Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi petas akcepti hungarajn kutimojn[redakti fonton]

Forigita al Majuskligo de familiaj nomoj

Vikipediisto:Narvalo ŝanĝis la regularon pri vortordo en hungaraj nomoj sen antaŭa konsento. Vidu pri tio mian proteston. -- Robert Weemeyer 02:47, 30. Mar 2006 (UTC)

50000-a artikolo[redakti fonton]

Mi kreis la paĝon Vikipedio:50000-a artikolo por diskuti la estontan 50000-an artikolon. Mi petas vian opinion. -- Yekrats 21:58, 20. Feb 2006 (UTC)

Jes, bona ideo Roberto 06:04, 21. Feb 2006 (UTC)

Baloto pri majuskligo[redakti fonton]

Ĉar plimulto de la voĉdonantoj ne akceptis proponon de Arno pri eko de la baloto je 20-a de februaro kaj tuj ekbalotis al Ne necesas majuskligi familiajn nomojn en titolo, sed necesas tion mencii komence de la artikolo. tio estas al uzo de minuskligoj; kaj ĉar neniu voĉdonis en la pasintaj kvar tagoj, mi proponas fermi la baloton. Narvalo 08:30, 21. Feb 2006 (UTC)

Mi tute malkonsentas kun via metodo interpreti la neformalan baloton. Ĉu vi intence aŭ neintence tute ignoris miajn komentojn sube de tiu diskuto? Laŭ mi, ni devas unue prezenti tre klare formulitajn alternativojn, diskuti ĉu ili estas bone formulitaj, kaj poste oficiale eki la baloton. Tio devas esti anoncita en pluraj lokoj en la Vikipedio, por ke la Vikipediistoj facile eltrovu, ke okazadas tiu baloto. Oni antaŭe devas fiksi la tempolimon de la baloto.
Mi nun verkas proponon por oficiala baloto, kiun oni tamen unue devas diskuti antaŭ ol la voĉdono mem povos okazi. Bv. rigardi Vikipedio:Diskutejo/Majuskligo de familiaj nomoj#Propono por baloto kun klaraj alternativoj. Marcos 14:32, 21. Feb 2006 (UTC)
Kio estis neklara por vi? Plimulto de aktivaj kunlaborantoj voĉdonis, ke ne volas plu majuskligi! Ĉu ti estas falŝa? Narvalo 14:46, 21. Feb 2006 (UTC)
Mi konsentas, ke estas tro rapida decido. Min oni apenaŭ povas nomi neaktiva kunlaboranto, tamen mi eksciis pri la baloto hazarde. Necesas certa paso de tempo kaj diskonigo de la vidpunktoj rilate la proponataj ŝanĝoj. - Slavik IVANOV 10:23, 22. Feb 2006 (UTC)
ĉiu kiu balotis akceptis la penson kaj elektis inter la proponoj. Tiel la baloto validas. Narvalo 14:54, 21. Feb 2006 (UTC)
Tamen oni ne bone informis pri tio, ke okazas baloto (ĉar fakte ĝi neniam oficiale komenciĝis), kaj pro tio multaj Vikipediistoj eĉ ne eksciis pri ĝi. Aldone, la baloto estis neklara, ĉar tute ne klaris ĉu la alternativo por minuskligo entenas majuskligon komence de artikolo aŭ ne. Marcos 11:09, 22. Feb 2006 (UTC)
Mi ne "akceptis la penson". Mi balotis ĉar mi sentis min devigita. Subite, duonkaŝe, en iu fora diskut-paĝo ekaperis baloto, kiu povos draste efiki nian tutan projekton! Kaj oni eĉ ne objektive antaŭ-listigis la (mal-)avantaĝojn. Tial mi subtenas la penojn de Marcos. Pasintaj balotoj ja validas, sed fuŝbaloto fuŝvalidas. Bab 16:09, 22. Feb 2006 (UTC)

Laŭ la supre menciitaj mi proponas ekorganizi laŭ jarcentoj-jardekoj la alidirektojn de la artikoloj kaj pluan rapidan baloton por klarigi la malfermitajn demandojn:

  • oni devas majuskligi familian nomon komence de la artikolo por indiki tion- se la familia nomo estas konata.
  • ne necesas majuskligi eĉ artikolkomence la familian nomon.
  • Oni devas aldoni - se konas- ankaŭ la proksimuman elparolon de la titolo inter krampoj ([]) en la artikola komenco, per Esperantaj literoj. (Tiu metodo estu uzinda ankaŭ en la artikolo mem).
  • Oni ne indiku la elparolon de la titoloj

vikipedio:Diskutejo/Regularo nevalida propono de Narvalo 17:16, 21. Feb 2006 (UTC)

Preparo al balotado[redakti fonton]

Mi volas informi ĉiujn, ke sur Vikipedio:Diskutejo/Majuskligo_de_familiaj_nomoj oni nun planas bone organizitan baloton pri majuskligo de familinomoj (la unuan, malbone organizitan baloton la plej multaj konsideras nevalida). Gravas ke antaŭ la eko de la baloto, ni konsentas pri la maniero de balotado, inkluzive pri tio, kiuj alternativoj estu voĉdoneblaj, kaj pri la konciza prezento de la (mal)avantaĝoj de la alternativoj. La nuna propono pri baloto estis ellaborita de multaj (malsamopiniaj) Vikipediistoj. Sed ĝi ankoraŭ estu pridiskutata dum iom da tempo, por ke ne okazu ke post la ekbaloto la maniero de balotado montriĝos netaŭga. Do se vi interesiĝas pri la temo, rigardu la proponon, kaj kundiskutu pri ĝi: Vikipedio:Diskutejo/Majuskligo_de_familiaj_nomoj#Propono_por_nova_baloto. Marcos 22:45, 24. Feb 2006 (UTC)

La baloto pri majuskligo de familinomoj nun okazas[redakti fonton]

Nun okazas la baloto pri majuskligo de familiaj nomoj, en kiu ni balotas pri tio, ĉu ni ŝanĝu niajn regulojn pri la majuskligo de familiaj nomoj (ĉar pluraj Vikipediistoj kritikis la nunajn regulojn). Se vin interesas la temo, voĉdonu nun! Marcos 00:28, 1. Mar 2006 (UTC)

Dua raŭndo de baloto[redakti fonton]

De la 15-a de marto 2006 okazas la dua raŭndo de la baloto pri majuskligo de familiaj nomoj, ĉar en la unua raŭndo neniu alternativo ricevis pli ol duonon de la voĉoj. La dua (kaj certe lasta) raŭndo daŭros ĝis la 28-a de marto. Marcos 16:23, 15. Mar 2006 (UTC)

GRAVA SCIIGO: EN LA DUA RAŬNDO DE LA BALOTO ĈIU DEVAS DENOVE VOĈDONI. NENIUJ VOĈOJ EL LA UNUA RAŬNDO ESTIS TRANSPRENITAJ.

