Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 6

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉapeletoj kaj X-sistemo en Vikipedio[redakti fonton]

En sia antaŭa mesaĝo, Darkweasel94 priparolis la sistemon laŭ kiu vikipedio "ŝanĝas la supersignoj al c'x ktp, eĉ se oni tajpas ilin korekte". Mi opinias, ke ekde kiam tiu sistemo estis starigita, ege disvastiĝis la uzo de ĉapelitaj literoj, kiujn multaj el ni nun povas regule tajpi (danke al EK, plejparte; sed ekzemple mi ankaŭ havas neniun problemon tajpi ilin per mia Makintoŝo). Kion opinias la komunumo pri la jena propono?

Nuna sistemo Propono
  • Oni povas uzi laŭplace kaj ĉapelitajn literojn kaj la X-sistemon en la redaktoskatolo.
  • Kiam la artikolo publikiĝas, ambaŭ iĝas ĉapelitaj literoj.
  • Kiam oni denove malfermas la redaktoskatolon, ĉiuj literoj aperas per la X-sistemon.
  • Oni povas uzi laŭplace kaj ĉapelitajn literojn kaj la X-sistemon en la redaktoskatolo.
  • Kiam la artikolo publikiĝas, ambaŭ iĝas ĉapelitaj literoj.
  • Kiam oni denove malfermas la redaktoskatolon, ĉiuj literoj restas ĉapelitaj, samkiel en la videbla artikolo.

--WinstonSmith 15:14, 24. Feb 2009 (UTC)

Mi ŝatas vian proponon, sed mi opinias ke ĝi estas malfacile funkciigebla. En tiu sistemo, redaktoskatola "cx" devus iĝi "ĉ" en la artikolo. Do daŭre devus esti tiel, ke por havi la kombinon "cx" en artikolo, necesas "cxx" en la redaktoskatolo (kaj do ankaŭ daŭre necesus "cxxxx" por "cxx" ktp). Por tio devus tute reskribi tiun konvertoprogramon, kaj devus atentigi ĉiujn uzantojn de robotoj pri la nova maniero de konvertado.
Pli facila solvo laŭ mi estus, se oni povus en siaj personaj preferoj malŝalti tiun x-sistemon, same kiel oni povas ŝalti ĝin, kiam oni redaktas ekzemple ĉe meta (per la aldonaĵo "EoMagicalConversion"). Marcos 16:36, 25. Feb 2009 (UTC)
Mi ne vere komprenas kio devus esti ĝisdatigita en robotoj: la propono nur ŝanĝus la *aperon* de teksto en redaktoskatoloj, ne la substanco. Nun eblas aldoni tekston kaj per la X-sistemo, kaj per ĉapelitaj literoj; laŭ la propono, daŭre eblos fari ambaŭ, do nenio ŝanĝiĝos por robotoj. Kiel vi notis, ja necesos daŭre tajpi "cxx" por povi legi "cx" en la artikolo. Kiam oni denove malfermas la redaktoskatolon, daŭre aperu "cxx".
Ĉu mi ion miskomprenis en via komento? --WinstonSmith 21:59, 28. Feb 2009 (UTC)

Bildaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus tradukis plian bildan ŝablonon {{Vertikala bildaro}}, kiu ebligas meti pli ol unu bildon vertikale. Tio iom plifaciligas la formatigon de artikolo, precipe se krome enestas informkesto aŭ iu alia ŝablone kreita enhavaĵo, kiu staras aliflanke en la paĝo. Mi tradukis la ŝablonon el la suprasoraba versio, tiel ke ekzemploj troviĝas kelkaj en la malgranda vikipedio. Kore --Tlustulimu 14:21, 23. Feb 2009 (UTC)

