Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/4

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Patrolado de bildoj - ni ne plu devu honti, sed ankaŭ ne perdu valoraĵojn[redakti fonton]

Ĉu estas inter la administrantoj iu kiu regule patrolas la loke alŝutatajn dosierojn? Lastatempe mi plurfoje aŭdis plendojn de redaktantoj de nacilingvaj vikipedioj pri tio, ke Vikipedio en Esperanto estas plena da bildoj kiuj malrespektas kopirajton, kaj ke ĉe pluraj el ili oni eĉ false deklaras ke ili disponeblas laŭ libera permesilo. Sekve, Vikipedio en Esperanto ekhavas renomon de io malfidinda, trompa, ne eblas transvikia kunlaboro kaj ĉe tradukoj el esperanto oni riskas aŭtorrajtajn problemojn pri bildoj. Tial mi invitas ĉiujn uzi la eblon "Alŝuti al Komunejo" (kie la bildo uzeblas transvikie kaj kie pli da homoj kontrolas kaj povas helpi pri aŭtoraj rajtoj) prefere al "Alŝuti dosieron" (kiu alŝutas ilin nur por nia loka uzo, kie la bildoj kaŝiĝas kaj kie pro manko de patrolado ili jam por ĉiam povas resti sen la postulataj sufiĉaj informoj pri aŭtoraj rajtoj).

Mi konstatis ke nun estas pli ol 9000 loke alŝutitaj bildoj. Mi elŝutis ilin ĉiujn, kune kun la priskriboj, ĉar inter ili troviĝas pluraj valoraj materialoj unike dokumentantaj la historion de esperanto, kiuj en ajna momento povas perdiĝi nur ĉar iu (prave) forviŝos ilin pro tio, ke la pravigo de ilia libera uzebleco estas nesufiĉa aŭ falsa. Valoran materialon ĉe kiu aŭtoraj rajtoj restas problemo ni ja savu (kaj eble konsideru disponigi ĝin por ni plene aŭ parte aliloke, ekster Vikimedio), sed ĝi ne povas kiel trudherboj venenigadi la liberan enciklopedion kaj fari honton al nia projekto. Eĉ se laŭ nuna interkonsento ni loke permesas justan uzon, ĉiuj ties okazoj devas esti pravigitaj kaj ĝuste markitaj. Vere liberajn dosierojn oni post kontrolo movu al la Komunejo (tio ankaŭ helpos al plia videbligo de esperanto tie, ĉar Kategorio:Esperanto tie ĝis nun daŭre tro malriĉas). Nekompletajn kaj falsajn deklarojn necesos korekti. Dosieroj ĉe kiuj oni ne scios liveri verajn kaj sufiĉajn informojn bedaŭrinde estas forigendaj (sed ni ja zorgu, se ili estas valoraj por esperanto, ke ili ne plene perdiĝu, ĉar tiam ni agus kontraŭ nia propra intereso kiel esperantistoj).

Multaj lokaj bildoj atendas kontrolon. Bonŝance almenaŭ novaj lokaj alŝutoj ne plu multas. Tamen eraraj atribuoj plu abundas en ili: Ekz. ĵus ĉe la lasta alŝuto Nacia parko Fulufjället retejo.jpg Ĉiuĵaŭde false deklaris sin posedanto de la kopirajto de bildo kiun li elŝutis el retejo (kies precizan adreson li eĉ indikis), do evidentas ke li nek kreis la foton mem, nek la posedanto de la koncerna retejo transdonis al li siajn aŭtorajn rajtojn pri tiu bildo. Evidentas ankaŭ, ke Ĉiuĵaŭde ne faris tiun falsan deklaron intence, sed simple pro manko de kompreno pri la (tre malfacila, bedaŭrinde) sistemo de la aŭtora rajto (notu ke tian bildon eventuale eblus publikigi ĉi-loke laŭ justa uzo, kvankam abundo de fotoj pri la parko ĉe Kategorio:Fulufjället igas ĝin prefereble tute foriginda). Mi, kiu dum lastaj jaroj sufiĉe konatiĝis kun la problemaro kaj multfoje asistis ankaŭ al aliuloj, pretas helpi dum aŭtorrajta patrolado de novaj alŝutoj, kaj ankaŭ kun iom-post-ioma kontrolo de ĉio ĝisnune alŝutita. Por tio mi tamen aŭ bezonus aktivan kunlaboron de iu administranto, aŭ mi eble mem fariĝu administranto (kion mi, kvankam aktiva, ĝis nun ne petis, sed mi pretus kandidatiĝi ĉi-cele kaj prefere almenaŭ komence ankaŭ nur por ĉi-specan laboron plenumadi, por ne devi enmiksiĝi en la ceteran ĉi-tiean politikumadon kiun mi ne sukcesas regule sekvi). Kiuj estas la opinioj de vi aliaj? Ĉu iu havas kromajn ideojn, aŭ volus kunlabori? Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 13:09, 30 Apr. 2012 (UTC)

Mi sincere kompatas kun Ĉiuĵaŭde. La ilaro por elekti la kopirajton kaj la tuta kopirajta sistemo estas vere apenraŭ kompreneblaj — egale en kiu lingvo. Mi havis iam problemegon ĝuste afiŝi eĉ bildon de mi mem kaj rikoltis tuj iun ŝablonon, ke mi tuj forigu ĝin. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:27, 30 Apr. 2012 (UTC)
Miajn fotojn mi alŝutas al Komunejon, mi fierigas al vi fari tion, Ĉu vi bezonas helpon en la Diskutejo Komunuja oni povas helpi vin.--Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! {{|}} Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 13:55, 30 Apr. 2012 (UTC)
Se ni havus taŭgan helpopaĝon pri la alŝutado al la Komunejo, mi povus anstataŭigi la ligilon "Alŝuti dosieron" per ties ligilo. La necesa kodo jam estas en MediaWiki:Common.js, sed malaktivigita per js-komento. Kiu povas krei helpan paĝon? --Tlustulimu (diskuto) 16:14, 30 Apr. 2012 (UTC)
  1. Mi tutkore instigas Marekon kandidatiĝi por fariĝi administranto: li tiel povus enmiksiĝi en la patrolada tasko.
  2. La kopirajta afero kaj la alŝuta interfaco ja estas problemaj kaj Yekrats foje penis plibonigi tion ĉi tie. La laboro estas daŭrigenda
  3. Mi mem spertis ke el Komunejo oni draste forigis ĉiuj bildojn kiujn mi estis ĵus alŝutinta pri Tibor Sekelj (kaj en la sama tempo alian bildon kiu trankvile estadis en Komunejo dum pluraj jaroj), kvankam mi ricevis de rajtoposedantoj la permesilon kaj penis transdoni ĝin per ĝusta vojo (OTRS). Tamen sen la atendita rezulto, ĉar la plenrajtaj posedantoj ne provizis dupaĝan dokumenton en kiu ili detale agnoskas ke ili definitive perdas ĉiujn rajtojn ktp ktp : evidente al multaj homoj tia solena deklaro estas tute ne komprenebla. Por ke la artikolo pri Tibor Sekelj ne estu, en la jaro 2012 al li dediĉita, senbilda, mi fine rezignis alŝuti ilin loke, sed ne sciante sub kiu kopirajto ili povus resti. Mia sento estas ke ĉio tio estas terura tiraneco de stultaj usonaj leĝoj (kaj de kvazaŭ same stultaj homoj kiuj nepre volas ke usonaj leĝoj validu eĉ en ĉies dormoĉambro ie ajn en la mondo) kiuj malpermesas al simplaj homoj disdividi dokumentojn eĉ se plenrajte. Ve! kaj fek! Se vi sukcesos progresigi la aferon mi gratulos vin . --Arno Lagrange @ 21:35, 30 Apr. 2012 (UTC)
Dankon al ĉiuj pro tre kreivaj kontribuoj pri la temo. Mi konsentas ke la regularo pri bildoj (kaj kopirajto ĝenerale) estas terure kompleta, kaj ke tio bedaŭrinde fortimigas multajn homojn de ajna kontribuado bilda. Iufoje mi mem plendis pri tute malhelpanta kopirajta limigo rilata al mia kontribuo, sed la malhelpanta vikipediisto donis saĝan klarigon: "Ni vikipediistoj fakte tre volus, ke tiu enhavo povu esti ĉi tie en la Vikipedio, sed kiel ĉiuj ni devas obei la leĝojn de niaj landoj. Ankaŭ al mi tiuj reguloj ne plaĉas, sed se ili ne plaĉas al ni, ne helpos plendi al ni, sed ni devas kune klopodi ŝanĝi la leĝon." Nemirinde ke jam nun relative multaj esperantistoj subtenas movadojn kiel Vikipedio, Krea komunaĵo, la Pirata partio aŭ la kampanjoj kontraŭ SOPA/PIPA/ACTA. Al tiuj, kiuj malsenkontas, mi kore konsentas aliĝi al la samo.
Mi plene konsentas, ke bonaj klarigaj paĝoj necesas, tre poras ĉion kio gvidos al limigo de lokaj alŝutoj (ili eble plu restu permesitaj, sed ligilo al ili ne plu estu tiom videbla kiom ankoraŭ ĝi estas nun), kaj mi eĉ laŭ mia povo pretas kunlabori en verkado de tia klarigaro. Bedaŭrinde similaj informoj ofte mankas eĉ en grandaj nacilingvaj vikipedioj, pro kio mi ofte ne havas alian elekton ol konsulti anglajn paĝojn (tre utilaj estas ekz. Commons:Licensing, Commons:Image casebook kaj Commons:Freedom of panorama). Mi fojfoje jam mem kontribuis pri la temo en esperanto, ekz. per la prelego Freedom of panorama and Wikimedia Commons-eo.pdf prezentita en la Esperanta Vikimanio kaj per prezento de prelego de Ziko van Dijk pri libera scio (kaj la bazaj nocioj rilataj) dum Semajno de Internacia Amikeco ĉi-jare en Loveno. Ankaŭ la mison pri Tibor Sekelj mi rimarkis, sed bedaŭrinde nur kiam jam estis tro malfrue, kaj esperas ke la forigitaj fotoj almenaŭ per sia forigo el la Komunejo ne aperis por ĉiam (do ke iu havas kopiojn kaj/aŭ ni havas ilin loke). Estas vere, ke ankaŭ en la Komunejo la respekto de kopirajto tute ne estas konsekvenca (mi rimarkis tion aparte forte ekz. rilate la mankon de libereco de panoramo en Belgio), sed ankaŭ tie tion kaŭzas manko de aktivaj patrolantoj kaj ankaŭ tie ne tia estas la alstrebinda stato. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:15, 30 Apr. 2012 (UTC)

Pri mia bildo: Mi fotis la bildon per programo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:06, 30 Apr. 2012 (UTC)

Dankon pro la klarigo. Tamen, kiam vi diras "mi fotis la bildon per programo" vi ne celas ke estas vi kiu prenis fotilon, venis al taŭga loko, atendis taŭgan tempon, direktis ĝin al taŭga objekto, taŭge agordis kaj en taŭga momento prenis la butonon por fari foton. Vi faris nur parton de tio (elekto de tempo, verŝajne). Krome vi nur uzis komputilan programon por konservi tion, kio jam aperis sur via ekrano. Tien ĝi venis el servilo de la posedanto de la retejo, kiu posedas, instalis kaj funkcitenas ankaŭ la kameraon per kiu la foto efektive kreiĝis. Tiun kameraon iu devis aĉeti, en taŭga loko instali, taŭge agordi kaj taŭge konekti kun la retejo - kaj tion ne vi faris, sed aliulo (la posedanto de la retejo). Pro tio vi ne povas postuli (plenan) kopirajton pri la bildo. Ja tio estas maldeca eĉ nur pro tio, ke vi prenas ion, por kio aliulo pagis kaj kion aliulo preparis, dum vi nur el la rezultoj de lia laboro elektas unu kaj konservas ĝin ĉe via komputilo. Kiel jam skribite supre, mi tute ne estas kontraŭ vi, kaj eĉ eble emus tian bildon akcepti, sed la validaj kopirajtaj leĝoj bedaŭrinde verdiktas kontraŭe. Tial la foto bedaŭrinde estas foriginda. Vi povus korekti la situacion ekz. per iu el jenaj manieroj:
  • se vi mem veturus al la loko kaj efektive mem farus la foton tie,
  • aŭ se via amiko farus tion kaj kun la foto liverus deklaron pri disponigo laŭ libera permesilo (skribe aŭ almenaŭ elektronike),
  • aŭ se la administranto de la koncerna retejo aperigus sub la bildo el la retkamerao deklaron ke tiuj bildoj disponeblas laŭ libera permesilo.
Manke de libera disponeblo ĉe la bildo (do dum ĝin plu protektas plena kopirajto), necesos anstataŭe uzi aliajn, liberajn bildojn (kiuj bonŝance jam ekzistas en la Komunejo). Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:15, 30 Apr. 2012 (UTC)
Mi ne volas ke aliaj priskribu min kiel komencanto kiu faras ion ajn, sed helpas Vikipedion. Mi ne volas agi kontraŭe regulojn de Vikipedio kaj Vikimedio, sed ni devas lerni per niaj eraroj.
Laŭ vi skribis, mi devas bedaŭrinde forigi ĝin. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:40, 30 Apr. 2012 (UTC)
Ĉiuĵaŭde, mi tre ĝojas pro viaj sinceraj intencoj. Mi bedaŭras malĝojigi vin kaj pro la laboro kiun vi por akiro de tiu bildo faris. Sed ni almenaŭ ĝoju ke ĝi ne estas bildo unika kaj de alta historia valoro, ĉar ofte okazas ke apenaŭ venkeblajn problemojn pro kopirajto spertas ankaŭ tiaj verkoj, kaj tiam ekzistas vera kialo por bedaŭri (kaj eĉ preskaŭ iu morala emo ja trovi almenaŭ iun kompromisan solvon por provizore konservi la materialon kaj tiel malhelpi ĝian riskon de malapero por ĉiam). Se vi povas, forigu la bildon mem, kaj se ne, petu al iu administranto fari tion. Estonte mi pensas starigi apartan diskutejon/konsultejon pri aŭtoraj rajtoj (tio jam kun diversa sukceseco ekzistas en pluraj aliaj vikipedioj), kie ĉiu kiu havos dubon rajtu fari demandon pri konkreta kazo de kopirajta dubo kaj ricevi respondon pri tio ĉu aŭ sub kiuj kondiĉoj tia verko estus akceptebla en la vikimediaj projektoj. Interalie se vi subtenas starigon de tia konsultejo, konsideru voĉdoni favore al akcepto de mia kandidatiĝo por la posteno de administranto. Dankon. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:28, 1 Maj. 2012 (UTC)

Mi ĝoje larmas pri ia ajn helpo pri bildoj ĉi tie! :-D Ofte mi malkuraĝiĝas pro la vasta iom da farenda laboro de nia bildaro.

  1. En sentoj da bildoj ankoraŭ ĝustaj ŝablonoj mankas. Kiam ĉi tiu listo unue estis farita, ĝi havis pli ol 5000 bildojn!
  2. En centoj da bildoj mankas ia ajn kategorioj. Mi ne havas bonan planon pri kion fari pri ĉi tiuj.
  3. Kiom da bildoj kategoriigaj kiel Kategorio:Bildoj sub Justa uzo estas anstataŭigebla de liberaj bildoj?
  4. Ĉu bildoj por libraj kaj videoludaj kovriloj estas permesitaj ĉi tie? Ĉu filmafiŝoj aŭ ekrankaptoj de filmoj sub kopirajto? Mi opinias ke la usona "justa uzo" estas danĝereta en landoj ekster Usono, kiu ne sekvas usonajn regulojn. Ekzemplo: Ĉu preferas ke ni montras la liberan emblemon Dosiero:Final Fantasy VII wordmark.svg aŭ la loke alŝutita bildo Dosiero:Final Fantasy VII Box Art.jpg?
  5. Ĉu Vikipedio estas uzebla kiel por deponejo de personaj dosieroj? (Vidu: Dosiero:Miksrasaj Prauloj.pdf inter aliaj).
  6. Ĉu iu ajn povas alŝuti dosierojn sen rigardo al la regularo, nia 9000 bildoj estas plene de eraroj. Mi preskaŭ volas, ke la alŝutado-rajto esti malŝaltita, ĝis ni povas kontroli la nunajn bildojn! Ofte, mi sentas kiel mi batalas inundon: Se oni kontrolas la lastan 50 bildojn alŝutitajn - vi vidos dekojn de bildoj sen la ĝusta ŝablonaro alŝutitaj de multaj entuziasmaj "kulpuloj". ;-) Mi ne volas malentuziasmigi ilin, sed kategoriigi la multmultojn da bildoj estas tede kaj tempoŝtele.
  7. Kiom da libereco ni donas al la administranto por korekti ĉi tiujn problemojn? Oni povas amasalŝuti bildojn en Vikipedio dum kelkaj sekundoj. Ĉu ni zorgeme afiŝu la bildojn en Vikipedio:Forigendaj artikoloj por voĉdoni kaj debati ĉiujn? Ĉu aŭ klara malobservo de kopirajto sen ŝablono estas kialo por tuja forigado?

-- Yekrats (diskuto) 19:19, 2 Maj. 2012 (UTC)

Saluton Yekrats, mi ja rimarkis jam antaŭe ke vi foje forigas bildojn maltaŭgajn, kaj mi tre ĝojas havi kunlaboranton, kvankam ankaŭ pro tio mi decidis aliĝi al la strebo: Ĉar mi scias ke estas inter ni diligentaj esperantistoj kiel ekz. Miroslav Malovec kiuj ofte skanas el forgesitaj libroj kaj alŝutas en vikipedion bildojn pri gravaj esperantistoj kaj aliaj fenomenoj de niamovada historio, pri kiuj neniu alia interesiĝas aŭ ne havas/konas la fontojn. Mi mem foje poste kun tremanta koro devas klarigadi al li, ke lia laboro estas forigenda, nur ĉar la bildo ankoraŭ tro junas je kelkaj jaroj por esti akceptebla pro kopirajtaj limigoj. Mi ja mem ne volas, ke valora materialo de homoj, kiuj ĉi tie kvazaŭ kreas novan Enciklopedion de Esperanto estu perdita, dum mi konsiderinde pli indiferentas pri ekranoj el Final Fantasy, ĉar tiujn priskribi kaj konservi por la estontaj generacioj estas tasko (ankaŭ) de aliaj vikimediaj projektoj kun multe pli vasta kaj pri tio faka anaro. Tial mi ankaŭ jam elŝutis ĉiujn la naŭ mil bildojn kune kun iliaj priskriboj al la servilo de E@I kaj de tie al mia komputilo (porinforme, temas pri proksimume 2 GB nun), kaj havas skripton por tion refari iam ajn laŭnecese. Vi pravas ke necesos verki iun regularon (ĉu internan, ĉu submetotan al komunuma baloto) pri la pli konsekvenca laboro se tiu estos komencota. Ankaŭ decidi laŭ kiu juro fakte ni agu estas grave. Haltigi plene alŝutadon mi ne intencas, sed ja alidirekti laŭeble multe al la Komunejo (mi jam antaŭ kelkaj monatoj esperantigis la bazan bildstrian instrukciaron de la nova uzantoamika alŝutilo tie) kaj tre atente kontroladi ĉiun novan alŝuton (por tiel samtempe instruadi al homoj), dum oni iom post iom prilaboras la malnovaĵojn. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:16, 3 Maj. 2012 (UTC)
Mi ne volas perdigi nian valoran historian. Mi agnoskas ke estas multmultaj fotoj kaj bildoj en nia Vikipedio sen ĝustaj permesiloj. Mi konsideras tiajn dosieroj ĝenerale tenindaj, sed se iu plendas pri la foto, ni devas tuj forigi ĝin. (Ekzemple, se ni havas foton pri persono kiu volas esti anonima pro privateco.)
Koncerne de la skanoj de kovriloj - estus mia prefero se ni *trovas* akiri permeson de la variaj eldonejoj, aŭ trovi navigi inter la linioj de leĝo. Mi scias, ke en Usono, se mankas kopirajto-atento en verko farita de firmao en usono antaŭ 1-Marto-1989 eble povas esti libere uzebla. La problemo, ĉi tiuj libroj estis publikitaj en multaj landoj, do ni devas zorgeme kontroli iun skanaĵjon, kaj malkovri la landojn de eldonado. Nur tiam, ni scios se la dosieroj estas laŭleĝaj aŭ ne. Ve - kia arda tasko, sed grava.
-- Yekrats (diskuto) 21:00, 9 Maj. 2012 (UTC)
Mi ĝojas ke ni konsentas pri la bazaj principoj. Kaj bonŝance la diversaj reguloj jam estas relative vaste dokumentitaj en diversaj paĝoj de la Komunejo, de la Angla Vikipedio kaj de la Meta Vikipedio, pro kio sufiĉos kontroladi kio jam estas tie kaj klopodi konduti laŭ ĝi (kvankam, vi pravas, nia afero de senŝtata tutmonda lingvo aldonas unu plian dimension de defio). Kopirajto en Esperantio bedaŭrinde estas afero neglektata (parte pro la ofte samizdateca ĥaraktero de multaj niaj eldonaĵoj), kaj tio nun damaĝigas ankaŭ nin en la Vikipedio: Laŭ miaj rimarkoj ne eblas ekz. aperigi ajnan kovrilpaĝon de Monato aŭ ajnan artikolon de Espero Katolika, eĉ se oni petus kaj ricevus konsenton de la eldonisto kaj la subskribita aŭtoro, simple ĉar tiuj eldonistoj mem agnoskis ke tre ofte ili simple prenas aliulan verkon, se necese esperantigas ĝin kaj publikigas en sia revuo. Ofte oni eĉ la fonton nezorge indikas, pro kio poste ni bedaŭrinde devas supozi eblan kontraŭleĝecon de preskaŭ ĉiu ero de tia revuo. (Atentu, per tio ĉi mi ne asertas ke la menciitaj periodaĵoj enhavas nenion legindan nek ke tute ĉio en ili estas neoriginala senpermesa derivaĵo de alia fonto - mi simple atentigas ke ja en iuj kazoj estas tiel, kion finfine ĉe diversaj okazoj konfirmis eĉ la koncernaj redaktoroj mem.)
Se temas pri privateco, tiu tamen estas ankoraŭ alia afero, ĝin vi bonvolu en diskuton pri aŭtoraj rajtoj prefere ne enmiksu: Ni devas multe pli atenti kiam ni ĉi tie havas verkon de persono kiu ne donis konsenton por tio, ol se ni havas ĉi tie verkon pri persono kiu ne konsentas pri tio. Vikipedio devas doni objektivajn informojn (laŭeble pruvitajn per sendependaj fontoj), kaj estas klare ke fojfoje la publika konateco de tiaj informoj estas kontraŭ la intereso de la koncerinto, sed ja en intereso de la publiko. Tial, se persono estas enciklopedie grava kaj se ni disponas pri foto farita en publika loko kiu tiun personon neniel evidente domaĝigas, ni ja rajtas konservi la foton eĉ se tio al la koncerna persono ne plaĉas (denove mi referencu al detala analizo anglalingva en la Komunejo: Photographs of identifiable people). Tial mi principe kontraŭas tujan forigadon de informoj pri personoj kiuj pri tio petis, sen ke ĉiu tia kazo estus unue inde pridiskutita kaj priargumentita. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 10:39, 15 Maj. 2012 (UTC)

Ŝablono:Subskribo: Gramatika strukturo[redakti fonton]

Saluton. Kiam ni metas ŝablonon "Subskribo", aperas (estas ekzemplo) —La komenton aldonis, sen subskribo, XXXX (diskuto • kontribuoj) XX-a de XXXX 2012 je XX:XX (UTC).

La problemo estas la strukturo povas esti nekomprenebla por la komencantoj en Esperanto kaj/aŭ uzantoj kiuj parolas Esperanton baze. Esperanto estas komprenebla por ĉiuj, do mi deziras solvi ĉi tion. Ĉar mi ne volas fuŝi la konfiguron de la ŝablono kaj ke mi ne volas fari tion sen konsento de vi ĉiuj, mi skribas ĉi tiun mesaĝon.


Miaj proponoj:

  1. Kontraŭ Kontraŭ: laŭ uzantoj: — La komenton aldonis, sen subskribo, XXXX (diskuto · kontribuoj) XX-a de XXXX 2012 je XX:XX (UTC).
  2. — La komento estis aldonita, sen subskribo, de XXXX (diskuto · kontribuoj) XX-a de XXXX 2012 je XX:XX (UTC).
  3. — XXXX (diskuto · kontribuoj) aldonis, sen subskribo, la komenton je la XX-a de XXXX 2012 je XX:XX (UTC).

Mi invitas vin elekti (sen trudi vin), ĉi sube, la bonan strukturon (laŭ vi, kompreneble). Por fari tion, metu numero de tiu kiun vi deziras. Se vi ne deziras unu el la strukturoj prezentita ĉi-supre, vi povas diri kialon.

Por la ŝablonoj "# {{Por}}", "# {{Kontraŭ}}" kaj ": {{Komento}}", ĉar estas voĉdono, vi povas uzi ĉi tiujn ŝablonojn. Sed, ne forgesu indiki numeron, se necese.

Por konkludi, se vi havas aliajn ideojn, ili estas akceptite kaj estos voĉdonitaj.