Ĉar ja "ĝis" ne evidente entenas la limon, (ekzemple, se mi diras "li loĝis ĉe siaj gepatroj ĝis sia plenaĝeco" tio ja ne entenas la limon, en la mala kazo tio signifus ke li loĝis ĉe la gepatroj sian tutan vivon) estus utile precizigi "inkluzive" aŭ ne. Tiom pli ke kelkaj voĉdonis en la unua raŭndo post la limdato, sen ia ĝeno por la kalkulanto, kiu verŝajne donas larĝan signifon al "ĝis". --Ssire 16:43, 15. Mar 2006 (UTC)
Sur la paĝo de la baloto estas skribite klare ke la dua raŭndo okazos ĝis inkluzive la 28-a de marto. Marcos 16:58, 15. Mar 2006 (UTC)
En ordo. Mi pardonpetas: mi rigardis nur tie.--Ssire 17:07, 15. Mar 2006 (UTC)
Ankaŭ oni prefere ankoraŭ aldone skribu, laŭ kiu tempozono tiu indiko validas. Ja pro la diversaj tempozonoj eblas ke estas eĉ dudekkvarhora diferenco inter la momentoj kiam finiĝas unu sama dattago en du diversaj lokoj de la Tero. Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:13, 16. Mar 2006 (UTC)
Nu eble estus plej logike kalkuli laŭ UTC -12: do, ĝis kiam ie sur la Tero estas ankoraŭ la 28-a de marto, la baloto validas. - Slavik IVANOV 01:26, 16. Mar 2006 (UTC)
Fakte, ĉar ni ĉiam uzas UTC-on en la Vikipedio, mi nature pensis ke klaras, ke ni parolas pri UTC-aj tagoj (do ĝis 23:59 UTC). Mi do nun enmetas tiun aldonan klarigon en la paĝon de la baloto. Marcos 09:50, 16. Mar 2006 (UTC)

Wikinews[redakti fonton]

Apologies on my use of English... For about a year, the Wikinews Esperanto pre-launch has been only half done. Is there anyone here still interested in an EO Wikinews? If so, let me know, and I can help you all relaunch the project. -- w:en:user:zanimum

Pardonu pri mia uzo de la angla... Dum preskaŭ jaro, la Esperanta Wikinovaĵoj antaŭ-iniciato estas nur duonofarita. Ĉu estas iu ĉi tie interesata pri EO Wikinews? Se jes, bonvolu diri al mi, kaj mi povus helpi reiniciati la projekto. (tradukis 4lex)

Uzanta skatolo[redakti fonton]

Saluton, mi kreis kelkajn skatolojn por la vikipediistoj, mi laboris pri la religioj, profesioj, kaj interesoj. Vi povas trovi ilin el jena paĝo : Vikipedio:Uzantoskatolo. Se vi volas aliajn ŝablonojn en aliaj kategorioj ... bonvolu sciigi al mi. Dankas jonathaneo

Aj ! aj! jonathaneo !! Bonvolu bremsi vian entuziasmon kaj petu ke oni korektu viajn ŝablonojn antaŭ ol distrompeti ke vi kreis ilin ! Estas freneze multegaj eraroj en ili - gramatike kaj eĉ vikie : fuŝe aperadas iu ligo en:user:atheism kiu cetere ligas nenien ! --- Bonvolu pli zorgeme kunlabori. Dankas Arno Lagrange  13:04, 27. Feb 2006 (UTC)

Mi daŭrigis la laboron de Jonathaneo kaj kreis uzantajn skatolojn ĉe Vikipedio:Uzantoskatolo/Interesoj. Ili ne jam estas uzitaj de multaj vikipediistoj, kaj do mi kuraĝigas tiujn kiun ĝi interesus uzi la skatolojn kaj, eventuale, malerarigi ilin. --Internaciulo 10:56, 18. Mar 2006 (UTC)

La Vikipedio kopiita[redakti fonton]

Per ia gugla esploro mi konstatis ke la Vikipedio estas kopiita en iu TTT-ejo nomita Avobe the free encyclopedia en dudeko da lingvoj (intera alie en e-o). Mencio de la fonto aperas nur ete en la fino de la pĝo. Enteno estas ne ofte ĝisdatita : temas do pri malaktuala spegulo de nia laboro sen ebleco redakti. Iom tiklas ke iuj forprenas nian laboron. Tamen estas flate. Arno Lagrange  08:35, 9. Mar 2006 (UTC)

La reguloj de Vikipedio (la licenco) ebligas tion, se ekzistas mencio de la fonto (Vikipedio). Mi imagas, ke ne nur menciita de vi paĝaro kopias informon el Vikipedio. Ekzemple, mi kelkfoje faris tion pri certaj apartaj paĝoj por la paĝaroj http://ironau.ru kaj http://ossetia.ru - Slavik IVANOV 08:45, 9. Mar 2006 (UTC)
Mi pensas tio problema al nacilingvoj, sed al Esperanto tiu ne estas grava.Roberto 08:54, 9. Mar 2006 (UTC)

Komplikaj nomoj[redakti fonton]

En la mondo ekzistas multaj komplikaj loknomoj -- ekz., "Rusia Federacio". Ili estas skribataj kun majuskla unua litero de ĉiu sencohava vorto en la kombino. Laŭ tiu regulo estis iam kreitaj la artikoloj Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj. Antaŭ nelonge estimata Vikipediisto:Petr Tomasovsky movis ilin al minusklaj (Komunumo de sendependaj ŝtatoj). Mi kredas, ke tio estas erara movo, ĉar artikolo pri "komunumo de sendependaj ŝtatoj" estas kvazaŭ pri iu termino, ne pri la nomo de tute certa komunumo -- la postresto de Sovetunio.

Se aliaj vikipediistoj ne kontraŭas konvinke, mi post eble monato remetos la du artikolojn al ilia antaŭa loko (kun aliderektiloj de la nunaj minusklaj formoj). - Slavik IVANOV 23:54, 6. Mar 2006 (UTC)

Mi proponas fari tion eĉ pli frue (kaj mem pretas plenumi tion, ĉar oni ja bezonas Administrantajn rajtojn por forigi la nunajn alidirektilojn por la movo). Do se neniu baldaŭ kontraŭos, mi faros. Marcos 00:26, 7. Mar 2006 (UTC)
Eĉ se estas prave uzi la kunmajuskla formo, tute ne necesas forigi la alidirektilon : ĝi helpas trovi al tiu kiu supozus ke oni skribu minuskle. Alidirektilo ne nepre estas forigenda : ĝi povas esti utila kaj apenaŭ ĝenas ke ĝi ekzistas. Arno Lagrange  06:43, 7. Mar 2006 (UTC)
Arno, vi miskomprenis min. Mi kompreneble volis, ke daŭre ekzistu alidirektiloj. Mi nur diris ke por MOVI la paĝon, necesas unue forigi la alidirektilon. Fari tiel estas pli saĝe ol simple transkopii la enhavon, ĉar oni konservos la historion en la ĝusta loko. Bonŝance, intertempe Petro tre saĝe jam plenumis ĉi tiun taskon. Marcos 15:32, 7. Mar 2006 (UTC)
Laŭ viaj proponoj mi removis la artikolojn. Mi movis ilin laŭ rusa maniero de skribado, kiu estas minuskla. Ankaŭ mi ne scias pri aliaj sendependaj ŝtatoj krom pri tiuj el Sovetunio, kiuj formiĝis en komunumon. Simile pri neagnoskitaj ŝtatoj. Petro 7. Mar 2006 06:32 (UTC)
Grandan dankon. La rusa maniero ne ĉiam estas minuskla: en titoloj oni skribas demajuskle nur la unuan vorton (kontraste al la angla, ekz.), sed en certaj nomoj kelkaj vortoj povas esti skribataj demajuskle (ĉiam tio ĝustas pri landonomoj kaj nomoj de internaciaj superŝtataj institucioj kiel UN, EU ka.). - Slavik IVANOV 22:40, 7. Mar 2006 (UTC)
Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj (ruse Содружество непризнанных государств Ĉiokaze ĝi estas minuskla. Petro 8. Mar 2006 05:57 (UTC)
Do, kredeble estas iu malĝustaĵo. Vidu la grandan artikolon pri KSŜ en ruslingva Vikipedio: ru:Содружество Независимых Государств. Ja ĉiu vorto komenciĝas majuskle. Ankaŭ en la ruslingva artikolo pri ru:СНГ-2 ene de la artikolo oni uzas la majusklan formon (sed, strange, la artikolo mem plu nomiĝas minuskle, kiel vi citis; mi imagas, ke baldaŭ iu movos ĝin). - Slavik IVANOV 08:50, 9. Mar 2006 (UTC)
La ĉi-problemo nur daŭre montras, ke la Vikipedio plu bezonas firman regularon pri majuskloj. Mi proponas, ke pri tiu oni zorgu tuj, post kiam finiĝos tiu baloto pri tiu, laŭ mi kompare kun tio ĉi ne tiom grava kaj plejparte arte elvokita, "problemo" pri la tutmajuskligoj ene de nomoj.
Ankaŭ mi konsentas, ke ne ekzistas alia komunumo de sendependaj ŝtatoj, do la afero jam per tio mem povas esti klara. Tamen, se oni nome eĉ parolas pri la Komunumo de sendependaj ŝtatoj (rimarku la majusklan K!), tiam jam ĉio tute klaras. Unusola problemeto povas esti, ke nomo de vikipedia artikolo ĉiam komenciĝas per majusklo, do en la titolo la diferenco ne montriĝas - tamen, ĉie ajn alie en la artikoloj la diferenco esta jam tre bone videbla - eĉ sen bezono tiriĝi al tiu tikla Ĉiulitera Maniero de(/De?) Minuskligado. Jen mia opinio. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:55, 13. Mar 2006 (UTC)

