Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 14

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kampo aŭ agro?[redakti fonton]

Sur Diskuto:Agro estiĝis diskuto inter Narvalo kaj mi pri tio, ĉu ni uzu la vorton "agro" aŭ "kampo" por tiu artikolo. Ĝis nun ni ne venis al interkonsento. Bertilo jam subtenis mian preferon de "kampo", sed mi volas ankoraŭ aŭdi opiniojn de aliaj antaŭ ebla reŝanĝo de la titolo al kampo (terpeco). Marcos 20:52, 13. Nov 2007 (UTC)

Nu, tie estas iom granda opinio!... Mi esperas ne lacigi vin kaj pardonpetas pro iu ebla eraro (mi ne reviziis la tekston). --- Fernando Maia Jr. 04:00, 14. Nov 2007 (UTC)

Do, mi akceptas klarigon de Fernando Maia Jr. kaj donas pravon al Marcos, sed la titolo devas esti kampo (agrikulturo). Mi ĝojas, ke ni statistike plibonigis fidindecon de Vikipedio:). Narvalo 07:34, 14. Nov 2007 (UTC)

Nu, ŝajnas al mi pli bone havi du apartajn artikolojn: "kampo(agrikulturo)" kaj "agro", kiuj ja evidente ne estas tutsamaj aferoj. Bea 08:48, 14. Nov 2007 (UTC)

Saluton, Bea! Ĉu? Nu, mi malmulte uzas la vorton agro'n, tamen pro Revo mi kredas, ke agro estas ja la regiono de la kamparo interesa al agrikulturo. Ĉu vi malkonsentas? Verdire Revo difinas agro'n per du nuraj vortoj: kulturata kampo. Pro nia diskuto supre menciita ŝajnas, ke agro estas kaj kulturata kaj kulturebla kampo, t.e. ĝuste tiu regiono de agrikulturo. Se mi miskomprenas, karulino, bonvole klarigu la aferon. Iel ajn se ni kreas artikoloj pro ia tro subtila diferenco, eble mankos informo por plenigi ilin, kiuj certe estos ĝermoj dum granda periodo. Vidu la angla artikolo en:Field (agriculture). La angla vikipedio kutime havas grandegajn tekstojn. Se ili ne trovis kion skribi, ni eĉ povos klopodi... Kaj Narvalo (rido), vi pravas! Diskuti pligrandigas la fidindeco laŭ tiu profundmezuro de Meta! Ili iom pravas... (Amuzis min la elekto de Marcos, ĉar kultiv' estas neoficiala radiko! hehehe Tamen ĉerte pli ĉiutaga vorto ol agro, malgraŭ tio...) --- Fernando Maia Jr. 12:29, 14. Nov 2007 (UTC)
Saluton, Fernando! Mi legis parton de la diskuto, sed ne havis tempon ĉion tralegi. Mi miras, kiom oni povas diskuti pri tiaĵo. Imagu la grandecon de nia vikipedio, se tiuj bajtoj estus en artikoloj! Ne, mi ŝercas, mi bone komprenis la profundmezuron. Laŭ ReVo (mi povos kontroli en PIV nur ĉi-vespere) la afero estas tute klara. Tiel bovinoj ekzemple paŝtiĝas en kampo kaj tritiko kreskas en agro (kiun oni povas ankaŭ nomi kampo). Se en la angla vikipedio ne estas artikolo pri tio, tio tute ne estas kialo ne havi ampleksan artikolon pri ĝi (rigardu la francan, kiu estas eĉ malpli granda, kaj ne havas ĝermindikon). Estos tre interesa scii historiaĵojn pri kiel estis limigitaj kampoj kaj agroj, de kiam ili ekzistis, aferoj pri impostoj, grandeco, ktp. Kaj tutsimple por kompreni vorton kiel agrokulturo, la artikolo agro ne manku en la vikipedio. --Bea 13:34, 14. Nov 2007 (UTC)