(+) Alternativa tia ŝablono estas {{Pluraj bildoj}}, kiu subtenas maksimume 5 bildojn samtempe. Kore --Tlustulimu 14:22, 23. Feb 2009 (UTC)
Aspektas tre bele! Ĉu vi enmetos iomete pri ĝi al la bilda helpopaĝo? Estus tre afable kaj helpos uzi viajn ŝablonojn.--Lu 22:20, 23. Feb 2009 (UTC)
Saluton, Lu. Dankon pro vi propono, kiun mi ĵus plenumis. Mi aldonis al la helpa paĝo informojn pri la novaj ŝablonoj kaj ekzemplojn. Krome mi iomete ŝanĝis la formatigon de la ekzemplokodigoj en la tabelo, ĉar alikaze la tabelo tro larĝiĝas. Kore --Tlustulimu 08:34, 24. Feb 2009 (UTC)
Ĵus mi rigardis, bele. Certe vi pravas rilate la antaŭan trolarĝiĝon de la tabelo. --Lu 20:33, 25. Feb 2009 (UTC)
Saluton, Lu. Ĉu vi eble scias, el kiu vikipedio ni povus traduki informojn pri <gallery> por la menciita helpopaĝo. Mi rimarkis antaŭ kelkaj minutoj, ke ankoraŭ mankas informoj pri tio. Kore --Tlustulimu 20:37, 25. Feb 2009 (UTC)
Kio pri de:Hilfe:Bilder#Galerie? --Lu 18:04, 26. Feb 2009 (UTC)
Dankon, Lu, pro la ligilo. Mi ĵus aldonis laŭ ĝi kelkajn informojn pri galerio. Kore --Tlustulimu 18:29, 26. Feb 2009 (UTC)
Belege! Mi ankoraŭ iom redaktis, eble kontrolu, ĉu plu en ordo. (Ekzemple pri la komunejo.) --Lu 00:01, 27. Feb 2009 (UTC)

Estas artikolo pri lando Dubajo, kies ĉefurbo estas Dubaj, sed ĝi reiras al la origina artikolo lando Dubajo. Se estas konsento, mi faros artikoleton pri Dubajurbo aŭ kion fari?--Crosstor 07:45, 27. Feb 2009 (UTC)

Mi sugestas Dubajo (urbo) kaj Dubajo (lando), analogie kun ekzemple Luksemburgo (urbo) kaj Luksemburgo (lando). --PaulP 16:02, 27. Feb 2009 (UTC)
Crosstor skribis al mi private, kaj demandis kial ne Dubajurbo analogie kun Meksikurbo. Nu, ĉar Meksikurbo estas reale uzata vorto (guglu por konstati tion). Dubajurbo estus via propra inventaĵo. Enciklopedioj registras la realan uzon kaj ne estas loko por lingvaj eksperimentoj. --PaulP 09:12, 28. Feb 2009 (UTC)
Fakte temus ne nur pri eksperimento sed vera analogio. Nacilingvo "Dubaj City" kaj "Dubaj-Stadt" estas vaste uzataj, do tamen ja akceptebla. Ni fakte en Esperantujo ofte troviĝas antaŭ la situacio, ke oni unuan fojon verkas en Esperanto pri certa temo. Tiam ja evidente necesas krei nomojn. Kaj analogio kun vaste uzata nomo estas absolute akceptebla kaj ne povas esti konsiderata kiel "inventado". DidiWeidmann 18:11, 20. Mar 2009 (UTC)

Libroj kaj revuoj[redakti fonton]

Kion opinias la vikipediistoj pri la aldonado de diversaj librotitoloj kaj apartaj revunumeroj? Ekzemple Sferoj 6 kaj BA3. Ĉar mi laboras en eldonejo, mi facile povus aldoni plurajn dekojn da Esperanto-libroj, sed ĉu tio estas dezirinda? --PaulP 16:33, 27. Feb 2009 (UTC)

Jes, ĉi tiuj artikoloj indas esti kunigitaj en unu artikolo Sferoj kaj Beletra Almanako kun ĝenerala informo. La individuaj artikoloj ŝajnas kiel reklamoj. -- Yekrats 16:40, 27. Feb 2009 (UTC)