Informtabeloj en artikoloj pri landoj (ŝtatoj)[redakti fonton]

Mi scivolas, ĉu oni decidis antaŭe ne uzi tabelojn en artikoloj pri landoj aŭ ŝtatoj en ĉi tiu Vikipedio. Mi rigardas la artikolon "Peruo" en multaj aliaj viki-lingvoj -- ŝajnas ke la plimulto de vikipedioj uzas informtabelojn (per ŝablono) en landartikoloj.

Ĉu oni ja decidis ne uzi tiajn tabelojn ĉi tie? Se jes, kial? --Jmb 07:59, 8. Mar 2006 (UTC)

Tute male! Ni ja preferas uzi tabelojn. Oni jam faras tiel por Germanio, Sud-Afriko, Francio kaj kelkaj aliaj. En kelkaj okazoj oni uzas la ŝablonon Ŝablono:Landtabelo. Estus bone, se ni povus pli multe uzi ĝin. Sed iu ja devas fari la laboron enigi la informojn en tian ŝablonon. Do, se vi emas fari ĝin, certe faru! Marcos 11:25, 8. Mar 2006 (UTC)

Selekti aŭ elekti[redakti fonton]

Kiam oni iras al la historio de iu ajn paĝo, aperas la butono "Komparu la selektitajn versiojn". Mi proponas, ke ni ŝanĝu la "selektitajn" al "elektitajn", ĉar la vorto "selekti" havas pli specifan signifon (ofte, sed ne ĉiam, biologian), dum "elekti" estas vorto kun pli ĝenerala signifo. En ĉi tiu kazo, oni simple elektas versiojn. "Selekti versiojn" signifus ke oni traserĉus ĉiujn versiojn kaj elektas iu(j)n el ili kiu havas iun apartan econ. Kion pensas la aliaj? Marcos 17:18, 8. Mar 2006 (UTC)

Ĉu tiu estos utila? Roberto 08:55, 9. Mar 2006 (UTC)
Mi konsentas kun Marcos. Ne forgesu, ke komencintoj uzas Vikipedion por plibonigi sian lingvonivelon, do estu la vortoj kiel eble plej ĝustaj. "Selekti" tute ne konvenas, jen la difino el la reta vortaro: "selekti = elekti kun la celo plibonigi specon, rason ks.". Bea 14:22, 9. Mar 2006 (UTC)
Mi konsentas pri forigo de tiu ĉu-anglaĵo. "Elekti" estas pli ĝusta ĉi-kuntekste. Fakte indas okupiĝi pri plibonigo de teknikaj skribaĵoj en Vikipedio: oftas malĝustaj, nekompreneblaj, lingve eraraj, nekonsenkvencaj kaj aliaj tradukoj. Ĉu eble iu interesiĝus pri lanĉo de speciala Vikiprojekto? - Slavik IVANOV 22:43, 11. Mar 2006 (UTC)
Mi fakte dubas ke pli ĝustas 'Komparu la elektitajn versiojn'. Fakte la mesaĝo aperas en la redaktohistorio de artikoloj kaj ja temas pri selekti inter aro da versioj kiujn du oni deziras kompari. Mi estis preskaŭ ŝanĝonta tion sed mi ekdubas ke trafe. --- Cetere mi gratulas ke iuj interesiĝas pri tiuj lingvaĵoj pri kiuj ĝis nun preskaŭ nur sole zorgadas mi. Arno Lagrange 

Ĉu ni bezonas ĝin? (paĝon kun regularo)[redakti fonton]

mi ellaboris tiun ĉi malperfektaĵon:Vikipedio:Diskutejo/Regularo Ĉu iu havas opinion aŭ ni ne bezonas similaĵon? Narvalo 20:57, 10. Mar 2006 (UTC)

Al mi la teksto plejparte ne plaĉas.
Nur parto "IV. Balotoj" estas inda.
Pri nomoj de titoloj jam estas aparta paĝo. Pri gramatiko la novaj postuloj ŝajnas troajn.
Pri forigo de artikoloj - verŝajne reguloj devas esti, sed ne tiaj. Nur ĉi tio taŭgas: "klara vandalismo (tiujn la administrantoj tuj rajtas forigi)", en la aliaj okazoj oni laŭ mi faru ĉion kiel nun, kun ŝablono:forigu kaj paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj.
Kaj pri "VII.Finiĝo de la projekto" mi eĉ ne scias kion opinii... . Maksim 13:46, 11. Mar 2006 (UTC)
Laŭ mia opinio, jes, similaĵo povus utili. -- 4lex 13:58, 11. Mar 2006 (UTC)
«La enhavo de la Vikipedio estas libere kopiebla, redaktebla por iu ajn» — tio estas simpligo. La enhavo estas kopiebla kun nepra mencio de la fonto (Vikipedio) kaj kun konservo de la sama licenco por la kopiita informo.
Mem la ideo koncize skizi la regulojn (mi ŝatus pli mildan vortigon: interkonsentojn, konvenciojn) en unu paĝo estas tre impona. - Slavik IVANOV 22:21, 11. Mar 2006 (UTC)
Jes, interkonsentoj estas pli bona, sed mi pensas ke estas "reguloj" kiam oni estigas ĝin per balotado. Sekve, ni havu "ĝeneralajn regulojn", la de Vikipedia projekto kiel de malkopirajto, "regulojn", tiuj kiuj aperas de balotado, "interkonsentojn", kiu oni estigas post diskutado, kaj "konvenciojn" tiuj kiuj aperis per nura kutimo. Alie! Oni ne uzas romiajn ciferojn en Vikipedio! Roberto 06:57, 12. Mar 2006 (UTC)

