Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Kategorioj Naskiĝintoj kaj Mortintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

el Kategorioj Naskiĝintoj kaj Mortintoj kaj Pri Kategorio:Naskoj el Vikipediistaj diskutpaĝoj de Petro kaj Blahma kaj el la diskutejo mem. Ĉio ordigita laŭ redaktodato. Arno Lagrange  07:08, 9. Jan 2006 (UTC)

Partoj de tiu ĉi diskutpaĝo temis pri konkretaj trajtoj de tasko por la RBT kaj estis sekve transprenitaj al Vikipediisto:RBT/Enkategoriigoj/Naskiĝintoj kaj mortintoj/Diskuto. Se vi ankaŭ volas pridiskuti tiun taskon de la RBT kaj ne nur ĝenerale la en la titolo menciitajn kategoriojn, bonvolu skribi plu en tiun paĝon. Blahma 13:10, 15. Jan 2006 (UTC)

Kategorioj:Naskoj, Naskiĝoj kaj Mortoj[redakti fonton]

Ĉu vi povas meti "ĉi tio estas redakteto" al tiaj negrandaj ŝanĝoj? Vi faris tre bonan kaj grandan laboron, redaktinte multajn artikolojn, sed pro tio ne eblas vidi en la listo "Lastaj ŝanĝoj" aliajn redaktojn. Se vi markus ilin kiel "redaktetojn", tiam oni povus uzi opcion "kaŝu redaktetojn" kaj vidi nur atentindajn ŝanĝojn. Tio estus tre ĝentila al ceteraj vikipediistoj. --Zmitro 10:27, 4. Jan 2006 (UTC)

Mi rimarkis, ke iuj kritikas tiujn ĉi kategoriojn. Ĉiuj vortoj estas ĝustaj en iu senco. Iu komencis kategorion:naskoj DE xxx. Mi nur daŭrigis. Sed se ni devus esti precizaj, kia DE. Se iu naskiĝis, li aŭ ŝi naskiĝis miaopinie ĉiam EN jaro. Sed se ni pripensu pri la vortoj nasko, naskiĝo kaj morto, mi povus elekti ankaŭ vortojn naskiĝintoj, naskitoj, naskintoj kaj mortintoj en xxx. Iu poste kritikos, ke devas esti naskintaj, naskiĝintaj kaj mortintaj en xxx. Dependas de angulo de rigardo. Ĉiuj pravas. Kaj ke ili estas unuartikolaj - tio estas sensencaĵo. Ĉi tie ni havas artikoloj pri centoj aŭ miloj da homoj, kiuj ankoraŭ ne estas enkategorigitaj. Ankaŭ plaĉas al mi, kiam kelkaj krias, se iu volas ordigi tiujn ĉi kategoriojn. Ni do rigardu, kiajn artikolojn tiuj ĉi kriantoj kreas. Ĉu ili estas seneraraj laŭ "Vikipediaj reguloj". Do se vi volos kritiki aliajn, demandu vin mem - kial mi ne komencis ordigi tiujn artikolojn, kategoriojn ktp. Petro 4. Jan 2006 20:04 (UTC)

Jes, plej ĝuste estus naskiĝintoj en X. Naskoj havas alian sencon kaj emfazas mem la naskan procedon. Narvalo 04:44, 5. Jan 2006 (UTC)

Via laboro en Vikipedio estas ja laŭdinda!! Nu, mi de temp' al temp' vidas artikolon senkategorian kaj, se eblas, mi kategorias ĝin. Tio pri naskoj/mortoj estas ja dorna tasko! Kuraĝe! --Meitneriu 23:50, 7. Jan 2006 (UTC)

Petro, ankaŭ mi sekvas vian rutinan laboron, per kiu vi senlace ĝustigadas ĉiujn enkategoriigojn en prihomaj artikoloj. Fakte mi ekhavis ideon, ĉu ne eblus la laboron plifaciligi per roboto? Se temas nur pri anstataŭigado de unu kategorio per alia, roboto povus tre rapide fari tion kaj ŝpari al vi multe da tempo. Se vi opinias tiun ideon bona kaj realigebla, bonvolu skribi en mian diskutpaĝon kaj mi ĝoje helpos al vi. Blahma 11:20, 8. Jan 2006 (UTC)