Propono pri nova aspekto de Ŝablono:Urbokadro[redakti fonton]

Saluton, mi ĵus verkis novan ŝablonon "urbokadro" surbaze de la nova aspekto de informkestoj, kaj proponas komparadon sur la koncernita diskutpaĝo. Atentu, ke mi strikte kopiis ĉiujn parametrojn de la Ŝablono:urbokadro kaj nur adaptis ilin al la nova strukturo, tiel ke por anstataŭigo tute ne necesus iun ajn redakton de la - multnombraj - koncernitaj artikoloj. Sufiĉus simple kopii la novan version (nuntempe kaj provizore en Ŝablono:Urbokadro2) al Ŝablono:Urbokadro, kaj ĉiuj artikoloj estus aŭtomate ĝisdatigitaj.

Se neniam kontraŭas la novan aspekton post tri tagoj, mi starigos ĝin. Kore, Thomas Guibal 18:34, 27. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi jam la unuan de februaro 2009 proponis sur la ŝablona diskutopaĝo, ke ni alinomu ĝin. La ŝablono ankoraŭ ne havas titolon laŭ la iam de mi proponita nomskemo por informkestoj. Mi proponas kiel novan titolon "Informkesto urbo". Krome ĝi kun la nova nomo aperus en la malsupra listo de Vikipedio:Informkestoj. Kore --Tlustulimu 19:54, 27. Feb 2009 (UTC)
Mi nun starigis la novan version kaj samtempe alinomis la ŝablonon al Ŝablono:Informkesto urbo. Kore, Thomas Guibal 12:31, 2. Mar 2009 (UTC)

Kiel eltrovi, kiu enmetis iun specifan aldonon?[redakti fonton]

Dum mi legas artikolon, mi kelkfoje ŝatas scii, kiu fakte enmetis iun difinitan aldonon kaj ekde kiam ĝi enestas. Ĉu estas alia ebleco ol simple serĉi en la historio (por ŝpari tempon ekzemple laŭ la metodo de intervalduonigo)? --Lu 20:03, 28. Feb 2009 (UTC)

Mi kredas ke mi iam legis pri ilo, sed supozeble ĝi estas ankoraŭ en beta-stadio kaj nur por iu lingvo?--Ziko 21:08, 28. Feb 2009 (UTC)

Saluton. Mi volas atentigi pri Vikipediisto:Ludovica kiu lastatempe enmetas artikolojn al kiuj, laŭ mia vido, mankas gravaj trajtoj enciklopediaj. Vidu ekzemple lastajn Malerbi NiccolòNova Vulgato. En ili unue oni ne diras pri kio temas; tio estas, mi supozas, ke en komenco de artikolo oni devas diri: "ĝirafo estas mamulo ktp", "Parizo estas urbo ktp". Sed en tiuj artikoloj oni ne diras dekomence tion, sed estas nur meditado aŭ pripensado pri la temo, kiu devas esti divenata. Krome tro ofte la aŭtoro aŭ ne konsideras la serĉadon de koncerna artikolo en aliaj vikipedioj, se ekzistas, por aldoni la respektivajn ligilojn kaj la esperantan ien aŭ se ne ekzistas ne klopodas ligi tiun al jam ekzistinta artikolo. Ekzemple pri Nova Vulgato la aŭtoro povus enmeti tiun tekston kiel parto de la jam ekzistinta Vulgato same kiel okazas en alilingvaj versioj. Tio por ne paroli pri lingvomankoj (kompreneble ĉiam korektotaj) aŭ manko de bluaj ligiloj, kiam eblas. Mi jam avertis la aŭtoron, sed ŝajne sensukcese ĝis nun. Krome ili foje fuŝas, kiel hodiaŭ, kiam enmetis artikolojn Malervi kaj Malerbi Niccolò, ne tute identaj kaj kie estas dubego pri kiu estas forigenda, ĉu unu aŭ alia (aŭ ambaŭ). Eble iu administranto devos pli rekte kontakti kaj helpi tiun vikipediiston plibonigi sian produkton, ĉu ne?--kani 15:17, 1. Mar 2009 (UTC)