Kore kaj sincere, Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:55, 1 Apr. 2012 (UTC)

Komento Komento: Saluton, Ĉiuĵaŭde. Ni certe havas pli gravajn taskojn en la vikipedio ol cerbumi pri ĉi tiu ne tre grava aŭ eble eĉ sufiĉe malgrava ŝabloneto. --Tlustulimu (diskuto) 17:04, 1 Apr. 2012 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Krome mi ne povas imagi, ke via propono vere plibonigus la ŝabloneton. --Tlustulimu (diskuto) 17:04, 1 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento: Je Tlustulimu mi konsentas. Indas zorgi unue pri malpli trivialaj taskoj. Ankaŭ mi fakte ne pensus, ke la proponita ŝanĝo estas ja plibonigo. La nuna ŝablonteksto al mi ŝajnas tute komprenebla kaj gramatike ĝusta. Amike - Tempodivalse (diskuto) 17:34, 1 Apr. 2012 (UTC)
Por ni estas komprenebla, sed por la komencantoj ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 17:45, 1 Apr. 2012 (UTC)
Nu komencantoj verŝajne ne komprenos ĉion (aŭ eĉ multon) ĉi-vikie, simple ĉar ili ankoraŭ ne plene regas la lingvon. Ni ne povas uzadi ĉie la plej simplan, banalan stilon por ke ĵuskomencantoj ĉion komprenu; ni anstataŭe skribu por aŭdienco kiu havas almenaŭ mezan scipovon en Esperanto. Tiel longe kiel la ŝablonteksto estas gramatike ĝusta, mi problemon egan ne vidas. Kore via - Tempodivalse (diskuto) 17:58, 1 Apr. 2012 (UTC)
La komenton aldonis, sen subskribo, de XXXX (diskuto · kontribuoj) XX-a de XXXX 2012 je XX:XX (UTC). povas esti bona propono. Estus plibonigo de "jam-bone-skribita" frazo, por minimuma kompreneblo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 18:15, 1 Apr. 2012 (UTC)
La komenton aldonis, sen subskribo, de XXXX (diskuto · kontribuoj) XX-a de XXXX 2012 je XX:XX (UTC). estas lingve malĝustas, ĉar de ne eblas en tia kunteksto. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 1 Apr. 2012 (UTC)
(Klarigante, en ĉi-tiu frazo, "XXXX" estas la subjekto, do oni neniel rajtas starigi la vorton "de" antaŭ ĝi.) Tempodivalse (diskuto) 18:35, 1 Apr. 2012 (UTC)
Mi pardonpetas, mi ne vidis ke vi parolis pri frazo 1. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:07, 1 Apr. 2012 (UTC)

Tlustulimu pravas, tiu lasta frazo estas misformita, almenaŭ la prepozicion "de" vi forprenu. Kial ne uzi ion vere simplan? Taŭgus ekz. "Komento de NN, 1 aprilo 2012, 16:22.". Mi ne scias, por kio utilas "sen subskribo", sed ja eblas tion aldoni: "Komento de NN, 1 aprilo 2012, 16:22 (sen subskribo)." Sed la originalo ne estas tre malbona, krom eble tiel, ke oni ŝajne celis plene formitan, gramatikan frazon, kaj tia devus havi la daton "la XX-an de" (ne "XX-a de"). Apenaŭ korektindas. --Surfo (diskuto) 18:41, 1 Apr. 2012 (UTC)

Bona propono Surfo.
Ankaŭ, kion vi pensas pri frazoj 2 kaj 3 ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:05, 1 Apr. 2012 (UTC)
Elkore mi ne opinias ke unu el la proponitaj ŝanĝoj estas iom ajn plibonigo, inklude la du malantaŭajn. Se ni devas fari ion, ni la ideon de Surfo plenumu. Amike - Tempodivalse (diskuto) 23:37, 3 Apr. 2012 (UTC)

Artikolo de la semajno[redakti fonton]

Saluton. Bedaŭrinde pri la aktualigado de la artikolo de la semajno preskaŭ neniu okupiĝas kaj antaŭlasta restis tri semajnojn kaj la nuna ankoraŭ ne estis ŝanĝita hodiaŭ. Mi bedaŭrinde ne scias kiel tion fari. Ĉu iu povas okupiĝi pri tio? dankon. --Andy 02 Apr. 2012, 1:09 (UTC)

Mikredas ke la aktualigado de artikolo de la semajno estas laboro de neniu, sole iu el ni devu pensi aktualigi. Estas respondeco al ni, kiel serioza Vikipediistoj.
Jes Andy, mi mem mi rimarkis ke ne estis ŝanĝita ekde semajnoj. Se vi volas, vi povas ŝanĝi sen problemo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:35, 1 Apr. 2012 (UTC)
Jes, se vi povas tion fari, mi dankas. Bedaŭrinde tio estas lernendaĵo por mi. Mi pensas ke la artikolo de la semajno estas malferma fenestro kaj se ni ne aktualigas ĝin.... --Andy 02 Apr. 2012, 1:39 (UTC)
Ĉiusemajne la plej subtenata propono estos metita sur la ĉefpaĝon (Toledo ĉi-semajne). Por tio oni redaktu specialan ŝablonon "Artikolo de la semajno". Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:49, 1 Apr. 2012 (UTC)
Mi ĝistadiĝis la tradukojn de la semajno. La restaĵo, mi timas fuŝi ion. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:52, 1 Apr. 2012 (UTC)
  Nun mi ĵus trastumblis la procedon por ĝisdatigi la Artikolon de la Semajno per Toledo, espereble sen forgesi aŭ preterpasi ion. Per iuspeca magio la sekcio Toledo aŭtomate malaperis en Artikolo de la semajno --  PEJNO Simono  Diskuto  10:19, 5 Apr. 2012 (UTC) 
Kaj mi preparis jam Historio de matematiko por la venonta ĉefpaĝo. Aldone mi pretigis Ŝablono:Butono Legu plu.
Ekz:
Sed mi vidas, ke Tony's back in town! Nome li ĝis nun ĉiam prizorgis tiun afereton. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:53, 6 Apr. 2012 (UTC)
Butono nun precize la blua koloro uzata de la Vikia ĉefpaĝo. Aldone mi preparis iomete Spiŝa burgo. Alivorte Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Spiŝa burgo jam ekzistas. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:01, 7 Apr. 2012 (UTC)

Mi sugestas instali la etendilon Narayam en la Vikipedio en esperanto.

Tiu etendilo ebligas facile klavi en multaj lingvoj. Precipe, ebligas klavi la specialajn literojn de la esperanta alfabeto tiel ke la literoj bezonas aperi - tuj kaj ĉiam. Brion Vibber kreis la subteno por esperanto.

Tiam, la literoj aperas nur en la fina aspekto de la paĝoj, kaj en la aspekto de redaktado aperas la kombinaĵoj cx, gx, hx ktp. Tio estas malfacile - ne estas nur malbele, sed ankaŭ malhelpas la literumiloj (spell checkers).

Kun Narayam ĉiuj redaktantoj de Vikipedio povos klavi tiel, kiel klavas nun: cx, gx, hx, ktp., sed tuj aperos la literoj ĉ, ĝ, ĥ. Vi povas provi Narayam en la retpaĝo https://translatewiki.net/wiki/User:Amire80/Narayam-eo nun.

Kio vi pensas? --Amir E. Aharoni (diskuto) 14:00, 3 Apr. 2012 (UTC)

Mankas litero ŭ. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:24, 3 Apr. 2012 (UTC)
Ĉiuĵaŭde, vi provis uzi la klavaron? La litero ŭ ne mankas. Narayam havas la literojn Ĉ ĉ, Ĝ ĝ, Ĥ ĥ, Ĵ ĵ, Ŝ ŝ kaj Ŭ ŭ. --Amir E. Aharoni (diskuto) 09:35, 4 Apr. 2012 (UTC)
Kial? Ni nur devas skribi per la X-sistemo kaj la ĉapelitaj literoj facilaperas.--Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 23:15, 5 Apr. 2012 (UTC
Mi jam de jaroj ne plu skribas - enmete - per la iksa sistemo. Mi tajpas jam de minimume 12 jaroj rekte per E-Klavaro (el Retarkivo 2005) la E-literojn helpe de Ek!. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:36, 6 Apr. 2012 (UTC)

Mi uzas Ek! en mia vindoza komputilo, sed en mia ubuntua komputilo mi uzas rekte la ĉapelitaj vortoj, sed, la iksa sistemo kiun nuntempe uzas vikipedio sufiĉas, do, kial instali Narayam?-- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 19:27, 8 Apr. 2012 (UTC)

Ankaŭ mi skribas rekte la ĉapelitajn literojn per mia Ubuntua komputilo, mi temis pri kio en Vikipedio sufiĉas la x-sistemo, ni ne bezonas aliajn metodojn. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 13:25, 6 Apr. 2012 (UTC)
Se vi jam uzas kelkan klavaron kiu havas la ĉapelitajn literojn kaj ne bezonas la x-sistemon, Narayam malgraŭe povas helpi al vi.
Vidu kaj komparu ĉi tiujn ekrankopiojn:
Redaktado sen Narayam


Redaktado kun Narayam


Nun en la Vikipedio en esperanto, ankaŭ se vi skribas la ĉapelitajn literojn direkte, ili aperos kiel "cx", "gx" etc. kiam vi redaktos la paĝon denove. Kun Narayam ĉi tio ne okazos. Vi povas ankaŭ vidi ke la literumilo (spelling checker) ne identigas korektajn esperantajn vortojn, ĉar povas identigi nur skribado kun la ĉapelitaj literoj. --Amir E. Aharoni (diskuto) 09:49, 8 Apr. 2012 (UTC)
Demando: Kiel fari leteron ŭ kun klavaro ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 11:14, 8 Apr. 2012 (UTC)
Vi klavas ĉiujn literojn kiel nun en la Vikipedio en esperanto: kun x. Do por fari ŭ, vi klavos ux. Provu ĝin: redaktu la pĝon https://translatewiki.net/wiki/User:Amire80/Narayam-eo . --Amir E. Aharoni (diskuto) 19:54, 8 Apr. 2012 (UTC)
Ĉu Narayam bezonas multe da procesoraj risurcoj? Se ne, ĉu ĝi estus pro ĉiuj aktiva aŭ simile kiel aldonaĵo (angle Gadget)?
Mi jam ekde kelkaj jaroj tajpas per Europatastatur (Eŭropa klavaro), kies nova versio nun nomiĝas Extremtastatur (Ekstrema klavaro). Per ĝi mi ne nur povas tajpi esperante, sed en multaj aliaj lingvoj, kiuj uzas varianton de latina alfabeto. Do mi bezonus Narayam nur, se mi ne estu hejme. --Tlustulimu (diskuto) 15:27, 8 Apr. 2012 (UTC)
Narayam ne bezonas multe de procesoraj risurcoj.
Narayam estas etendilo (extension), ne aldonaĵo (gadget), do estas plu simila tekne al Cite (la etendilo de piednotoj), sed al uzantoj estas praktike la sama aĵo.
Homoj kiu uzas nun klavaro kiel Europatastatur ktp. ne bezonas nek Narayam nek la x-sistemon kiu estas uzata nun en la Vikipedio en esperanto por skribi. Malgraŭe, Narayam faros la skribado plu facila por ili, kiel vi povas vidi al la ekrankopiojn supre. --Amir E. Aharoni (diskuto) 19:54, 8 Apr. 2012 (UTC)
Do, kio vi pensas pri la instalado de ĉi tiu etendilo? --Amir E. Aharoni (diskuto) 07:38, 16 Apr. 2012 (UTC)
Bona ideo. Kvankam mi ankaŭ uzas Eŭropan klavaron, por aliaj tio ja estus bonega etendilo. --V. (vortoj kaj aferoj) 14:26, 26 Apr. 2012 (UTC)

Nova emblemo[redakti fonton]

La emblemo de Vikipedio en esperanto estas ŝanĝenda. Ĝi havas malkorektajn hebreaj, barataj kaj japanaj literojn, kaj ĝia dizajno estas malnova.

La nova emblemo jam estas preta: Dosiero:Wikipedia-logo-v2-eo.png. Ĝia dizajno estas uniforma kun aliaj vikipedioj.

Por ŝanĝi la emblemo, administranto bezonas alŝuti ĉi tiu dosieron al nomo Dosiero:Wiki.png. --Amir E. Aharoni (diskuto) 18:53, 3 Apr. 2012 (UTC)

✔ Farite--Arno Lagrange @ 07:50, 9 Apr. 2012 (UTC)

Jen lingva demando. Mi petas viziti kaj prikomenti: Vikipedio:Artikolo de la semajno#Praepoka kaj frue historia setliĝo. --  PEJNO Simono  Diskuto  19:24, 3 Apr. 2012 (UTC)

Vikimedio Esperanto[redakti fonton]

Saluton, la paĝo Vikipedio:Vikimedio Esperanto informas pri ebleco fondi esperantan Vikimedio-organizaĵon. Sincere Ziko (diskuto) 20:32, 3 Apr. 2012 (UTC)

Intervikioj estas strange fuŝaj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la intervikiaj ligiloj de la artikoloj Madejro (insulo) kaj Madejro estas sufiĉe fuŝaj. Mi rimarkis tion, ĉar Madejro (insulo) ligas al la germana de:Madeira (Inselgruppe), kvankam ties temo estas insularo. Kaj Madejro, kiu temas pri insulo, ligas al la germana de:Autonome Region Madeira, kies temo estas administra unuo. Ĉu iu kapablas korekti tion? --Tlustulimu (diskuto) 08:37, 4 Apr. 2012 (UTC)

Pri vereco de miaj informoj[redakti fonton]

Mi invitas vin alklaki tie. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:33, 4 Apr. 2012 (UTC)

kion diras tie estas tre bone sed oni nur povas fidi de viajn vortojn, mi fidas vin, sed ne gravas ĉu vi skribas deklaron pri via honesteco aŭ ne, iu ajn vandalo povus fari tion. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 03:13, 5 Apr. 2012 (UTC)

Estas ĉefe ĉar mi estas neplenaĝo kaj vi volas scii se miaj personaj informoj veras.
Falsa identito (pasi sin kiel alia ulo) en retejo povas esti kontraŭleĝa, do mi preferas deklari ke miaj personaj informoj veras kaj ke mi ne faras kaj faris krimajn agojn. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:23, 5 Apr. 2012 (UTC)
Hmm. Tio iomete similis al deklari sin mem sanktulo. :)
Mi ne estas certa, ke jen valida Esperanta propozicio. La problemo estas al + inf.. La sola allasebla prepozicio kun infinitivo estas fakte sen.
--  PEJNO Simono  Diskuto  06:29, 6 Apr. 2012 (UTC)
Simono eltrovis interesan manieron aldoni sian "Kartago estas detruenda", grize, je la fino de sia kontribuo.
Cetere, Simono tute malpravas pri prepozicioj antaŭ infinitivo..
--Surfo (diskuto) 07:15, 6 Apr. 2012 (UTC)
Nu, skribante tion, mi fakte forgesis por + infinitivo. Sed jen jam la fino de la listo. Por estis jam pra-Zamenhofa. Sed sen, kvankam ege populara, restis ĉiam iomete duba afero. Se mi ĝuste memoras, en la Krestomatio tia konstruo tute ne ĉeestas. Pomego mencias ankoraŭ krom kaj anstataŭ, sed aliflanke rigore postulas aŭ la intermeton de ol, aŭ iomete alian frazkonstruon, por ĉio alia. (Vidu: Pomego — I-verboj kun rolvortetoj.)
Ĉiuokaze, mia frazo similis al deklari certe restas strangaĵo unuaranga.
Ne estas malfacile produkti pliajn strangaĵojn. Ekz. malantaŭ bone muziki staras ĉiam tutvive ekzerci, aŭ, inter divorci de sia edzo kaj murdi sian edzon troviĝas nur tre mallarĝa limo, kaj simile. Ĝuste estus — malantaŭ bona muzikado ..., inter divorcado de ... murdado de ..., ktp.
Kaj la uzado de ĝis kaj dum ne plu estas prepozicia. Mi emus kontesti eĉ ke por antaŭ infinitivo estas lingvostrukture purece pritaktate propozicia apliko. Ĝuste tial ĉi, mi forgesis mencii ĝin. Verdire, laŭ mi tiu ĉi tuta malluma angulo de nia gramatiko estas pli ol nur dubinda kaj nur duone elbakita. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:59, 6 Apr. 2012 (UTC)
  Pejno Simono  :
Hmm. Tio iomete similis al deklari sin mem sanktulo. :) : Ĉiuokaze, mia frazo similis al deklari certe restas strangaĵo unuaranga.
Ĉu vi volas diri "Hmm. Tio iomete similus deklari sin mem sanktulo. :)" ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:59, 6 Apr. 2012 (UTC)
Fakte jes. La al estis plene superflua. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:17, 7 Apr. 2012 (UTC)

PIV en la interreto[redakti fonton]

Vi eble jam scias, sed ankoraŭ menciindas: La Plena Ilustrita Vortaro nun estas atingeble rete, kun simpla kaj bela interfaco. Simple uzu vian salutnomon kaj pasvorton de Lernu.net! -- Yekrats (diskuto) 13:28, 6 Apr. 2012 (UTC)

Ne tute ĉiuj uzantoj ĉi tie uzas lernu-n. Do, vi povas simple enskribi vin kaj vi aliros en vortaron. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:02, 6 Apr. 2012 (UTC)

Se vi interesiĝas en Rusio, ĝia historio, ekonomio, geografio aŭ kulturo, mi vokas vin partopreni vikiprojekton Rusio. --Maximkaaa (diskuto) 05:47, 9 Apr. 2012 (UTC)

Bona ideo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 12:28, 9 Apr. 2012 (UTC)

interwikiconflict: Ŝablono:Situo sur mapo[redakti fonton]

Please add/change the following interwikilinks: - bg:Шаблон:Карта позиция + bg:Шаблон:ПК - es:Plantilla:Location map + es:Plantilla:Mapa de localización + hy:Կաղապար:Տեղորոշման քարտեզ + is:Snið:Location map + ku:Şablon:Nexşeya cihan + mk:Шаблон:ПозКарта + mr:साचा:Location map + nn:Mal:Kartposisjon + ro:Format:Harta de localizare + szl:Szablon:Mapa lokalizacyjno + th:แมแบบ:แผนททองท + ur:سانچہ:Location map --Obersachse (diskuto) 12:47, 9 Apr. 2012 (UTC) -- Mesaĝo aldonita por ĉiuj de Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 12:50, 9 Apr. 2012 (UTC)

- = forpreni
+ = aldoni --Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 12:52, 9 Apr. 2012 (UTC)
Saluton. Mi okupiĝos pri tio post kelkaj minutoj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:07, 9 Apr. 2012 (UTC)
✔ Farite / erledigt. :-) --Tlustulimu (diskuto) 13:34, 9 Apr. 2012 (UTC)

Bonan naskiĝtagon ![redakti fonton]

Saluton al ĉiuj. Mi deziras diri al ĉiuj ke hodiaŭ, 11-a de aprilo, estas naskiĝtago de esperantisto: Ĉiuĵaŭde. Li aĝas nun 12 jarojn. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:51, 10 Apr. 2012 (UTC)

Feliĉan naskiĝtagon! mi deziras ĉion bonan al vi!-- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 00:52, 11 Apr. 2012 (UTC)

Dankon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 00:54, 11 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Ĉiuĵaŭde. Ĉion bonan al vi. :-) --Tlustulimu (diskuto) 09:43, 11 Apr. 2012 (UTC)
Feliĉan naskiĝtagon al vi! Marcos (diskuto) 15:35, 11 Apr. 2012 (UTC)
Mi ankaŭ gratulas vin. Ĉion feliĉan kaj bonan. ;) Tempodivalse (diskuto) 23:01, 11 Apr. 2012 (UTC)
Dankon al ĉiuj pro viaj mesaĝoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:36, 11 Apr. 2012 (UTC)

{{Geokesto}} kaj la lokumiloj de {{situo sur mapo}}[redakti fonton]

Saluton. Mi rimarkis antaŭ sufiĉe da tempo, ke ni fakte havas du apartajn seriojn de lokumiloj por la ŝablonoj {{geokesto}} (nomskemo Geokesto lokumilo lando) resp. {{situo sur mapo}} (nomskemo Situo sur mapo lando). Ĉar ambaŭ lokumiloj estas funkcie sufiĉe similaj, mi proponas ŝanĝon en {{geokesto}} laŭ la kodo de la proveja versio {{geokesto2}}. Testoj troviĝas en mia provejo. Ni nur devus rearanĝi la lokumilojn, tiel ke poste ekzistus nur unu serio. Ĉar la lokumiloj de {{situo sur mapo}} estas pli bone uzeblaj ankaŭ en aliaj informkestoj ktp. kaj harmonias kun {{Geografia lokigo multobla}}, mi proponas konservi ilin. Krome la plej multaj aliaj vikipedioj uzas ilin. Nur tre malmultaj uzas la lokumilojn de {{geokesto}}, nome 4 vikipedioj (angla, esperanto, slovaka, sveda) laŭ la nombro de certaj intervikiaj ligiloj en Kategorio:Geokesto lokumiloj. Vidu ankaŭ mian laborejon. --Tlustulimu (diskuto) 20:56, 11 Apr. 2012 (UTC)

Restu ambaŭ ŝablonoj, sed nur la lokumiloj de {{situo sur mapo}}[redakti fonton]

  1. Por Por: ni bedaŭrinde ne havas sufiĉe da spertaj uzantoj, kiuj okupiĝadas pri ŝablonoj kaj longdaŭre povas flegi du seriojn. Krome la lokumiloj funkcias en pli da informkestoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:56, 11 Apr. 2012 (UTC)
  2. Por Por: mi konsentas kun Tlustulimu --V. (vortoj kaj aferoj) 11:45, 19 Apr. 2012 (UTC)
  3. Por Por: mi ankaŭ konsentas kun Tlustulimu --Andy. (Vikipediista diskuto:Andy) 11:48, 24 Apr. 2012 (UTC)

Restu ambaŭ ŝablonoj, sed nur la lokumiloj de {{geokesto}}[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: ili uzas anglajn parametrojn, kio malfacilas la korekton al neparolantoj de la lingvo. Pliaj malavantaĝoj estas troveblaj en mia laborejo kaj mia diskutopaĝo. Kaj la lokumiloj funkcias nur en {{geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:56, 11 Apr. 2012 (UTC)

Restu ambaŭ serioj senŝanĝe[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: la ŝablona ĥaoso jam estas sufiĉe granda. La intervikiaj ligiloj foje estas en unu serio, foje en la alia, foje eĉ en ambaŭ, tiel ke neniu roboto povas okupiĝi pri ili senerare resp. senfuŝe. Krome oni ne povas facile trovi la koordinatojn kaj mapojn en alilingvaj vikipedioj por eventuala korekto, ĉar oni ja devas serĉi en du serioj. --Tlustulimu (diskuto) 20:56, 11 Apr. 2012 (UTC)

Grandurbo kaj grandvilaĝo[redakti fonton]

Mi volus demandi, kial ne povas esti grandurbo kaj estas urbego, kaj povas esti grandvilaĝo anstataŭ vilaĝego, sed poste ĉu vilaĝego ne estas jam urbeto? Petr Tomasovsky (diskuto) 10:46, 12 Apr. 2012 (UTC)

En Hungario grandvilaĝo tute ne estas urbeto. Estas grandaj vilaĝoj aŭ vilaĝegoj kaj estas grandvilaĝoj havantaj specialajn statusojn.--Crosstor (diskuto) 04:45, 13 Apr. 2012 (UTC)

Tasko por administranto[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj! Mi volas atentigi, ke atendas du ankoraŭ neplenumitaj petoj ĉe la paĝo por fariĝi revizianto. Ĉu iu administranto ilin baldaŭ faros? Dankon - Tempodivalse (diskuto) 03:01, 14 Apr. 2012 (UTC)

✔ Farite mi ĵus plenumis la peton de du uzantoj tie. Tempodivalse, vi nun estas revizianto. --Tlustulimu (diskuto) 08:26, 14 Apr. 2012 (UTC)
Mi pensas ke ni bezonas pliajn administrantojn, fakte, kiomaj administrantoj estas ĉe vikipedioj? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 04:22, 14 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Remux. Ni havas 19 administrantojn, el kiuj lastatempe nur malmultaj estas aktivaj. Bedaŭrinde mi ne scias la kialon. Krome kelkaj el ili havas la statuson, sed apenaŭ administras ion, escepte de forigo de alidirektiloj dum alinomigo.
Ĉu vi eble mem emus fariĝi kandidato? Se jes, vi povas meti vian kandidatiĝon sur la paĝon: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj, uzante la tie menciitan ŝablonon. Krome vi kreu subpaĝon pri via kandidatiĝo. --Tlustulimu (diskuto) 08:26, 14 Apr. 2012 (UTC)
Dankon Tlustulimu pro la plenumo!
Nu mi kredas ke nuntempe ni unue bezonas pli aktivajn reviziantojn. Mi plurfoje vidis, ke ŝanĝoj ĉe miaj artikoloj atendis dum multaj tagoj (aŭ eĉ semajnoj) antaŭ ol ili iĝis aprobitaj. Sed la projekton helpus novaj administrantoj ankaŭ. Petoj ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj‎ (interalie) ofte ne plenumiĝas sufiĉe rapide. Tempodivalse (diskuto) 15:26, 14 Apr. 2012 (UTC)

Bonvolu voĉdoni en la paĝo Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Andy por esprimi ĉu vi aprobas aŭ malaprobas ke Andy (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) fariĝu administranto --Arno Lagrange @ 11:29, 15 Apr. 2012 (UTC)

✔ Farite Ĉar la necesaj du semajnoj jam ĉesis hieraŭ vespere kaj Andy ricevis sufiĉe da poraj voĉoj, mi ĵus donis al li la statuson de administranto. Gratulon, Andy. --Tlustulimu (diskuto) 14:10, 29 Apr. 2012 (UTC)

Nove kreita artikolo Zugunruhe certe kun tia titolo kun tute malesperanta vorto ne akcepteblas! La korekta esprimo eventuale povus estis "migromanio" aŭ io simila. Mi petas al serĉado pri pli konvena esprimo kaj artikoltito (Zugunruhe estas germanlingva vorto kun la laŭvorta signifo "migromaltrankvilo" eventuale eĉ tiu esprimo estus taŭga. Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:13, 15 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, ni povas rimarki ke la interlingvaj ligiloj estas: de:Zugunruhe, en:Zugunruhe, es:Zugunruhe, fr:Zugunruhe kaj it:Zugunruhe. Do, estas eble normala ke la artikolo nomiĝas alilingve. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 18:18, 15 Apr. 2012 (UTC)
migra maltrankvilo, la hungara lingvo uzas vonulási nyugtalanság. Okaze de fakvortoj, la vikipedio ne ĉiam fidinda, eĉ ĉe "grandaj" lingvoj.Narvalo (diskuto) 19:49, 15 Apr. 2012 (UTC)
#Ĉiuĵaŭde : eĉ se multaj lingvoj simple kaj senŝanĝe enportas fremdajn vortojn, tamen tion ne povas simple fari Esperanto pro gramatika kongrueco. Se necesus ni povus enporti "Cugunruh'o". Sed bona Esperanta kunmetaĵo evidente pli bonus. (Tio ne malpermesas ke en la artikolo estu menciita la germana esprimo ankaŭ alilingve uzata : «Migromaltrankvilo (en multaj lingvoj nomata laŭ la germana Zugunruhe = migromaltrankvilo )....» --Arno Lagrange @ 21:50, 15 Apr. 2012 (UTC)
Mi ankaŭ pensas ke ni la nomon iel esperantigu. Sed laŭ mia opinio, migromaltrankvilo eble troe longas por esti tute taŭga titolo (ĝi 17 literojn havas). Ĉu ne ekzistas kunmetaĵo pli bela? Mi proponus anstataŭe la vorton migroanksio aŭ eĉ migromanio. Tempodivalse (diskuto) 23:50, 15 Apr. 2012 (UTC)
Do, mi nun kontrolis signifon de anksio:) La birdoj ne timas la kutiman migradon, sed atendas tion kun maltrankvilo, manio, ekscito.Narvalo (diskuto) 06:57, 16 Apr. 2012 (UTC)

Unruhe ĉi tie ne estas maltrankvilo (kiu esence estas psika stato kun timo aŭ io alia neagrabla), sed ja malkviet(ec)o, kio montriĝas per iom ekscitita konduto de la bestoj. Migromalkvieto estus ebla vorto. Angle oni diras ankaŭ migratory restlessness. Mi ne estas certa, ĉu aparta, unuvorta esprimo entute estas bezonata.

