensas, ke ĝi post alĝustigo ankaŭ devus esti uzebla de {{taksonomio}}. Do mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ aranĝos tion, se ne aperas alia propono de vi aŭ alia uzanto. Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:08, 20 Feb. 2012 (UTC)
Por mi estas bone dankon. Vi proponis iam plibonigi genro en taksonomio korektita kun kolora linio ekzemple vidu hsb:Arundo estus bone kaj titotoli aŭtomate kursive por genraj sciencaj nomoj. Amike. --pino (diskuto) 10:55, 21 Feb. 2012 (UTC)


Fraŭdoaverto[redakti fonton]

Atentu: Hodiaŭ mi mem kaj diversaj geamikoj miaj, kiuj laboras por vikipedio, ricevis spamon de iu vidvino de s-ro Vernon Walters petante monon por pretendita kancerkuracado. Tiaj mesaĝoj por si mem ne estas novaj. Nova estas, ke tiu fraŭdisto provas instrumentigi vikipedion por tiuj celoj! Nepre ne reagu al tiaj mesaĝoj (eĉ se ili alvenas en Esperanto)! Se vi volas fari ion, vi povas sendi kopion al la respondeca policejo de via loĝloko. Sed nepre forigu tiajn mesaĝojn de via komputilo. Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:42, 20 Feb. 2012 (UTC)

Nova menuero por alsalutintoj[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ aranĝis post peto en januaro 2012 kaj neniu kontraŭa opinio novan ligilon en la maldekstra menuo, nome sub "Iloj". Rekte sub "Alŝuti dosieron" nun aperas "Alŝuti al Komunejo". Se oni alklakas la ligilon aperas do la alŝuta paĝo de la Komunejo. Tiam bildoj pli facile povas esti alŝutataj tie anstataŭ nur en la esperanta vikipedio. Se la ligilo ne aperas, vi devos malplenigi la kaŝmemoron de via foliumilo. Se estus alia problemo, bonvolu skribi ĝin ĉi tien. Bonvolu atenti, ke via foliumilo devas subteni ĝavaskripton. --Tlustulimu (diskuto) 21:00, 20 Feb. 2012 (UTC)

Bildo de la tago[redakti fonton]

La bildo de la tago estas de nove tro granda, iu povas korektigi ĝin? dankon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 06:06, 21 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Remux. Mankis difino de la bilda grandeco en {{Bildo de la Tago2/146}}. Eble ja estus bona ideo difini defaŭltan grandecon. Sed mi ne scias, en kiu ŝablono ĝi devus esti. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 21 Feb. 2012 (UTC)

Kaŝita kategorio[redakti fonton]

Saluton gekaraj! Mi forestis el Vikipedio dum 2 semajnoj, eble mi maltrafis epizodon, do pardonu se la temo jam estis pritraktita. Ŝajnas ke ne plu aperas signo "kaŝita kategorio" en artikoloj entenantaj kaŝitan kategorion, kiaj ekz. Lana Del Rey, Anastacia, ktp. --Dominik (diskuto) 13:37, 22 Feb. 2012 (UTC)

Kio, precize, mankas? Mi vidas tie linion «Kaŝita kategorio: Artikoloj pri muzikistoj kun ŝablono kaj dosiero». --AVRS (diskuto) 14:42, 22 Feb. 2012 (UTC)
Mankas signo "plus" aŭ "minus", mi ne plu memoras, kaj alklakante ĝin, oni povis vidi la kaŝita(j)n kategorio(j)n - hodiaŭ ĉe mi la signo malaperis kaj nur alklakante "redakti" mi vidas la kaŝitajn kategoriojn, interalie «Kaŝita kategorio: Artikoloj pri muzikistoj kun ŝablono kaj dosiero». --Dominik (diskuto) 16:31, 22 Feb. 2012 (UTC)
Kredeble iu ŝanĝis ion, ĉar signo "plus" denove reaperis - nun ĉio en ordo - dankon. --Dominik (diskuto) 20:35, 23 Feb. 2012 (UTC)
Krinkle korektis kelkajn problemojn. Dankon ankaŭ al MarkAHershberger pro prizorgo de tio. --AVRS (diskuto) 22:03, 23 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, hodiaŭ mi reverkis la anglalingvan artikolon pri UEA: en:World Esperanto Association. Certe restas korektindaĵoj, ne nur lingvaj. :-) Ziko (diskuto) 21:36, 23 Feb. 2012 (UTC)

