Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Elstaraj artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nova paĝo por la elstaraj artikoloj[redakti fonton]

Mi ĵus redaktis tute novan version de la paĝo pri elstaraj artikoloj, ĉar mi volis doni al tiu senpompa listo pli "seriozan" aspekton. Mi uzis precipe la germanan modelon, kiun mi trovas ambaŭ modera kaj bela. Ĉu tiu nova paĝo plaĉas al vi ? Se ne, mi estus tre dankema tralegi viajn rimarkojn.

Plie, mi aŭdacis aldoni "oficialan" celon de 100 elstaraj artikoloj, ĉar mi supozas ke neniu malakordiĝas kun tio, ĉu ne ? Sed ne hezitu korekti mian proponon aŭ aliajn partojn de la paĝo. Thomas Guibal 08:54, 19. Apr 2006 (UTC)

Gratulon, Thomas, la paĝo estas vere plaĉema kaj interese farita. Kio rilatas al mi, mi povas diri, ke ĝi tre plaĉas al mi. Petro 19. Apr 2006 08:59 (UTC)

Saluton al chiuj !

Mi havis ideon por plibonigi Vikipedio:Elstaraj artikoloj, por ke ĝi ne aspektas kiel kiel nuran grandan dormigantan liston de artikolon.

Mia ideo estas, ke unu elstara artikolo estas chiam montrita kun ĝia enkonduko.

Do

  • En Vikipedio:Elstaraj artikoloj mem, ni ne havus la liston de chiuj elstaraj artikoloj, sed nur de unu pro kategorio. Vidu la sekcio Socio, kiu entenas nur :
{{/Hazarde|Anarki-kapitalismo|Asmat|Esperanto|Antoni Grabowski|Frederic Pujulà i Vallès|L. L. Zamenhof|nombro=6}}

dank al la ŝablono Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Hazarde, unu elstara artikolo estas chiutage elektita hazarde. Do hodiaŭ mi vidas en la sekcio Socio la artikolo Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Anarki-kapitalismo, sed morgaŭ estos alia artikolo

Ĉu mi daŭru mian laboron, aŭ mia ideo estas stulta ?


Jmfayard 23:50, 20. Apr 2006 (UTC)

PS : nun estas je le 00:14 do la artikolo montrita en la sekcio Socio ne plu estas Anarki-kapitalismo sed Asmat Jmfayard 00:15, 20. Apr 2006 (UTC)
Bona ideo laŭ mi! Tamen, la hazard-ligilo ne funkcias bone por mi. -- Yekrats 00:25, 20. Apr 2006 (UTC)

Dankon Jmfayard, tiu strukturo ŝajnas inteligenta kaj luda ! Nur unu elemento ĝenas min : laŭ mi estas tre grava, ke ni ĉiam havu ie kompletan liston de la elstaraj artikoloj. Kun tiu sistemo fariĝas la listo fragmenta, kaj necesas konsulti ĉiujn kategoriojn por havi entutan elvidon. Eble ni povus aldoni alian kategorion "Kompleta listo", kie oni trovus nur simplan liston ? Thomas Guibal 08:35, 20. Apr 2006 (UTC)

Mi konsentas kun ĉi tiu propono de Thomas. Marcos 11:01, 20. Apr 2006 (UTC)

Re-saluton al chiuj.

Do, mi plilaboris, kaj nun estas jenaj kategorioj pretaj :

Jenaj kategorioj ankroraŭ ne estas pretaj :

Se iu volas helpi min pro tiu tri lastaj paĝoj, estas simpla.

Kliku ĉe unu ruĝa ligilo, kopiu la enkonduko de ties artikolo (tamen ĝi ne devas esti tro longa).

  • komence devas esti unu bildo kiel :
[[Image:XXX|right|150px]]
  • fine, devas esti unu ligilo al la artikolo kiel

'''[[XXX|Legu la artikolon...]]'''


Mi opinias ke la kompleta listo, pri kiu parolis Thomas, estu sortita laŭ dato. Tiel, eblos trovi tre simple kiujn novaj elstaraj artikoloj ekzistas ekde mi lastfoje vizitis Vikipedion. Iu volas fari tion ? Kliku sur la ruĝa ligilo.

Jmfayard 12:29, 20. Apr 2006 (UTC)