Kunprojektoj[redakti fonton]

Nomoj[redakti fonton]

  • Saluton! La ŝanĝo de la nomoj de kunprojektoj necesas apogon de la komunumo.
  1. por Vikipedio {{SITENAME}} jam estas "Vikipedio"
  2. wikt:template:wikivar#SITENAME jam estas "Vikivortaro"
  3. b:template:wikivar#SITENAME nuntempe estas "Wikibooks; ĝi estu "Vikilibroj"
  4. q:template:wikivar#SITENAME nuntempe estas "Wikiquote; ĝi estu "Vikicitaro"

Bonvolu mencii vian apogon / kontraŭon por la ŝanĝoj aŭ aldoni viajn komentojn.

por:

  1. Gangleri | Th | T 11:44, 13. Mar 2006 (UTC)
  2. 4lex 13:09, 13. Mar 2006 (UTC)
  3. Arno Lagrange  13:44, 13. Mar 2006 (UTC)
  4. Narvalo 13:45, 13. Mar 2006 (UTC) Kial do baloti pri evidentaj aferoj?
    Evoluigantoj postulas tion. Gangleri | Th | T
  5. Yekrats 21:01, 13. Mar 2006 (UTC)
  6. Biciklanto 15:19, 14. Mar 2006 (UTC)
  7. Roberto 10:14, 15. Mar 2006 (UTC)
  8. Ssire 13:12, 18. Mar 2006 (UTC)

kontraŭ:

komentoj:

  1. vidu: project talk:Diskutejo#vikipediistojGangleri | Th | T 16:01, 13. Mar 2006 (UTC)

Bv. sekvi bugzilla:05314[redakti fonton]

bugzilla:05314 – "Sitename and project namespace names for Esperanto Wikibooks and Wikiquote"

Saluton! Dankon pro via partopeno en la voĉdonado. Mi rimarkis detalon pri la diskuta nomspaco ligata al la projekta nomspaco; vidu bugzilla:05314. Ĉu indas unuecigi tiujn formojn? Amike Gangleri · Th · T 02:27, 22. Mar 2006 (UTC)

✔ Farite Gangleri · Th · T 00:24, 30. Mar 2006 (UTC)

Administrantoj[redakti fonton]

  • Arno kandidatiĝis ĉe
  1. meta:Requests for permissions#Esperanto Wiktionary 2
  2. meta:Requests for permissions#Esperanto Wikibooks
  3. meta:Requests for permissions#Esperanto Wikiquote (antaŭe Wikisource)
  • Vidu ankaŭ:
  1. b:project:Administrantoj diskuto kaj voĉdono
  2. q:project:Administrantoj diskuto kaj voĉdono
  3. wikt:project:Administrantoj diskuto kaj voĉdono

Ne hezitu apogi la kunprojektojn kaj kanditatiĝu kiel administranto!


Malgraŭ bedaŭrinda daŭra malatentado de la esperanto-vikipedia komunumo al la kunprojektoj, iu bonvola stivardo plenumis la petojn kaj ni ja ricevis la petitajn administrajn kaj burokratajn rajtojn. Ni tiel do povos prizorgi la menciitajn kunprojektojn. Mi antaŭdankas ĉiujn vikipediistojn kiuj bonvolos ankaŭ kunprizorgi ilin. Dankegas Arno Lagrange  13:38, 18. Mar 2006 (UTC)

E-igado de nomoj de scientistoj[redakti fonton]

Mi petas helpi pri e-igado de nomoj de scientistoj, en formo de adjektivo.

Por poste skribi ion similan al "Weierstrass-a formulo".

Vidu la liston ĉe Vikipediista diskuto:Maksim/Nomoj de scientistoj. Maksim 20:17, 13. Mar 2006 (UTC)

Mi ne scias, kial vi nepre bezonas esperantigitajn formojn. Eĉ malpli mi konsilus adjektivigi esperantigitajn nomojn. Kial vi ne skribas pri formulo de Weierstrass? -- Robert Weemeyer 21:41, 13. Mar 2006 (UTC)
Skribi kiel "formulo de ..." eblas, sed en iuj okazoj la adjektiva formo povas esti pli oportuna, sed ĝin pli malfacile bone verki. Kaj en matematiko vortoj faritaj de familinomoj estas ege oftaj por priskribi multajn gravajn aferojn. Pro tio kial ĉiu matematikisto devas scii ĉiujn eŭropajn lingvojn por legi vortojn "Weierstrass" ktp? Jam estis diskuto pri e-igado... Maksim 07:20, 14. Mar 2006 (UTC)
Ne necesas scii ĉiujn eŭropajn lingvojn. Tre ofte oni komunikas skribe pri matematiko. Kiam oni tamen komunikas parole, ekzistas pluraj eblecoj: Se oni konas la ĝustan prononcon, tute ne estas problemo. Se ne, oni eble povas diveni ĝin. Se oni havas neniun ideon, kiel povus esti la ĝusta prononco, oni povas simple elparoli ĝin kiel ĝi estas skribite (uzante la proponon de la Akademio prononci la W-on en tia situacio kiel V).
La adjektiva formo "Weierstrass-a" estas akceptebla. Oni eble ankaŭ povus esperantigi ĝin kiel Vajerŝtrasa, sed oni estu singarda pri esperantigo de nomoj antaŭe ne esperantigitaj. Se ne estas kutime esperantigi iun nomon, ni ne esperantigu ĝin en la Vikipedio. Marcos 12:48, 14. Mar 2006 (UTC)

Protesto[redakti fonton]

Mi protestas kontraŭ la ŝanĝoj, kiujn evidente faris Vikipediisto:Slavik IVANOV kun mia sekcio Kiel mi vidas al aferon kaj kiun li laŭcele enmanipulis en alian parton de la diskuto por malbonigi min. Jen vi povas vidi la ŝanĝojn: [1] kaj jen [2]. Petro 16. Mar 2006 11:42 (UTC)

Estis Roberto, kiu ial forigis grandan parton de la diskuto, kaj tiel konfuzigis ĉion. Mi nun (espereble ĝuste) restarigis antaŭan version de la diskuto. Marcos 12:41, 16. Mar 2006 (UTC)
Tamen, dankon, Petro, pro la publika kraĉeto al mia vizaĝo. :) Sinviŝante, Slavik IVANOV 20:09, 19. Mar 2006 (UTC)

Pri la diskutejo mem[redakti fonton]

Mi dankus ke vi ĉiuj diskutemuloj bonvolu atenti ne igi ĉi paĝon tro peza - alikaze ĝi foje fariĝas apenaŭ redaktebla, sekve de oportuna ilo por kundiskuti ĝi fariĝas simple tute malirebla aŭ almenaŭ neredaktebla-. Mi refoje prizorgis arkivigon laŭ temoj kaj tempo. Sed mi petegas vin ĉiujn atenti antaŭ ol plilongigi iun temon, krei por ĝi specialan paĝon kaj tie daŭrigi la longan diskuton. Donu al ĉi paĝo titolon sub formo Vikipedio:Diskutejo/Titolo de la temo kaj ordigu ĝin en la sekcion Laŭtemaj lastaj arkivigtaj diskutoj alfabete ordigita laŭ Titolo de la temo. Dankas pro la atento Arno Lagrange  14:26, 18. Mar 2006 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

mi kreis ŝablonojn {{DiskutejoEnkonduko}} {{DiskutejoAliLingve}} {{DiskutejoArkivoj}} por faciligi la redaktadon de la paĝo kaj ĝian ĝisdatigon eĉ kiam ĝi fariĝas tro peza. Arno Lagrange  14:44, 18. Mar 2006 (UTC)

Verba tempo[redakti fonton]

"Ĉi tiu artikolo estis akceptita en la liston de elstaraj artikoloj."