Mi aplikis kelkajn trukojn en Satelita televido rilate la aranĝojn de la enhavtabelo kaj la referencoj. Sciu(j), kelkaj kritikis, ke la artikolo estas tro longa. Nu, mi intertempe enmetis pli da teksto kaj malgraŭ tio samtempe definitive "mallongigis" la tuton. :) Mi petas pri komentoj.

Eble mi aldone importu en:Template:TOC limit aŭ difinu iuspecan Ŝablono:TOC-maldekstre. Aparte de tio, mi rimarkis la problemon uzi ŝablonon kune kun etikedoj kiel <ref>...</ref>. (Vidu mian flikaĵon Ŝablono:Paref. --  PEJNO Simono  12:56, 24 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Mi ĵus rigardis la anglan ŝablonon en:Template:TOC limit. Ĝi jam enhavas intervikian ligilon al {{LimigitaIndekso}}. Eĉ la fontokodo estas sama. Do vi ne devos traduki la anglan ŝablonon esperanten. Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:17, 24 Feb. 2012 (UTC)

Imagu! Guglo nun tradukas al kaj el Esperanto. --  PEJNO Simono  12:59, 24 Feb. 2012 (UTC)

Dankon al vi, el tute Esperantistoj. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 00:14, 25 Feb. 2012 (UTC)
Bonaj tradukoj, sed mi provis kaj ĝi havas kelkajn erarojn. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 01:40, 25 Feb. 2012 (UTC)
Dankon pro la informo. Rezultoj estas katastrofaj, tiom por la angla, kiom por la franca kiel fontolingvoj. --Dominik (diskuto) 02:43, 25 Feb. 2012 (UTC)
Jes, katastrofaj. Sed ne pli katastrofaj kaj ne malpli katastrofaj ol ĉe ĉiuj aliaj tradukdirektoj de ĉiuj aliaj lingvoparoj. Fakte estas tiel, ke Guglo uzas tiel nomatan statistikan tradukalgoritmon. Ĝuste jen Esperanto malfacilas - ĉar simple ne ekzistas sufiĉe da paralelaj lingvokorpusoj por instrui la tradukilon - do E-tekstoj kun apudaj tradukoj alilingven. Konsidere al tiu handikapo la rezultoj estas eĉ bonaj. :) Kaj mi persone tute ne povas elmiriĝi, ke Guglo faris eĉ nur iomon avantaĝe al Esperanto. --  PEJNO Simono  06:30, 25 Feb. 2012 (UTC)
Fakte la tradukilo ne tute senutilas. Mi hieraŭ entajpis kelkajn simplajn Esperantajn frazojn tien, kaj ĝi tradukis ilin anglen pli-malpli ĝuste. Sed aliflanke la roboto ŝajne ne scias la korektan uzon de l' akuzativo, ĉar kiam mi ekuzis neanglan vortordon, ĉio sensenciĝis. Ĉiuokaze, ni ne plendu troe pri tio. Laŭ mi, la ĉeesto de Esperanto en Guglo-Tradukilo estos nur avantaĝo estonte. Tempodivalse (diskuto) 02:45, 28 Feb. 2012 (UTC)

Nova revizianto[redakti fonton]

00:03 (UTC) 25-a de februaro 2012 . . Ĉiuĵaŭde estis aŭtomate altrangigita de (neniom) al Revizianto. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 00:13, 25 Feb. 2012 (UTC)

Norda Maro[redakti fonton]