Temas pri elinterna urĝo, pelo, ekscitado, kiu montriĝas per iom malkvieta konduto, moviĝemo kaj ia "nervoziĝo". Bona vorto estus ekzemple migrourĝo ("la birdoj malkviete moviĝas, ĉar la sezono estigis en ili migrourĝon). Oni povas paroli ankaŭ pri antaŭmigra ekscitiĝo. – Tamen notu la ĝustan uzon de la Esperantaj vortoj: la birdoj ne urĝas, pelas aŭ ekscitas (ili urĝiĝas ktp.), sed ilia interno (nervaro, hormonoj, sezono, temperaturo, lumo ks.) urĝas, pelas, ekscitas ilin. Oni do ĝuste komprenu kaj uzu la vorton migrourĝo (ja eblus ankaŭ migrourĝiĝo, migroekscitiĝo, eĉ migropeliĝo). Anksio kaj manio ne konvenas kiel neŭtralaj nomoj por ĉi tiu perioda kondutado de birdoj.

Tio, ke alilingvaj Vikipedioj havas artikolojn kun simila nomo, tre ofte pruvas nenion pri uzateco de tiaj vortoj en la koncernaj lingvoj. Enciklopedioj kutimas havi artikolojn ankaŭ simple nur por klarigi ian fremdvorton, kiun specialistoj povas foje uzi, dum oni normale esprimas sin per tute aliaj vortoj. Estas notinde, ke eĉ la Angla Vikipedio komencas sian artikolon per “Zugunruhe estas Germana kunmetita vorto...”. La vortumo proponita de Arno ("en multaj lingvoj nomata laŭ la germana Zugunruhe") ja estus trafa en la artikolo. --Surfo (diskuto) 07:26, 16 Apr. 2012 (UTC)

La afero estas sufiĉe simpla — Migremiĝo. Pli precizan vorton oni ne bezonas. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:21, 16 Apr. 2012 (UTC)
Bona propono. --Surfo (diskuto) 11:29, 16 Apr. 2012 (UTC)
Subteno: migremiĝo estas tute bela esperanteca vorto kaj mallonga kaj konciza.DidiWeidmann (diskuto) 12:43, 16 Apr. 2012 (UTC)
Mi alinomis la koncernan artikolon al migremiĝo kaj adaptis ĝin ankaŭ enhave tiel, ke la modifo estas kohera en la artikolo, krome indikis literaturan fonton, por ke la teksto plenigu almenaŭ minimuman vikipedian krieterion.DidiWeidmann (diskuto) 13:07, 16 Apr. 2012 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas. Pejno Simono, la idealan solvon vi ja trovis. Jen la plej naturale Esperanta vorto. Tempodivalse (diskuto) 14:47, 16 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu Valo de la RodanoValo de Rodano?[redakti fonton]

Kani ĵus kreis novan artikolon Valo de la Rodano. Por mi fakte la artikolo antaŭ Rodano sonas strange - mi dirus fancismo ... - Mia argumentado: Rodano fakte estas propra nomo jam sufiĉe difinita. Ne ekzistas diversaj Rodanoj (kiel estus la kazo ĉe la Alpoj), tial fakte la artikolo estas laŭ mia sento superflua. Tial mi proponas modifi la koncernan titolon al Valo de Rodano. Ĉu aliaj opinioj aŭ argumentoj? DidiWeidmann (diskuto) 21:46, 17 Apr. 2012 (UTC)

"Rodana valo" jam ekzistas, sed ŝajnas ke temas nur pri vino. --Dominik (diskuto) 23:35, 17 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu ligi al fuŝaĵoj aŭ ne?[redakti fonton]

Redaktetante, oni ofte malkovras, ke specifaj artikoloj ne estas aŭ mise estas kunligitaj, kvankam la temo evidente postulas konvenan interligadon. Ekzemplo de tio estas Migremiĝo, fakte nur ĝermo. Tiu artikolo ligiĝis al Migrado de birdoj.

Pli ĝuste ĝi ligiĝu al Bestomigrado, kiu ne ekzistas. Anstataŭe ekzistis jam malpli ol ĝerma, lingvaĵe plene nesufiĉanta, eĉ mistitola artikolo Animala migrado. Mi korektis do la ligon en Migremiĝo al ĝuste tiu ĉi fuŝaĵo, ĉar en ĝi oni ligis al ĉiuj aliaj migradoj ene de la regno de bestoj, el kiuj la plej multe ligiloj fakte ruĝas, alivorte la artikoloj ne ekzistas. Do la fuŝa artikolo estas speco de nura skeleto, tamen malgraŭ tio hierarkie plene ĝusta.

Specifa redaktanto nun protestis (interalie) pri ligado al tiugrade fuŝtitola artikolo.

Mi nun demandas al mi, kiel oni agu tie ĉi. Ke la duono de la artikoloj estas subĝermaj, sublingvaĵoj kaj eĉ mistitolaj, nu, pri tio mi ne kulpas. Bedaŭrinde ofte estas la fuŝo tiom ekstrema, ke ĝi estas apenaŭ korektebla kaj certe ne rapide korektebla. Aldone iam kaj iam tute ne miafaka.

Alivorte,  ĉu ni alligu jam ekzistantajn fuŝaĵojn al bonaj kaj mezbonaj artikoloj, kiujn ni ĝuste redaktas, aŭ ne? 

Se oni ne alligas, la fuŝaĵo plene orfiĝos kaj neniu plu vidos ĝin kaj sekve neniu eble ekemos korekti ĝin. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:30, 19 Apr. 2012 (UTC)

Ligu al ĝusta artikolo, ne al fuŝaĵo. Kelkaj kontribuantoj ligas ankaŭ jene: distrikto de Bytča kaj ĝusta artikolo estas distrikto Bytča. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:39, 19 Apr. 2012 (UTC)
"Ĉu ligi aŭ ne ligi, tio estas la demando". --Dominik (diskuto) 07:49, 19 Apr. 2012 (UTC)
Kaj ĝuste tiun demandeton mi prezentas al mi. :) Eble oni devus preni la elstarajn artikolojn, tamen eble nur tiujn de la lastaj tri aŭ kvar jaroj, kaj baze de tiuj komenci novan Vikipedion — do Vikio 2.0.
Se ne, oni miaopinie tute urĝe bezonus aŭtomatan fuŝmalkreilon - iuspecan fuŝbot, forigontan ĉiujn fuŝajn artikolojn. Mi mem jam estas tentata elpensi, kiel plej bone pretigi efikan redaktistobot - evidente kun laserpafilo. :) --  PEJNO Simono  Diskuto  15:19, 19 Apr. 2012 (UTC)
Fuŝajn artikolojn proponu al forigo. Kaj ni kune decidu havi pli drastan forigpolitikon. Eble iom malkresketos la artikolnombro sed pli altiĝos la averaĝa nivelo de hazarde trafitaj artikoloj. --Arno Lagrange @ 20:11, 19 Apr. 2012 (UTC)
Ĉe ni ekestas dua problemo — termina problemo. Ekzemple ĉe la (komputilaj) presiloj, la vorto presilo estis plej ofte en la titoloj kaj ne la damnaĵo printilo. Fakte printilo estas io tute alia, kvankam iuj vortaroj plene mise nun donas ankaŭ la signifon de presilo por ĝi. Do mi harmoniigis ĉion al presilo, ĉar mi hazarde surteriĝis meze inter la presiloj. Ĉe tio mi rimarkis, ke tri kvaronoj de la aŭtoroj kredis, ke ŝpruci estu transira. Temas faklingve pri Inkŝpruciga presilo kaj ne pri inkŝpruca. La preskapeto ŝpucigas la inkon.
Aliloke mi ekkonis la problemon inter prezidento kaj prezidanto — vidu mian enŝovon en Usono. Denove, nur hazarde trovite.
Kaj tiam la problemo pri datenoj anstataŭ datumoj. Pivo obstinas pri la lingve plene misformita dateno. Ktp, ktp, ktp. Evidente, ĉio ĉi malfaciligas la interligadon de la artikoloj, se jam la titoloj malĝustas aŭ malakordas.
Kaj ĉi-momente mi diskutetas kun Surfo, kio estas labordonanto? Evidente temas pri laboristo, kiu donas sian laboron al karitata organizaĵo kaj ege ne pri dunganto, alivorte pri laboraĉetanto, kiu aĉetas laboradon de laborvendanto. Ĉi-okaze eĉ PIV plene fuŝas. Se entute, oni povus paroli pri laborlokdonanto. Sed eĉ tiam, li ne donas, li investas por gajni monon.
Se jam nia lingvo per si mem kakecas, estas des pli malfacile senkakigi la nialingvan Vikion. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:22, 20 Apr. 2012 (UTC)
Povus esti unu el la taskoj de la Esperanta Vikipedio : iom poluri la lingvon je ĉiuj tiaj punktoj (vi listigis kelkajn sed estas multaj aliaj). Se ĉi tie ni zorge kaj draste uzus nur ĝustajn vortojn kaj ĝuste uzus la vortojn, vikipedio povus esti referenca verko kiun legus ĉiuj por ekscii kiel oni ĝuste uzu vortojn. --Arno Lagrange @ 21:38, 20 Apr. 2012 (UTC)
La mizera kvalito de multaj artikoloj estas granda problemo, la solvo tamen ne povas esti rifuzi la ligadon al la koncernaj artikoloj. Falsajn titolojn oni povas korekti tre ofte sen tro granda laboro per alinomado. (Tion tamen faru nur spertaj esperantistoj kaj ne homoj, kiuj apenaŭ regas la lingvon ...) - La ĝermoj devas kreski, tio tamen estas ankoraŭ giganta laboro. Kiam temas pri ĝermo, kies kreskigo ne indas, do pri temo, kiu apenaŭ meritas apartan artikolon, tiam oni ĝin proponu al forigo. Mia politiko estas, ke kiam mi kreas ligilon kun certa graveco al ĝermo, ke mi tiam kutime ekokupiĝas pri la koncerna ĝermo. Estas tute evidente, ke ni devas varbi novajn gekunlaborantojn kaj eduki la nunajn. Fakte estas pli meritoplene transformi unu ĝermon al bona artikolo ol krei 100 novajn ĝermojn! Cetere ni klare distingu inter fuŝo kaj ĝermo! Evidentajn fuŝojn (tio estas misaj artikoloj kun misaj titoloj) oni prefere forigu! Ĝermojn aliflanke oni ne forigu sed transformoj al maturaj artikoloj! DidiWeidmann (diskuto) 21:58, 20 Apr. 2012 (UTC)
Mi parte konsentas kun vi. Mi nur rimarkis ke eble pli ol 90% el ĉiuj mil havendaj artikoloj en ajna Vikipedio estas ankoraŭ ĝermoj kaj ni devus ion fari por altigi la nivelon de tiuj artikoloj kiuj samtempe estas la spegulo pri la kvalito de nia vikipedio. Eble ni povus rearanĝi konkurson kiel tiu de aprilo 2010 kiam la vikipedio spertis ioman kreskon. Se oni rimarkas miajn lastajn elstarajn artikolojn, mi prioritatigis tiujn el la listo de havendaj artikoloj kaj mi ĝojus se kelkaj el ni, de tempo al tempo, kune kun kreado de artikoletoj kiuj estas tre bonvenaj, pligrandigu almenaŭ unu artikolon. Pri la ĝermoj: Mi preferas havi mallongan kaj koncizan informon pri afero ol tute ne havi ĝin. Se ĝermo plenumas tion (almenaŭ tri ĝis kvin bazaj informoj) kune kun bona kaj akceptinda lingvaĵo, ke ĝi ekzistu sed se la ĝermo estas fuŝaĵo kiel vi mem diris, ni provu lingve ĝustigi kaj aldoni iom da informo, sed forigado laŭ mi devos esti la lasta opcio.--Andy (diskuto) 10:28, 21 Apr. 2012 (UTC)
Elkore mi ne komprenas kial iuj tiom kritikas ĝermojn. Iom da informo estas pli havinda ol nenia informo. Kiam la enhavo estas tute nesavebla aĉaĵo, oni laŭeble reskribu ĝin denove anstataŭ forigi - plejparte tio ne malfacilas. Laŭ mi, estas tiel utile havi ĝustan, koncizan (ĉirkaŭ kvin frazoj) informon pri cent diversaj temoj kiel havi unu longan sed specifan artikolon pri unu temo. Ne ĉiuj volas ricevi la plej detalan informon aŭ tute tralegi longegan paĝon: ofte legantoj, estante superfluemaj, deziras ekscii nur la ĝeneralajn faktojn. Tio ne signifas, ke ni malkomencu skribi artikolojn elstarajn (ĉar ili tre gravas por Vikipedio); ni simple akceptu ke valoro ne mankas ĉe ĝermoj. Amike Tempodivalse (diskuto) 03:47, 23 Apr. 2012 (UTC)

La problemo pri malĝusteco aŭ diverseco de vortuzo, el Vikipedia vidpunkto, estas fakte du problemoj. Unue estas la demando, kiun preferi, kiam oni asertas ke estas paro de samsignifaĵoj (datumo/dateno, prezidanto/prezidento, presilo/printilo, labordonanto/dunganto ktp.). La dua demando estas, ĉu oni ĉiam unuecigu ("korektu") tian lingvouzon en la tuta Vikipedio, kiam oni (oni = la vikipediistoj, kiuj okaze diskutas pri la afero) preferas unu el la vortoj. Tiun duan demandon oni respondu nee, se eblas konstati, ke reale ekzistas du apartaj vortoj kaj apartaj lingvouzoj pri unu afero. Oni tiam verku laŭ siaj preferoj, sed lasu la reston netuŝita.

Mi komprenis, ke ĉi tie ne temas pri prefero de sinonimaj formoj. Do ne pri la demando ĉu skribi esperantovortaro aŭ Esperanto-vortaro aŭ similaj demandoj, kiuj ja povas esti diskutataj kaj ambaŭ akcepteblas. Temas pri evidentaj fuŝoj kaj fuŝtitoloj. Do lingvaj eraroj, enkonduko de enakcepteblaj novismoj fremdlingvaj esprimoj ne traktitaj laŭ la reguloj de la Esperanto-vortfarado, kiel estis la kazo ĉe Zugunruhe ktp. En tiaj kazoj ja poluro estas tre necesa kaj urĝe bezonata.DidiWeidmann (diskuto) 11:41, 22 Apr. 2012 (UTC)
La listo de Simono certe enhavis pli-malpli sinonimajn formojn, pri kiuj ekzistas aŭ povus rajte ekzisti du paralelaj esprimoj. Liaj senkondiĉaj kondamnoj, ekz. pri "inkŝpruca presilo" aŭ "labordonanto" estas liaj personaj opinioj, kiuj apenaŭ rilatas al lingva ĝusteco. Amasa korektado pro personaj kapricoj, aŭ pro imagita scio, estas ofte vidata ĉi tie. Ĝi ne estas bagatelaĵo sed fakte granda malhelpo, se oni celas fruktodone kunlaborigi kompetentulojn por la Esperanta Vikipedio. --Surfo (diskuto) 18:23, 22 Apr. 2012 (UTC)

Pri ligiloj al fuŝaĵoj: Ne malofte mi bezonas skribi ligilon al fuŝa artikolo kaj plej ĝene estas, se mi devas meti ligilon al artikolo, en kiu eĉ la titolo mem estas klare erara. Eble iu havas ĉiam tempon kaj sciojn kaj energion korekti la tutan kaĉon, kiu malfermiĝas tra la ligiloj – mi ne. Se oni nepre volas ligi al fuŝtitola artikolo, eblas skribi ion similan al "[[Malĝusta titolo|Ĝusta titolo]]", kaj tiel lasi la fuŝaĵon netuŝita kaj samtempe eviti kopii la eraron en la tekston redaktatan. -- Surfo (diskuto) 09:12, 21 Apr. 2012 (UTC)

Estus tamen preferinda, ke almenaŭ fuŝaj titoloj korektiĝu: Mi proponas nepre alinomi la fuŝajn titolojn. Tio ja ne estas tiel enorma laboro. Grava: Tian alinomadon vere nur faru kompetentaj homoj, ĉar ne indas anstataŭi ekzistantan fuŝon per alia fuŝo aŭ eĉ pli terure, kiam komencanto kredas, ke li devas modifi la lingvon ... aŭ iu novulo, ke li/ŝi emas subite enkonduki novan sistemon. En dubaj kazoj oni metu tiajn kazojn al la diskutopaĝo. Forigendaj estas nepre nacilingvaj titoloj, kie ne temas pri cititaj nomoj de personoj aŭ organizaĵoj aŭ titoloj de libroj aŭ filmoj aŭ similaĵoj. Cetere fuŝtitoloj (tio estas titoloj ekzemple kun tajperaroj) ankaŭ ne restu kiel alidirektiloj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 11:37, 22 Apr. 2012 (UTC)

Laŭ Vikipedio:Nomoj de kategorioj ĉiuj titotoloj devas esti en tiu kategorio en pluralo. Ĉu iu povas per roboto alinomigi la kategoriajn nomojn al pluralo (Mondaj heredaĵoj...)? Narvalo (diskuto) 12:41, 20 Apr. 2012 (UTC)

Kaj fakte tio validas ankaŭ por la kategorio mem ... DidiWeidmann (diskuto) 21:36, 20 Apr. 2012 (UTC)
Mi tute konsentas pri la pluraligo sed mi ne scias ĉu tion eblas fari robote. Andy (diskuto) 10:15, 21 Apr. 2012 (UTC)

Mi ŝovis tiun ĉi diskuteton de Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Andy#Diskuto pri Komarko ĉi-tien, ĉar tio ne havas rilaton kun la kandidatiĝo de Andy!DidiWeidmann (diskuto) 22:21, 20 Apr. 2012 (UTC)


Kial vi (Andy) enkondukis la vorton komarko anstataŭ subregiono? Narvalo (diskuto) 20:12, 14 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu mi ne jam klarigis al vi ke mi enkondukis nenion? Mi simple sekvis la jam ekzistantan terminon ĉe vikipedio. --uzanto:Andy 23:49 (UTC), 12/04/2012
Saluton, Narvalo. Kiun rilaton havas via demando al la kandidatiĝo de Andy? --Tlustulimu (diskuto) 08:11, 15 Apr. 2012 (UTC)
Laŭ mi, la fakto ke Andy uzadas la vorton "komarko" post aliaj ne estas decidiga pri lia eventuala administrontiĝo. Ĉu iu opinias kontraŭe ? Cetere la diskuto pri enkonduko de tia vorto estas tute prava. Se oni enkondukus esperantigon de ĉiuj nomoj de administraj dividoj el ĉiuj lingvoj fariĝus granda ĥaoso en nia lingvo. --Arno Lagrange @ 11:25, 15 Apr. 2012 (UTC)
Mi volas klarigi ke mi apenaŭ faris eble malpli ol sep artikoletoj kun la vorto "komarko". Mi ja samopinias pri la neneceso esperantigi ĉiujn administrajn dividojn sed mi nur sekvis la antaŭajn jam ekzistantajn artikolojn kiuj ja estas multegaj. Mi ne komprenas la nunan reagon de Narvalo al mi, kiam tio okazas de antaŭlonge en vikipedio. --Andy 14:03, 14 Apr. 2012 (UTC)

Oni verŝajne devus komplete elimini la esprimon komarko el nia vikipedio. Tio tamen estas iomete da laboro. Kial ne simple uzi la vorton distrikto kaj en artikolo kun la titolo distriktoj de Hispanio klarigi, ke la hispana vorto estas comarca. Se necesas estas esprimoj kiel subdistrikto, subregiono, regiondistrikto, kampardistrikto ktp. ktp. DidiWeidmann (diskuto) 22:18, 20 Apr. 2012 (UTC)

Kaj tamen, artikolo Komarko, kun multaj intervikiaj ligiloj, estas utila por kompreni pri kio temas. --Dominik (diskuto) 01:00, 21 Apr. 2012 (UTC)
Ni povas alinomigi la artikolon al comarca kiel prezento de nacilingva esprimo, sed tio estas la tasko Vikivortaro. Alia propono: Administraj dividoj en iberlingvaj landoj kie estus prezentitaj ĉiuj dividoj en Iberio kaj aliaj iberlingvaj landoj. --Arno Lagrange @ 05:16, 22 Apr. 2012 (UTC)
Antaŭ ol alinomi artikolon iel ajn, mi opinias preferinde unue rigardi kiel nomas ĝin alilingvaj vikipedioj. Verdire, eĉ ne ekzistas unusola sinonimo de "comarca" en la hispana lingvo. --Dominik (diskuto) 05:38, 22 Apr. 2012 (UTC)
Rilate la esprimon Komarko ĝi estu nur alidirektilo al artikolo distriktoadministraj dividoj, kien oni ŝovu la enhavon de la artikolo.DidiWeidmann (diskuto) 11:31, 22 Apr. 2012 (UTC)

Peto traduki en komunejo / Commons translation request[redakti fonton]

Greetings! Commons is updating its templates for image and sound assessments (such as featured images and picture of the year), and I've been asked to seek out translators for the various templates. The Esperanto language template is located here: http://commons.wikimedia.org/wiki/Template:Assessments/translate/eo. It is a fairly small amount of text to translate, and would take about 15 minutes. If anyone would care to undertake the task, I would appreciate it! Please mark the translation as completed here, if you complete the task. You can test your changes by adding your language to this page, and viewing the article afterwards. I can be reached on Commons or Norwegian wikipedia if you have any questions. Best regards, Kenneaal (diskuto) 13:29, 21 Apr. 2012 (UTC) -- Aldonita de Ĉiuĵaŭde el Ambasadorejo.