Mi opinias tiun ĉi frazon ne tute korekta, ĉar se la artikolo estIS akceptita, oni povus konkludi ke ĝi ne plu estAS akceptita, tio estas, ke ĝi unue estIS akceptita, sed poste oni ŝanĝis tion. Sed se la artikolo estAS akceptita ĝi ankaŭ restas tia.

Komparu ankaŭ la uzon de la esprimo "estimata sinjoro". Oni neniam dirus "estimita sinjoro", ĉar oni povus konkludi ke oni ne plu estimas tiun sinjoron.

Mi origine kreis tiun ŝablonon, kaj verŝajne ne tre zorge pensis pri la tempo de la verbo. Mi konsentas kun via argumentado, kaj nun ŝanĝis ĝin al "estas akceptita". Ĉu la aliaj ankaŭ konsentas? Marcos 19:54, 19. Mar 2006 (UTC)
Ambaŭ formoj taŭgas, sed inter ili ekzistas nuanco de signifo. "Estis akceptita" insistas pri ago, kiu okazis en la pasinteco, dume "estas akceptita" insistas pri stato nun aktuala. Fakte "estis akceptita" signifas "estiĝis/fariĝis akceptita".

Kompreneble la demando ne estas ĉu la frazo estas korekta en absoluta senco, ĉar estas evidente ke gramatike ambaŭ estas taŭgaj. La demando estas ĉu ĝi estas korekta ene de sia kunteksto. Se ni "insistas pri tiu ago okazinta en la pasinteco" (estIS akceptita) ni ne esprimas ion ajn pri la posta tempo, kio lasas ĉiajn postajn eblojn malfermaj, inkluzive de eventuala repreno de tiu akcepto. Tiakaze "estIS akceptita" estus plej taŭga. Sed nia frazo ja precize volas "insisti pri stato nun aktuala" (estAS akceptita).

Plej trafe ŝajnus al mi "estis akceptata" : tio signifas ke en iu tempo iuj akceptis ĝin kia ... kaj ĝuste ne signifas ke tio ĉiam validos. Kio estis vidata valora en iu momento povas esti en alia momento vidata ne tiom bone. Malice Arno Lagrange  21:45, 20. Mar 2006 (UTC)

Ne temas pri ĉiama valido, sed pri nuna valido.

Ne Arno, ne gravas la ago de akceptado, sed la fakto, ke nuntempe la artikolo estas en la listo de elstaraj artikoloj. Kompreneble oni povas forpreni artikolojn de la listo. Ĝuste tial necesis ŝanĝo de "estis akceptita" al "estas akceptita". Marcos 13:29, 21. Mar 2006 (UTC)
Do, kial ne tutsimple uzi simplan formon "tiu artikolo estas/ kuŝas / troviĝas /registriĝis /en la listo ..." aŭ "ni registris tiun artikolon en..." . Sed kial simpligi, kiam oni povas kompliki ?--Ssire 15:18, 21. Mar 2006 (UTC)
Kial ne gravas la ago de akceptado? Kiam la artikolo estis akceptita? Kiam okazis la ago de akceptado? Ĉu nun? Do poste eble estas, se ĝi estis akceptita ekz. hieraŭ, antaŭ unu horo (iam en pasinteco), do poste estis. Kaj se akceptita aŭ akceptata? Kiomfoje ĝi estis akceptita? Sole unufojon. Do akceptita. La ago de akceptado jam finiĝis. Se ĝi estos akceptata kelkfoje (do la ago de akceptado ripetiĝos), do poste akceptata. Do ĝuste la frazo sonus: La artikolo estis akceptita en la liston...Petro 21. Mar 2006 19:53 (UTC)

"Estis akceptita" estas la plej bona formo, ĉar ĉi tie pli temas pri ago, ne pri stato. "Estis akceptata" estas ĉi-kuntekste erara, ĉar ĝi signifus daŭran akceptadon en la pasinteco.

Artikolo A unue estis akceptita en la liston. Poste oni ne forprenis ĝin. Tio estas, ĝi NUN ankoraŭ estAS akceptita, ĝi NUN ankoraŭ estAS en la listo. Artikolo B unue estis akceptita en la liston. Poste oni forprenis ĝin. Tio estas, ĝi NUN ne plu estAS akceptita, ĝi NUN ne plu estAS en la listo. Rimarku ke oni ankoraŭ povas diri senmensoge ke ĝi estis akceptita. Nuna STATO: Ambaŭ artikoloj estis akceptitaj, sed nur artikolo A estas akceptita.

La demando estas, ĉu artikolo estas akceptita unufoje por ĉiam. Se jes, la formo "estis akceptita" subkomprenigas, ke ĝis nun ĝi estas tia. Se ne, devus esti "estas akceptita". Mi ne konas la regularon de Vikipedio.
Artikolo ne estas akceptita por ĉiam. Eblas elpreni artikolojn el la listo de elstaraj artikoloj. Ĝuste tial "estas akcpetita" estas la preferinda formo en ĉi tiu kazo. Marcos 20:51, 22. Mar 2006 (UTC)

Jaroj antaŭ Kristo[redakti fonton]

Oni skribas ĉi tie: en:1st Century BC ke jaro -1 estas jaro 2 a.K, -2 estas jaro 3 a.K, ... . Kaj jaro 0 estas jaro 1 a.K..

Sed nun en ĉi tiu vikipedio jaro -1 estas jaro 1 a.K, -2 estas jaro 2 a.K, ... , kio estas malvero .

Pro tio mi proponas renomi ĉiujn artikolojn pri jaroj antaŭ Kristo al nomoj "1 a.K", "2 a.K", "3 a.K", ... . Maksim 06:47, 20. Mar 2006 (UTC)


Tro kristana metodo, mi ne scias kiel solvi la problemon. Ĉu oni uzu post litero K punkton? Narvalo 11:23, 20. Mar 2006 (UTC)

Nia tuta jarnombrado havas kristanan fonon. Tion oni povas ŝanĝi per prisilentado. Tamen mi ne postulas ŝanĝon de la ĝisnuna skribmaniero. Sed se oni ŝanĝos ĝin, nepre oni ne skribu "1 a.K" – oni kompreneble skribu punkton post la K kaj lasu spacon antaŭ ĝi: "1 a. K." -- Robert Weemeyer 11:35, 20. Mar 2006 (UTC)
Ja kristanas la fono, sed tute artefarite, minimume en tiu senco, ke tre versŝajnas Kristo naskiĝis kelkajn jarojn antaŭ si mem - sed kun tiaj homoj (homoj ?) oni ne miru pro stragaĵoj tiaj ;-). La sistemo -1, -1OOO, ktp, ne pretendas al matematika rigoreco: temas pli pri konvencio. (Komparu kun la hor-sistemo de la usonanoj, kie 9 am devus logike esti 3 am ) Persone, mi ne tro emas al tiu ŝanĝo. Sed ja la mallongigo nepre estu sen spaceto, kie ajn oni uzas ĝin, same kiel t.e.; p.e.; i.a.; ktp. Se tion tamen oni faras, pro kohereco oni ankaŭ devos enkonduki "p.K." (post K.) por la limaj kazoj ekz. Germaniko. Kromnomo de Roma konsulo k armeestro (Tiberius Drusus Nero, 16 a.K.–19 p.K.).--Ssire 14:07, 20. Mar 2006 (UTC)