Dankon por via propono, sed artikoloj, kiuj havis kategoriojn naskoj kaj mortoj mi jam korektis kaj nun mi alskribas tiujn kategoriojn en artikolojn, en kiuj entute tiuj kategorioj ne estas. Mi ne pensas, ke roboto povus fari tion. Kiel ĝi serĉus indikojn pri naskiĝoj kaj mortoj de tiom da homoj, se ĉiu homoj mortis en alia dato, kvankam la jaroj estas la samaj? Tion devas fari nur homoj. Se vi deziras helpi min, bonvolu serĉi artikoloj pri homoj kaj permane enskribu la kategoriojn laŭ indikoj en la artikoloj. Poste ni ekvidos, kiuj homoj el la tuta mondo naskiĝis aŭ mortis en tiu konkreta jaro. Mi estas jam iom laca pro tiu elserĉado kaj enskribado de la samaj indikoj en milojn da artikoloj pri homoj. Petro 8. Jan 2006 11:38 (UTC)

Mi aplikos fragmenton el Bezruč. Bez konce jsou lesy markýze Gera... (Senfinaj estas arbaroj de markizo Gero...) Petro 8. Jan 2006 11:42 (UTC)

Mi finas redaktadon de personoj aldonante al ili tiujn kategoriojn. Ankoraŭ mankas sufiĉe da homoj tiel enkategoriigi. Bonvolu iu daŭrigu por ekscii, kia tio estas laboro. Mi opiniis, ke ĉiuj nomoj kun naskiĝjaroj estas jam faritaj, sed mi eraris. En kategorio pri mortintoj mankas tre multe da nomoj. Petro 22. Feb 2006 07:47 (UTC)

Resto de tiu ĉi diskuto temis pri konkretaj trajtoj de tasko por la RBT kaj estis sekve transprenita al Vikipediisto:RBT/Enkategoriigoj/Naskiĝintoj kaj mortintoj/Diskuto#Kategorioj:Naskoj, Naskiĝoj kaj Mortoj.

"== Vidu ankaŭ ==" en kategorioj[redakti fonton]

Mi proponas aldoni ligojn al la jaroj en ĉapitrojn "Vidu ankaŭ" de la kategorioj. Ekzemple en Kategorio:Naskiĝintoj en 1815:

.== Vidu ankaŭ ==

  • [ [1815] ]'
  • [ [:Kategorio:Mortintoj en 1815 ] ]

Kaj eble fari ankaŭ simplaj jaraj ketegoriojn kiel Kategorio:1815, kaj enkategorii en ilin kategoriojn pri naskoj kaj mortoj. Maksim 15:32, 12. Jan 2006 (UTC)

Maksim, ĉion mi havis preparita. Bedaŭrinde, mi ne scias redakti du aferojn samtempe, sed nun mi almenaŭ iom plibonigis kategoriojn pri la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Pri la ceteraj mi pripensas, ĉu havas signifon fari kun ili ion. Se vi (aŭ iu alia) havas ian ideon, via kunlaboro estas bonveniga. Petro 12. Jan 2006 22:11 (UTC)

Roboto pretas[redakti fonton]

Tiu ĉi diskuto temis pri konkretaj trajtoj de tasko por la RBT kaj estis sekve transprenita al Vikipediisto:RBT/Enkategoriigoj/Naskiĝintoj kaj mortintoj/Diskuto#Roboto pretas.

Pri la roboto[redakti fonton]

Tiu ĉi diskuto temis pri konkretaj trajtoj de tasko por la RBT kaj estis sekve transprenita al Vikipediisto:RBT/Enkategoriigoj/Naskiĝintoj kaj mortintoj/Diskuto#Pri la roboto.