Laŭ mi, ni certe ĉiuokaze bezonas alfabetan liston de ĉiuj elstaraj artikoloj, kaj necesas, ke tiu leisto estu alligita el Vikipedio:Elstaraj artikoloj. Kiel bazon ni povas uzi la malnovan version de Vikipedio:Elstaraj artikoloj. Por laŭdata listo, verŝajne sufiĉas la Arkivo de Artikoloj de la semajno (sed ni eble ordigu tiun paĝon iomete, kun aparta arkivo por la tre malnovaj ADLS-oj). Marcos 13:17, 20. Apr 2006 (UTC)
ni certe ĉiuokaze bezonas alfabetan liston ==> ni simple uzu la kategorio elstaraj artikoloj.
por laŭdata listo, verŝajne sufiĉas la Arkivo de Artikoloj de la semajno ==> dankon, tio estas perfekto.
Nun, estus bone se Vikipedio:Elstaraj artikoloj estus iom pli videbla sur Ĉefpaĝo.
Uzeblas {{Nombro da elstaraj artikoloj}} == 312
Jmfayard 14:11, 20. Apr 2006 (UTC)
En ordo. Tamen, ĝenas min unu afero en la nuna sistemo. Mi preferus, ke ĉiam ankaŭ estu ligilo al la artikolo de la komenca mencio de la titolo (tio, kion ni skribas dike en la unua frazo). Do anstataŭ "Eritreo estas ŝtato...", ni havu "Eritreo estas ŝtato...". Tiel ni ankaŭ faras por la ADLS sur la ĉefpaĝo. Ĉu vi konsentas? Marcos 14:40, 20. Apr 2006 (UTC)
Mi gratulas pro la progresigo de la paĝo pri elstaraj artikoloj. La Vikipedio ja estas tre ĥaosa kun tre malegalaj artikoloj. Ni riskas forpuŝi scivolemulojn kiuj povus kredi ke ili povas trovi seriozajn artikolojn ĉi tie pri kio ajn. Atende ke ni kapablos kontentigi tiun pravan atendon, estas bone meti en belan montrofenestron kio jam valoras ĉi tie. Dankegon al Thomas Guibal pro la granda servo kiun li faras al la projekto. Cetere mi iom scivolas pri la teĥnikaĵoj kiujn li eluzis por evoluigi ĉi paĝojn. Ĉu vi povus ie komenti kaj redakti helpon por ke aliaj povu tiamaniere progresigi aliajn projekterojn? Dankas :-) Arno Lagrange  03:54, 21. Apr 2006 (UTC)
Dankon Arno, sed verdire, mi ne bone majstras la teĥnikaĵojn, pri kiu vi parolas. Mi nur kopiis la vikitekston de la germana paĝo kaj anstataŭigis (post multaj provhezitoj !) la germanlingvajn artikolojn per la esperantaj artikoloj. Koncerne la kategorioj kaj la nova hazarda sistemo, tio estis poste farita de Jmfayard. Thomas Guibal 08:22, 21. Apr 2006 (UTC)

Sur ĉefpaĝo[redakti fonton]

Mi nun enmetis aldonan ligon al Vikipedio:Elstaraj artikoloj en la ĉefpaĝon (sub "aliaj indeksoj"). Nun do la elstaraj artikoloj menciiĝas dufoje sur la ĉefpaĝo. Ĉu en ordo? Ĉu sufiĉe facile trovebla nun? Marcos 14:52, 20. Apr 2006 (UTC)

Estas perfekta ! Mi ĝojas, ke mia iniciato kaŭzis tian entuziasmon. :=) Jmfayard, mi provos labori pri la kategorio "Historio". Thomas Guibal 14:59, 20. Apr 2006 (UTC)

Kiel Vikipedio:Elstaraj artikoloj funkcias[redakti fonton]

Respondo al Arno Lagrange  :

Ĉiu elstara artikolo Toto havas ĝian enkondukon al la adreso Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Toto. Do eblas uzi la enkondukojn en multaj lokoj. Tio estas la unua ideo.

Due, mi dividis la paĝon Vikipedio:Elstaraj artikoloj en multaj paĝoj, unu pro temo, kiel ekzemple Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio

Ĝi entenas :

<includeonly> 

{{Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Hazarde|Centjara milito|Inkaa imperio|...|nombro=XXX}}
</includeonly>

<noinclude>
{|
|-
{{EA|Centjara milito}}
{{EA|Inkaa imperio}}
|-
...
|}
</noinclude>

<div style="display:NONE">{{CURRENTDAY}}</div>

Ni havas tri partojn :

  1. La unua parto montras hazarde unu enkondukon kiel Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Toto
  2. La dua parto montras chiujn enkondukojn en la kategorio. Por simpligi la sintaxon, mi kreis la ŝablonon {{EA}}.
  3. La tria parto <div style="display:NONE">{{CURRENTDAY}}</div> montras nenion, sed ĝi diras al Mediawiki ke Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio ŝangas ĉiutage.

Ĉar la ideo estas ke danke al includeonly kaj noinclude, mi uzas Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio samtempe kiel artikolo kaj kiel ŝablono.

En Vikipedio:Elstaraj artikoloj, mi uzas {{Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio}} kaj nur la unua parto estas montrita.

Kiam vi aliras al Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Historio, nur la dua parto estas montrita.


Nu, kiel eblas montri hazarde unu enkondukon ?

En la unua parto videblas

{{Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Hazarde|Anarki-kapitalismo|Asmat|Esperanto|Antoni Grabowski|Frederic Pujulà i Vallès|L. L. Zamenhof|nombro=6}}


La tuta magio estas farita de Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Hazarde. Ĝi entenas :

{{Vikipedio:Elstaraj artikoloj/{{{ {{#expr: 1+ {{CURRENTDAY}} mod {{{nombro|28}}}}} }}}}}

Komento estas bezonata, ĉu ne ?

  1. {{#expr: .... }} estas unu tuta nova funkcio de Mediawiki kiu ebligas nin uzi matematikajn formulojn. Vidu : http://meta.wikimedia.org/wiki/ParserFunctions
  2. La matematika formulo kiun mi uzas donas al mi unu nombron inter 1 kaj nombro kiu ŝanĝas ĉiutage (ĉar {{CURRENTDAY}} ŝanĝas ĉiutage)
  3. Ĉu vi rememoros kiel ni uzis Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Hazarde ? En mia ekzemplo, ni havas {{{1}}} = Anarki-kapitalismo ; {{{2}}} = Asmat ; {{{3}}} = Esperanto ...
  4. Do la sintaxo "{{{ la matematika formulo }}} " donas al mi ĉiutage unu malsaman titolon de elstara artikolo. Poste, mi nur montras ĝian enkondukon, ekzemple Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Toto

Jmfayard 08:46, 21. Apr 2006 (UTC)