Temas pri traduki mesaĝon pri elstaraj bildoj en Komunejo
(preskaŭ) ✔ Farite sed kia ĥaoso ! bonvolu provlegi kaj korekti! dankas --Arno Lagrange @ 06:01, 22 Apr. 2012 (UTC)

Whenaxis[redakti fonton]

Can someone change my username? Unexpectedly, I created an account. Ezin norbait nire erabiltzaile izena aldatzeko? Ustekabean, kontu bat sortu dut. Whenaxis (diskuto) 14:23, 21 Apr. 2012 (UTC)

Kaixo! Bertan behera uzteko ala aldatu nahi al duzu? Aldatu nahi duzu, bada, zein izena nahi duzu? --Dominik (diskuto) 14:39, 21 Apr. 2012 (UTC)

Denove neniu ŝanĝas la artikolon de la semajno. Ĝisdate tion faris Tonyo. Aŭ ĉu oni volas lasi la desemajnajn artikolojn eble du semajnojn simple pro iugrada malabundo de proponoj? Hmmm. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:42, 22 Apr. 2012 (UTC)

Kial administrantoj ne faru tion anstataŭ indikita uzanto ? Tiu kiu pensas ke estas tempo ŝanĝi la artikolon de la semajno faros ĝin, ĉu ?
Nuna artikolo de la semajno estus Spiŝa burgo, laŭ la nombro de voĉdonoj (mi legis regulojn). Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 12:21, 22 Apr. 2012 (UTC)
Atentu: en iuj landoj, semajno komenciĝas dimanĉe, dum en aliaj, lunde... --Dominik (diskuto) 12:56, 22 Apr. 2012 (UTC)
Eble mi eraras, sed ĝis nun oni ŝanĝis ĉiam frue sabate - aŭ ĉu ne? --  PEJNO Simono  Diskuto  14:11, 22 Apr. 2012 (UTC)
La plej grava, estas ke la artikolo estu ŝanĝita en bona tempo, ne ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 14:12, 22 Apr. 2012 (UTC)
Nu fakte mi jam preparis ĉion — interalie ankaŭ por Spiŝa burgo — vidu la pretan ĉerpaĵon: Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Spiŝa burgo. Do komuti estas nur afero de sekundoj, kvankam daŭrus momenton ĝis la rezulto distribuiĝus tra ĉiuj kaŝejoj. Eble oni devus ankoraŭ mallongigi mian elĉerpaĵon.
 Tamen ĝis nun agis ĉiam Uzanto:Tonyo. Tion li au ŝi prefere daŭrigu. 
Kiam antaŭ monato la komutado ĉesis, mi supozis, ke tiu uzanto estus malsaniĝinta aŭ ial alie malhelpata. Do rimede mi esploris la mekanismon, do antaŭ du semajnoj, kaj provizore tuj pretigis jam la necesajn elĉerpaĵojn por la tiamaj evidentaj kandidatoj en Artikolo de la semajno. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:42, 22 Apr. 2012 (UTC)

Mi faris ĉion. Fakte oni devus komuti ĉiam sabate matene. Do nun malfruas. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:14, 22 Apr. 2012 (UTC)

Kutime oni ŝanĝas la artikolon dimanĉe matene, prefere antaŭ la 12a horo. Tonyo ja faras tion sed se aliaj ankaŭ okupiĝus, estus pli bone por certigi la plenan aktualigadon de la semajna artikolo. --Andy diskuto 11:43 (UTC), 23, Apr. 2012

Diskutogrupo en vizaĝolibro[redakti fonton]

Mi ĵus kreis diskutogrupon Esperanto-Vikipedio en Visaĝo-Libro (Facebook). Mi invitas vin aliĝi. DidiWeidmann (diskuto) 11:45, 22 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Didi. Kiun sencon havu diskutado pri la esperanta vikipedio ekster la vikipedio? Ne ĉiuj uzantoj uzas Vizaĝlibron, ekzemple mi. Do ne estas iu ajn devo tie aliĝi. Krome diskutoj pri vikipediaj aferoj okazu en la vikipedio mem. Alikaze neniu povus vere sekvi ilin, ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 10:19, 23 Apr. 2012 (UTC)

La roboto Xqbot metis:

{{LigoLeginda|cs}}
{{LigoLeginda|is}}

en la paĝon Listo de prezidantoj de Usono. Tio fuŝas la uzon kiel:

{{:Listo de prezidantoj de Usono}}

La enŝovo tranĉas la ricevpaĝon tuj post la enŝovo, se tiuj du LigoLeginda-Ŝablonoj ĉeestas en la enŝovaĵo.

Mi petas pro tio administranton — aŭ iun ajn, se tiu scias kiel fari — malaktivigi la roboton Xqbot en la paĝo Listo de prezidantoj de Usono ĝis klariĝos, precize kio fuŝas kiel kion. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:02, 23 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Mi ĵus reaktivigis la ŝablonojn kaj antaŭrigardis tion, sed ne konservis la ŝanĝeton.
{{LigoLeginda|cs}}
{{LigoLeginda|is}}
Sed mi ne vidas iun ajn diferencon al la nuna versio, escepte de la steletoj ĉe "Aliaj lingvoj". :Tial mi havus tri demandojn:
  • En kiu foliumilo aperis la fuŝo? (Mi uzas Fajrvulpon 11.0.)
  • Sub kiu sistemo ĝi laboras? (Mia laboras sub Vindozo XP.)
  • Kiun distingivon uzas via sistemo? (Mia havas 1024*768 pikselojn.)
Krome vi ja intertempe sufiĉe multe ŝanĝis la artikolon, tiel ke ne facile eblas ekscii pri kiu kaj pri kia fuŝo temas. --Tlustulimu (diskuto) 10:14, 23 Apr. 2012 (UTC)
La problemon raportis Uzanto:Andy. Mi vidas ĝin same. En la paĝo Listo de prezidantoj de Usono mi forkomentis la du LigoLeginda-Ŝablonojn. Pro tio ĉio funkcias nun. Mi vidis la problemon per FajroVulpo 11.0 en Vindoza medio.
Oni povas ŝalti kaj malŝalti la problemon simple per forkomentado aŭ neforkomentado de la du LigoLeginda-Ŝablonoj.
Unue entute ne estis iu ajn problemo. Tiam venis la roboto. Poste raportis Andy la problemon.
Mi povas instigi la problemon ne nur en Usono, sed ankaŭ en Uzanto:Pejno Simono/provejo kaj sen Rulfenestro.
Do ĝi neniel rilatas al Ŝablono:Rulfenestro aŭ al la ricevpaĝo Usono. Ĝi rilatas nur al la fontpaĝo Listo de prezidantoj de Usono kaj okazas nur se la du LigoLeginda-Ŝablonoj ĉeestas en ĝi.
Evidente mi unune serĉis la problemo ĉe mi mem en mia rulfenestra ŝablono, ĉar, bedaŭrinde, mi ĵus modifis ion en ĝi. Sed tiel tute ne estas. La problemo rilatas iel al Ŝablono:LigoLeginda, sed mi ne tuj ekkonas ion malĝustan. Do unue bloku la roboton nur por la paĝo Listo de prezidantoj de Usono, se tio eblas, ĉar aliokaze la damna roboto remetos la de mi forkomentitajn du ŝablonojn.
{Notu, ke en la paĝo Listo de ... mi devis iomete truki por eviti havi TOC-on. Se mi allasas TOC-on, ĝi integriĝas kun la TOC-o de Usono kaj kaŭzas laŭan ĥaoson. Evidente mi unue ankaŭ supozis, ke jen la problemo iel ajn. Sed denove, tute ne estas.)
--  PEJNO Simono  Diskuto  11:22, 23 Apr. 2012 (UTC)
Nun mi vidis viajn tri demandojn. Via medio egalas precize al mia medio. Sed eble vi pretervidis la problemon. Kun la damnaj LegoLegindoj kaj kun enŝovo per :Listo de... ie meze de paĝo PuPu, ĉio, kio sekvas la enŝovon en PuPu, simple ne plu aperas. Alivorte, la suba duono de PuPu forvaporiĝas. Post la enŝovo sekvas nenio pli. Alivorte, oni devas post ĉiu eksperimento kontroli la tutan PuPu kaj ne nur la PuPu-an sekcion, kiu afable gastigas la enŝovon. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:05, 23 Apr. 2012 (UTC)
Mi ĵus denove realdonis la du ŝablonetojn kaj antaŭrigardis, sed ne konservis tion. Mi ne vidas iun ajn diferencon escepte de la maldekstraj steletoj. Ĉu vi eble uzas etendilon de Fajrvulpo, kiu havas strangan kromefikon? Antaŭ kelkaj jaroj tio jam okazis ĉe mi. Sed mi ne plu memoras la nomon de la etendilo. --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 23 Apr. 2012 (UTC)
Mi ĵus testis Esplorilon, Safaron, Kromon kaj Fajrovulpon. Nur Fajrovulpo montras la problemon — kiel dirite — nur kun la du LigoLegindoj ĉeestaj. Hmm. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:26, 23 Apr. 2012 (UTC)
Vi skribis sufiĉe multe. Tamen mi ankoraŭ ne divenis, pri kiu problemo temas. Krome mi ne konas la vorton PuPu, pri kiu vi antaŭe skribis.
Ĉu vi testis la aferon elsalutinte? Eble tiam la problemo subite malaperas. Se jes, tre verŝajne kulpas iu dosiero de uzanto, ne la koncerna ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 23 Apr. 2012 (UTC)
PuPu estas ikse ajna paĝo. Mi provos elsalutinte. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:10, 23 Apr. 2012 (UTC)

LigoLeginda kaputas[redakti fonton]

<p>aaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaa</p>
<div id="interwiki-cs-ga" class="GA" style="display: none;">
<div id="interwiki-is-ga" class="GA" style="display: none;">
<p>aaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaa</p>

Jen eltiraĵo el HTML por la du LigoLegindoj ene de testo. Evidente tio ne funkcias! Oni malfermis <div> kaj ne refermis ĝin! Kaj tio kun "display:none;". Do estas pura hazardo, ĉu krozilo komprenos tion aŭ ne komprenos.

Mi riparis Ŝablono:LigoLeginda. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:25, 23 Apr. 2012 (UTC)

Vere ne estas bona afero, se roboto aŭtomate enŝovas cimhavan ŝablonon. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:31, 23 Apr. 2012 (UTC)

Dankon pro via riparo, Pejno. Mi foje ŝanĝis la ŝablonon de <span>-etikedo al <div>-etikedo, ĉar subite ne plu aperis la flankaj steletoj sub "Aliaj lingvoj". Verŝajne mi tiam forgesis kunkopii la finan parton. La saman tagon mi ankaŭ ŝanĝis la koncernajn ŝablonojn en la du sorabaj vikipedioj. Sed ial tie ne estas la eraro.
Eble neniu rimarkis la eraron, ĉar la servilo uzas Tidy por korekti fuŝojn en la HTML-kodo. --Tlustulimu (diskuto) 14:53, 23 Apr. 2012 (UTC)
Jes, mi jam diagnozis tion. Fakte antaŭe estis <span blabla />. Vi metis <div blabla>. Mankis la fina />. Mi nun metis <div blabla></div> --  PEJNO Simono  Diskuto  15:39, 23 Apr. 2012 (UTC)

Ŝablono "Unuo"[redakti fonton]

Saluton! Mi deziras kontroli ĉu mia uzo de ŝablono "Unuo" korekte funkcias en mia artikolo "Prezidanta baloto de 2012 en Francio" - interalie, ĉu tiuj kiuj posedas komputilon kun angla konfiguro korekte vidas procentaĵojn tiel: "79.47% " (kun punkto) kaj nombrojn tiel: "36,585,858" (kun komoj) - en franca konfiguro mi vidas ilin tiel: "79,47 %" (kun komo) kaj "36 585 858" (kun spacetoj) respektive. Antaŭdankon! --Dominik (diskuto) 16:24, 23 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Dominik. En germana aspektas tiel: 79,47 % (t.e. 36 585 858). Do kiel en la franca. --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 23 Apr. 2012 (UTC)

Alinomado[redakti fonton]

Mi petas administron realinomadi Esztergoma burgo-n al la origina titolo. Ĝi estis "Fortikaĵo aŭ fuorto estas armea konstruaĵo kun fortaj defend-elementoj" kie okazis grandaj bataloj kontraŭ la turkoj. Ne estas bona, se tiel okazas alinomado, ke la nova titolo ne estas pli bona, ol la malnova kaj la teksto ne harmonias kun la titolo. --Crosstor (diskuto) 07:52, 24 Apr. 2012 (UTC)

Mi estas, hazarde, la tradukinto de la fama parolado I have a dream de Martin Luther King jr. Miakone, alia traduko ne ekzistas.

Mi reagos al tiu ĉi parto. Mi estas kontraŭ , ke la tuta paĝo nomiĝus Revon havas mi, sed mi ne estas kontraŭ, ke tiel nomiĝu sekcio, kie vi estos notita kiel tradukinto. La tuta paĝo estus poste Mi havas revon aŭ I Have a Dream. Aŭ ĉu ni kreu du apartajn paĝojn? Unu estos nur tute via kaj la alia servos por aliaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:56, 25 Apr. 2012 (UTC)

Ne tute senmotive mi tradukis la Anglaĵon al Revon havas mi kaj NE al Mi havas revon. Al tiu, kiu ne ekkonas de si mem mian motivon &#151; temas ja pri retoriko, ĉu ne? &#151; ne estos eble klarigi la kialon, do mi rezignas liveri klarigon.

Bedaŭrinde, al iu Uzanto:Petr Tomasovsky tiu traduko tute ne plaĉis. Li kredas, ke nur la Angla strangaĵo A dream have I povus reaperi en Esperanto kiel "Revon havas mi". Do li ŝanĝis ĉiujn okazojn de "Revon havas mi" al lia versio "Mi havas revon" kaj alinomis la tuton paĝon al "Mi havas revon". Ĉe tio li aldone eĉ fuŝis, malnovaj ligiloj al "Revon havas mi" ne plu funkciis.

Ne kredu al ĉio, kio estas skribita aŭ ne faru el ĉio konfuzigajn finojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:56, 25 Apr. 2012 (UTC)

Aldone li samtempe forigis la nomon de la tradukinto de la parolado, nome mian nomon.

Laŭ mi tiu konduto limas jam vandalismon.

Mi ĵus malfaris ĉiujn ŝanĝojn de tiu ĉi uzanto en la artikolo Revon havas mi kaj restarigis la praversion --  PEJNO Simono  Diskuto  07:59, 24 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Mi supozas, ke Petr eble ne sufiĉe konsciis la malsimilecon inter la angla kaj esperanta vortordoj. La angla kun sia relative strikta vortordo ja ne tiel multe varias resp. variemas kiel Esperanto. Tial vi ja povis akcenti sencan nuancon en via traduko, kio ja simple ne eblis en la angla originalo. Mi pensas, ke la nuna titolo ja restu, ĉar ĝi konvene montras, ke la revo estas iel akcentata. Ĉu mi komprenis bone? --Tlustulimu (diskuto) 08:05, 24 Apr. 2012 (UTC)
Tiel estas. Sed temas ankaŭ pri tona kaj vortmelodia afero. Do kaj la signifa akcentado de "revo" kaj la tono kaj ritmo de la frazo, per kiu mi volas alkrii mian aŭskultantaron. Tradukante, oni devas imagi kiel sperta parolanto formulus, se li prakreus sian paroladon en la tradukcelan lingvon &#151; ĉi-okaze Esperanto.
Simple iru en senhoman kampon ie, aŭ en solecan arbaron, kaj laŭtege kriu "Mi havas revon!". Poste kriu "Revon havas mi!". Kiun formulon oni elektu, nu, tio tuj klaregos. :) --  PEJNO Simono  Diskuto  08:28, 24 Apr. 2012 (UTC)
Alia bela enfrazigo de mi troviĝas en Diana Spencer.
Citaĵo
 Antaŭ vi mi hodiaŭ staras, la reprezentanto de familio subdolora, en lando subfunebra, antaŭ mondo subŝoka. 
— Grafo Spencer okaze de la funebro de sia fratino
--  PEJNO Simono  Diskuto  08:35, 24 Apr. 2012 (UTC)
Petr Tomasovsky ja estas konata vandalo (nur unu ekzemplo: vidu lian ŝanĝon ĉi tie). Nun lia vandalismo trafis ĝustan personon, ĉar Simono jam sukcesis montri similan simptomon, kvankam ĝis nun sufiĉe mildan. Ĝenerale, ĉi tie svarmas faradantoj de malbonaj aŭ indiferentaj ŝanĝoj, kiujn motivas iu persona kaprico. Ofte oni ŝajnigas fari tion sub nobla motivo, ekz. "unuecigo", dum temas pri io alia, ekz. miskompreno pri Esperanto aŭ nekapablo distingi gravaĵojn kaj malgravaĵojn. --Surfo (diskuto) 10:04, 24 Apr. 2012 (UTC)
Fakte tio estas ruiniganto de ĉio bona, kion konstruis la popoloj ene de siaj landoj &#151; pri EU. Hmm. Tio vere tiel formulita ne apartenu en Vikipedio. Oni devus formuli: Kelkaj opinias ... aŭ simile. Fakte mi mem iam kaj iam inklinas al simile ekstrema opinio, eble iomete pli kontraŭ-kapitalisma, kontraŭ-kleptokratia, kontraŭ-lobia, kontraŭ-regestro-koteria, ktp. Sed jen mia opinio kaj ne iu ĉi-momenta ĝenerale akceptita priskibo de EU.
Pri miaj propraj miskondutoj tie ĉi, laŭŝajne, vi aludas al mia presila agadeto. Okaze de Britio/Britujo mi ne havus iujn plendojn &#151; kvankam mi mem estas konvinkita ujano. Sed okaze de presilo/printilo la dilemo estas iomete pli subtila. Nur fakuloj scias pri ĝi. Aldone, estis pli da titoloj kun presilo ol kun printilo. Aliflanke printilo dominis ene de la artikoloj. Ofte ĉeestis ambaŭ formoj. Vere pura ĥaoso. Kaj kiu dekoris siajn "printilojn" per "ŝprucado" anstataŭ per "ŝprucigado", nu, tiu rikoltis malmultan kompaton ĉe mi. Evidente, se mi jam korektis sufiĉe ofte ies "ŝprucadon", mi korektis sambate ankaŭ ties "printadon". Do el "inkŝpruca printilo" iĝis "inkŝpruciga presilo". :) Sed eble mi nun iomete troigas. Giganta tiomego da korektaĵoj, aliflanke, vere ne estis.
--  PEJNO Simono  Diskuto  11:27, 24 Apr. 2012 (UTC)

Nur nun mi rimarkis, ke ia Surfo, kiu timas prezenti sin, nomas min vandalo. Mi faris en Vikipedio je multe pli ol la anonima Surfo sub tiu ĉi nomo. Ĉu Vikipedio estu enciklopedio, kiu nur laŭdu eĉ mallaŭdindaĵojn? Ne ĉiuj laŭdas EU kaj ties politikon, multaj homoj havas multe pli akrajn opiniojn. Eble politiko de EU alkondukis Grekion tie, kie ĝi estas. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:10, 24 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu Surfo nomus Klaus-on pro liaj opinioj pri EU vandalo? Petr Tomasovsky (diskuto) 13:15, 24 Apr. 2012 (UTC)
klarigo ĉe Surfo pri la aldono Petr Tomasovsky (diskuto) 15:22, 24 Apr. 2012 (UTC)
Jes, kompreneble, mi nomus ankaŭ vian estimatan prezidanton vandalo, se li skribus en Vikipedio vian frazon, kaj eĉ se li skribus similstile ion laŭdan. Sed li evidente estas saĝulo kaj scias, kie konvenas tiaj frazoj. Ankaŭ Simonon mi nomus tiel, se li farus laŭ sia (sarkasma, mi esperas) propono skribi la samon kun la aldono "Kelkaj opinias, ke...". – Via agado montras, ke vi estu konstante vartata dum via verkado ĉi tie, ĉar al vi mankas kapablo diferencigi enciklopedian artikolon disde politika pamfleto kun stilo de biereja babilo. --Surfo (diskuto) 15:54, 24 Apr. 2012 (UTC)
Sed Surfo, nun vi postulas perfektan objektivecon &#151; ion tute ne eblan &#151; ankaŭ ne en enciklopedio. Aldone, se "kelkaj fakte opinius ...", tio estus objektiva konstato. Eĉ en la scienco ne ĉio povas esti objektiva. Mi menciu nur la legendan ĝisdate neniel pruvitan Nigran Materion kaj la eĉ pli fabulan-fabelan Nigran Energion. Ĝuste tie "kelkaj opinias", ke nek la unua nek la dua entute ekzistas kaj ke fakte la Leĝo de Gravito tute urĝe devus esti ŝanĝata. --  PEJNO Simono  Diskuto  18:15, 24 Apr. 2012 (UTC)
Vi havas bonajn ideojn, Simono. Mi ĵus verkis la frazon Kelkaj opinias, ke kreante la relativecan teorion Einstein ruinigis ĉion belan kaj feliĉigan, kion ĝis tiam produktis fizikistoj. Ĝi bele konvenas al pluraj artikoloj. Mi devos ankoraŭ iom cerbumi, kiu el ili plej taŭgas. Mi trovos eĉ fonton, ĉar en iu UK mi foliumis tiuteman multobligaĵon pri iu "aganeŭsekvismo" (se mi ĝuste memoras). Mi do povos skribi "Kelkaj fakte opinias, ke..." --Surfo (diskuto) 18:43, 24 Apr. 2012 (UTC)

Revon havas mi - Nun ŝajne batale[redakti fonton]

Revon havas mi ĵus temiĝis. Pro tio mi decidis iomete reokupiĝi pri ĝi kaj aldoni kelkajn referencojn. Meze de tio, nia kara Petr denove alinomigis la artikolon kaj refaris siajn ŝanĝojn. Kion fari? --  PEJNO Simono  Diskuto  12:53, 24 Apr. 2012 (UTC)

Kion fari? Nu, eble ni ĉiuj ekkomencu subskribi siajn kontribuaĵojn, por ke ĉiuj legantoj klare vidu, kiu estas aŭtoro kaj kiu elpensis kion. Kaj la titolo? Preskaŭ ĉiuj lingvoj tradukas ĝin, propre ne tradukas ĝin, ĉar ili uzas la originan titolon I Have a Dream, kaj tiuj lingvoj, kiuj ja tradukis ĝin, uzas formon Mi havas revon. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:01, 24 Apr. 2012 (UTC)
Nun tute simple. Pejno indikas sian aŭtorecon de la traduko sub la fontindikoj kaj ĉio devus esti bona. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:06, 24 Apr. 2012 (UTC)
Fakte estas tiel, ke mi pretigis tiun tradukon jam en 1998 kaj ĝi estis diskutata en s.c.e. Hodiaŭ ĝuste tiu ĉi mia versio estas ĉie trovebla en la reto. Alivorte, mi citas min mem. Ne temas pri traduko porokaza nur por Vikipedio. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:09, 24 Apr. 2012 (UTC)
Iom surprizas min, ke Pejno ĉiam kuras al Diskutejo, se li trovas ian problemeton kun io. Iu alia korektus kaj prete. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:16, 24 Apr. 2012 (UTC)
Estas simple tro umade diskuti en dek diskutejoj samtempe &#151; diskutejo ĉe la artikolo, diskutejo ĉe la alinomitaĵo, diskutejo ĉe iu korektanto, diskutejo ĉe mi mem. Specife tiam, se &#151; rigore laŭ la etiketo &#151; iu skribu ĉe mi kaj mi respondu ĉe li. Tiel oni tute ne plu kapablas sekvi la aferon. Aldone, tie ĉi pluraj esprimas sian opinion.
Ĉiuokaze, mi intertempe aldonis refencilon al mia propra traduko en la Retarkivo. Ĝuste por tio mi pretigis ŝablonon, ĉu ne? :)
Finfraze, mi preskaŭ hontas mencii tion, sed multaj opiniis la tradukon perfekta &#151; interalie ĝuste pro tio, ke mi sukcesis transporti la emociojn kaj poeziecon de kamerado King Esperanten.
Five score years ago ... >>> Antaŭ dek jardekoj ... --  PEJNO Simono  Diskuto  13:54, 24 Apr. 2012 (UTC)
"Antaŭ kvin jardudekoj" estus pli konforma al la Dudekuma sistemo. Ĉiuokaze tiu esprimo estas klara aludo al la fama Diskurso apud Gettysburg de Abraham Lincoln. --Dominik (diskuto) 17:51, 24 Apr. 2012 (UTC)
Aŭ kial ne "Antaŭ tri jar-tridek-tri-kaj-trionoj"? :) La precipa demando estas kiel retorikaĵo sonas. Ĝi devas belsoni por imponi. --  PEJNO Simono  Diskuto  18:03, 24 Apr. 2012 (UTC)
Tamen, konverti de Dudekuma sistemo al Dekuma sistemo ne respegulas la aludon ("Antaŭ kvar dudekoj kaj sep jaroj") al la fama diskurso de Abraham Lincoln, kiun Martin Luther King intence faris. --Dominik (diskuto) 18:19, 24 Apr. 2012 (UTC)
Mi atentigas, ke temas pri aludo ne al la Diskurso apud Gettysburg en novembro de 1863, sed al la Proklamaĵo pri emancipiĝo en januaro de 1863. Tion King mem ja klare diris. Mi metis ankaŭ referencon al tiu proklamaĵo. Sed honeste, mi scias tute nenion pri Usona historio. Mi simple tradukis belan paroladon kaj kure de tiu tasko devis esplori kelkajn aferojn kaj konsiligi min pri io kaj io. --  PEJNO Simono  Diskuto  18:37, 24 Apr. 2012 (UTC)
Mi nun metis ligilon al la Retarkivo ankaŭ pri mia traduko de la funebra parolado por princino Diana: Diana Spencer#Parolado de Grafo Spencer. Ankaŭ tiu jam delonge publikiĝis. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:11, 24 Apr. 2012 (UTC)

Pri aŭtoreco kaj kopirajtoj[redakti fonton]

Simono, la problemo kun vi, estas ke vi konsideras iujn artikolojn de Vikipedio kiel personan propraĵon, dum normale ĉiuj uzantoj rajtas ion ŝanĝi en ili. Ĉu vi metas ligilojn al Retarĥivo aŭ ne, tio ŝanĝas nenion al la problemo. --Dominik (diskuto) 06:10, 25 Apr. 2012 (UTC)

Ne, ne, ne. Tute ne. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:13, 25 Apr. 2012 (UTC)
Bonvolu vidi, kion Pejno faris kun Mi Havas Revon, kiu ĉi tie estis antaŭ lia alveno. Li simple kopiis ĉiun tekston kaj enmetis ĝin en "sian paĝon". Fakte li alproprumis ĝin. Tie li nenie skribas, ke temas pri liaj tradukoj, kiujn li publikis en alia loko. Alia redaktanto, kiu ne scias pri tio, poste forigos frazon kun "lia moŝta Aŭtoreco". Kio okazos, se en estonteco venos iu alia kaj ŝanĝos "Lian" tekston en "Lia traduko"? Ĉu li denove restarigos kaj restarigos ĉion? Ĉar tio estas ja lia traduko? Mi provizore protektis ambaŭ paĝojn, ĝis kiam ni ne diros klarajn kondiĉojn por tio. Mi proponas la ĉefan titolon Mi Havas Revon kaj en ĝ sekcion kun la teksto de Pejno. Inter alie. Ni antaŭ certa tempo sendis certan tekston de certa Majstro Jano al Kuriozaĵoj. Laŭ maniero de Pejno liaj versoj meritus esti ĉi tie kiel normala paĝo. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:53, 25 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno. Eĉ se vi ripetus vian neon milfoje, por la tuta vikipedio validas la jena licenco: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo. Nur por bildoj, kiuj ĉefe troviĝas en la Komunejo povas validi aliaj licencoj. --Tlustulimu (diskuto) 06:57, 25 Apr. 2012 (UTC)
Tio ne validas pri citaĵoj kaj precize pri tiuj ni parolas. Oni ne ŝanĝu tekston de citaĵo kaj oni aldone menciu la aŭtoron. Vikipedio ne estas mondo ekster ĉiu ajn juro kun nur propraj reguloj. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:14, 25 Apr. 2012 (UTC)

Ne, ne, ne. Tute ne. Mi skribis sufiĉe longan artikolon Satelita televido kaj mia nomo ne menciiĝas eĉ nur unu fojon. Jen nur la sekva atentigo

Fontoj
 
Informaĵoj en la historia sekcio de tiu ĉi artikolo estis prenitaj de alilingvaj Vikipedioj. Pri la socia sekcio estis reserĉite en Interreto specife por la artikolo. La teĥnika sekcio estis plej parte nove verkita. (Feb. 2012)

kaj cento da referencoj. Ankaŭ por tiu mi evidente verkis kaj tradukis. Fakte mi atendus, ke, se eble ne en la teknika parto, almenaŭ en la socia parto, iu aldonus ion - ekzemple pri cenzurado kaj ĵamado.