Mi kontraŭas la spacon! Ĉe mallongigoj oni ne uzas spacon (kaj punktojn ĝenerale) ktp. Narvalo 11:44, 20. Mar 2006 (UTC)

Ankaŭ mi kontraŭas la spacon. Marcos 12:03, 20. Mar 2006 (UTC)
Mi kontraŭas la spacon. -- Yekrats 14:26, 20. Mar 2006 (UTC)
Bone, mi intertempe lernis, ke estas diversaj reguloj pri spacoj ĉe mallongigoj. Ekzemple en la angla oni ŝajne ne uzas spacojn (vidu en:Abbreviation#Style conventions). Tamen en la germana oni uzas spacojn (de:Abkürzung#Abkürzungen mit Punkt und Leerzeichen), ĉar la unuopaj literaj reprezentas vortojn, kaj inter vortoj estu spaco. Ĉar la reguloj estas diversaj, mi ne insistas pri la spaco, sed jes pri la punkto. -- Robert Weemeyer 15:56, 20. Mar 2006 (UTC)
Certe estas diversaj kutimoj en diversaj lingvoj, sed eĉ jam nun en eo, ĉar jam verkiĝis multe da referencaj libroj, i.a. PIV kaj PMEG, kiuj ne uzas spaceton (notu ke spaceto estas la nomo de la tipografia blanka intervalo, dum spaco povas esti alineo, marĝeno, ktp). La avantaĝo de la senspaceta kutimo kuŝas en tio, ke eblas sinsekvigi du (aŭ pli) mallongigojn sen konfuso: "tio okazis i.a. a.K." kvankam ne nur tio maloftas sed plie ne rekomendindas....--Ssire 16:21, 20. Mar 2006 (UTC)

Unue: Iu jaro nul tutsimple ne ekzistas. Due: Ligi la tempokalkulon al elektita religio estas treege unuflanke. 130.149.87.80 16:42, 20. Mar 2006 (UTC)

Nu jes, sed ĝi estas ligita – la demando estas nur, ĉu oni mencias la ligon aŭ prisilentas ĝin. Aŭ ĉu vi volas enkonduki novan tempokalkulon? -- Robert Weemeyer 17:29, 20. Mar 2006 (UTC)

Vere mi ne komprenas kial -1 estas 2 antaŭ Kristo. Eble tiu estas stultatĵo de homoj kiu ne havas ion pli utila kion fari. Roberto 18:23, 21. Mar 2006 (UTC)

Do ŝajnas ke oni ne kontraŭas ke mi renomigu na -1 al "1 a.K.", na -2 al "2 a.K." ktp. Mi iam komencos. Maksim 12:01, 24. Mar 2006 (UTC)

Malplenaj kategorioj[redakti fonton]

Por kio estas tute malplenaj kategorioj faritaj de Maksim-bot? Ekz. Kategorio:Kombinaj algoritmoj. Mi volis ekscii ion el ĝi kaj mi trovis sole pluajn 5 malplenajn subkategoriojn. Ĉu ni marku ilin per ĝermeto? Petro 21. Mar 2006 06:46 (UTC)

Ili estas ĉar mi prepariĝas al kreado de artikoloj, kiuj estos en ĉi tiuj kategorioj. Mi ne povas tute samtempe kei kategoriojn kaj artikolojn. Maksim 06:53, 21. Mar 2006 (UTC)
Ĉu ne estus pli bone unue krei artikolojn kaj nur poste aldoni kategoriojn? Aŭ ĉu oni konstruante domon unue konstruos tegmenton kaj nur poste fundamentojn? Petro 21. Mar 2006 06:57 (UTC)
Mi tute konsentas. Kaj mi admiras la verkemon de Maksim! Li kreas dekojn, centojn da kategorioj – kiom da artikoloj li planas verki? Sed bonvolu ne taskigi roboton pri la tradukado. Kaj bonvolu ne plu krei kategorion antaŭ kiam vi verkis almenaŭ kelkajn artikolojn taŭgajn por ĝi. -- Robert Weemeyer 09:46, 21. Mar 2006 (UTC)

Letero de ĈRI[redakti fonton]

Dátum: Tue, 21 Mar 2006 15:00:26 +0800
Feladó: "espradio" <esperanto@chinabroadcast.cn> 
Kara kaj estimata! 
Bonvole faru laŭ via reala bezono kaj ni dankas al via propagando pri nia retejo. 
Viaj proponoj kaj rimarkigoj estas bonvenaj. 
Anticipan dankon! 
E-Redakcio de CHRI
Temo: permespeto 
Mi petas vian permeson por aperigi artikolojn el via retejo en Vikipedio, 
reta leksikono. Kompreneble, mi indikas la fonton.
Tamen Vikipedio ne estas novaĵ-servo. Por tio ekzistas Wikinews (kaj oni ja nuntempe serĉas homojn, kiuj volas estigi Esperantan Wikinews; vidu supre).
Aldone, en ĉiuj projektoj de Wikimedia, ĉiuj tekstoj estas sub GFDL. Tio signifas ke se oni uzas tekstojn de aliaj homoj, necesas ke ili klare diras, ke ili permesas meti la tekston sub GDFL. En la supra teksto ili tute ne parolas pri tio. Ni do daŭre ne povas uzi iliajn artikolojn en ajna Vikimedia projekto. Marcos 13:27, 21. Mar 2006 (UTC)


Ili do skribas pri tio, kiel Monato permesis tion. Narvalo 15:10, 21. Mar 2006 (UTC)

Mi pensis pri tio, ke estus bone, se sur Startu.net aperus la vikipediaj artikioloj de la semajno kaj kunlaboraĵoj de la semajno. Tiel ni povus altiri pli da vizitantoj kaj kontribuontoj al la Vikipedio.

Mi kontaktis la respondeculon de Startu.net, kaj li informis min, ke ni devas havi RSS-fluon de la ADLS kaj KDLS por ke ili povu aperi aur Startu.net. Mi mem ne havas la komputikan scion por mem krei tian RSS-fluon. Ĉu iu alia ĉi tie povas helpi pri ĝi? Marcos 10:12, 23. Mar 2006 (UTC)

Gazetaro/ĵurnaloj/periodaĵoj/gazetoj[redakti fonton]

Ekzistas ĉi-momente pluraj, kategorioj kiuj traktas la samam temon: gazetaro, ĵurnaloj, periodaĵoj, revuoj, gazetoj, ktp. Jen iu periodaĵo troviĝas sub Gazetaro dum alia simila periodaĵo troviĝas sub Ĵurnaloj. Se neniu protestos, mi volus iom post iom ŝovi ĉion al "periodaĵoj", la plej baza nomo, kaj tie krei eventuale subkategoriojn (ekzemple "magazinoj" = "ilustritaj periodaĵoj"), ktp. PaulP 16:26, 23. Mar 2006 (UTC)