La tuta terminaro kampara ŝajnas nun esti en terura konfuzo. La solaj vere klasikaj vortoj, kiuj estas plu plene kompreneblaj kaj apenaŭ miskompreneblaj, estas "kampo", eventuale laŭbezone "kulturata kampo", kaj "terkulturo". Pri "kulturi" kaj "kultivi" la nova PIV klopodas fari la distingon, ke oni "kulturas kampon aŭ teron" sed "kultivas tritikon aŭ maizon". Tiu distingo estas tute nenecesa, sed eĉ pli nenecese estas ekuzi novan vorton "terkultivado" (notu bone, ke laŭ PIV-2000 ĝi estas sensenca). Ne serĉu nebezonatajn distingojn en PIV, ne kreu propran Vikipedian dialekton. --Surfo 12:56, 14. Nov 2007 (UTC)


Mi havas la stilon de Kolonja Bluo. Eble oni ŝanĝis tion en la centro, ĉar ekde nun mi kelkfoje ne vidas nur etigitajn literojn (ekz. ĉe dezirataj artikoloj). Kie mi povas legi pri tiu ŝanĝo? Narvalo 17:21, 16. Nov 2007 (UTC)

Ankaŭ sur mia ekrano subite malgrandiĝis literoj, kaj jam de unu horo mi sensukcese provas restarigi la normalan aspekton. Kion fari ? Thomas Guibal 17:48, 16. Nov 2007 (UTC)
Ankaŭ mi! Ankaŭ la navigado-skatolo nun estas suben la alia teksto. -- Yekrats 18:09, 16. Nov 2007 (UTC)
Ŝajnas al mi nur problemo kun la css-kodo de Fajrfokso. IE aspektas bone. -- Yekrats 18:19, 16. Nov 2007 (UTC)
IE mi uzas, kaj mi tamen havas la saman problemon. Thomas Guibal 18:22, 16. Nov 2007 (UTC)
Ankaŭ mi uzas IE-on. La problemo okazas nur ĉi tie en nia vikipedio. La angla vikipedio bone aperas. --- Fernando Maia Jr. 18:48, 16. Nov 2007 (UTC)

Ŝajnas ke kiel anonima uzulo mi ne havas ĉi tian problemon. -- Yekrats 00:07, 17. Nov 2007 (UTC)

Ĉu ĝi estas problemo kun MediaWiki:Monobook.css? -- Yekrats 02:28, 17. Nov 2007 (UTC)

Ankaŭ mi havas tiajn problemojn, sed ĉe mi praktike la tuta enhavo malaperas en la paĝoj. Restas nur la flanka kaj pieda navigiloj. Se mi malŝaltas Javaskripton, ĉio renormaliĝas Bertilow 05:42, 17. Nov 2007 (UTC)


Grandeco de literoj[redakti fonton]

Hodiaŭ iu faris ion por ke la literoj de nia vikipedio (plejparte) estu multe pli malgrandaj ol antaŭe (kaj multe pli malgrandaj ol en aliaj vikipedioj). Mi petas ke iu malfaru tion - oni ne bezonu lupeon por legi vikipedian artikolon! Kanadano 07:13 UTC, 17-an de novembro 2007