Aliflanke, se mi citas verkon &#151; ĉu originalaĵon aŭ tradukon &#151; mi mencias ankaŭ la aŭtoron kaj NE ŝanĝas la tekston. Evidente, tio validas ankaŭ por miaj propraj verkoj. Tiel statas en Literofteco, kie mi (oni) komparas mian studon kun la studoj de aliaj. Same statas en ĉiuj artikoloj, kie mi citas min mem. Evidente tio validu ankaŭ, se oni (ne mi) citas min aŭ mi citas aliulon.

En mia paĝo Uzanto:Pejno Simono mi donas ĝeneralan kopirajton pri miaĵoj. La solaj kondiĉoj estas, ke, se oni citas miaĵon, oni menciu mian aŭtorecon kaj oni ne ŝanĝu la tekston. Tiaj reguloj validas por ĉiuj citaĵoj, ne nur por iuj miaj. Tio estas tute normala formulo pri kopirajtoj. Evidente kopirajtoj ne estas modifi-rajtoj, fuŝi-rajtoj aŭ ni-ja-ne-menciu-la-aŭtoron-rajtoj. Temas pri tute normalaj kondiĉoj por citi verkojn. Sume, ĉiuj Vikipediistoj rajtas citi ĉiujn verkojn (verketojn) de mi kaj ene de kaj ekstere de la Vikipedio.

Okaze de Revon havas mi mia traduko stokiĝas laŭ Guglo jam en pli ol 200 retejoj. Aldone ĝi troviĝas en la Retarkivo. Ĝi pretiĝis iam ĉirkaŭ 1998 kaj kiel oni povas vidi, rete iugrade disvastiĝis.

Estas evidente, ke se mi mencias de Pejno Simonotrad. Pejno Simono aŭ simile, ke temas pri vortopa citaĵo. Se ne estus tiel, mi tute ne mencius min &#151; kiel en Satelita televido.

Same evidentas, ke se mi verkas ion specife ene de la Vikipedio aŭ por la Vikipedio

  1. mi ne mencias mian nomon
  2. la ĝenerala kopirajto pri mia kontribuo apartenas al Vikipedio

La problemo tie ĉi estas, ke unue ĉiu konsideras sin kompetenta plibonigi iujn tradukojn, due plene ignoras iujn indikojn pri aŭtoreco, trie ne ŝatas, ke Vikipediisto samtempe estas ekster-Vikipedia aŭtoro (aŭ aŭtoreto). Nu, sufiĉe multaj aferoj de mi jam publikiĝis - aŭ rete, aŭ en Monato.

Aldona problemo estas la stranga sinteno de iuj kunlaborantoj tie ĉi. Mi menciu, ke hodiaŭ matene mi trovis rilate al Revon havas mi denove novan situacion. Petr forprenis el ĝi la enkondukon kaj kreis novan pagon Mi Havas Revon, kiu entenas nur la kondukon, ĉe tio lasante Revon havas mi sen iu ajn konduko. Do nun ni havas:

  1. Revon havas mi &#151; sen enkonduko nur kun la parolado (Mi evidente tuj riparis tion)
  2. Mi havas revon &#151; jen pludirektilo al Revon havas mi  (vd. Diskuto:Mi havas revon NE SKRIBITA DE MI!!! --  PEJNO Simono  Diskuto  09:43, 25 Apr. 2012 (UTC)
  3. I Have a Dream &#151; jen pludirektilo al Revon havas mi  (en 2006 redirektilo al Mi Havas Revon NE SKRIBITA DE MI!!! --  PEJNO Simono  Diskuto  09:43, 25 Apr. 2012 (UTC)
  4. Mi Havas Revon &#151; nur la enkonduko, nun markita ĝermo kun ligilo al Revon havas mi

Tja, kion diri? Iomete freneze, ĉu ne? Eble la tempopunkto estas veninta, je kiu du afabloj homoj kun blankaj kiteloj aperu por amike sed tre dediĉite kaj neŝanceligeble forkonduki iun kaj iun el nia rondo. :)

Sed mi vere ne povas finmiri pri tio, kial oni havas tiom da problemoj distingi inter ekster-Vikia publikiĝinta verko kaj Vikia kontribuaĵo. Laŭŝajne la eblo, ke iu verkas kaj en la Vikio kaj ekster la Vikio, &#151; aparte de tio, ke tio laŭŝajne superŝarĝas la imagon de iu kaj iu Vikiisto &#151; iel krevigas la tutan Vikian sistemon kaj pro tio estas konsiderata danĝera minaco. :) --  PEJNO Simono  Diskuto  06:13, 25 Apr. 2012 (UTC)

Vi iom konfuzigas la legantojn. Mi Havas Revon estis ĉi tie ekde la 31-a de aŭgusto 2006 dum Revon havas mi estiĝis nur la 17-an de junio 2011. En la historio de artikolo Mi Havas Revon estas nenia alinomada linio, kie estus klare, ke la teksto kun la tuta historio iras al alia paĝo. Vi simple forviŝis la tutan tekston kaj alŝutis ĝin en sian nove kreitan paĝon. Tie vi almetis frazon pri via aŭtoreco kaj se mi hazarde kuraĝis ĝin forviŝi, vi kuris ĉi tien kaj plendis. Sed pro kio vi plendis? Ĉu pro tio, ke mi ne sciis, ke vi publikigis hazarde tiun ĉi tekston en alia loko ekster Vikipedio? Ĉu vi plendis pro tio, ke mi permesis al mi tuŝi "vian" paĝon, kiun vi ŝajnigas esti pli malnova ol la devena paĝo? Vikipedio havas certajn regulojn dum alinomado kaj tiujn regulojn vi ne konservis. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:44, 25 Apr. 2012 (UTC)
Kaj ankoraŭ unu noto: Se ni ĉiam diskutos ĉi tie kaj ne en rilataj paĝoj, kiel en estonteco oni ekscios, ke oni longe diskutis pri iu konkreta paĝo? Ĉu ni kreos liston de diskutoj elprenitaj de Diskutejo? Ĉiu paĝo havas diskutan paĝon, do kial ne diskuti tie? Petr Tomasovsky (diskuto) 07:48, 25 Apr. 2012 (UTC)
Kiam mi faris tion, mi estis novulo ĉi tie. Mi ankoraŭ ne trovis la mekanismon por alinomi la paĝon. Ĝi estas ja kaŝita sub sageto. Alivorte mi volis kompletigi kaj fakte kompletigis la ĝermon, kiu jam ekzistis. Cetere, alinomigi estas iomete stranga vorto. Ĝi devus esti alinomi. nomi estas jam transira. Sed kial vi nun nepre volas reaktivigi la ĝermon kaj fari la pli ampleksan Revon havas mi ne plu konforma al la Vikia stilgvidilo pri enkondukoj mi vere ne komprenas. Do vi nun tute cele kaj plenkonscie malbonigas la kvaliton de la Vikipedio. Tio estas la preciza malo de mia strebado tie ĉi. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:03, 25 Apr. 2012 (UTC)
Vi povis daŭrigi en redaktado de la jam ekzistanta paĝo kaj kompletigi ĝin. Imagu, se ĉiuj farus tiel laŭ via maniero. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:11, 25 Apr. 2012 (UTC)
Se ĉiuj farus laŭ mia maniero, oni supozeble havus profesian Vikion, ekzemplodonan lingvaĵon kaj &#151; laste sed ne balaste &#151; ĉiuj ŝablonoj funkcius kaj havus profesinivelan dokumentadon. Ho jes, interalie la enkonduko de Revon havas mi konformus al la stilgvidilo. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:34, 25 Apr. 2012 (UTC)
Ne tiom incitu lin, ĉu vi volas meti finan punkton al lia Nekrologo?!!! --Dominik (diskuto) 08:16, 25 Apr. 2012 (UTC)
Mi prepare eble jam modifu la kolorskemon. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:36, 25 Apr. 2012 (UTC)

Estas tute bone, ke oni diskutas pri la afero ĝuste ĉi tie, en la ĝenerala diskutejo, ĉar estas principaj aferoj. Jen estis gravaj aferoj: aŭtoraj rajtoj (pri kiuj la diskutantoj ĝenerale scias malmultegon) kaj la malutileco de amasaj ŝanĝoj farataj "ĉar mi opinias, ke tiel estas pli bone". Sed nun elstaras unuavice la agado de unu administranto, Petr Tomasovsky.

Petr Tomasovsky, jen ree, utiligis sian povon kiel administranto por decidi en afero, kie disputas li mem kaj alia vikipediisto. Li protektis la koncernajn artikolojn, t.e., faris ilin neredakteblaj, kvankam temis pri tute serioza redakta laboro, ne pri evidenta vandalado (kompreneble, estante administranto, li povas ankaŭ malŝlosi la tekstojn kaj ebligi al si mem redakti tiujn). Tio signifas, ke li agas kiel juĝisto en sia propra afero. En ĉiuj landoj kun regula jura sistemo kaj agnoskitaj homaj rajtoj, tio estas plej skandala ago. Kaj ĉi tio ne estas la unua fojo, kiam li agas tiel. Li ankaŭ alimaniere kondutis ege malrespekte al siaj kunvikipediistoj, ekzemple aldonante notojn ĉi tiajn "Oni petas forigi ĉi tiun artikolon ĉar tio estas mistifiko." (Vidu ĉi-supre pri Vikipedio:Diskutejo#Turda)

Mi opinias, ke jam estas tempo forpreni la administrajn rajtojn de Tomasovsky. --Surfo (diskuto) 08:53, 25 Apr. 2012 (UTC)

La paĝojn povas redakti ĉiuj administrantoj. Kaj kial mi protektis ilin, mi klarigis iom supre. Estas kompreneble, ke tia ago ne plaĉos al iuj, sed ĉu administranto devas timi protekti ion aŭ ĉu ni centfoje refaros siajn redaktojn ol ia Surfo diros, nu do bone, mi permesas protekti la paĝon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:14, 25 Apr. 2012 (UTC)

Maldeca konduto de administranto[redakti fonton]

La administranto Uzanto:Petr Tomasovsky kondutas maldece. Li modifis afiŝon de mi anonime tie ĉi en la diskutejo. Alivorte, li ŝanĝis tion, kion mi skribis sen eĉ nur meti signaturon pri tio.

Aldone li fuŝis la de mi kompletigitan artikolon Revon havas mi, malkreante la enkondukon, kiun la Vikia stilgvidilo fakte postulas. Aldone li protektas nun la artikolon tiel ke mi ne plu povos ripari ĝin. Alivorte li misuzas sian administran kapablon.

Tiu konduto estas ne nur aroga, ĝi laŭ mia opinio malkvalifikas lin kiel administranton. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:51, 25 Apr. 2012 (UTC)
  1. Por Por: Oni forprenu la administrajn rajtojn de Petr Tomasovsky. Kiel mi montris jam antaŭe, lia agado estas kontraŭa al bona moralo. Plej grave tamen, lia agado forpelas aliajn, bonintencajn vikipediistojn. Forpelo el administra funkcio ne malhelpas lin plu kontribui al Vikipedio. --Surfo (diskuto) 13:46, 25 Apr. 2012 (UTC)
  2. Por Por: Administranto misaplikanta siajn administrajn rajtojn &#151; laŭŝajne almenaŭ la duan fojon &#151; ne plu rajtu administri. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:05, 26 Apr. 2012 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: En la diskuto pri Revon havas mi Petro havas tute pravajn argumentojn kaj la disputo kun Pejno disvolviĝas en plene ĝentilaj vortoj ambaŭflanke. Mi hodiaŭ vespere malkovras la grandan disputon kaj ne prenis tempon por mem kontroli respektivajn argumentojn, sed mi trovis ĉe Pejno kaj ĉe Petro tute pravajn argumentojn, kaj ĉe Tlustulimu verajn klopodojn por pacigi la debaton. Povas esti ke Petro iom trouzis siajn administrajn rajtojn, sed laŭ mia nuna takso ne tiagrade ke oni konsideru forpreni ilin de li. Sufiĉas atentigi lin ke uzanto ne ricevas administrajn rajtojn pro defendi propran vidpunkton sed por protekti la projekton kontraŭ fiagoj, konsekvence kiam temas pri konflikto en kiu li aŭ ŝi mem partoprenas, nepre la opinio de alia(j) administranto(j) estu petataj (se necese oni skribu tian regulon ie). Administranto senhezite agu sola kiam temas pri evidenta fiago; sed kiam temas pri disputata punkto administra ago estu farita laŭ interkonsento inter pluraj administrantoj. --Arno Lagrange @ 20:04, 25 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento: Ne povas esti serioza porpono, ke post elekto de administranto oni devas klarigi al li, ke li ne misuzu sian povon por subteni sian propran personan vidpunkton en persona disputo kun alia Vikipediisto. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:05, 26 Apr. 2012 (UTC)

Peto pri administra faro[redakti fonton]

Mi petas administranton malfari la agon de Uzanto:Petr Tomasovsky en la artikolo Revon havas mi. Temas pri tio, ke Petr forigis la tutan enkondukon. Tio estas nek iel ajn senchava, nek konformas al la Vikia stilgvidilo. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:00, 25 Apr. 2012 (UTC)

Komento Komento: mi pretas malfari tion, ĉar du artikoloj pri la sama temo ne necesas. Krome vi pravas, ke Petr fuŝis almenaŭ unu el la artikoloj. Ĉu plia administranto subtenas tion? Petr, bonvolu nenion fari, por ke la konflikto ne plu pli akriĝu. Krome mi petas la ĉefajn ĉeestantojn de la sufiĉe konflikta diskutado okupiĝi dumtempe pri io alia. Ja estas sufiĉe da artikoloj, kiuj devus esti plibonigataj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:18, 25 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento:
  1. la paĝon Mi Havas Revon mi nur restarigis al stato de redakto el la 2-a de junio 2011, kiam Pejno forviŝis la tekston kaj malplenigis la paĝon.
  2. el la paĝo Revon havas mi mi forprenis la ĝuste aldonitan tekston de la forviŝita paĝo Mi Havas Revon, kiun Pejno bonvolis malplenigi kaj la tekston li ŝajnigas kiel la sia. Krome mi aldonis tie la du suprajn liniojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:43, 25 Apr. 2012 (UTC)
  3. la 17-a de junio 2011 Pejno kreis redirektilan paĝon Revon havas mi al Mi havas revon, kaj la 12-an de marto 2012 li faris la supre menciitan faron kaj oni komencis redirekti la paĝojn tien kaj reen.
  4. Pejno absolute ne konservis la historion de redaktoj en Mi Havas Revon kaj li ne daŭrigis en la redaktado de la origina paĝo. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:52, 25 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento: .
  1. Se Pejno forviŝis la enhavon el Mi Havas Revon por meti ĝin en novan artikolon, tio tutcerte eĉ kontraŭas la licencon de la Vikipedio. Do mi jam ŝanĝis mian "por"on.
  2. Ĉu Revon havas mi meritas resti en la Vikipedio aŭ ĉu ĝi eble eĉ devus esti ŝovatan al Vikifontaro aŭ alia Vikio?
Se ambaŭ demandoj estu jesataj, kion ni faru nun?
Ĉu alia uzanto, kiu ne ĉeestis la konfliktan diskutadon, havas proponon? --Tlustulimu (diskuto) 10:59, 25 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento:
  1. la paĝoj estas ŝlositaj nur portempe, kiel mi klarigis tion supre kaj fakte mi skribis miajn kialojn
  2. en Mi Havas Revon redaktis pluraj vikipediistoj, ekz. Sok Na Men Sui Lui, Goregono, Lu Wunsch-Rolshoven, So9q...
  3. similajn eksperimentojn verkis ankaŭ Majstro Jano Petr Tomasovsky (diskuto) 11:12, 25 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento: Kiel mi jam klarigis, mi fakte tiam ne sciis kiel alinomi artikolojn. Ĉar tute evidente la disvastiĝinta Esperanta traduko de I have a dream estas (mia) Revon havas mi &#151; kiu ne kredas tion, simple Guglu iomete &#151; mi celis laŭe alinomi la titolon por konformi kun la teksto de la traduko. Poste mi metis du pludirektilojn Mi havas revon kaj I have a dream al Revon havas mi, nome por tiuj, kiuj eble ne konas la precizan titolon de la traduko.
Tion mi tiam faris. Ne temis pri iuj ajn ŝajnigoj, temis simple pri tio, ke la uzula fasado tro bone kaŝis la funkcion alinomi. (Cetere mi petas korekti alinomigi al alinomi.) Hodiaŭ, iksajn monatojn poste, mi evidente uzus la alinoman funkcion por tio.
Sed hodiaŭ ni havas la situacion, en kiu administranto unue fuŝis la perfektan rezulton &#151; do enkonduko plus traduko &#151; kaj due kure de diskuto anonime modifis afiŝon de mi tie ĉi en la diskutejo, ne metante sian signaturon. La rezulto, kiun Petr nun postlasis post sia ago estas plene idiota. Nun estas la enkonduko en unu artikolo kaj la traduko en alia &#151; ambaŭ artikoloj kun samsignifaj titoloj.
Ĉu jen la normala konduto de administranto?
Plej senchave estus evidente restarigi la version Revon havas mi. Se la problemo estas la tiama historio de la ĝermo, nu, oni faru same en la eksa ĝerma paĝo kaj poste alinomi ĝin al Revon havas mi.
Ĉu mi tiam ĝuste kaj regulkonforme alinomis, aŭ pro propra nescio enpoŝigis kaj elpoŝigis vere neniel rilatas al la rezulto. Antaŭe estis nur ĝermo, nun estas (fakte nun estis) plena artikolo kun la kompleta teksto. Kie estas la problemo?
Aldone mi atentigas, ke oni atendu pli regulkonforman konduton de administranto, ol de simpla Vikiisto. Forigi enkondukojn kaj anonime ŝanĝi la enhavojn de publikaj afiŝoj de diskutanto ŝajnas al mi ne esti konformaj al la kodekso por administrantoj.
Fakte ĉio ĉi estas nur bla bla de la komenco ĝis la fino. En vero temas pri lingvaĵa kverelo. Petr kredas ke Revon havas mi ne estas valida traduko de I have a dream. Kiam iu atentigis lin, ke li eble malpravus pri tio, li tuj komencis frenezumi ĉiudirekte por iel tamen venki. Por tio neniu armilo estis tro forta, inklude lian eblon protekti paĝon. Jen la vero.
Por mi la afero iom post iom vere komencas tedi. Mi jam fakte unufoje forlasis la Vikipedion post iuj aranĝaj disputoj. Do eble mi nun sekvu la ideon de Dominik kaj simple kompletigu mian propran nekrologon. Plej bone grize kun bela nigra kadro. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:59, 25 Apr. 2012 (UTC)

Pejno, bonvolu pli ĝentile elekti vortojn. Mi ne uzas derivaĵojn de idioto. Mi kaj certe aliaj rimarkis vian ŝaton uzi tiujn vortojn, kiel furzaĵo ks. Kaj nur rande: Mi scias pri tio, ke oni povas inverse paroli kaj skribi la tekstojn. Do, ne kredu, ke mi ne scias, kio estas Revon havas mi kaj kian nuancon ĝi havas. Sed ĝi havas literaturan subsencon, ne normalan enciklopedian. Vi povis simple daŭrigi en la devena paĝo, kie vi en nova sekcio aldonus eble vian tradukon. Kaj kio rilatas al mia aldono al via noto, por tio ĉi tie ekzistas alia ŝablono. Ne, mi ne furiozas, vi estas tiu, kiu furiozas. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:10, 25 Apr. 2012 (UTC)

Estas admirinde, ke vi nun elturniĝas al nesciado, kiel alinomigi la paĝon, vi kiu kuras al Diskutejo kun ĉiu bagatelo, povis tiam demandi, kion vi intencas fari, sed vi simple forviŝis la tekston el la ekzistanta paĝo kaj aldonis ĝin al la sia. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:14, 25 Apr. 2012 (UTC)
Mi tute ne elturniĝas, mi simple tiam ankoraŭ ne sciis pli bone alinomi. Kaj cetere, mi vidas, ke specifa Sok Na Men Sui Lui jam tiam en 2006 ligis al mia traduko en mia tiama retejo. Do mi proponas, ke mi transmetu la tradukon en la prapaĝon, malplenigu la novan paĝon, kaj poste alinomu la prapaĝon al Revon havas mi kaj redaktu ĉiujn pludirektilojn laŭe. Tiel oni laŭŝajne konservos la malnovan historion de la ĝermo. Tio vere ne estas granda problemo. Mi tute ne ekkonas, kial vi ne mem tuj faris tion, ekkoninte la misecon de mia tiama alinoma solvo.
Cetere, vi tute urĝe okupiĝu pri via propra Historio de matematiko. Ĉiuĵaŭde entuziasme korektis ĝin kaj aldonis kelkajn bagatelojn. Mi jam faris mian plejeblon, sed eble mi pretervidis ion aŭ io ne plaĉos al vi.
Kaj pri via propraj miskondutoj, eble vi uzu la apartenan ŝablonon, se vi volas estonte dekori afiŝon mian.
Parenteze, mi neniam ajn skribis la vortojn furzofurzaĵo ie Vikie. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:48, 25 Apr. 2012 (UTC)
Tiel mi pensis, ke okazu, sed ne koleriĝu, ĉu ni alinomados ĉiujn paĝojn nur pro tio, ke ie en interreto estas alia vortordo pri iu temo? Se iu paĝo nomiĝus Tio estas eraro kaj iu trovus en la reto, ke oni nomis la temon Eraro estas tio, ĉu ni alinomos ĝin? Bonvolu konservi Neneŭtran vidpunkton. Eble vin emociigas la teksto de la parolo, sed por aliaj ĝi restas nur teksto. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:21, 25 Apr. 2012 (UTC)
Nu, mi eble feliĉe kaj sendube plene hazarde, nek estas negro, nek devis vivi kiel negro dum 1963 en iu de la sudaj ŝtatoj de Usono. Do la parolado certe emociigas min, sed eble malpli ol iun alian. Fakto estas, ke la parolado Revon havas mi estas mondvaste la plej fama parolado de la tuta 20a jarcento. Ĝi estas samtempe ankaŭ unu el la plej belaj. Do ne temas pri kazo de Eraro estas tio, kiu kiel ekzemplo jam plene lamas pro manko de akuzativaĵo.
Aldone mi atentigas, ke fakte la unualokigo de la propozicia objekto en Esperanto ne estas ege escepta. En Monato tiaj frazvicordoj preskaŭ abundas. Kontraste, la enfrazigo A dream have I en la Angla troviĝus preskaŭ nur ene de poemo aŭ teatraĵo.
En Esperanto mi jam de jaroj forte suspektas, ke temas pri elturniĝo ne forgesi sian akuzativon. Oni metas ĝin tuj unualoke, kaj, abrakababre, jen ĝi jam estas. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:17, 25 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento: Jes, mi anonciĝas al alvoko de Tlustulimu, ne ĉeestanta ĉi konflikton. En 2011 mi redaktis artikolon Artikola preĝejo. Post duonjaro P.T. forviŝis mian tutan artikolon kaj forbaris min pri la pluredaktado, fine li nomis min vandalo. Ĉiuj administrantoj ŝuldas al mi pruvi tion, ke mi estas vandalo. Ili estas bedaŭrinde oftaj, sed laŭ mi mi estas simpla redaktanto kaj ne vandalo. Mi redaktis jam pli, ol 10000 artikolojn, escepte la lastan mil ili estis kontrolitaj de iu administranto. Nur nuntempe mi rajtas kontrolo miajn skribaĵojn. Ago de P.T. estas tute nekutima, ĉar oni traredaktas artikolon kaj alglutas novan tekston, aŭ forigas kelkajn partojn el la artikolo, sed la tuton neniam. Mi restis tute sola en la konflikto, eĉ Narvalo metis misinformon ke la angla VP estas tia. P.T. diris, ke iu ajn rajtas redakti, tamen mi estis forbarita el la redaktado. Do, mi ne estas iu ajn!? Kiu do mi estas? Neniu kontrolis Narvalon kaj li ne sciis, ke la hungara origina artikolo fariĝis pli frue, ol la angla. En mia artikolo aperis: Fonto: hungara VP kaj min ne interesis la ceteraj lingvoj (ĉar ili estis postaj), nur mi ĉerpis el la hungara. Estas alia demando, la angla VP kial traktas alian artikolon, dume ligas al la hungara. Mi miras pri Pejno, kiun li farus, se lia tuta teksto malaperus kaj ne rajtas plu redakti la artikolon?