Mi petas ke iu kontrolos la artikolon Norda Maro. Ŝajnas ke iu fuŝis ĝin en aŭgusto... BerginoDale (diskuto) 02:59, 25 Feb. 2012 (UTC)

✔ Farite Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 03:10, 25 Feb. 2012 (UTC)
Ne Ĉiuĵaŭde, li ne parolis pri "Kontroli" la paĝon, li parolis pri kontroli kaj malfari la vandaladon (Vidu : Vikipedio:Vandalismo). mi jam korektigis la paĝon.-- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 03:52, 25 Feb. 2012 (UTC)
Mi faris la duonon de la laboro. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 16:27, 25 Feb. 2012 (UTC)

Ĉu Esperanto-Vikimedio?[redakti fonton]

Saluton, Wikimedia Foundation ĉi-monate adoptis planeton pri novaj asocioj. Krom la landaj asocioj ("chapters"), estonte eble ekzistu ankaŭ (jen en miaj vortoj) a) veraj fakaj asocioj kaj b) neformalaj fakaj asocioj.

Tio signifas ke vera FA, same kiel landa asocio, ricevos la rajton uzi (en certaj kadroj) la Vikimediajn logoojn. Povos peti monon de WMF. Eventuale estonte eble pli. Dume, la neformala FA estas kiel klubo de homoj kiuj agas kune, sen multe da paperaĵoj kaj formalaĵoj, sed kun la ebleco uzi la Vikimediajn logoojn (en kelkaj kazoj, ekz. por faldfolio).

Mi nun demandas min pri la konkreta realigo de tiaj FA-oj. Kaj, mi kompreneble demandas min ĉu eblus havi FAon por Esperanto, ĉu veran aŭ neformalan. Opinioj kaj ideoj - por kio konkrete ni bezonus FAn? - estas bonvenaj. Ziko (diskuto) 00:37, 26 Feb. 2012 (UTC)

Mi ne certas kial ni bezonus FA-n, ni jam laboras kune kaj, laŭ mia scio, la landaj ĉapitroj estas por propagandi la agadon de Vikimedia kaj por ke samlandanoj povus labori kune kaj apogi unu la alian. La esperanta vikipedio jam estas sufiĉe fama en esperantujo, mi ne komprenas kial ni bezonus FA-n sed eble mi ne konas multe pri la "vera" laboro de la landaj ĉapitroj ĉar mia landa ĉapitro ĉiam faras nenion, Eble vi (ziko) povas klarigi nin pri kio funkcius la esperanta faka asocio. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 00:46, 26 Feb. 2012 (UTC)
Kolombia Vikimedio ankoraŭ ne ekzistas. :-) Relegu. Vikimedia FA povas ricevi subvencion, ekz. por renkontiĝo. Sed fakte, ja necesas trovi bonajn kialojn por fari al si la laboron fondi ion, jes. Ziko (diskuto) 01:00, 26 Feb. 2012 (UTC)
  • Hmm, interese. Ankaŭ mi ŝatus havi la Esperantan Vikimedion, ĝis nun ni ne havis eblon. Ĝi certe estus bona por apogi aktivan kontribuadon al la Vikipedio (kaj ankaŭ aliaj viki-projektoj). Oni povus utiligi ekz. similan konkurson kiel en la aprilo 210, sed tiam ĝin financis bonvolaj Esperantaj organizoj kaj homoj - kun pli alta buĝeto oni povus fari similan konkurson pli ofte (unu foje dum du jaroj?). Aŭ iel subvencii novan Esperantan Vikimanion (mi fariĝis aktivulo pri Vikimedio nur post Vikimanio...). Mi povas imagi ankaŭ reklamajn helpilojn, ekz. flugfoliojn, kol-ŝnurojn, insignojn... Oni certe elpensus pliajn utilaĵojn. Sed veras ke iel subteni viki-komunumon tiom grandskale distribuitan estus vera laboro...
  • Aŭ povus kunlabori esperantistoj de unuopaj landaj Vikimedioj, kvankam nuntempe mi ne vere povas tion imagi. Ziko, mi aktivas en la nuntempe konsistiĝanta Vikimedio Slovakio do oni kalkulu pri mi. --CubeF (diskuto) 22:53, 26 Feb. 2012 (UTC)
Saluton CubeF, bele por legi! Eventuale sufiĉos al ni esperantistoj, certe provizore, tia "neformala FA" (en la nuna oficiala terminologio, estas "association" la nomo. Vidu mian blogon).Ziko (diskuto) 18:21, 27 Feb. 2012 (UTC)