Ankaŭ mi hodiaŭ konstatas la problemon : la literoj estas pli malgrandaj ol kutime kaj la flanka strio aperas tute sube, sub la nivelo de la lasta linio de la ĉefa kampo. Mi tute ne scias de kio tio venas. Mi ne konstatis ŝanĝojn en iu ajn dosiero kiu regas la aspekton de la paĝoj. La ŝanĝo verŝajne okazis ekster nia projekto. Mi atentigis pri tio ĉe bugzilo cimo 12010. AL @ 10:30, 17. Nov 2007 (UTC)
Kulpis MediaWiki:Sitenotice (la mesaĝo aperanta en la supro de ĉiuj paĝoj), kiu estis -mi ne scias kial - malaperinta kaj reaperis hodiaŭ dum ĝi entenis koderaron (malfermaj html-markiloj div kaj small sen fermaj). Tiu koderaro ekzistas de julio sed antaŭe ne kaŭzis difekton de la paĝo. Ĉiel ajn mi korektis ĉi tion, ŝajne sukcese. AL @ 12:33, 17. Nov 2007 (UTC)
Dankon, Arno! Mi aktualigis la paĝon kaj ĝi renormaliĝis. Tamen, post unu tuta tago de laboro kun tiuj literetoj, nun la normalaj literoj ŝajnas tro grandaj, hehehe. --- Fernando Maia Jr. 12:50, 17. Nov 2007 (UTC)
Dankon Arno ! Thomas Guibal 13:42, 17. Nov 2007 (UTC)

Mi uzas la stilon de Kolonja Bluo kaj nenio ŝanĝiĝis. Kiun aliaj uzas? (Se mi elsalutas, aperas nenia problemo)Narvalo 16:37, 17. Nov 2007 (UTC)

Narvalo, ĉu vi provis klakli sur la butono por aktualigo de via interreta esplorilo? Nur post mi klakis, la litero normaliĝis. --- Fernando Maia Jr. 18:16, 17. Nov 2007 (UTC)

Dankon, mi neniam uzis tion ĝis nun (ĉe mi F5). Nun ĉio bonas. Narvalo 18:25, 17. Nov 2007 (UTC)

ligospamo[redakti fonton]

Jam ofte mi legis pri la problemo de ligospamo en aliaj Vikipedioj. Nun mi ankaŭ trovis ĝin ĉi tie. Anonimaj uzantoj aldonas lig(il)ojn al aliaj TTT-ejoj. Aŭ tiuj ligoj estas komercaj aŭ al personaj retejoj, kiuj bedaŭrinde ne (aŭ ne sufiĉe) rilatas al la temo de la artikolo. Vidu mem kiun sorton ekzemple trafis la artikolon pri la Acoroj. Tie mi vidas pli multajn eksterajn ligilojn ol artikolotekston.

Kial ekscii pri tiaj fuŝoj? Mi rigardis al la lastaj ŝanĝoj, pli precize al la lastaj 500 redaktoj de anonimaj uzantoj dum la pasintaj 30 tagoj. Ne ekzistas ekzakta metodo trovi ligospamon, sed almenaŭ kelkaj indikoj:

  • La anonima redaktanto prilaboras artikolon nur unufoje.
  • La anonima redaktanto nur aldonas malmultajn bitokojn.
  • Foje aperas la indiko, ke la redakto okazis en la parto kun "eksteraj ligiloj".

Kompreneble tio estas nur kruda aliro. Ne ĉiu ligospamo okazas tra anonimaj redaktantoj kaj - pli grave - multaj anonimaj redaktoj okazas bonvole. Bela ekzemplo montras, ke anonima kontribuanto korektis eraron, kiun faris roboto, kiu blinde aldonis ligojn al aliaj Vikipedioj (sed al la malĝustaj artikoloj). --Kunar 00:22, 17. Nov 2007 (UTC)

Elstaraj artikoloj : propono pri nova prezento[redakti fonton]

Estimatoj,

Nia Vikipedio baldaŭ enhavos 150 elstarajn artikolojn, kaj pli kaj pli maltaŭga ŝajnas al mi la nuna prezento de la paĝo, kiu ĉiutage eksponas unu artikolon po temo. Ni kolektive elektis tiun originalan prezenton en aprilo 2006, cele al la emfazo kaj la valorigo de ĉiuj elstaraj artikoloj. Problemo estas, ke tio ĉiutage montras nur kelkajn el niaj artikoloj (dum ĉiuj alilingvaj vikipedioj uzadas kompletajn listojn). Por vidi ĉiujn artikolojn, la nura solvo estas hodiaŭ la Kategorio:Elstaraj artikoloj, kio aspektas tre malbele kaj malklare.