Alia aldono estas, ke P.T. konstante forigas miajn artikolojn, jam pli ol 100 kaj sur mia paĝo ili estas ruĝaj anstataŭ bluaj.--Crosstor (diskuto) 13:04, 25 Apr. 2012 (UTC)

Mi senkulpigas min al Crosstor pro paĝo Artikola preĝejo, kiun mi ŝlosis. Mi forgesis, ke ĝi estas ŝlosita. Nun mi malŝlosis ĝin. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:12, 25 Apr. 2012 (UTC)
Evidente nia Petr estas malgranda Napoleono. Do mi restas ĉe tio, ke li nek meritas nek taŭgas esti administranto. Kaj li damne tuj malŝlosu ĉiujn Revajn paĝojn, ke mi povos laŭe reordigi ĉion. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:19, 25 Apr. 2012 (UTC)
Mi malŝlosis ĝin por ke vi povu tien alŝuti vian tekston, sed se mi ne faris tion, kion vi farus? Ĉu vi damniĝus, pli vulgariĝus? Ŝajnas, ke en via normala hejma parolo aperas tro ofte vulgaraĵoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:27, 25 Apr. 2012 (UTC)
Kara Petr. Ne estas via tasko tie ĉi iel ajn komentaĉi mian lingvaĵon aŭ diveni ion ajn pri mia hejma parolo. Mi kredas el tio ĝuste diagnozi, ke vi plene troestimas vin mem kaj vian rolon, kaj eble aldone supozas vin jam iuspeca Vikipedia dio. Tiel tute ne estas. Vi estas simpla administranto &#151; do servanto por aliaj Vikipediistoj &#151; ne pli, ne malpli. Aldone vi estas tio, kvankam laŭ mi vi tute ne konvenas al tia posteno, ĉar vi laŭŝajne havas problemon distingi inter vandalo kaj serioza bonintenca aŭtoro. Fakte vi misuzas viajn administrajn rajtojn. Aldone vi ne helpas, vi malhelpas. Do miaopinie via kvalifiko ege ne sufiĉas.
Ĉu mi sufiĉe klare, afable, dece, vin-estime, senfurze, bonlingve kaj kompreneble nun esprimis min?
Tamen mi vidas, ke vi, kaj oni, malŝlosis la du Revaĵojn, do mi rezignas plu komenti. Simple valoras nek plu la penon, nek plu la Pejnon.
Mi nun reordigos ĉion tiel, ke la malnova historio konserviĝos kaj restos nur unu ĉefa artikolo. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:20, 25 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento: Estas stranga respondo de P.T., ĉar li mem skribis en Diskutejo, ke li redaktas novan, tial li petas paciencon. (Dume mi estis barita!) Estas fakto, ke ĉiuj administrantoj lasas manovrojn de P.T. Neniu kontrolis Narvalon. Cetere, se eĉ la angla teksto estintus pli frua, la 2 redaktoj estintus alglueblaj, mia forbaro estis maljusta. Mi demandas ĉiujn administrantojn, ĉu okazis iam tio, ke redaktanto kun Pasvorto redaktas ion, poste la tuto estis nuligita?????? Cetere ankaŭ nun multaj pluredaktas miajn artikolojn, lastfoje senpasvortulo aldonis ion gravan, kion mi ne sciis. Tio estas tre bona. Sed ĉion forstreki, tio estas absurda, sed kion fari, ĉiuj administrantoj apogas P.T.-on. Se tio daŭriĝos, ĉiuj miaj redaktoj malaperos.--Crosstor (diskuto) 16:26, 25 Apr. 2012 (UTC)

Mi atentigas Pejnon, por ke li evitu siajn vulgarismojn. Mi ne estas scivolema, kiel li komentas siajn parolojn. Idiota, senfurze ... Petr Tomasovsky (diskuto) 17:57, 25 Apr. 2012 (UTC)

Peto pri forigoj[redakti fonton]

Mi petas forigi Revon havas mi Atentu pri uskleco! NUN NE PLU :)

Mi petas forigi Mi Havas Revon Atentu pri uskleco!

Mi petas forigi Uzanto:Pejno Simono/Temp

Tiel mi povos poste renomi Revon Havas Mi, kiu ĉi-momente entenas ĉion, al Revon havas mi.

Poste plu ekzistos:

  1. Revon havas mi &#151; Ĉefa artikolo kun enkonduko kaj traduko kaj malnova prahistorio kaj diskutoj
  2. Mi havas revon &#151; Alidirektilo
  3. I Have a Dream &#151; Alidirektilo
  4. Revon Havas Mi &#151; Alidirektilo (poste forigota)

--  PEJNO Simono  Diskuto  15:18, 25 Apr. 2012 (UTC)

Mi interkonsentas kun vi kaj apogas vian verkadon.Narvalo (diskuto) 15:27, 25 Apr. 2012 (UTC)

Nun la fina ŝtupo. Mi petas forigi Revon Havas Mi Atentu pri uskleco! --  PEJNO Simono  Diskuto  15:46, 25 Apr. 2012 (UTC)
Strange, post la renomo la tuta diskuto malaperis, kvankam mi elektis alinomadon kun diskuto. Nu, mi retrovis ĝin, kaj alkopiis ĝin. Tio estas, miakrede, la dua fojo, ke mi observis ion tian. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:25, 25 Apr. 2012 (UTC)

Peto pri korekto de la fasado[redakti fonton]

Alinomigi estu Alinomi. Eble iu kaj havas la rajtojn kaj scias kie korekti tion. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:32, 25 Apr. 2012 (UTC)

Alinomi = nomi alie; alinomigi = igi la nomon alia; alinomiĝi = nomiĝi alie. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:18, 25 Apr. 2012 (UTC)

Roboto por malnovaj diskutoj en ĉi tiu diskutejo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus permane metis malnovajn diskutojn en arkivon. Ĉu iu havas roboton, kiu povus fari tion, se diskuto estas malnova kaj dum certa tempo ne plu aldoniĝis io al ĝi? Se ne, ĉu mi demandu en la germana vikipedio? Tie estas kelkaj sperta uzantoj kun robotoj. Eble mi ja povus eĉ krei markan ŝablonon por tio, kiu "informus" roboton pri finiĝinta diskuto. --Tlustulimu (diskuto) 18:43, 25 Apr. 2012 (UTC)

Kopiado de tekstoj el aliaj lokoj de la reto[redakti fonton]

Mi volus demandi, ĉu ni plu kopios tekstojn, kiuj troviĝas en aliaj lokoj de la reto, en artikolojn en Vikipedio. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:48, 25 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Petr! Mi mem spertis forigon de memfarita traduko de kanzono en artikolo Sandrine François. Tiu kanzono estis antaŭe publikigita en s.c.e. Mi tamen ne protestis, ĉar mi konscias ke la franca originalo estis protektita de kopirajto, do mi supozeble ne rajtis publikigi la tradukon en Vikipedio. --Dominik (diskuto) 04:46, 26 Apr. 2012 (UTC)
Saluton Dominik, ankaŭ mi ne farus tian paĝon, sed videble reguloj ŝanĝiĝis. Se unu povas havi tekston de sia traduko, kopiita el alia spaco de la reto, en vikipedia paĝo, kial ne povus fari tion la aliaj? Kvazaŭ ne sufiĉus retligilo al tiu paĝo. En eLibrejo estas multaj libroj. Troviĝas tie ankaŭ miaj tradukitaj libroj. Kio okazos, se iu kopios komencojn de tieaj libroj kaj alŝutos ilin ĉi tien? En la reto estas multega kvanto de diversaj kantoj. Kio okazos, se iu komencos alŝuti ilin ĉi tien? Devos fari nenion, ĉar se unu povas fari tion, kial ne la aliaj? Petr Tomasovsky (diskuto) 04:57, 26 Apr. 2012 (UTC)
Prave, sufiĉas retligilo - ĝuste per tio mi protektis el vandalado mian tradukon de "La mararmea traktato" en artikolo Arthur Conan Doyle. --Dominik (diskuto) 05:16, 26 Apr. 2012 (UTC)
Jes, ke prave, sed mi parolis pri Revon havas mi, kie ne sufiĉas la retligilo, sed oni devis kopii grandan tekston el la propra traduko. Ĉu tie ne sufiĉis nur retligilo al la traduko? Petr Tomasovsky (diskuto) 05:26, 26 Apr. 2012 (UTC)
Koncerne Revon havas mi, mi ankaŭ pensas, ke preferus havi retligilon ol plenan tekston - kaj tio ankaŭ protektus la tekston el vandalado fare de ni, uzantoj de Vikipedio. Kvankam ĝi estas bona traduko, estas detaloj kiujn mi ŝanĝus se mi povus sen starti novan redaktomiliton. Normale la originala teksto estas protektita de kopirajto, kiu validas ĝis 2038. --Dominik (diskuto) 05:48, 26 Apr. 2012 (UTC)
Fakte, kiel ĉiuj scias, kiuj iomete okupiĝis pri ebla kopirajto de ĝuste tiu parolado (en la Angla) tiel tute ne estas. Temas pri parolado publika, sur placo publika, televidigita publike. Aparte de tio, temas eble pri la monde plej konata parolado de la 20a jarcento. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:08, 26 Apr. 2012 (UTC)

Jen tio, kion mi jam priskribis kiel bla bla. Petr volas simple pravi kaj obstine venki. Jen ĉio. Se ne rekte, iel alie nerekte. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:08, 26 Apr. 2012 (UTC)

Administranto plu misagas[redakti fonton]

Haha! Petr, kia ŝerculo vi estas! Vi ĵus publikigis en la Vikio la Anglan tekston de la kanto "Super Trouper" de ABBA. --Dominik (diskuto) 07:50, 26 Apr. 2012 (UTC)

La adiministranto Petr ĵus publikigis la Anglan tekston de Super Trooper de Abba en la Vikipedio. Do mi denove proponas tute urĝe forigi ties administrajn rajtojn. Misago, sekvas misagon, sevas misagon, ... Evidente ĉi tie temas pri infanĝardeno. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:05, 26 Apr. 2012 (UTC)

MediaWiki 1.20wmf1[redakti fonton]

Saluton. La softvaro de la Vikipedio ĵus estis aktualigita al versio MediaWiki 1.20wmf1. Do bonvolu ne miri, se post klako sur "Vidi historion" la komparo inter la versioj aspektas alie. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:59, 25 Apr. 2012 (UTC)

Atentigo al Pejno Simono[redakti fonton]

Se vi ne ĉesos kun personaj atakoj, vi estos forbarita. Prenu tion kiel averton. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:08, 26 Apr. 2012 (UTC)

Kara Petr. Mi ne atakas vin, mi atakas vian konduton. Bonvolu pli klare distingi. Kiel vi tre bone scias, ĝuste mi proponis vian artikolon Historio de matematiko kiel artikolon de la semajno. Do mi poras kaj kontraŭas agadojn, ne personojn. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:24, 26 Apr. 2012 (UTC)
Ankoraŭ unufoje mi ripetas, bv pli ĝentile elekti vortojn.
Pejno skribis:
  • La rezulto, kiun Petr nun postlasis post sia ago estas plene idiota.
  • Se jam nia lingvo per si mem kakecas, estas des pli malfacile senkakigi la nialingvan Vikion.
  • Kaj li damne tuj malŝlosu ĉiujn Revajn paĝojn...
  • Ĉu mi sufiĉe klare, afable, dece, vin-estime, senfurze, bonlingve kaj kompreneble nun esprimis min?

Sufiĉaj motivoj por forbari lin. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:02, 26 Apr. 2012 (UTC)

Estas eble malfacile, se iuj legantoj eble ne regas Esperanton. Do mi afiŝu keklajn gramatikajn klarigojn.
  1. idiota priskribas rezulto
  2. kakeci estas propraĵo de nia lingvo, senkakigi rilatas al nialingvan Vikion (Temis pri la nialingva konata duobla termina dilemo)
  3. damne priskribas &#151; se entute ion ajn&#151; malŝlosu
  4. Ĉu ne sufiĉe ... ne estas iel ajn riproĉinda.
Do mi ne vidas nur unusolan personan atakon kontraŭ vi.
Tute honeste, Petr, vi publike ridindigas vin kaj mi malŝparas mian vivtempon. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:17, 26 Apr. 2012 (UTC)

PIV diras:

  • idioto = homo kun inteligenteco-kvociento malpli alta ol 40%
  • kaki = feki, do kakeca = fekeca
  • damni = kondamni al la punoj de la Infero; damne = Ekkrio, esprimanta malkontenton
  • furzi = ellasi intestajn gasojn, plej ofte kun bruo

Elprenita el PIV. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:34, 26 Apr. 2012 (UTC)

Manipulado de diskuteroj de aliaj fare de Pejno Simono[redakti fonton]

Pejno Simono lerte manipulas kun diskuteroj kaj ŝovas ilin en aliajn lokojn. Jen ekzemplo. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:26, 26 Apr. 2012 (UTC)

Kion diri? Mi vere ne plu scias. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:35, 26 Apr. 2012 (UTC)
Ankoraŭ unu via "nesciado" kaj vi estos forbarita, por ke vi povu trankvile pripensi pri viaj faroj. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:51, 26 Apr. 2012 (UTC)
Bedaŭrinde Petr pravas, ke ne estas en ordo ŝanĝi aŭ eĉ anstataŭigi diskuterojn de aliaj uzantoj. Tio estas malakceptata ne nur en la esperanta, sed en ĉiuj vikipedioj kaj similaj vikioj. --Tlustulimu (diskuto) 09:30, 26 Apr. 2012 (UTC)

Ĉi tio jam estas ege serioza afero, kvankam ĝi povas aspekti klaŭna teatraĵo. Petr Tomasovsky evidente tute ne komprenas, kiom skandale li kondutas. Li, kiel administranto, minacas forbari uzanton pro ties konduto en afero, kiun li mem partoprenas kiel unu el la kverelantaj partioj. En ĉiu jura sistemo tio estas la plej elementa misfaro de juĝanto (kaj same de prijuĝanto aŭ alia decidpova aganto), kio senplue sekvigas, en pli alta instanco, nuligon de la juĝo. Ĉi tie eĉ estas speciale agacaj cirkonstanconj (minacado de la kontraŭa partio), kiuj sufiĉus eksoficigi eĉ juĝiston el kortumo. Mi jam antaŭe, almenaŭ trifoje, atentigis lin pri ĉi tio, sed li neniam ion respondis pri la afero. Jam antaŭe li ankaŭ minacis malsamopinianton per forbaro. Tomasovsky rajtas prezenti siajn argumentojn, sed li devas tute fortiri sin el ia ajn decidado pri la afero. Lia fidindeco kiel administranto estas jam plene ruinigita. – Notu bone, ke mi diras nenion pri tio, kiu eble pravas en la diskutoj pri la koncernaj artikoloj pri parolado de King. --Surfo (diskuto) 09:39, 26 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Surfo. Kiun rilaton havas via diskuta kontribuo al la manipulado supre menciita? --Tlustulimu (diskuto) 09:45, 26 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Tlustulimu! Ĉu vi ne legas la diskuton, kiun vi partoprenas? Mi tute logike reagis al la frazo "Ankoraŭ unu via 'nesciado' kaj vi estos forbarita, por ke vi povu trankvile pripensi pri viaj faroj". Necesas, ke iu daŭre memorigu pri la misagoj de Tomasovsky, kiu jam klare transpasis la ekstereman limon de tolerebla konduto. Mi ankoraŭ ne entreprenis laŭregulan proceson por eks-asministrantigi lin, ĉar mi pensis, ke li tamen kapablas ion lerni. Lia lasta ago (la efektiva forbaro, vidu ĉi-sube) tamen disrevigis min. --Surfo (diskuto) 10:45, 26 Apr. 2012 (UTC)

Kronologio de la manipulado[redakti fonton]

Pejno Simono neas ĉion per vortoj Mi ne, mi ne..

Mi povas diri nur unu: Mi plene konsentas kun Dominik. Tiu homo venis nur pro disharmoniigi Vikipedion. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:09, 28 Apr. 2012 (UTC)

La aspekto de la konservita teksto post la redakto de Dominik kaj la aspekto post la sekvanta redakto de Pejno Simono kun la translokita teksto Petr Tomasovsky (diskuto) 18:28, 28 Apr. 2012 (UTC)

Forbaro de Pejno Simono[redakti fonton]

Mi forbaris Pejnon Simonon por daŭro de 2 semajnoj pro liaj senĉesaj personaj atakoj kontraŭ mi kaj pro nekonvena konduto en la diskutoj. Plua motivo estis liaj manipuladoj kun diskuteroj de aliaj uzantoj en Diskutejo, kiujn li transŝovis aliloken. La forbaron mi faris laŭ Vikipedio:Regularo pri forbaro. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:12, 26 Apr. 2012 (UTC)

Mi trovas tiun ĉi forbaron hasta, persona, mi intencas malforbari lin.Narvalo (diskuto) 10:29, 26 Apr. 2012 (UTC)
Petr nur unufoje rekte admonis Pejnon, se mi ĝuste legis. Mi ne certas ĉu tio sufiĉas. Krome la tempo inter admono kaj forbaro estis sufiĉe mallonga. Bedaŭrinde nia regularo ne enhavas ion pri tio. Krome mi ne trovis ion pri dusemajna daŭro tie. --Tlustulimu (diskuto) 10:49, 26 Apr. 2012 (UTC)
Ĉar evidente ankaŭ Tlustulimu nenion komprenas pri la esenca malboneco de la konduto de Tomasovsky, mi devas ripeti ankaŭ ĉi tie: tute ne temas pri kiom da avertoj sufiĉas kaj kiel longa estis la tempo inter admono kaj forbaro. La forbaro kaj minacoj mem kvalifikas Petron Tomasovsky kiel misaganton, tute sendepende de la diroj kaj agoj de la forbarito. – Al Tlustulimu: vi ne bezonas respondi al ĉi tio ion similan al "Kiun rilaton havas via diskuta kontribuo al..." – Mi jam scias, ke vi ne komprenas. --Surfo (diskuto) 11:09, 26 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento: Jen la rezulto, kiam VP estas punata. VP perdas multe, ĉar oni ne lasis pacience labori Pejnon, kiu faris multe. Liajn redaktojn mi alte taksas. Mi konstatis, ke laŭ la reguloj mia forbaro estis tute senrajta kaj senjusta. Neniu lernis pri tio. Mi nepre citas Tlustulimu-n: Bedaŭrinde nia regularo ne enhavas ion pri tio. La ceterajn mi skribis pli supre.
Komento Komento: Problemo pri maldecaj esprimoj: Ankaŭ mi ricevis ĝin de iu. Mi plendis en Diskutejo, nur Tlustulimu kaj Ĉiuĵaŭd interesiĝis, poste ĉio forgesiĝis. Konkludo: mi devas suferi ĉion.
Komento Komento: Tiu disputo konsumis tion, ke tio estus sufiĉaj por 15 artikoloj malgrandaj. Konkludo denove laŭ Tlustulimu, sed nun mi ne serĉas ĝin, sed la esenco estis, ke estas pli ol 160mil artikoloj, laŭeble ĉiuj redaktu la siajn, ĉar se ne, tio estas fonto de konfliktoj. Vidu supre kion mi diris: P.T. forstrikis mian tutan redakton, anstataŭ algluti, traredakti.

--Crosstor (diskuto) 14:17, 26 Apr. 2012 (UTC): (3 komentoj) Mi nur tre bedaŭras tiun aĉan konflikton. Evidente Petro misagis forbarinte Pejnon dum li mem konfliktas kontraŭ li. Forbaro ne estas ilo uzenda por esti pli potenca ol alia uzanto. Kaj mi malaprobas la kialojn kiujn Petro prezentis: neniu estas forbarenda pro uzo de iuj vortoj en diskuto. Forbarenda estas nur uzanto kiu fiagas (difektas artikolojn, ignoras admonojn, ks). Cetere tute malaprobinda estas movo de diskuteroj verkitaj de aliaj. Se Pejno vere tion faris, li malpravis. Konklude mi bedaŭras ke du estimindaj kunlaborantoj perdas tiom da energio en konflikto (kaj post ili du, multaj aliaj). Bonvolu klopodi repaciĝi kaj reprudentiĝi. Mi mem momente ne havas nek tempon nek energion por arbitracii tiun konflikton. Ĝis nun mi opiniiis ke nek Pejno estas forbarinda, nek Petro estas maladministrantiginda, tiom longe kiom ĉiu el ili prudente agas. Sed se ne, mia ĵusa aserto malvalidiĝos. --Arno Lagrange @ 19:59, 26 Apr. 2012 (UTC)

Mi malaprobas la forbaron de Pejnon Simonon, ĉar verdire, ŝajnas al mi ke tio estis persona decido de Petr Tomasovsky,evidente Pejnon ĉagrenas lin, ĉar ambaŭ uzantoj bataladis unu la alian la forbaro devindus esti faritan de alia Administranto, sed mi pensas ke Pejnon meritis neniun forbaron. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 00:12, 28 Apr. 2012 (UTC)
Kiel Arno diris, mi nun ne plu prenas mian tempon pri tio. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 00:48, 28 Apr. 2012 (UTC)

Mi deziras atentigi Pejnon Simono kaj Petr Tomasovsky. Mi ne akceptas ĉi tiun konduton. Tio estas konflikto. Ekde hieraŭ, mi povas legi mesaĝojn kiujn mi ne ŝatas !

Mi povas rimarki (mi parolas ankoraŭ al Pejno kaj Petr) vi respondas al mesaĝo de alia. Tio malbonigas ĉi-kaze la situacion. Mi esperas ke vi trovu solvon rapide.

Ankoraŭ mi perdas tempon por skribi mesaĝojn pri tio.