Ĉar neniu respondas, mi mem respondas al mi pri tiu temo. Tiu vikipediisto daŭre misfaras artikolojn kiuj enhavas la jenajn difektojn: 1.- Ne ĉiam sed ofte oni ne diras en la komenco kio estas la titolo:"ĝirafo estas mamulo ktp", sed komentarias. 2.- Apenaŭ aperas bluaj ligoj kvankam eblas. 3.- Tre ofte fuŝas la tajpadon eĉ en titoloj ekzemple en la hodiaŭa Sinodo de la Episkopol anstataŭ Episkopoj aŭ temas pri polico? 4.- Subtitoloj majuskle. 5.- Ne enmetas aliligvajn ligojn kvankam eblas. 6.- Akumuligaj kategorioj. Mi supozas, ke estas tasko de iu administranto kontakti lin kaj helpi pri almenaŭ kelkaj el tiuj misfaroj. Mi klopodis per lia diskutpaĝo, sed li ne respondas. Mi koraktis kelkajn el ties artikoloj, sed jam laciĝis. Estas domaĝo ĉar la artikoloj estas savindaj, sed fakte temas pri nova vikipediisto kiu tro laborigas korektantojn. Aŭ ni sklaviĝas aŭ Vikipedio fuŝiĝas. Jen la dilemo.--kani 23:13, 17. Mar 2009 (UTC)
Malagrabla dilemo, kiu nun fakte ekzistas, mi konsentas. Mi plu kredas, ke vikipedio estas du aferoj, jam funkcianta enciklopedio kaj projekto por plu konstrui enciklopedion. Laŭ mi la jam funkcianta parto estu bela - la alia parto rajtu dumtempe aspekti terure aŭ ne. Iel mi preferus havi la unuan parton por la ĝenerala publiko: Jen tio, kio jam bone uzeblas. Kaj iel la publiko rajtu eniri la duan parton nur post la klara konsciiĝo, ke nun temas pri la konstrueja parto, kie povas aperi tute malperfektaj paĝoj. Mi do pensas iusence pri la transporto de la sistemo pri reviziitaj kaj aliaj paĝoj (temas ĉefe pri la lingva nivelo) al la enhava kaj aspekta flanko. Provizore nur ideo. --Lu 00:26, 18. Mar 2009 (UTC)
Mi, kiel ofte, klopodis "savi" la ĉiutagan artikolon de Ludovica... > Sinodo de la Episkopoj. Estas bedaŭrinde, ke ŝi/li post iom da tempo ankoraŭ ne majstras la plej fundamentajn regulojn pri enpaĝigo malgraŭ pluraj avertoj. Thomas Guibal 05:24, 18. Mar 2009 (UTC)

La artikolo pri Persekutado kontraŭ esperantistoj estis elektita la Kunlaboraĵo de la semajno de pasinta semajno. Tamen, ĉar mankas pli ol duono, kaj ankoraŭ estas malekvilibra, mi preferas lasi ĝin ankaŭ por tiu ĉi, se neniu kontraŭas. Mi do profitas la okazon por kuraĝigi al kunverkado. Ni devus krei bonan artikolon pri tiu afero.

Poste, ni povas proponi ĝin por traduko de la semajno. Tio estas bona maniero disvastigi interesan artikolon. Pri tio, notu ke nun kandidatas por tiu nomumo la artikolo pri Esperanto-filmo (pere de la angla versio en:Esperanto film). Voĉdonu en: [1].