Mi do proponas anstataŭi la nunan sistemon per reveno al klasika, kompleta listo, organizita laŭ akurataj temoj. Mi verkis provaĵon, kiu videblas ĉi tie. La nunaj temaj subpaĝoj restas alireblaj per alklako sur la titolo de ĉiu sekcio (historio, geografio, ktp...). Bonvolu ekzameni kaj komenti mian proponon. Se neniu kontraŭas, mi konsideros ŝanĝi la prezenton post unu aŭ du semajnoj. Thomas Guibal 08:49, 18. Nov 2007 (UTC)

Al mi tre plaĉas via propono. Ĝi ankaŭ havas la avantaĝon, ke per ĝi oni povas pli facile vidi, en kiuj fakoj ankoraŭ mankas elstaraj artikoloj. Laŭ mi ni povus tuj ŝanĝi la aspekton de Vikipedio:Elstaraj artikoloj al via propono. Poste oni povas ankoraŭ pripensi, ĉu la temaj subpaĝoj ankaŭ havu internan strukturon kiel la sekcioj de Vikipedio:Elstaraj artikoloj. Marcos 13:07, 18. Nov 2007 (UTC)
Tre bona propono! Bea 14:48, 18. Nov 2007 (UTC)
La propono ŝajnas tute bona lau la formo. Tamen ĝi bezonos iom da polurado rilate la fakojn. Ekzemple "pentrado kaj artaĵo" . Ja opero estas artaĵo. Se iam elstariĝos iu artikolo pri iu opero, oni metos en "Muzikon" aŭ en "Artaĵojn" ? Samspeca demando por artikolo pri skulptado kiu estas nek pentrado, nek artaĵo... Pli grave: ĉu vere ĉasado estas sporto ? . Bonvolu ne konsideri mian intervenon kiel negativan kritikon, sed nur kiel instigo al plia fajlado. Mi tiucele proponas ke "Pentrado kaj artaĵoj" iĝu "pentrarto kaj skulpturo"; ke "sporto kaj ludoj" iĝu "hobioj" kaj ke oni ne hezitu aperigi la saman artikolon en diversajn fakojn, kiam ĝi estas diversaspekta (Ĉasado povas kuŝi en "hobioj" sed ja ankaŭ en "tekniko") --Ssire 17:50, 18. Nov 2007 (UTC)
Estis ja kelkfoje malfacila klasifiki certajn artikolojn : ĉasado estas bona kaj ne unika ekzemplo (ekz. ĉu Borobuduro en religio aŭ arkitekturo ? ĉu Mary Wollstonecraft en literaturo aŭ filozofio ?)
1) Via propono pri Pentrarto kaj skulpturo estas tre bona ĉar pli preciza. Mi do renomas tiun sekcion.
2) Ankaŭ bona estas la ideo, ke la fako "Sporto kaj ludoj" iĝu "Hobioj". Mi proponas ke tiu fako "Hobioj" entenu tri sekciojn : "Sportoj", "Ludoj" kaj "Aliaj hobioj" (en kiu troviĝos Ĉasado, kiu ja estas nek sporto nek ludo).
3) Mi tamen ne certas, ke indas aperigi la saman artikolon en plurajn fakojn. Tio ŝajnus sufiĉe konfuzema : laŭ mi, por ĉiu artikolo eblas trovi kategorion, kiu ŝajnas klare pli oportuna ol aliaj (ekz. rilate ĉasadon, "Hobioj" estas miaopinie pli oportuna ol "Tekniko"). Thomas Guibal 18:17, 18. Nov 2007 (UTC)