Arkivu kelkajn temojn![redakti fonton]

Ĉu vi ne pensas ke jam estas tempo por arkivi iujn malnovajn temojn? Multaj de la temoj jam troas kaj malfacilegas la serĉadon de temojn. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 00:56, 26 Feb. 2012 (UTC)

Bona ideo. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 00:59, 26 Feb. 2012 (UTC)

Kiom da senco?[redakti fonton]

Iomete pliampleksigante la artikolon Satelita televido en kampoj - iu postulis aldoni ion pri la sociaj aspektoj - do nun en kampoj, en kiuj mi ne plu sentas min tiom hejma kaj kiuj estas eĉ iomete apudtemaj, mi volis enmeti pli da ligiloj al jamaj Vikiaj - t.e. E-Vikiaj - artikoloj. Sed ĉu tio vere havas sencon?

Mi tre dubas tion. En miaj teknikaj fakoj ne ekestis problemo. Mi ĉiam ligis reference, se entute Vikien, al la Angla, Franca aŭ Germana Vikioj. Punkto. E-Vikie la termino simple ruĝiĝis aŭ mi tuj klarigis ĝin. Sed nun rilate pli ĉiutagajn vortojn, kiuj ĉi-Vikie fakte ĉeestas, malfermiĝas tutaj abismoj. Mi donas kiel ekzemplon la vorton reklamo. Vere tute ne valoras iel ajn ligi al nia mizerega reklamo. Eble oni tuj prefere ligu al advertising. Bedaŭrinde mi trovis jam dekon da tiaj kazoj.

Aliflanke ŝajnas, ke iuj tie ĉi ĉefokupe ĉaŝas ruĝiĝojn. Certe, necesa kaj laŭdinda laboro. Sed substitui iujn Ĉiuĵaŭdaĵojn al la ruĝiĝoj vere ne havas iun ajn sencon. Oni prefere faru nenion kaj lasu la vorton ruĝa. Nome ĝis iu venos, kiu pretas skribi vere priatentindan artikolon pri la ruĝaĵo. Fakte mi pro embaraso komencas jam mem ruĝiĝi fronte al iu kaj iu bela artikoleto tie ĉi. :) --  PEJNO Simono  11:00, 26 Feb. 2012 (UTC) La problemo estas, ke se vorto ne plu ruĝiĝas, neniu konscias, ke estas ankoraŭ io farenda. --  PEJNO Simono  10:09, 27 Feb. 2012 (UTC)

Ekonomio de la publika bono[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Hispano ĵus tradukis la enkondukan parton de hispana artikolo, tiel ke ni nun havas la artikoleton ekonomio de la publika bono. Bedaŭrinde li ne ŝajnas kontinui. Ĉu pli sperta hispanlingva vikipediisto povus fintraduki la hispanan artikolon? Mi emus poste traduki en la sorabajn lingvojn. Sed mi ne komprenas la hispanan. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:59, 27 Feb. 2012 (UTC)

Kial vi ne unue petas lin daŭrigi sian laboron? Mi povus traduki se neniu volontulus sed ne estas tre sperta pri ekonomiko :-( --Dominik (diskuto) 14:32, 27 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Dominik. Li jam skajpe diris al mi, ke li daŭrigos la tradukadon. Sed mi ne scias, ĉu li sukcesos ĝuste aranĝi la vikian kodon. Li bone regas esperanton, sed ankoraŭ estas komencanto pri vikipedio. Do eble ni atendu ĝis vespere aŭ morgaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 14:48, 27 Feb. 2012 (UTC)
Nu bone. Dume mi redaktis la lastan parton de la artikolo. Mi povos revizii/vikiigi la ceteron se necese. Mi krome aldonis ŝablonon {{Redaktata}} por ke neniu erare aldonu {{Forigenda artikolo}}. --Dominik (diskuto) 15:05, 27 Feb. 2012 (UTC)