Mi profitas la komenton por fari demandon: mi ne bone komprenas la aferon pri "stabilaj paĝoj". Kiujn kriteriojn oni uzas por tio ĉi, kaj por kio ĝi taŭgas? Mi demandas, ĉar tiu artikolo pri persekutado havas markon "stabila" kiam evidente ĝi estis nur en la komenco de la redaktado. Ĉu tio havas sencon? --Tonyo 19:20, 2. Mar 2009 (UTC)

"Stabileco" ne estas tiom signifoplena. Tio nur montras ke temas pri lasta reviziita versio. "Reviziita" signifas nur sen evidenta grava fuŝo, ne pli. Ne "stabilaj" versioj estas nereviziitaj kaj eventuale povas enteni fuŝaĵon, fireklamon, ks. AL @ 21:24, 2. Mar 2009 (UTC)

Leslie Cheung[redakti fonton]

En retlisto de UEA oni komentis pri Vikipedio, kaj oni montris kiel ekzemplon la artikolon pri Leslie Cheung, sekve al komento de neesperantisto kiu surpriziĝis pri la longeco de tiu artikolo. Bedaŭrinde, la lingvaĵo estas aĉa. Mi plibonigis ĝin iom, kaj kaŝis la postan parton (kiam mi laciĝis: pardonu la sincerecon). Ĉu iu bonvolus daŭrigi? --Tonyo 21:48, 3. Mar 2009 (UTC)

Kaŝigo de roboto[redakti fonton]

Ĉu vere neniu povas kaŝi redaktojn de roboto Vikipediisto:ArZ.Bot? Kerio 17:25, 4. Mar 2009 (UTC)

✔ Farite AL @ 19:17, 4. Mar 2009

Bv. redakti kaj poluri la tradukojn de Tibor Sekelj[redakti fonton]

Ĵus mi trarigardis la germanan tradukon kaj korektis sufiĉe multajn aferojn (verŝajne eĉ restos malglataĵoj). Ankaŭ en la franca estis almenaŭ du eraroj, kiujn mi jam forigis - sed mi apenaŭ tralegis; prefere franco ĵetu rigardo(j)n. En la angla estas kadro pri nesufiĉa kvalito. Aliajn versiojn mi ne rigardis.

Se ni jam sukcesas atingi, ke Esperanto-parolanto fariĝas Traduko de la semajno, eble ni zorgu, ke ĝi poste ne fariĝu polurindaĵo de la semajno. --Lu 11:34, 6. Mar 2009 (UTC)

Mi poluris la hungaran (apenaŭ estis taskoj) --Crosstor 08:26, 7. Mar 2009 (UTC)
Bele. Mi aldonis unu polureton en la hungara :) versio. Kiu ne vere gravas, sed principe jes necesos en multaj aliaj. --Lu 11:44, 7. Mar 2009 (UTC)

Kono de lingvo Esperanto plifaciligos al vi vojaĝadon.[redakti fonton]

Sur ĉeĥa paĝo aperis artikolo kun jena titolo: Cestování vám usnadní znalost jazyka esperanto (Kono de lingvo Esperanto plifaciligos al vi vojaĝadon). Ĝi estas trovebla kaj legebla sur tiu ĉi paĝo. Kerio 15:53, 8. Mar 2009 (UTC)

Kanditato por administrantiĝo[redakti fonton]

Mi kandidatas por la posteno de administranto, ĉar mi volas helpi pli rapide interveni por bari vandalismon, forigi lingve fuŝajn titolojn ktp. Pliajn detalojn vi povas legi en la koncerna paĝo Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/PaulP. --PaulP - Disk. 14:44, 10. Mar 2009 (UTC)

[redakti fonton]

Laŭ statistiko germanlingva la paĝo Nekrolog 2009 (angle, france, itale ktp, ktp) estas tre ŝatata. Kion Vi pensas: Ĉu faras sencon traduki ĝin ? Se jes: Ĉu iu spertulo scipovas fari roboton por tiaj paĝoj ? Dankon kaj kore salutas, Punktor 20:20, 12. Mar 2009 (UTC)