Do, haltu konflikton nun. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:44, 26 Apr. 2012 (UTC)

Jes, bonvolu halti konflikton. --pino (diskuto) 18:31, 27 Apr. 2012 (UTC)

Mi dubas la verecon de la informoj pri Komunia lingvo kaj la ekziston de ĉi tiu lingvo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 01:56, 28 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi trovis informojn en du el miaj libroj kaj aldonis ilin kiel fontojn. Krome mi aldonis du pliajn frazojn. Do temis pri planlingvo, kiu ja estis proponita en 1894. Amike --Tlustulimu (diskuto) 06:33, 28 Apr. 2012 (UTC)
Ĉu 1894 (laŭ Communia), ĉu 1887 (laŭ Myrania) ? --Arno Lagrange @ 09:23, 28 Apr. 2012 (UTC)

Dankon Tlustulimu, sed ĉu la artikolo ekzistas en alilingvaj vikipedioj ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 10:43, 28 Apr. 2012 (UTC)

Due plej granda urbo, trie plej granda urbo[redakti fonton]

Mi ĵus korektis kelkajn esprimojn en Kvenko (Hispanio) kiel dua plej granda urbo kaj tria plej granda urbo al due plej granda urbo kaj trie plej granda urbo. En tiaj kazoj la numervorto priskribas la adverbon plej kaj ne la substantivon urbo. La urbo estas duarange plej. Evidente, Petr tuj malfaris la korektaĵon, do jen jam la venonta konflikto. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:00, 28 Apr. 2012 (UTC)

Unue: kia en vico? La dua en vico, la tria... la sepa... Due: tio estas gramatiko. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:03, 28 Apr. 2012 (UTC)
Tute alia kazo. La dua en la vico de plej grandaj urboj &#151; estas gramatike plene ĝuste. Sed tie ĉi temas pri due plej, trie plej, kvare plej, ktp. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:08, 28 Apr. 2012 (UTC)
Jen ekzemplo pri situacio, kian Simono mem komentis "ne estas bona ideo korekti, kie korekto ne estas necesa ... Tio simple furiozigas aŭtorojn." Eblas sufiĉe racie argumenti por ambaŭ formoj. "La dua plej granda" estas pli ofta, sed mia orelo preferas la alian formon. --Surfo (diskuto) 08:48, 28 Apr. 2012 (UTC)
Se mi ne estus ĵus ŝanĝinta ĝin al la artikolo de la semajno kaj pro tio pretigis la kutiman apetitigaĵon por la ĉefpaĝo, mi supozeble ne estus rimarkinta la eraron. Sed elstara artikolo montru &#151; almenaŭ eltiraĵe sur la ĉefpaĝo &#151; elstaran lingvaĵon. Mi tuj ekkonis, ke dua povas priskribi nek granda nek urbo. Oni ankaŭ ne povas argumenti, ke temas pri speco de mallongigo por &#151; la dua  en la listo de plej grandaj urboj, kie troviĝas ankaŭ la  plej granda urbo.
Cetere, gramatike, due plej granda iomete similas al duoble pli granda ol. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:58, 28 Apr. 2012 (UTC)
Mi mem formulus aŭ la due plej granda urbola dua inter la plej grandaj urboj. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:01, 28 Apr. 2012 (UTC)
Jes, kiel mi ĵus diris, eblas sufiĉe racie argumenti por ambaŭ formoj, ankaŭ por via prefero. --Surfo (diskuto) 09:07, 28 Apr. 2012 (UTC)
Ĉu tio signifu, ke vi gramatikanalize akceptus la flavan version? --  PEJNO Simono  Diskuto  09:19, 28 Apr. 2012 (UTC)
Mi ne scias, kion vi celas ĉi tie per "gramatikanalize". Ĉu tio estas via ruza formulo por igi min jesi pri iu via teoriumado? "La dua plej granda" estas tiom ofta vortumo, ke vi ne facile ŝancelas ĝian fortan pozicion. Simple, ekzemple, oni povas paroli pri la kvin plej grandaj urboj de Germanujo, el kiuj Hamburgo estas la dua. Hamburgo estas la dua plej granda urbo de Germanujo. Mi povas diri ankaŭ ke ĝi estas la due plej granda urbo en la lando. Oni povas pensi diversmaniere, oni povas vidi diversajn nuancojn, oni povas vidi du plene egalajn aŭ iom malsamajn esprimojn, sed malfacile videblas motivoj por korektado. --Surfo (diskuto) 10:07, 28 Apr. 2012 (UTC)
Mi havas certajn dubojn, ke due plej granda urbo estus ĝusta lingvaĵo. Mi neniam legis tian formon antaŭe. Kaj mi jam praktikas esperanton ĉirkaŭ 20 jarojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:43, 28 Apr. 2012 (UTC)
Gramatike ĝi estas perfekta &#151; kaj fakte kiel mia Guglado montris, sufiĉe ofta. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:49, 28 Apr. 2012 (UTC)
Hamburgo estas la dua el la plej grandaj urboj. Ĝi neniam povas esti la dua plej granda urbo, ĉar tio signifus, ke la dua urbo plej granda devus per si liveri iun sencon. Laŭ mi tia frazo, plene sola, estus ege enigma. Mi miras, ke vi trovis tiom da similaj aplikoj.
Mi ne kontestas, ke oni povus konstrui iun plurvorte elipsan eldiron, kie aŭskultanto povus kompreni tian parolitaĵon, malgraŭ tio, ke la duono ne ĉeestas. Mi fakte mem liveris tian elipson. Sed jen supozeble ne la stilo ene de enciklipedio. Ne temas pri vigla konversacio en bierĝardeno aŭ dum kluba vespero.
Sed aliflanke mi ĵus Guglis pri "la dua plej granda" kaj "la due plej granda". La rezulto venis kiel ŝoko al mi. La adjektiva versio okazis 5-oble pli ofte ol la adverba versio.
Kion diri? Mi ĵuras, ke mi gramatike centelcente pravas.
Konsolas min nur, ke iu iam asertis, ke post kelkaj jardekoj la akuzativo en Esperanto ne plu ekzistos escepte ĉe kelkaj rigidaj formulaĵoj kiel saluton kaj dankon. Evidente li pravas. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:55, 28 Apr. 2012 (UTC)

Kvenkio[redakti fonton]

Cetere, la artikolo komenciĝas: Kvenko (hispane Cuenca) estas la ĉefurbo de la samnoma hispana provinco ....

Sed ja ne ĉe ni! Kvenko devas troviĝi en Kvenkio, ĉu ne? :) --  PEJNO Simono  Diskuto  09:35, 28 Apr. 2012 (UTC)

Ne, Kani kaj mi, la vikipediistoj loĝantaj en Hispanio, kiuj verŝajne plej aktivas en vikipedio (ankaŭ pri hispanaj urboj, muinicipoj, regionoj...), antaŭnelonge interkonsentis reordigi la kaoson pri la nomoj de la hispaniaj provincoj kiuj kelkaj estis hispanlingvaj kaj aliaj jam esperantigitaj. Post tiu interkonsento ni esperantigis ĉiujn. la provincoj nomiĝas "Provinco + la esperantigita nomo". En la kazo de Kvenko, ni havas la Provinco(n) Kvenko kaj la urbon "Kvenko". Mi petas al ĉiuj ne modifi tion por daŭre konservi tiun ordon. Oni povas vidi la liston "Provincoj de Hispanio". Dankon. --Uzanto:Andy 28, Apr. 2012, 12:40 (UTC)
Eble vi pretervidis mian riduleton. Mi ne skribis serioze pri la nomo de la provinco kaj evidente ne planas ŝanĝi iujn viajn nomojn. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:58, 28 Apr. 2012 (UTC)

La dua plej granda, la tria plej granda[redakti fonton]

Jen fine mi trovis sekcion en Pomego:

La dua plej k.t.p. «

Oni ankaŭ povas paroli pri dua plej, tria plej, kvara plej k.t.p.:

  • Ŝi estas la dua plej rapida kuranto en mia grupo. Krom ŝi ekzistas nur unu, kiu kuras pli rapide.
  • Tio estas mia tria plej ŝatata urbo en la mondo. Krom tiu urbo estas nur du aliaj urboj, kiujn mi ŝatas pli.
Oni povus ankaŭ diri la dua el la plej rapidaj, la tria el miaj plej ŝatataj, sed la ĉi-antaŭaj dirmanieroj estas pli kutimaj, kaj tial pli klaraj.

Fakte Pomego ĉiam sekvas la praktikan uzon de la lingvo kaj malpli gramatikan logikecon. Mi jam demandis al Andy ĉu mi reŝanĝu. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:07, 28 Apr. 2012 (UTC)

Bone, sed ne trompu vin mem kredante, ke nur la uzo kiun vi ŝatas estas gramatike logika, kaj vi koncedas nur pro la premo de erarema plimulto. Eĉ se via preferata vortigo estas gramatike senriproĉa (aliaj povas same konvinke kaj konvinkite opinii ke ne), tio ne signifas, ke ĉiuj aliaj vortigoj estas gramatike mallogikaj. Via redakto en la artikolo Kvenko estis simpla ĉikanado, bedaŭrinde tipa kaj ofta en Vikipedio. --Surfo (diskuto) 19:28, 28 Apr. 2012 (UTC)
Nun, ĉikano tio certe ne estis. Eble tro papece farita, sed certe ne ĉikane. Andy ne respondis al mia demando pri lia prefero. Do mi remetis al 5a plej granda ktp ĉar tiel estis la orgina formulo.
Pripensu, ke tiu, kiu pretigas la eltiraĵon aŭtomate devas redakti la komencon de la artikolo. Oni devas elekti aŭ kunigi specifan eltiraĵon, elekti specifan bildon, forigi ĉiujn kestojn, forigi ĉiujn referencojn kaj okupiĝi pri ĉiuj ruĝiĝoj. Tio estas jam preskaŭ ĝisfunda redaktado. Aldone ĝuste en la eltiraĵo ne estu iuj gramatikaj eraroj aŭ formuladaj dubaĵoj. Do estas tute normale, ke oni preterpase klopodas plejbonigi ion. Tio certe ne estis ĉikano.
Gramatike tio signifas, ke Esperanto simple havas unu escepton pli. --  PEJNO Simono  Diskuto  21:46, 28 Apr. 2012 (UTC)
"La dua plej granda urbo" paŭsas la saman esprimon el la Franca kaj la Angla. (Uzo je 80%).
"La due plej granda urbo" paŭsas la saman esprimon el la Germana. (Uzo je 20%).
Kaj en la Franca kaj en la Angla ne estas plene klare, kion la vorto "dua" fakte priskribas &#151; supozeble "urbo". Aldone ĉi-lingve tute ne estas klare, ke temas vere pri "dua" kaj ne pri "due".
Aliflanke en la Germana la vorto "due" tre klare priskribas "plej granda".
Evidente en Esperanto por priskribi aŭ "granda""plej""plej granda" aŭ eĉ "plej granda urbo" necesas uzi E-vorton, do "due".
Por priskribi la substantivon "urbo" same evidente necesas A-vorto, do "dua".
En la versio kun la A-vorto "dua" ŝajnas al mi, ke temas pri idiotismo, ĉar klarigi la aferon per elipso kondukus al manko de sufiĉe multaj vortoj por resti paca kun la gramatiko kaj samtempe esprimi iugradan idean precizecon.
Idiotismoj estas ja sufiĉe en Esperanto, ekzemple "multe da knabinoj ne estas belAJ", kvazaŭ starus "multaj knabinoj ne estas ...". --  PEJNO Simono  Diskuto  08:07, 29 Apr. 2012 (UTC)

Adiaŭ de administrantoj[redakti fonton]

Mi deklaras, ke mi adiaŭas pri granda parto de administrantoj, pri Diskutejo, pri similaj komunaj paĝoj. Espereble la administrantoj momente (kaj eterne) ne havas nek tempon nek energion por mi, ili evitu min, evitu mian diskutpaĝon! Bedaŭrinde mi nur esperas, ke ili evitas miajn redaktojn kaj ties forprenojn. Mia motivo estas P.T kaj ties amika rondo. Jen respondo de PT:“ Mi senkulpigas min al Crosstor pro paĝo Artikola preĝejo, kiun mi ŝlosis. Mi forgesis, ke ĝi estas ŝlosita. Nun mi malŝlosis ĝin. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:12, 25 Apr. 2012 (UTC)“. Nun dirus Andersen: La reĝo estas nuda! aŭ tie estas Madrido:No pasaran! Do mi estis forbarita sen iu ajn atentigo. Kion valoras administranto: vidu la originan anglan artikolon. Neniu kontrolis, ke la hungara pretiĝis pli frue, ol la angla. Cetere, se eĉ la angla teksto estintus pli frua, la 2 redaktoj estintus alglueblaj, mia forbaro estis maljusta. Miaj redaktoj daŭre ruĝiĝas (anstataŭ bluo), mi ricevis promeson, sed tio valoras nenion, ĉar se iu ekzamenas mian statistikon, oni vidas, ke forigitaj artikoloj: 107 aŭ jam pli. ???? Neniu kontrolis, ke tiuj forigitaj artikoloj ne estas miaj inventoj, ili estis ruĝoj, mi klakis tien kaj redaktis artikolon. PT lerte pligrandigas miajn forigitajn artikolojn, sed neniu kontrolis, ke la nova titolo ne kongruas kun la ceteraj artikoloj, sed kongruas al PT. Bedaŭrinde mi ne povas halti PT-n, eĉ li diris, ke ĉiu rajtas redakti iu ajn artikolojn de alies. Tio estas vero. Se tio daŭriĝos, ĉiuj miaj redaktoj malaperos. Ĉi tie neniu respondu, ĉar sufiĉis. Se en mia diskutpaĝo mi trovos mesaĝon de PT aŭ ties amika administra rondo, mi senlege tuj forviŝos ĝin, ĉar iomete mi lernis la forviŝadon de PT. Supozeble PT aŭ la amika rondo forbaros min, tio estas la kutimo, sed kaze de tio VP estos punata. Mi travivis la tutan socialistan diktaturon, do mi kutimiĝis al tio, kio regas tie. Mi bedaŭras, ke okazis diskuto pri forbaro de Ĉiuĵud, kie alvenis diversaj opinioj. Kiam mi estis forbarita, eĉ unu administranto ne aperis por defendi min. Ja tie regas PT, kiel Breĵnev en la paca tendaro. Mi respondos nur al Surfo kaj al kelkaj aliaj.--Crosstor (diskuto) 13:20, 28 Apr. 2012 (UTC)

Ho ve, ho ve! Ankaŭ mi ne estas kontenta. Do eble jen la tempopunkto afiŝi mian proteston kontraŭ la misagoj de la sama administranto. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:27, 28 Apr. 2012 (UTC)
Petr !!! Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 13:37, 28 Apr. 2012 (UTC)

Crosstor estis neniam forbarita de iu, do ankaŭ mi ne povis forbari lin. Jen pruvo. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:05, 29 Apr. 2012 (UTC)

Kara Petr. La problemo estas eble, ke vi forgesis malbloki paĝon, pri kiu okupiĝis Crosstor kaj &#151; tute aparte de la demando, ĉu la blokado estis justa &#151; nun ege poste  senkulpigas vin . Fakte vi devus miaopinie  pardonpeti . --  PEJNO Simono  Diskuto  10:47, 29 Apr. 2012 (UTC)
Kaj jen la pruvo, ke vi blokis kaj malblokis la paĝon Artikola preĝejo:
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Artikola_pre%C4%9Dejo&action=history .
--  PEJNO Simono  Diskuto  11:14, 29 Apr. 2012 (UTC)

Pri ĵusa forbaro[redakti fonton]

Vidpunkto de forbarito
 

Malĝusta akuzo pri manipulado de diskutero

Mi emus atentigi ke mi ne manipulis diskuteron de aliulo.

Mi kopiis &#151; ne movis &#151; mesaĝon de Petr de unua por ĉiuj mondvaste videbla plene publika diskutejo al alia por ĉiuj mondvaste videbla plene publika diskutejo. La mesaĝo restis neŝanĝita, do mi manipulis absolute nenion, mi nur duobligis ĝin. Mi faris tion, ĉar la min forbaronta administranto ne obeis al la Vikipediaj reguloj pri forbarado. Li nek metis sian averton al mi en la forbaradan diskutejon, nek ligis tien al ĝi. Jen la regulo pri tio:

 Mencion de la kazo kun ligilo al la diskutpaĝo la proponanto devas meti sur ĉi tiun paĝon ĉe Diskutoj

Tion Petr ne faris, do mi vidis min devigata iel elturniĝi.

Fakte mia agado tie ĉi neniam ajn estis urĝa kazo en la senco de la Vikipedia regularo pri forbarado kaj oni devus, antaŭ ol forbari iun regulan kontribuinton, publike okazigi baloton pri tio kaj doni al tiu ŝancon defendi sin. Do jen agado de Petr plenkonscie kontraŭ la reguloj pri forbarado. Mi simple tuj silentu. Li kvazaŭ aplikis al mi buŝegumon.

Simile kontraŭregule statis pri la alto de la puno, kiun li atribuis al mi, kaj pri la fakte malveraj kialoj, kiujn li prezentis.

Cetere, iuj ŝajnas kredi, ke estas malpermesata kopii afiŝon el unua publika diskutejo en alian publikan diskutejon ene de la Vikipedia paĝaro. Oni bonvolu montri al mi precize kiu regulo de Vikipedio malpermesas tion.

Tute certe ne temas pri manipulado de la enhavo de diskutero. Petr fakte pruvis tion al ni ĉiuj, afiŝinta komparon de du versioj de la diskutejo. Evidente neniu sufiĉe atente studis tiun.

Fakta manipulado de diskutero

Kontraste, la administranto Petr faris ĝuste tion, pri kio li akuzis min, al mesaĝo de mi ĉi-diskuteje. Jen la pruvo pri tio:

 http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio%3ADiskutejo&diff=4233161&oldid=4233140 

Tio estas evidenta manipulado de la enhavo de mia mesaĝo. Petr aldonis frazojn, kiujn mi ne skribis kaj aldone tute ne signis tiujn. Do li agis surface plene anonime kaj konscie ŝajnigis, ke mi skribis tion.

Oficiala peto pri puno de la administranto

Se oni konsideras jam mian kopiadon malĝusta, des pli malĝustega estas la anonima falsado de mia afiŝo ĉi-diskuteje. Do mi proponas &#151; fakte postulas &#151; ke pune oni forbaru la farinton dum periodo de precize unu tago de ĉiu ajn redaktado. Alivorte li ricevu la punon, kiun li nejuste donis al mi.

Pri insultoj kaj atakoj

Kiel mi jam atentigis, mi nek insultis nek atakis Petr-on. Mi fakte forte kritikis lian konduton. Ke mi ne atakas lin persone, estas klare videble per tio, ke

  1. Mi proponis lian Historio de matematiko kiel Artikolo de la semajno
  2. Mi beligis ĝuste tiun lian artikolon
  3. Mi korektis kelkajn novdatajn miskorektojn de alia en lia artikolo

Kion mi faris, estas fortege kritiki lian miskonduton kiel administranto pro la blokado de paĝo nur por venki en lingvaĵa disputo. Pro tio mi klarvorte konstatis, ke li per sia konduto malkvalifikis sin kiel administranton.

Vulgarismoj

Antaŭ ol akuzi iun ajn pri vulgarismoj oni unue konsultu Pivon pri tio, kion la vorto vulgara fakte signifas.

Cetere, la Zamenhofan radikon furz- Petr enkondukis en la diskuton, mi ne.

Insultoj

Mi neniam ajn insultis Petr-on. Li des pli klopodis ŝajnigi insultadon fare de mi per tordado de tio, kion mi fakte skribis. Do mi atentigas, ke

  1. Mi ne skribis, ke li estas idioto
  2. Mi ne skribis, ke li estas kakeca
  3. Mi ne skribis, ke li estas damninda
  4. Mi ne skribis, ke li estas prifurzinda aŭ simile

Kion mi skribis, tio estas tie ĉi ĉi-disukteje klare por ĉiuj videbla.

Miro pri inerto

Kvankam tute evidente mia forbaro ne akordis kun la Vikipediaj reguloj pri forbarado, nek kiale, nek urĝkaze, nek sendiskute, nek punlonge, nur unu administranto entute ekagis iel ajn pri tio. Pro tio mi dankas al la bona feino, kiu reduktis mian punon de du semajnoj al nur unu tago.

Kio min tamen plej multe ŝokas, estas, ke neniu el la aliaj administrantoj entreprenis nur la plej malgrandan penon precize kontroli tion, kion Petr misasertis. Alflanke, neniu administranto atentas pri mia akuzo pri la aŭtenta enhava manipulado de afiŝo fare de Petr. Oni ŝajnigis sin &#151; almenaŭ en la ĉefa diskutejo &#151; kiel la famaj tri simioj &#151; blinda, surda kaj muta.

Ankaŭ la atentigo de Dominik pri ŝerca afiŝo de la Angla teksto de Super Trouper (kanto) de ABBA restis sen iu ajn reago flanke de la administrantoj.

Fronte al la ekstrema agresemo de la advokatoj komisiitaj de la aŭtorrajtaj organizaĵoj de la Eŭropa kaj Usona muzikindustrioj, mi ne taksas tion bona ideo ŝerce afiŝi kantotekston de ABBA originallingve en tiu ĉi Vikipedio. Ĝi fortege endanĝerigas la Vikipedion, ĉar tuta aro de advokatoj senĉese Guglas pri titoloj de kopirajtprotektitaj kantoj. Pro tio mi provizore solvis la problemon per tio, ke mi kvazaŭ forkomentis la de Petr afiŝitan fremdlingvan tekston, sed li rimarkis tion kaj reaktivigis sian Anglan tekston. Cetere, jen nova ago de Petr kontraŭ du reguloj de Vikipedio &#151; nome afiŝi fremdlingvan tekston sen traduko kaj afiŝi kopirajte protektatan tekston. Jen mispaŝo apenaŭ nominda ŝerco.

Ne povas esti, ke estas unua regularo por administrantoj kaj dua tute alia regularo por simplaj Vikipediistoj. Se ne eblas haltigi iun rabiiĝintan administranton de misuzo de liaj administraj rajtoj, io ne estas en ordo pri la Vikipedia sistemo. Fakte mi konsideras tiun inerton kaj ŝajnan nevolon sufiĉe okupiĝi pri iuj detaloj de misagoj vere skandalaj.

Oficiala peto pri aldona puno de la administranto

Kvankam la misagoj de Petr estas eble ankoraŭ sub la rabiiĝinta nivelo, mi postulas, ke oni baru lin dum tri tagoj de administrado. Por citi lin mem &#151; dum tiu ĉi periodo li povu trankvile pripensi pri siaj faroj.

Kopirajtoj

Kiel lasta komento mi atentigas, ke la kopirajta problemo tie ĉi ne estas ĉiam nur morala aŭ leĝa afero. La problemo estas, ke la organizaĵo Vikipedio ne estas neprofitcela organizaĵo. Jen eltiraĵo el la uzkondiĉoj:

Please note that these licenses do allow commercial uses of your contributions, as long as such uses are compliant with the terms.

Do kopirajtulo ne inklinas permesi afiŝi sian kopirajtaĵon senkoste tie ĉi por posta vendado fare de Vikipedio. Jen definitiva tekseraro de Vikipedio. Cetere, ĝuste pro tio Monato ne permesas afisi tutajn artikolojn tie ĉi. (Se ne afiŝitaj de la aŭtoro mem, kiu fakte havas pli povan kopirajton.)

Konkludo

Mi esperas povi legi iujn senchavajn reagojn pri tiu ĉi afero plume de iu kaj iu administranto. Miaopinie, ne sufiĉas allasi la mispunadon de kontribuinto kaj &#151; krom iomete bedaŭri &#151; fari absolute nenion pri misaginta administranto. Se neniuj reagoj alvenos, aŭ Petr vere denove forbaros min, mia reago estos memevidenta.



--  PEJNO Simono  Diskuto  16:51, 27 Apr. 2012 (UTC)

--  PEJNO Simono  Diskuto  12:30, 27 Apr. 2012 (UTC)

Ago de Petr eĉ speciale fia[redakti fonton]

Li blokis eĉ retpoŝton. Mi ne plu havis iun ajn ŝancon defendi min. Jen la protokolo:

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o%3AProtokolo&type=&user=&page=Uzanto%3APejno+Simono&year=&month=-1&tagfilter=&hide_review_log=1

 Ankaŭ mi atendas publikan pardonpeton. 

--  PEJNO Simono  Diskuto  11:19, 29 Apr. 2012 (UTC)

Narvalo malforbaris vin post unu horo, sekve la ĝeno ne pli longe daŭris.
Neniu konflikto solviĝis per postulo pri publikaj pardonpetoj de la kontraŭulo -tiel jam de pli ol 60 jaroj daŭras milito inter Israelo kaj Palestino- sed male per persona montro de propra volo estigi pacon . --Arno Lagrange @ 21:28, 29 Apr. 2012 (UTC)
Jes mi vidis, ke sisteme ne estis eble, pli rapide malmortigi min. Sed malgraŭ tio, ne estus malbona ideo, se Petr iel esprimus sin. Laŭ mi, li ne konscias iel ajn, nur unumilimetre, esti misaginta. Do li refaros tiaĵojn, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, kaj refaros, --  PEJNO Simono  Diskuto  07:01, 30 Apr. 2012 (UTC)
Mi eble aldonu, ke la forbariĝo daŭris pli longe ol tuta tago. Nome pro tio, ke la sistemo verŝajne ne pli rapide kapablis malfari forbaron. Tio, malgraŭ tio ke Narvalo praktike tuj reagis. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:38, 30 Apr. 2012 (UTC)

Peto pri kontrolo[redakti fonton]

Eble iu komplezus kontroli mian mesaĝon al Ĉiuĵaŭde Uzanto-diskuto:Ĉiuĵaŭde#Iom pri akuzativo ktp. Mi ne volas pro mistajpo doni iun malĝustan informon al li. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:16, 28 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. La kursiva teksto estas iomete malfacile legebla sur mia ekrano. Tamen mi ne trovis evidentan eraron. Mi proponas, ke ni aŭ vi aldonu viajn klarigojn al nova subpaĝo de Vikipedio:Lingvaĵo, nome Vikipedio:Lingvaĵo/transirecoVikipedio:Lingvaĵo/akuzativo post verboj. Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 14:26, 28 Apr. 2012 (UTC)
Mi ne estas certa, ke la kvalito sufiĉas por tio. Mi nur rapide &#151; fakte daŭris pli longe ol mi supozis &#151; skribis ion por iomete helpi Ĉiuĵaŭdon, por kiu la uzu aŭ neuzo de akuzativoj estas netravidebla enigmo. Sed agu laŭplaĉe. Ĉiuokaze oni lasu ligilon aŭ kopion ĉe Ĉiuĵaŭde en lia diskutejo. Intertempe mi espereble elsarkis la plejmulton de miaj mistajpoj.
Fakte devus jam ekzisti de iu aŭtoro artikolo, libreto, pamfleto aŭ simile ie ajn.
Sed meti ion ian tie ĉi vere havus sencon. Oni povus komune plibonigi kaj pliampleksigi ĝin. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:50, 28 Apr. 2012 (UTC)
Por iomete plibonigi la legeblon mi pligrandigis la tiparon. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:55, 28 Apr. 2012 (UTC)

Antaŭ nelonge kiam la aktualigo iel kojnumiĝis, mi ekokupiĝis pri tio. Fakte mi tute ne konsciis, ke estas tiaĵo, ĝis mi mem artikole enplektiĝis. Intertempe mi faris la komuton la trian fojon.

Oni devas fari kelkajn aferojn.