Bone! Dankegon. La nuna hierarkio ŝajnas tre stranga! -- Yekrats 17:37, 23. Mar 2006 (UTC)
Dankon pro la subteno. Post longa pripensado mi proponas la jenan hierarkion. Iuj specifaj gazetoj povas tamen esti en pluraj kategorioj, ekzemple Ĉeĥa esperantista fervojisto estus sub Ĉeĥaj gazetoj, sub Esperanto-gazetoj kaj sub Fervojistaj gazetoj.
Mi proponas uzi la ĝeneralan vorton gazetoj, ĉar ĝi ŝajnas esti plej ofte uzata en Vikipedio, kaj krome ĉiuj aliaj nun uzataj vortoj (revuo, magazino, ĵurnalo ...) ja estas specifaj formoj de gazeto. PaulP 09:19, 24. Mar 2006 (UTC)
Ankaŭ mi proponas uzi la ĝeneralan vorton gazetoj, ĉar revuo, magazino, ĵurnalo ... estas specifaj formoj de gazeto. Maksim 11:59, 24. Mar 2006 (UTC)
Mi certe subtenas la uzon de "gazeto" kiel baza vorto. Mi ĝenerale malrekomendus ĉian ajn uzon de la vorto "ĵurnalo", ĉar regas konfuzo pri ĝia signifo (rigardu la komentojn en ReVo pri "ĵurnalo"). Marcos 12:03, 24. Mar 2006 (UTC)
Kio tiam pri ĵurnalisto? Ĉu ĝi estu gazetisto, ja temas pri profesiulo pri ĉiuj specoj de gazetoj. Maksim 13:30, 24. Mar 2006 (UTC)
Ne temas pri tio, Maksim. Temas pri unueco en ordigado. Nun ni havas la kategorion "Meksikaj revuoj" sed "Belgaj gazetoj". Iuj gazetoj estas sub "Gazetaro", aliaj ne. Mi nur provas krei iom da unueco, kiel proponita en la jena hierarkio.
Mi tute konsentas kun vi. Sed "ĵurnalisto" -> "gazetisto" estas sekva logika paŝo. Maksim 14:38, 24. Mar 2006 (UTC)
Maksimo, vi ne tute pravas. En Esperanto (kiel en ajna lingvo) ekzistas vortoj, kies fiksita vortara signifo ne plene koincidas kun la signifo, kiun oni povus supozi laŭ la strukturo de la vorto. Vidu en rusaj fonto pri lingvistiko terminon внутренняя форма слова, ekzemple, por ekhavi pli bonan imagon pri la temo. Termino "ĵurnalisto" du, malgraŭ evidenta ligiteco kun "ĵurnaloj", signifas ankaŭ televidajn, revuajn kaj interretajn ĵurnalistojn; kaj (ĉu surprize?) tio ne estas mallogike. - Slavik IVANOV 22:05, 30. Mar 2006 (UTC)
La signifo de ĵurnalismo/ĵurnalisto ĉiam estis klara. Bedaŭrinde neniu el la pluraj uzataj signifoj de "ĵurnalo" kongruas kun ĝi. En ReVo, Sergio Pokrovskij proponas signifon de "ĵurnalo" kongrua kun la signifoj de ĵurnalismo/ĵurnalisto (do "amasinformilo"). Sed tio ĝis nun estas nur propono kaj ne praktike uzata signifo. Tamen, ni ne ŝanĝu la lingvouzon rilate al la klare difinitaj vortoj ĵurnalismo/ĵurnalisto. (Legu ĉi-teme la koncernan paĝon en ReVo). Marcos 12:38, 26. Mar 2006 (UTC)

Kial uzi la terminon "gazetaro"? Multaj aliaj kategorioj utiligas la pluralon anstataŭ -aro sufikso. -- Yekrats 13:45, 24. Mar 2006 (UTC)

Ĉar ĝi jam ekzistis. Sed mi pretas unuecigi al "Gazetoj" PaulP 14:41, 24. Mar 2006 (UTC)

Iom ĝenas min la fakto, ke la ekzistanta kategorio "Esperanto-gazeto" ne uzas pluralon. Kial oni faris escepton pri ĝi? PaulP 14:41, 24. Mar 2006 (UTC)

Oni ne faru la escepton. Kreu kategoriojn "Esperanto-gazetoj" kaj "Gazetoj" kaj movu ĉiujn artikolojn de la malnovaj kategorioj. Maksim 16:10, 24. Mar 2006 (UTC)
Bone. "Gazetoj" mi jam kreis, kaj baldaŭ movos ĉion; sed "Esperanto-gazeto" estas tre granda kategorio, kaj postulos multajn horojn de movado. Aŭ ĉu iel eblas aŭtomatigi tion? PaulP 16:25, 24. Mar 2006 (UTC)

Ĉu iu inter vi, kiu sekvas la diskuton, havas "administran povon"? Se jes, bv. forigi la jenajn kategoriojn, kiuj estas malplenaj: Gazetaro, Periodaĵoj, Hungaraj Esperanto-gazetoj, Ĵurnaloj, Fizikaj ĵurnaloj, Matematikaj ĵurnaloj, Gazetoj fake ordigitaj.

Ĉiujn forigpetojn bonvolu mencii sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Tiam certe baldaŭ administranto (ekz-e mi) forigos ilin. Sed oni ja devas doni al aliaj homoj la eblecon kontraŭi la forigon. Marcos 12:38, 26. Mar 2006 (UTC) --- Farita PaulP 18:03, 26. Mar 2006 (UTC)

Kiel? (pri E-komencantoj en Vikipedio)[redakti fonton]

Ĉu estas vojo en kio persono kiu nur komencas Esperanton povas kontribui sen ĝeni personon kiu ne plaĉas lingvoerarojn en artikolo? Ĉu estas OK aldoni la faktojn kaj lasi alia personojn korekti la lingvon? Estas persono kiu estas kolera kaj minacas bloki min ĉar li diras li ne havas tempon korekti lingvon lia mem - sed mi ne komprenas kial, ĉar neniu diris ke ĝi devas esti li en la unua loko.

Mi komencas pensi ke mi devas lasi Esperanton al personoj kiuj estas pli bona kun lingvoj, ĉar la granda aĵo pri Esperanto estas signifata esti ke ĝi estas facila kaj estas nur 16 reguloj, sed tiam personoj diras vi ne povas diri ĉi tion, kaj vi ne povas diri tion, kaj en fakto estas multa de kaŝata reguloj.

Bobo Katzo 23:25, 25. Mar 2006 (UTC)

Is there a way in which a person who is only starting Esperanto can contribute without annoying a person who doesn't like language errors in articles? Is it OK to add the facts and let other people correct the language? There's a person who's angry and is threatening to block me because he says he doesn't have time to correct the language himself - but I don't understand why, because nobody said that it has to be him in the first place.

I am beginning to think that I must leave Esperanto to people who are better with languages, because the big thing about Esperanto is meant to be that it's easy and there are only 16 rules, but then people say you can't say this, and you can't say that, and in fact there are a lot of hidden rules.