Saluton, Thom! Bona propono kaj bona diskuto! Nu, mi oponias, ke ne estas tiom taŭga meti sporton en hobion. Verdire sporto, precipe hodiaŭ, multfoje estas profesio kaj ĉirkaŭ tiu temo estas tre rafinitaj teknikoj. Mi pensas, ke estos bona krei apartan sekcion por sporto kaj lasis al hobio ludojn kaj aliajn hobiojn, aŭ simple ŝanĝi la sekcian titolon por Sportoj kaj hobioj, kiel en la angla vikipedio (Sport and recreation). Cetere, kvankam ne estas en alilingvaj vikipedioj (verdire mi ne serĉis!), ĉu taŭgus krei novan sekcion nomatan "Biografiojn"? Tiu evitus la dubon klasifiki iun kiel tion aŭ ĉi tion. Ekz-e, kiam elstariĝis Descartes, ĉu li restos en FilozofioMatematiko? Amike, Fernando Maia Jr. 00:32, 19. Nov 2007 (UTC).

Klasifikado ja estas ĉiam diskutebla. Se sporto estas profesio, same kiel teatro, ĝi estas ankaŭ hobio, kaj ankaŭ spektaklo. En la ludojn, oni spontane metos "ŝakon"; kvankam ankaŭ ĝi ecas kiel sporto...Thomas Guibal preferas ke artikoloj ne aperu en pluraj fakoj, se sekvi tiun principon, oni loku artikolon en la plej karakterizan fakon. Nu sporto estas profesio por nur malmultaj homoj, dum ĝi estas hobio por multe pli da homoj (jen praktikantoj, jen spektantoj). --Ssire 07:59, 19. Nov 2007 (UTC)
Certe, Ssire, vi ne malpravas. Tamen se ne bezonas krei apartan sekcion por sporto, tio ne maleblas re-nomi la sekcion al "Sportoj kaj hobioj". Eble tiu estas la plej tauĝa formo, ĉu ne? Amike, Fernando Maia Jr. 00:30, 20. Nov 2007 (UTC).

Ĉar estas neniu malkonsento pri la baza ideo sed nur komentoj pri la klasifikado, mi ĵus kopiis mian provaĵon al la paĝo Vikipedio:Elstaraj artikoloj. Ĉiujn proponojn rilate al la redaktado de la listo bonvolu ekde nun diskuti sur la diskutpaĝo. Thomas Guibal 17:49, 22. Nov 2007 (UTC)

Intervikiaj ligiloj - ĉu ĥaosaj?[redakti fonton]

Mi volis ion aldoni al paĝo pri Bavory. Tie estas ligiloj al kelkaj lingvoj (sume 9 lingvoj), sed fakte en la paĝo estas skribitaj nur tri intervikiaj ligiloj. (6 ligiloj al malĝustaj paĝoj, 3 ligiloj en tri samaj lingvoj, korektaj al ĝustaj artikoloj). Kiel eblas, ke aperas ses lingvoj, kiuj ne aperas en redakta formo? Mi ne kontrolis, ĉe kiom da aliaj paĝoj tio aperas. Dankon por via klarigo. Petro@diskkont 18:14, 18. Nov 2007 (UTC)

Mi riparis ĝin. En la ŝablono, la <noinclude>-markoj nepre devas ĉirkaŭigi la intervikiajn ligilojn, aŭ tiaj ligiloj estos videblaj en la ĉefaj artikoloj (al la malĝustaj lokoj). -- Yekrats 16:43, 19. Nov 2007 (UTC)


Kopiaĵoj de Vikipedio[redakti fonton]

Eble ankaŭ la aliajn interesus, kiom da kopiaĵoj de Vikipedio ekzistas? Kiom da Vikipedioj estos realigitaj en estonteco? Kio estas ekz. Ĉefpaĝo de Free Wikimedia kun la enhavo de Vikipedio? Ĉu Vikipedio estas ia eksperimenta (prova) "skribpapero", laŭ kiu aliaj kopias tesktojn? Petro@diskkont 18:58, 18. Nov 2007 (UTC)

Elektu "kunlaboraĵon de la semajno"[redakti fonton]

Mi deziris ŝanĝi la kunlaboraĵon de la semajno, sed trafis problemon. La kvar proponitaj artikoloj havas samajn netajn poentojn. Unu (Tridekjara Milito) estas sufiĉe granda, sed la proponanto preferas ke oni neŭtraligu ĝin el geografia vidpunkto. Alia (Proceso de Sacco kaj Vanzetti) jam estas duonvoje, kaj eble ne bezonas plian sisteman kunlaboradon. Murdomistero kaj Dentokuracado estas novaj. Krome, la nuna kunlaboraĵo (IPCC) meritas ioman plian kunlaboron.