Karaj ! ĉi-jare ni jubileas centjariĝon de Tibor Sekelj eble la plej vaste konata Esperantisto post Zamenhof en la neEsperanta mondo. En ĉi tiu kadro, estas projekto ampleksigi la artikolojn pri li en vikipedioj en diversaj lingvoj. La Esperanta artikolo konsiderinde kreskis kaj ĝi estis fonto por pluredakto de slovena, angla kaj franca versioj. Bonvolu partopreni ankaŭ prizorgante versiojn en naciaj lingvoj kiujn vi regas. La projekto estas kunordigita je Projekto:Vizaĝoj/Tibor Sekelj. Dankas pro la atento AL @ 21:50, 27 Feb. 2012 (UTC)

la Esperantan mi ampleksigis kun helpo de Zlatko Tišljar, Djordje Dragojlovich, Novák Mihály, Roberto Sartor, Ivica Špoljarec, Spomenka Ŝtimec, Erĵebet Sekelj kiuj ĉiuj provizis informojn
la slovenan provizis Vinko Ošlak laŭ la Esperanta
la anglan mi tradukis helpe de vikitradukilo (apertium)
la francan helpe de gugla tradukilo, kiu de kelkaj tagoj proponas tradukojn el Esperanto: tio grande helpis min; tamen homa reviziado estas nepra.
 
Tibor Sekelj
1912-1988
Mondcivitana/ jugoslava ĵurnalisto, esploristo, verkisto kaj juristo,
E
41 lingvoj
Saluton! Mi supraĵe tralegis la franclingvan artikolon. Miaopinie, ĝi tro emfazas la esperantistecon de Tibor Sekelj. Aliflanke mi vane serĉis bibliografion de liaj verkoj en la franca. Ne nur sufiĉas traduki sed ankaŭ necesas adapti al specifa legantaro. Unuvorte, por mi ĝi estas tre teda artikolo. --Dominik (diskuto) 01:24, 28 Feb. 2012 (UTC)
Kiel prisilenti la Esperantitecon de Tibor Sekelj dum ĝi estas unu el la precipaj trajtoj de la homo ? Li dediĉis multan energion al Esperanto dum sia tuta vivo (mi ne ripetos kion detale priskribas la artikolo: instruadon, verkadon, defendon ĉe UNESKO, kaj aliaj instancoj, ktp). Mi agnoskas ke en la artikolo iuj faktoj estas menciitaj plurfoje, ĉar la artikolo naskiĝis el kunigo de diversaj fontoj, kaj ĉiuj ripetoj ne estis konsekvence forigitaj, des pli ke ĝi dividiĝas en du partojn : 1) kronologio (precipe vojaĝoj ) 2) fakoj; sekve la samaj faktoj en iuj kazoj estas menciitaj po unufoje en ĉiu parto. Tio estas plibonigebla. Mi bedaŭras, Dominik, ke vi tediĝas ĉe supraĵa legado de tia artikolo; ĝi ja estas nur enciklopedia artikolo kiu penas plene prezenti plej signifoplenajn faktojn, ĝi ne estas lerte verkita atentotikla novelo, mi tre bedaŭras tion. AL @ 17:28, 28 Feb. 2012 (UTC)
Sen esti "atentotikla", artikolo estu minimume kohera el forma vidpunkto. En la esperanta artikolo, kial sekcioj titoliĝas jen "1939-1945" kaj jen "1951-54"? Dum bildoj estas lokitaj dekstre, kial unu el ili estas lokita maldekstre? Aliflanke la granda bildo "Vojaĝceloj de Tibor Sekelj tra la mondo" devus esti centrita en la paĝo. Estus ankaŭ pli bone se la bibliografia parto, kiu balastigas la paĝon, troviĝus en aparta artikolo. --Dominik (diskuto) 08:02, 1 Mar. 2012 (UTC)
Vi plene rajtas fari plibonigojn, kiam vi rimarkas "malkoheraĵojn". Verkanto ne ĉiam rimarkas mem tiajn aferojn. Estas neniu pravigo pri "1939-1945" kaj "1951-54", nur malatento, kaj ĉiuj tiaj tempoj povus esti prezentitaj sammaniere (laŭ la plej taŭga, la plej komprenebla maniero). Pri pozicio de bildoj respondecas mi, kaj mi faris laŭ mia bontrovo por ke bele aspektu. Sed pri tio estas afero de gusto, kaj iuj povas trovi pli bele ke ĉiuj aperu nepre dekstre. Ne mi. Pri la granda mapo dependas de la grandeco de la ekrano en kiu la paĝo estas rigardata. Mi ne kontraŭas la sugeston ke ĝi estu centrigita, se pli bele aspektas tiel. La bibliogafio estas en subpaĝo (/Bibliografio), kiun per enmeto aperas en la paĝo. Anstataŭ la enmeta kodo ({{/Bibliografio}}) povus esti simple ligilo ([[Tibor Sekelj/Bibliografio|Bibliografio]]). Tamen nur ligilo estas nekutima en Vikipedio: ĉe artikoloj pri aŭtoroj kutime la bibliografio aperas sampaĝe. --Arno Lagrange @ 17:05, 1 Mar. 2012 (UTC)