  • Entute memori tion, kion oni la antaŭan semajnon faris kaj kio kondukis al sukceso,
  • taksi kiun el la kandidataj artikoloj gajnis &#151; ne ĉiam tute simpla afero
  • prepari eltiraĵon por la ĉefpaĝo &#151; jen la plej laboriga tasko kaj aldone iomete tikla
  • umi &#151; prefere ne mise &#151; en speciala ŝablono
  • kontroli ĉu la elektita tekstkvanto estas konvena &#151; kio ĝi memkompreneble neniam tuj estas
  • plu iomete umi,
  • meti en la artiklon mem nuna ADLS,
  • kontroli ke la artikolo estis signita elstara,
  • miri kiel nun la reviziantoj ege plibonigas la enkondukon, tiel ke la eltiraĵo ne plu identas &#151; neniu riproĉo, mi agis precize same,
  • lingve mise, dube aŭ nenecese korekti ion, por laŭe rikolti. {{{1}}}

Kaj jen, ĉio perfektas.

De mia nuna sperto mi kredas, ke estus bona ideo, se tion farus nur unu persono je unu specifa okazo. Aliokaze oni simple stampfas reciproke sur siajn piedojn. Samtempe estus laŭ mi nepre necese, ke almenaŭ du personoj kapablas pri la afero, por tio, ke la dua tuj alsaltu, se la unua iel ial strange silentas.

Ĝis antaŭ nelonge Uzanto:Tonyo agis ĉi-taske.

Ĉiuokaze, iel ne estas bona ideo, se tri homoj samtempe ekkonas, ke precize nun jen io farenda, kaj tuj pli aŭ malpli samtempe ekagas. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:41, 28 Apr. 2012 (UTC)

Mi ĵus ekkonis, ke mi pretervidis afiŝon de Andy pri la tempopunkto por komuti la artikolon de la semajno. Do mi faros nenion, ĝis post la 12a, dimanĉojn. Kaj nur tiam, se ĝis tiam nenio okazis. Mi komencis la aferon nur ĉar iun semajnfinon nenio ŝanĝiĝis.
Cetere,   la 12a laŭ kiu horsistemo?  
--  PEJNO Simono  Diskuto  15:40, 30 Apr. 2012 (UTC)

Nacia parko de Fulufjället[redakti fonton]

Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 00:28, 29 Apr. 2012 (UTC)

Mi faris kelkajn korektaĵojn. Cetere longo supozeble ne estas la nepra signo de elstareco. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:09, 29 Apr. 2012 (UTC)
Ni povas ankoraŭ labori, ĉar la franca artikolo enhavas pli ol 45000 bitokojn. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 11:04, 29 Apr. 2012 (UTC)
Ne tro celu tuj atingi la rangon Artikolo de la semajno. Ankaŭ mizera mi havis ĝisdate nur apenaŭ menciindan unusolan. Mia dua elektade tute ne ekflugas kaj plumbopiede enkotiĝas sur tero firma kun nur unu poro {{{1}}}.
Kontraste, ĉe Andy mi jam ĉesis plu nombri {{{1}}}.
Celu fari la artikolon tiel, kiel vi povas tion, kiel vi vere emas fari tion, kaj laŭe al via intereso pri la temo. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:16, 29 Apr. 2012 (UTC)

Duba ŝanĝo[redakti fonton]

Saluton, ĉu io povas kontroli ĉi tiun ŝanĝon ? Mi dubas la ŝanĝon ĉar la teksto de la artikolo estis parte ŝanĝita de IP-ulo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:22, 28 Apr. 2012 (UTC)

Mi tuj konfesu, ke mi ne estas fizikisto, sed ŝajnas al mi, ke la ŝanĝoj estas eĉ bonegaj. La ne-ensaluto ne estas nepre signo de vandalismo aŭ eĉ volo resti anonima. Iam kaj iam eĉ registrita aŭtoro vizitas la Vikion, vidas ion korektindan, kaj post pretigo de iuj ampleksaj korektaĵoj nur tiam ĉe la konservado rimarkas, ke li forgesis ensaluti. Do li konservas kvazaŭ anonime. Miaflanke tio ofte okazas. Plej ofte mi post la konservo ensalutas por tuj aprobi la ŝanĝojn de la anonima IP-ulo, alivorte de mi mem. Sed estas ankaŭ homoj, kiuj faras bonegajn korektaĵojn kaj kiuj fakte principe ne volas registriĝi ĉe Vikio.
Alia eblo estus, ke temas pri forbarito, kiu nun per sia dua aŭ tria IP-adreso simple plu laboras. {{{1}}} --  PEJNO Simono  Diskuto  06:48, 29 Apr. 2012 (UTC)

Sube troviĝas ligilo al baloto pri la forpreno de la administraj rajtoj de Petr Tomasovski.

Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj#Forpreno de la administraj rajtoj de Uzanto:Petr Tomasovsky

--  PEJNO Simono  Diskuto  12:46, 29 Apr. 2012 (UTC)

Ekestis disputo inter Simono kaj Petro. Petro malprave forbaris Simonon. Narvalo malforbaris lin. Tio povus esti ĉesinta je tiu punkto. Nun Simono lanĉis peton ke administraj rajtoj estu forprenitaj de Petro. Tiam aperas Crosstor kiu false akuzas Petron ke li estus foriginta 100-on da artikoloj kreitaj de li. Mia enketo evidentigas ke nur 16 artikolaj paĝoj kiujn Crosstor redaktis (ne nepre kreis) estis forigitaj kaj ne nepre de Petro. Min naŭzas tia fia atako al homo al kiu oni riproĉas unu maljustan agon, maljuste akuzante lin samtempe pri imagitaj misfaroj. Bonvolu ĉiuj rekonsideri vian baloton, kontrolinte verecon de akuzoj. --Arno Lagrange @ 23:18, 30 Apr. 2012 (UTC)
Vikipedia juro (forigado, forbaro, apartaj rajtoj) utilas por protekti la projekton kontraŭ misfaroj. Ĝi ne utilu kiel armiloj en bataloj de uzantoj unuj kontraŭ la aliaj. Tial mi samtempe malaprobas ke Petro forbaris Simonon, protektis paĝojn dum li estis en redakta disputo kun alia uzanto (kiel li agus se la alia uzanto ankaŭ havas administrajn rajtojn ? ) kaj ke oni forprenu adm. rajtojn de Petro - li ja ricevis ilin por povi pli efike kontribui, ekzemple forigi paĝon por ebligi alinomadon-. Rajtoj ne estas rekompenco kiun oni forprenu puncele. Ili estas donitaj pro konfido de la uzantaro. Bonvolu vi ĉiuj peni rekonstrui konfidemon inter ni. Tiaj militoj povas nur malutili al Vikipedio. La vikia vojo baziĝas sur diskutado celanta atingi interkonsenton. Balotoj kun eksigaj aŭ punaj celoj povas nur malpacigi ĉiujn kaj estas detrua. AL @23:54, 30 Apr. 2012 (UTC)
Kara AL, mi ne bezonas rekontroli verecon de iuj akuzoj. Mi ne estas aliancano de iu ajn el la ĉefaj kverelantoj, sed mi povis dum longa tempo konstati la miskondutadon de Petr Tomasovsky. Mi ĉiam alte respektis vian agadon ĉi tie, sed nun mi ne scias, kion pensi. Vi komencis advokataĉan kontroladon pri detaletoj, sed tiel vi neniam atingas komprenon pri tio, kio estas justa en ĉi tiu afero.
La kerno estas la daŭra, ĝena, ĉikana, miskondutado kontraŭ aliaj vikipediistoj (unuavice Crosstor sed ankaŭ Zetey, kiu neniam defendas sin). La misagado havas ankaŭ politikan karakteron kaj temas pri verkado pri historiaj aferoj. Ĝi jam atingis tian nivelon, ke sendube iuj vikipediistoj jam rezignas pri redaktado de artikolo, kie ili vidas spurojn de Tomasovsky, ĉar ili scias, ke tiu laŭbezone foradministros kontraŭulon. La minimuma postulo por administranto en ties malakordo kun simpla vikipediisto, estas alvoki alian, senpartian administranto, se estas bezonata administra ago.
La prijuĝadon en ĉi tiu proceso ne faciligas tio, ke Crosstor, kvankam li certe verkas utilajn artikolojn, ne esprimas sin tre klare kaj precize. Sed via tasko, se vi prenas juĝistan postenon, estas vidi ankaŭ tra la nebula lingvouzo de la partianoj kaj atestantoj. – Ankaŭ min ĝenas la nuna stato de la milito, ĉar ĝi havas jam iom da karaktero de pavuma paradado de Simono. Cetere, vi eraras dirante "Simono lanĉis peton ke administraj rajtoj estu forprenitaj de Petro", la lanĉinto estas Crosstor. --Surfo (diskuto) 09:33, 1 Maj. 2012 (UTC)
Bonvolu ne diri ke mi «advokataĉas» dum mi konstatas ke proceso estas farita surbaze de falsaj asertoj: por ke justa decido estu farita ĉiuj ekkonu faktojn kaj ne kredu senbazajn malveraĵojn. Crosstor diris
Citaĵo
 forigitaj artikoloj: 107 aŭ jam pli. [...] faris supozeble PT [...] PT lerte pligrandigas nombrojn de miajn forigitaj artikoloj, [...] oni supozas, ke mi estas tute malbona redaktanto, ja pli ol cent jam estis forigitaj. [...] Forigitaj redaktoj: 108 [...] tio estas mia honto. La solvo estus simpla: se PT ne estus administranto, mi povus defendi min, kiel egalrajtaj. PT en la estonteco povus redakti, sed li ne povus pligrandigi miajn forigitajn redaktojn. 
Per tio li subkomprenigas ke Petro verŝajne forigis 100-on da liaj kreaĵoj dum mi pruvis ke fakte temas pri forigo de du mistotilitaj paĝoj. Tiu argumentado estas simple maljusta: ĝi nur montras ke Crosstor supozas ke Petro havas malbonajn intencojn kontraŭ li. Do ne vere farojn de Petro oni volas kondamni sed lian ĝeneralan konduton. Estas alia afero. Mi povas nur konstati ke Petro ne estas populara kaj ke li havas ian talenton por fari al si malamikojn. Verŝajne li iel respondecas pro ia mallerteco en interrilatado kun aliaj uzantoj. Miaflanke mi opinias ke per ĝentila interdiskuto ĉiuj povas atingi interkosenton. Male reciproka akuzado povas nur nutri senfinan militon kiu finiĝos per memforigo de la protagonistoj. Vikipedio perdos kelkajn el siaj plej laboremaj kontribuantoj. Tion mi ŝatus eviti.
Mea culpa, mi ne kontrolis ke la proceson lanĉis Crosstor kaj ne Simono, sed tio ne ŝanĝas multon al la tuta afero. --Arno Lagrange @ 10:08, 1 Maj. 2012 (UTC)
Fakte, por esti honeste, mi volis atendi ĝis lundo antaŭ ol lanĉi ion ajn. Tamen kiam subite Crosstor tiom konŝire plendis, mi decidis tuj publikigi mian jam pretan rulfenestron. Cetere, kun tri simioj &#151; tamen specie tre specialaj &#151; en unu angulo kaj parodanta pavo en la alia, la diskuto promesas iĝi pli kaj pli interesa. {{{1}}} Sed, malgraŭ mia humuro, la riproĉoj kontraŭ Petr estas sufiĉe gravaj.
La problemo estas, ke administrado ne konsistas nur el forigado de iuj artikoloj, pri kio iu petis. Ĝi enbrakumas ankaŭ arbitracian kvazaŭ juĝistan rolon. Por ĝuste, juste kaj deci plenumi tiun rolon ne sufiĉas simple kapabli pri la umado por forigi paĝon. Tiu rolo postulas iomete pli.
Ĉar kelkaj adminstrantoj, laŭŝajne ne konsciante pri tia aldona devo, miakaze blindis, surdis kaj mutis, mi menciis la famajn tri simiojn. Mi ne dubas, ke kelkaj, kiuj balotis pri administra posteno, vere volis nur faciligi sian propran laboron, eble per la kapablo forigi ion kaj ion. Vidu la ĵusan, kiu volas patroli pro problemhavaj alŝutitaj bildoj. Bedaŭrinde, enposteniĝante kiel administranto, oni praktike devigas sin atenti ankaŭ pri iuj konfliktoj. Mi sincere kompatas. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:36, 1 Maj. 2012 (UTC)

Vanaj disputoj[redakti fonton]

Mi ege bedaŭras ke nia vikipedio ĉiutage iĝas disputejo kaj ne kunlaborejo. Nun mi povas kompreni kial multaj jam foriris kaj aliaj ne volas eniri. Ni ja disputas pri kaj pro vanaj aferoj anstataŭ vere plibonigi nian enciklopedion farante aliajn aferojn. Ni uzu niajn fortojn por kreskigi kvante kaj kvalite ĝin kaj ne por ataki, insulti, ofendi, kvereli... Mi mem ekperdas la emon esti ĉi tie, kie ĉiutage mi trovas novan problemon kiu iĝas senfina. Bedaŭrinde, Vikipedio perdas la ĉarmecon kaj la sipiriton je kunlaborado inter la diversaj uzantoj. Ke nia diverseco ideologia, lingva, kultura, historia, politika... helpu plivastigi la horizontojn de vikipedio kaj ne disigi ĝin. Tion mi kore petas. --Andy 15:36 (UTC), 29, Apr 2012.

Se mi estus administranto, kaj kure de diskuto pri la "por" kaj la "kontraŭ" de la traduko de "ciudad encantada" per "urbo hantita" subite forbaris vin de ĉiu ajn redaktado kaj vi povus poste ne eĉ sendi retmesaĝon al alia administranto por protesti, kion vi dirus? Ĉu vi ĝojus pri via nova ledrimenan buŝegumo?
Fakte ĉi-monate estis nur unu disputo, nu mi konfesu, intertempe disputego, kiu alsurfacigis plendojn de du aliaj viktimoj.
Aldone ekestis unu apenaŭ menciinda flanka disputeto pri "la dua plej granda" ktp. Cetere, vi ne respondis pri tio, aŭ ĉu mi preteratentis ion? Sed ĉiuokaze mi remetis la supozeble vian praan enfrazigon.
Principe vi memkompreneble pravas. Sed kion fari? Forbarite estas forbarite. Jen iomete alia dimensio ol simpla disputeto pri "dua""due". --  PEJNO Simono  Diskuto  14:11, 29 Apr. 2012 (UTC)
Jes, oni dirus ke Vikipedio alinomiĝis Vikidisputo. Vikidisputo, la libera disputejo.
Honeste kaj serioze, estis grava konflikto. Mi diras ke nun ni devas (ne estonte) fari pacon pri tio. Revon havas mi, Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 14:14, 29 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Andy. Ĉar la necesaj du semajnoj jam ĉesis hieraŭ vespere kaj vi ricevis sufiĉe da poraj voĉoj, mi ĵus donis al vi statuson de administranto. Gratulon, Andy. Mi esperas, ke vi ne havu tro da streĉo pro tio.
Krome mi tre esperas, ke la disputuloj kreu pli da artikoloj. Se ili ne povas aŭ emas, ili prefere serĉu alian ludejon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:23, 29 Apr. 2012 (UTC)
Ne temas pri disputo, Tlustulimu. Ne bagateligu. Temas pri misuzo de administraj rajtoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:35, 29 Apr. 2012 (UTC)
Objektive, tute ne estis disputoj dum la ĵusa monato. Se entute "disputo" temis pri la nomo "Enhaven", kiun mi donis al ŝablono, kiun mi pretigis. Sed tio estis pli diskuto ol disputo. Diskutoj estis ankaŭ pri "Snajpero" kaj specoj de "Citiloj".
Vero estas, ke nun estas problemo inter mi kaj Petr, ĉar mi forte kritikis lian konduton kiel administranto. Li kulmine misuzis siajn administrajn rajtojn por silentigi min pri mia opinio pri la titolo de la paĝo kun la (hazarde mia) traduko de Revon havas mi. Sed la problemo tute ne estas la titolo, alia administranto subtenis min pri la restarigo de la origina "Revon havas mi" kaj fino.
La problemo estas la misuzo de administraj rajtoj kaj, ege pli grava, mia posta plene kontraŭregulara forbariĝo. Fakte jen skandalo. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:09, 29 Apr. 2012 (UTC)
Ĉu vi mem ne rimarkas ke ŝtormo iĝas el guto da akvo? Mi ne parolas ja pri unu, du aŭ tri konkretaj aferoj sed pri la amara etoso kiun oni trovas ĉi tie. Mi ne respondis ĉar tempon mi ne havis nek emon estigi la samajn aferojn, Eble mia statanimo estas tre delikata sed kiam mi sentas ĉi aferojn, mia emo iel malpliiĝas. Mi esperas ke nun kiel administranto novaj mildaj ventoj blovos sur mi --Andy (diskuto) 13:58, 29 Apr. 2012 (UTC)
Tio ne estas tiom nekutima en iuj blogoj aŭ aliaj retaj diskutejoj. Parte ili baziĝas eĉ sur miskomprenoj, ĉar oni ne povas reciproke vidi sin. Oni ofte ne kaptas la humoron aŭ eĉ humuron de alia, kiam tiu diras tion aŭ tion. Kaj tie ĉi estas tute speciala problemo, ĉar la korektado de iuj tekstoj de aliulo estas integra parto de la sistemo. Mi miras, ke la afero estas entute iugrade paca. Eble necesas taksi la aferon de la mala flanko. Povus regi ege pli malbona etoso. Aldone ŝajnas esti speco de disvastiĝinta preteco, ĉiam supozi la plej malbonajn motivojn de ĉiu, kiu faras ion ajn, egale kion.
Sed tio estas nenio nova. Mi jam kabeis tie ĉi, mi ne plu memoras precize kiam. Temis tiam pri arbitraj ŝanĝoj en tekstoj fare de iu Airon90, kiu lingve tute ne kompetentis pri tio. Li fuŝis perfektajn formuladojn kaj estis jam renomita pro tio. Ĝuste pro tiaĵoj &#151; arbitraj faroj kaj decidoj, eĉ plene malĝustoj &#151; jam multaj rezignis tie ĉi kaj foriris. Fakte en niaj cirkloj eĉ sufiĉe renomaj personoj troviĝas inter ili.
Ĉiu plene arbitra aŭ eĉ malĝusta aŭ maljusta decido povas forpeli iun. Kaj forpelitoj estas jam multaj. Mi iam citis PP pri tio. La ĉefa riproĉo, kiun oni aŭdas, estas, se ne ĉiam, tre ofte kontraŭ la administrantoj. Oni parolas pri kliko ktp. Do mi tute ne envias vin pri via enposteniĝo.
Tja, mi enkondukis, ne tute senkiale, la alegorion pri la tri simioj &#151; blinda, surda kaj muta. Unuflanke agi arbitre, aliflanke agi neniel, iel ne solvos iujn estiĝintajn problemojn. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:35, 29 Apr. 2012 (UTC)

Diskuteja arkivo ne funkcias[redakti fonton]

Mi volis esplori kiom da disputoj fakte estis dum la ĵusa monato (kaj pri kiom el ili mi eble kulpas) kaj eltrovis, ke la arkivo de la diskutejo ne funkcias. La ligiloj al la datoj prezentas nur la belan bildon de la aktuja ŝranko en plena gloro. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:32, 29 Apr. 2012 (UTC)

Tute bone funkcias Vikipedio:Diskutejo/Arkivo kun ligiloj ekzemple al Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/3. Bonvolu pli zorge sekvi ligilojn. Se vi alklakas la ŝrankobildon povas esti ke vi trafos la dosieropaĝon pri tiu bildo. Oni povas se necese, por eviti misvojiĝon, anstataŭigi tiun aŭtomatan ligilon al la dosierpaĝo al iu pli trafa (ekzemple Diskuteja arkivaro) --Arno Lagrange @ 20:46, 29 Apr. 2012 (UTC)
✔ Farite per {{Ligo el bildo}}. Vidu :
--Arno Lagrange @ 21:17, 29 Apr. 2012 (UTC)
Strange, Arno, nenio ŝanĝiĝis rilate la bildon kape de la diskutejo. Aldone la ŝablono, kiun vi uzis (kie?) estas evitinda &#151; laŭ ĝia dokumentado. Mi ŝanĝis al [[Dosiero:Filing cabinet icon.svg|40px|Arkivoj|link{{=}}Vikipedio:Diskutejo/Arkivo]] en Vikipedio:Diskutejo/Enkonduko. Nun oni povas alklaki la ŝrankon mem. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:44, 30 Apr. 2012 (UTC)
Evitinda nomis la ŝablonon Airon, kiu laŭ mia memoro ne estas uzanto kies agadon vi Simono aprezis. La informon ke ĝi estas evitinda li aldonis fine de la dokumentado kun stranga frazumo kiun mi ne bone komprenas («Ĉi tiu ŝablono estas evitenda, ĉar la MediaWiki-sintakson permesas uzi ĝin:»). Cetere kiam mi, je plurdeka fojo uzas ŝablonon, ne relegas la dokumentadon por ekscii ĉu mi uzu ĝin aŭ ne. Nu punkto. En ordo. Ĝi funkciis kaj estis utila, la Mediawiki-programaro intertempe evoluis kaj nun ekzistas alia rimedo. Bonege! Por scii kie mi faris la ŝanĝon sufiĉas rigardi en miaj kontribuoj. Mi faris ĝin en du lokoj, eble en tria ankaŭ necesis. AL @ 20:38, 30 Apr. 2012 (UTC)
Ho, mi devas ankoraŭ iomete alkutimiĝi al la fakto, ke iu sufiĉe impona kaj oficialaspekta averttabulo povis esti de iu ajn, vere, de iu ajne ajn, kaj ke la obeindeco kaj eĉ valoro de la averto povas egali precize nulon. Evidente, pri la stranga enfrazigo ankaŭ mi miretis &#151; sed strangaj enfrazigoj abundas tie ĉi, eĉ pli en iu teknika angulo. Strangaj enfrazigoj tie ĉi estas io &#151; tre bedaŭrinde &#151; plene normala.
Mi intertempe iomete glatigis la tutan vojon al la laŭtempaj arkivoj. Sed malgraŭ tio, la afero ne estas tre ergonomia. Jam tiu ĉi damninda kvertrabo en stato "collapsed" estas manipulada katastrofo. Aldone oni devigas la arkiviston umi en ŝablono kaj ne en simpla paĝo. Same ne tre bona ideo. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:14, 30 Apr. 2012 (UTC)
Pri «kvertraboj» (kiel vi nomas ilin), ili abundas en vikipedio, nur necesas alkutimiĝi: kiam vi vidas ligilon [montri] vi povas supozi ke estas io kaŝita kiu per alklako sur la ligilo montriĝos. Kvertrabojn mi opinias trafaj ĉiufoje kiam temas pri teda listo, kiun nur interesiĝanto volas esplori- aliaj uzantoj ne estu ĝenitaj de ili.
Uzo de ŝablono estas pravigita pro ties apero en ĉiuj arkivaj paĝoj: sekve la ŝablono rolas kiel navigilo inter ĉiuj arkiveroj. Evidente orientiĝi en tio postulas ian konon de la vikipedia arkitekturo pri kiu mi parte kulpas, ĉar mi havas tiun fian emon konstrui komplikajn strukturojn, kiun mi penas korekti per laŭeble detala dokumentado - sed ĉikaze ĝi eble mankas. AL @ 20:38, 30 Apr. 2012 (UTC)
Ĝuste jen mia kritiko. Se oni alklakas la kvertrabon &#151; cetere, tute ne temas pri "navigilo" &#151; ĝi faras precize nenion kaj simple interne ĝojas pri la propra belo. La uzulo devas unue entute ekvidi la kolore apenaŭ videblan etikedon Montri kaj alklaki precize tiun. Egonomie, la statŝanĝo devus esti atingebla per alklakado ie ajn. Eble, se la surfacero montri-kaŝi almenaŭ estus aŭtenta kaj bone videbla butono ... Mi memkompreneble konscias, ke ĝuste tiu ĉi ilo, speco de kaŝfenestro, abundas ĉie ene de la Vikio, sed jam la indiko "nur necesas alkutimiĝi" montras, ke egonomie io misetas. Evidente, mi ankaŭ ekkonas, ke ne estas facile ŝanĝi ion ajn rilate ĝuste tiun ĉi ŝablonon. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:04, 1 Maj. 2012 (UTC)
Mi ĵuras, ke hieraŭ ne funkciis. Mi alklakis "Arkivo". Aparte de tio, oni faru la bildon alklakebla. Mi faros tion. Mi jam ie legis pri tio. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:46, 30 Apr. 2012 (UTC)
Ho mi vidas, kio okazis. Hieraŭ, supozeble pro sistema superŝarĝo, ne aperis la liston[simono 1] sub la ŝranko. Do la sola enhavo de la indekso, estis la ŝranko. Evidente tio kondukis nenien, aparte de al la bildo mem. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:46, 30 Apr. 2012 (UTC)
  1. Trovite! Jen ĝuste la "n", kiu fakte mankis al mi kelkajn etaĝojn pli supre {{{1}}}
  2. Parolante pri tio, mi pensas ke jam la temp' está de arkivi la nunan diskutejon.--Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 04:17, 30 Apr. 2012 (UTC)
    ... balaonte ĉion sub la tapiŝon, ĉu? {{{1}}} --  PEJNO Simono  Diskuto  06:51, 30 Apr. 2012 (UTC)
    Tute ne! Mi pardonpetas al Pejno se mi ofendis lin per mia (eble naiva) peto de arĥivado. Mia celo ne estis tiu dirita de vi, nur aranĝi iomete la Diskutejo kiu jam estas longega. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 13:57, 30 Apr. 2012 (UTC)
    Memkompreneble vi ne ofendis min. {{{1}}} --  PEJNO Simono  Diskuto  14:25, 30 Apr. 2012 (UTC)