Se vi voĉdonas sufiĉe frue, eble vi mem povas elekti la kunlaboraĵon, kaj mem ŝanĝi. (Sed poste, kompreneble, oni devas kunlabori, kio ne ĉiam okazas). Tonyo 21:28, 19. Nov 2007 (UTC)

Saluton, Tonyo! Mi kontentas, ĉar la lando de la monato bone evoluis, ĉu vi akompanis? Bedaŭrinde la sama ne okazas por kelkaj kunlaboraĵoj de la semajno. Murdomistero eble ne estos nova... Ni jam havas krimliteraturon. Tiuj temos preskaŭ pri la sama afero. Yekrats bone skribis, ke "murdomistero" ne estas nur literatura, sed ankaŭ kina ĝenro. Nu, mi elektos murdomisteron, ĉar ĝi havas pli simplan terminaron ol dentokuracado. Mi vere ne ŝatas tian artikolon kun tro specifa terminaro. Mi ĉiam trovas malfacila verki ilin! Mi opinias, ke KDLS petas artikolojn de simpla temo, ĉar la periodo en la ĉefpaĝo estas mallonga. Tial mem ni devas atendi grandegan ŝanĝon en tiu artikoloj. Kore kaj samideane, Fernando Maia Jr. 01:09, 20. Nov 2007 (UTC).
Gratulon pro via laboro, Fernando, kaj ankaŭ tiu de Thomas kaj aliaj, rilate al la lando de la monato. Mi ĉifoje ne kontribuis ĝis nun, sed mi revenos, certe. :-) Tonyo 22:30, 20. Nov 2007 (UTC)
Eble la nomo krimfikcio (kiel sciencfikcio) estas pli bona ol murdomistero, se oni volas temi pri la ampleksa senco. Murdomistero rigore temas pri historio kun murdo kaj estus "fako" de la krimfikcio. Ĉu trafite? --- Fernando Maia Jr. 01:42, 20. Nov 2007 (UTC)
Jes, mi konsentas ke krimfikcio estus pli bona temo por KdlS-artikolo.
Ankaŭ, se du artikoloj havas la saman nombron de voĉdonoj, mi (ne forte) opinias ke ni ĝenerale elektu la plej malnova por altigi al la KdlS. -- Yekrats 15:00, 20. Nov 2007 (UTC)
Jes, laŭ la reguloj (vidu la paĝon "diskuto" en Kunlaboraĵo de la semajno), por sama nombro da voĉdonoj venkas la plej frua propono.
Mi preferas min deteni nun, ĉar dum tiu ĉi semajno mi apenaŭ povos helpi. Mi nur deziras noti ke la vorton murdomistero mi trovis en [1], en kunteksto kiu temas pri krimliteraturo, kaj kiu ligas al [2]. Eĉ se ili ne estas sinonimaj, oni povas fari alidirektilon, kaj disvolvi tiun ĉi lastan. Oni eĉ povas skribi pri esperantaj romanoj, profitante la artikolon de Sten Johansson kiun mi ĵus ligis (atentu kopirajton!) Tonyo 22:24, 20. Nov 2007 (UTC)
Mi profitas de tiu temo por ne krei novan: bonvolu komenti la proponon alinomi la nunan kunlaboraĵon de la semajno, IPCC, en ties diskutpaĝo. --Bea 10:21, 22. Nov 2007 (UTC)