Mi pligrandigos la artikolon en la hispana vikipedio tradukante el la esperanta. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 03:38, 28 Feb. 2012 (UTC)

La titolo de la artikolo havas probable eraron ĉar:

Parenteze, supre oni povas tre bone ekkoni, kiel la Angla vorto right parencas al la Franca vorto droit. Du vortoj, kiuj unuavide neniel similas. Pejno Simono

Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 23:40, 27 Feb. 2012 (UTC)

Saluton ! Mi ne kredas, ke tia uzado de infinitivo estas malkorekta. Kreinte la artikolon, mi pensis, ke en la angla, la vorto "to" ofte nur indikas infinitivan verbon, do ĝi ne tradukeblas al Esperanto laŭlitere. Krome, en aliaj tekstoj oni trovas similan vortuzadon, ekz. en la Universala Declaracio de Homrajtoj (rimarku: "la rajto peti", "la rajto ŝanĝi", ktp). Amike, Tempodivalse (diskuto) 00:22, 28 Feb. 2012 (UTC)
Saluton! Tia uzo estas tute bona en Esperanto. Ni ne bezonas paŭsi aliajn lingvojn. La tradukilo de Google eĉ ne eraras ĉi-kaze. --Dominik (diskuto) 00:52, 28 Feb. 2012 (UTC)
Mi ne uzas Google Transalate ! Mi diras la saman opinon ke Tempodivalse diris.
Mi ne sciis, antaŭ nun, ke oni ne povas diri La rajto de legi, tiam mi dankas pro la klarigo. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 01:13, 28 Feb. 2012 (UTC)
Kiam mi estis komencanto mi havis la saman dubon, sed en Esperanto oni ne diras La rajto de legi, tio por parolantoj de la angla kaj la hispana estas kutime, sed en la Esperanto sufiĉas kun La rajto legi -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 03:36, 28 Feb. 2012 (UTC)
Vere estus bone, se iu kaj iu nun finlernus Esperanton sufiĉe por agadi ĉi tie. The right to read tradukiĝas aŭ La rajto legiLa rajto pri legado. Ambaŭ formuloj troviĝas en ĉiu lernolibro. Pliaj ĝustaj formuloj estus eble Rajti legi, Rajti pri legado aŭ eĉ La legadrajto. Ankaŭ formuloj kun Rajto/Rajti je ... eblas. Nu, bone, oni konstatu, ke kompreneble ĉiu devis eklerni la lingvon iam ajn.
Aliflanke mi forte kritikas la ĉi-momentan E-version de la artikolo La rajto legi. De la Angla originalo nur kelkaj propozicioj estas tradukitaj. Do denove iu skribas mizeregan artikolon ĉi-Vikie. Se Esperanto utilu al io ajn, evidente necesas, ke la E-Vikia artikolo estu pli bona ol la A-Vikia artikolo - kaj, damne, ne pli malbona. Aliokaze, laŭ la laŭŝajne ĉi-tie reganta strategio fari ĉion kiel eble plej mizere, se iu volas informiĝi pri specifa temo, kaj ne temas ĝuste pri iu ĵusa uko en Timbuktuo, oni povas - tute honeste - nur rekomendi tuj malfermi la Anglan Vikion kaj forgesi pri Esperanto. Foliumi tie ĉi estus nur malŝparo de onia tempo. Se oni ial ajn ne volus - aŭ ege pli probable - pro manko de aŭtoroj simple ne povas konkurenci kontraŭ la Anglaj Vikiaĵoj, oni eble konsideru mallarĝigi la temaron de tiu ĉi Vikio al pure Esperantismaj temoj.