Vi povas kunlabori, se vi ĉiam trifoje tralegas viajn tekstojn antaŭ ol konservi ilin, ĉar tiam eble la kvanto de eraroj ne estos tiom grandaj. La ĉefa problemo, kiun mi vidas en via ĉi-supra teksto estas tro angla-lingvaj esprimmanieroj. Se vi sukcesos iom pli eviti ilin, vi povos kunlabori. Se ne, tiam vi eble unue praktiku vian Esperanton en alia loko, kaj poste revenu. Marcos 12:45, 26. Mar 2006 (UTC)
Laŭ mi vi povas tute ne timi gramatikajn erarojn. La plej gravas ke vi aldonos informon. La gramatikon oni poste korektos. Maksim 06:13, 27. Mar 2006 (UTC)
Redaktu kuraĝe ja estas unu el la ĉefaj gvidlinioj de Vikipedio. La specifeco de la Esperanta Vikipedio, tamen, estas abundo de novaj esperantistoj, kies lingvaĵo ne ĉiam estas sufiĉe matura. Certe ili kontribuu, kontroli iliajn kontribuojn estas la tasko de la vikipediista komunumo -- ĉu iu imagas bonan solvon por tio?.. - Slavik IVANOV 22:09, 30. Mar 2006 (UTC)
Ili unue eklernu la tutan gramatikon de Esperanto kaj poste ili venu por redakti. Imagu, se lernantoj el la 1-aj klasoj de bazaj lernejoj venus redakti naciajn vikipediojn en siaj nacilingvoj, eĉ nesciante bone la gramatikon de siaj nacilingvoj. Kiel longe la ceteraj vikipediistoj aŭ uzantoj tolerus tion? Simile estas ĉe ni. Ili aŭ eklernu la gramatikon kaj poste ili estos bonvenigataj aŭ ili ne redaktu. Viaj laŭdataj motoj redaktu kuraĝe estas similaĵo kun ŝoforu kuraĝe, sufiĉas, ke vi scias, kie troviĝas stirrado kaj rapidecŝaltilo, gaspedalo kaj ĉu vi jam povas ŝofori? Jes, vi povas, sed kiel longe? Aŭ ĉu E-o viki estas ekzercejo por novaj esperantistoj, kie "iu" korektos ilin? Ni ne estas instruistoj. Petro 31. Mar 2006 06:16 (UTC)
Responde al: «Imagu, se lernantoj el la 1-aj klasoj de bazaj lernejoj venus redakti naciajn vikipediojn en siaj nacilingvoj, eĉ nesciante bone la gramatikon de siaj nacilingvoj. Kiel longe la ceteraj vikipediistoj aŭ uzantoj tolerus tion?». Tolerus (kaj ja toleras en multaj lingvaj versioj de Vikipedio!) ĉiam, iom ajn longe, ĉar forestas manieroj forbari de vikipedia redaktado ne tre klerajn personojn. Oni rajtas puni nur vandalojn, sed se iu persono ne tre bone reganta lingvon priskribas sian urbon aŭ ankoraŭ ion, kion li scias pli bone, ol aliaj — estas nepre pozitiva fakto (almenaŭ dum Vikipedio estas Vikipedio). - Slavik IVANOV 01:00, 2. Apr 2006 (UTC)
Slavik, se vi persone garantios, ke vi persone korektos tiuj malfacile korekteblajn laŭ literatura stilo artikolojn, poste vi povas inviti ĉiujn lernantojn de Esperanto, por ke ili redaktu. Se vi ne volos ŝanĝi kaj korekti ilian artikolojn, do pli bone estos, se ili plu lernu kaj poste, kiam ili estos je certa nivelo de lingvokono, ili kuraĝe redaktu. En la naciaj lingvoj tio eble estas iom alia afero ol en Esperanto. Ekz. en la rusa rusoj scios, kie estas "nur" gramatika eraro, kiu estas pli facile korektebla, sed se en E-o ili skribos malĝuste preskaŭ duonon de artikolo laŭ literatura stilo, tio estas malfacile korektebla. (Ekz. Avtomobilo tio maŝino, ĉe kio kvar rondo. Anstataŭ: Aŭtomobilo estas maŝino, kiu havas kvar radojn.) Nu Slavik, se vi pretas kontroli kaj korekti ilin, trankvile invitu lernantojn el ĉiuj E-o rondetoj, por ke ili redaktu. Aŭ eble pli bone estos, se ili sendos siajn alŝuteblajn artikolojn rekte al vi, vi korektos ilin, resendos ilin al ili reen kaj ili poste enmetos siajn de vi korektitaj artikolojn en Vikipedion. Petro 2. Apr 2006 06:43 (UTC)
Bedaŭrinde plej ofte mankis informo, pri kio li skribis. Tiel la aldonoj estis konfuzoj ne informoj (legu sube).

Gramatikaĵoj povas esti korektitaj, sed logikajn erarojn oni apenaŭ povas. Vidu, kion li aldonis ĉe enantiomero (legu) kaj tion kaj tion. Temas ne nur ** gramatikaj eraroj, sed ankaŭ kuntekstaj, logikaj eraroj. Mi devis reverki tekstojn, elpensante, kion li celis. Narvalo 07:15, 27. Mar 2006 (UTC)

Mi treege malkonsentas kun la opinio de Maksim, kiu favoras al rapidega senzorga kreado de amaso da malnetajoj, opiniante ke "iuj" postkuros ilin por poluri iliajn fuŝaĵojn. Mi makonsentas pro multal kialoj: unue, la "kreantoj", kiu kreas pli rapide ol siaj ombroj, ne progresas, ĉar ili opinias ne grave atenti pri la korekteco de siaj vortumadoj; due, ili funkcias kiel "elito" kapabla krei, lasante al la "ordinaruloj" la taskon purigi iliajn eminentajn produktaĵojn; trie, ĉar ne necese "iu ordinarulo" troviĝas por tion fari, restas amaso da malnetaĵoj, kiu povas pridubigi la fierecon anonci ke eo:vikio enhavos baldaŭ 50 000 artikolojn. Kiel multaj, mi ja kulpas pri eraroj, kaj mi neniel postulas ke oni estu perfekta. Ja oni fidu la aliajn por poluri kiam necesas, sed aldoni unu forgesitan akuzativon aŭ prepozicion (kiel **"pri" en la supra teksto de nia tamen lerta Narvalo) ne estas la sama tasko ol ĉion reverki...--Ssire 08:42, 27. Mar 2006 (UTC)
Se mi en trankvila stato relegas miajn hastajn alŝutojn, mi korektas ilin.:) Narvalo 09:48, 27. Mar 2006 (UTC)

Bobo Katzo, se vi ankoraŭ estas sufiĉe malcerta pri la lingvo, eble vi skribu viajn ŝanĝproponojn unue en la diskutpaĝon. Vi povos informi nin en tiu ĉi diskutejo, kaj espereble iu korektlegos viajn tekstojn kaj poste metos ilin en la artikolojn. – Se vi volas krei tute novan artikolon ekzemple pri Umilo sen tuj publikigi ĝin, vi povas krei paĝon Vikipediisto:Bobo Katzo/Umilo por verki ĝin. Poste anoncu ĝin, iu korektlegos ĝin kaj movos ĝin al la ĝusta loko. -- Robert Weemeyer 14:06, 27. Mar 2006 (UTC)

Vandalismoj[redakti fonton]

bv vidi Astronomion (historio), kaj forbaru 84.166.26.83. Le Hibou 22:04, 28. Mar 2006 (UTC)

Mi forparis la IP-on por unu semajno. La ulo estas vere fia. Ve ! dankon al Le Hibou ke vi restrigis dufoje. Arno Lagrange  05:43, 29. Mar 2006 (UTC)

La paĝo Kiel krei paĝon estis viktimo de fuŝulo ( 213.235.78.247). De la 5-a de marto ĝi entenis sensencaĵon. Mi restarigis ĝin. Ni devus esti pli atentemaj al vandalismoj por ke niaj paĝoj ne restu dum semajnoj difektitaj. Arno Lagrange  05:43, 29. Mar 2006 (UTC)

Bonvolu vidi ankaŭ la paĝon "Aktualaĵoj".

Paĝo pri aktualaĵoj estis restarigita. Dankon por atentigo. Petro 4. Apr 2006 19:53 (UTC)