--  PEJNO Simono  06:13, 28 Feb. 2012 (UTC)
Mi pliampleksigis la tekston de la artikolo, surbaze de la Angla Vikipedio. --Surfo (diskuto) 09:05, 28 Feb. 2012 (UTC)
Dankon pro la pliampleksigo; la artikolo nun aspektas tre pli bone. Mi pardonpetas, se iu trovis la unuan version mizera. Skribante la tekston, mi ne havis tempon por plena aŭ laŭlitera traduko el la angla; tamen mi klopodis ne fari gramatikajn aŭ stilajn erarojn. Mi esperis, ke alia uzanto kontribuu pluan informon al ĝi. Mi ne plene scias la regulojn kaj kutimojn de tiu-ĉi vikio, ĉar mi ankoraŭ estas novulo ĉi-tie (kvankam ne Esperanto-komencanto). Leginte la paĝon Vikipedio:Ĝermo, mi kredis, ke mallongaj artikoloj akcepteblas. (Krome, ĉu kunlaborado ne estas la celo de vikioj?)
Sed samtempe mi opinias, ke havi ĝermo-artikolon estas pli bone ol havi nenian artikolon. Nuntempe ni ne kapablas ĉiel konkurenci kun la angla Vikipedio pro nia pli malgranda uzantaro. Krome, ne ĉiuj kapablas legi angle. Amike, Tempodivalse (diskuto) 14:38, 28 Feb. 2012 (UTC)
Per la aldonoj mi neniel kritikis vian ĝermon. La tutan diskuton ĉi tie iu komencis per erara lingva kritiko pri "la rajto legi". Min nur ekinteresis, pri kio temas, kaj mi decidis samtempe uzi momenton por aldoni ion al la artikolo. Mi neniam faras laŭvortajn tradukojn el la Angla Vikipedio, sed ĉiam adaptas laŭbezone. Ĉi tio tamen estas sufiĉe samenhava. – Pri la titolo de ĉi tia artikolo ĉiam eblus diskuti: ĉu estu simple la originala nomo, ĉu traduko, kvankam la novelo verŝajne ne aperis en Esperanto. --Surfo (diskuto) 15:02, 28 Feb. 2012 (UTC)
Nun vi malfaris du malsamajn ŝanĝojn, inkluzive de aldono de ligilo al la teksto, kiel «kapricajn» aŭ «nenecesajn». --AVRS (diskuto) 19:14, 28 Feb. 2012 (UTC)
Vi pravas, mi pardonpetas. Mi fuŝe preteratentis la aldonitajn eksterajn ligilojn, eble ĉar mi subkonscie supozis, ke la teksto restas mallonga. Tial mi eĉ ne rigardetis sub la ekranrandon. Mi klopodos esti pli atentema. --Surfo (diskuto) 20:35, 28 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, AVRS. Mi pensas, ke la uzado de la ŝablono {{fremdlingve}} estas bona ideo kaj okazas eĉ tro malofte. Ĝi ja celas marki neesperantajn vortojn aŭ frazojn. --Tlustulimu (diskuto) 20:37, 28 Feb. 2012 (UTC)
Jes, kaj, ekster parolsintezo, Firefox aŭ jam atentas, aŭ en sekva eldono atentos la lingvon de tekstopecoj ĉe elekto de tiparoj. --AVRS (diskuto) 20:53, 28 Feb. 2012 (UTC)
Ha, klare. Pri «dokumentoj» mi pensas, ke iom gravas, ke tio estas libroj: «dokumentoj» povas esti sekretaj; pruntas oni ordinare librojn, kaj ne iajn abstraktajn «dokumentojn». Krom tio, ĉe DRM oni aĉetas «licencojn» kaj legas kopiojn (hm, ĉu post ekstrema mallarĝigo de «privata uzo» pluvivus la vorto «kopio»?)… --AVRS (diskuto) 20:53, 28 Feb. 2012 (UTC)

Ŝablono:ĈefPaĝoMondAktualaĵo[redakti fonton]

Saluton! En Ŝablono:ĈefPaĝoMondAktualaĵo legeblas la regulo 1. Bonvolu meti nur 4-8 aktualaĵojn sur la ĉefpaĝon. Se estas pli ol 8, transmetu la plej malnovajn aktualaĵojn al la artikolo [[2010 tageventoj]], se vi estas certa ke temas pri historie grava okazaĵo, aldonu ankaŭ '''mallongan''' noton pri ĝi al la artikolo [[2010]]. (Tamen *ne* forigu la "kaj pli..."-parton.).

Mi ĵus redaktis la paĝon sed mi ne trovis la artikolon 2012 tageventoj, kiu jam devus ekziti. Tamen mi vidis ke ĉi-jaraj novaĵoj estas en artikoloj pri ĉiu monato: Januaro de 2012 kaj Februaro de 2012. Mi supozas ke nun oni devas fari tiel sed ĉar mi ne certas kaj la regulo evidente ne estas ĝisdatigita, mi demandas al vi ĉu la regulo ankoraŭ validas, aŭ ĉu oni devas ŝanĝi la tekston kaj ekspliki la novan farendaĵon.--¨Liberascio¨ * 09:15, 28 Feb. 2012 (UTC)

Ne ekzistas paĝoj 2010 tageventoj2012 tageventoj kiuj estus mistitolitaj (devus esti "tageventoj de 2010"), sed la tagaj eventoj fakte aperas en paĝoj pri monatoj kiaj Januaro de 2012 kaj Februaro de 2012. Mi konsekvence redaktis {{ĈefPaĝoMondAktualaĵo}} --Arno Lagrange @ 17:19, 28 Feb. 2012 (UTC)

Ankoraŭ vandalo kaj vandalismo ![redakti fonton]

Atenton, la IP-adreso 88.245.89.55 dufoje vandalis hodiaŭ en Vikipedio.

Tuŝataj artikoloj[redakti fonton]

Kore, Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 23:38, 28 Feb. 2012 (UTC)

ŝanĝi Celdosiernomon[redakti fonton]

Saluton, mi estas nova ĉe Vikipedio.

Mi ĵus alŝutis bildon (http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Satuo_de_Padre_Cicero.jpg), sed mi volas ŝanĝi ĝian Celdosiernomon de Satuo al statuo. Kiel mi faras tion? Ĉu mi povas demandi tian aferon ĉi tie? --paulosilas90

Saluton, Paulo. Mi ĵus alinomigis la dosieron al Dosiero:Statuo de Padre Cicero.jpg, tiel ke la malĝusta nomo eĉ malaperis. Se tio estas en ordo, vi devos fari nenion. La alinomiga funkcio aktiviĝas ĉe novaj uzantoj post kvar tagoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:38, 29 Feb. 2012 (UTC)