Saluton Punktor. Mi rapide kaj aŭtomate tradukis la tabelon ĉi tie : Vikipediisto:Thomas Guibal/Listo de mortintoj en 2009. Tradukenda nun restas la sekcio "Profesio". Ne hezitu traduki ĝin kaj poste publikigi la artikolon. Kore, Thomas Guibal 08:50, 14. Mar 2009 (UTC)
Koran dankon, mi faros tiel. (Kiel nespertulo mi pensis pri roboto por la nekrolog-paĝoj). Amike salutas, Punktor 12:51, 14. Mar 2009 (UTC)

Alidirektilo ne funkcias[redakti fonton]

Ĉe Radioaktiveco, almenaŭ por mi tiam kiam mi skribas la mesaĝon, la alidirektado ne funkcias!

Ĝi aspektas nur kiel

1. ALIDIREKTU Radiaktiveco

Maksim 10:14, 14. Mar 2009 (UTC)

Mi anstataŭigis per "REDIRECT" kaj ĝi nun bone funkcias. Thomas Guibal 10:19, 14. Mar 2009 (UTC)
Al mi, ĝi funkcias por mi kun ambaŭ "magiaj vortoj". (ALIDIREKTU kaj REDIRECT). Ĉu vi povas provi ĝin nun? -- Yekrats 10:53, 14. Mar 2009 (UTC)

Bosniakoj, Bosnoj kaj Bosnianoj[redakti fonton]

Mi petas atenton: estiĝis diskuto pri alinomado en: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Bosniakoj_kaj_Bosnianoj. Dankon, Punktor 16:16, 15. Mar 2009 (UTC)

Kie malaperis historioj de redaktoj ĉe alinomitaj artikoloj, ekz. ĉe la alinomitaj Bosniakoj? Mi ne volas kredi, ke la alinominto estus ununura redaktinto de tiu ĉi paĝo kaj ke tiu redakto estus nur la alinomado mem. Kerio 18:34, 15. Mar 2009 (UTC)
Mi pensas, ke la historio de "Bosniakoj/Bosnoj" estas ĉi tie: [2] kaj de "Bosnianoj" ĉi tie: [3]; Punktor 19:40, 15. Mar 2009 (UTC)

La ĉefpaĝo[redakti fonton]

Saluton, karaj, kiu povus afable ŝanĝi la inviton: La voko por la partopreno al la Wikimania 2009 nun ekas. Submetu vian prenzentadon antaŭ la 15-a de Aprilo. Aŭ mi ne scias, kio estas "prenzentado"? --tuurq 10:59, 17. Mar 2009 (UTC)

Krom la skriberaro "prenzentado", estas ankaŭ la vorto "submeti", kiu ne estas plej bona ĉi tie. Mi proponas simple: "Ni alvokas partopreni en Wikimania 2009. Proponu viajn prezentadojn antaŭ la 15-a de Aprilo". (Se oni volas pli laŭlitere traduki la anglaĵon, povus esti: "Aperis Alvoko pri Partopreno en Wikimania 2009. Proponu....") --Surfo 16:53, 17. Mar 2009 (UTC)

Alinomado pri Hokajdo[redakti fonton]

Vikipediisto: Kerio faris laŭvicajn alinomadojn de Hokajdo ĝis Hokkaidó. Evidente estas ke Hokkaidó ne estas esperanta vorto. La nomo de la regiono devas esti Hokajdo aŭ Hokkajdo en Esperanto. Mi deziras malfari tiujn alinomadojn kaj provis, tamen mi ne sukcesis. Mi petas helpon de adminstrantoj. --Vastalto 13:20, 20. Mar 2009 (UTC)

Hokajdo ŝajnas al mi tute akceptebla esperantigo de grava insulo. Mi forigis la alidirektilon Hokajdo, tiel ke vi nun povas alinomi la paĝon. Kore, Thomas Guibal 13:31, 20. Mar 2009 (UTC)
Koran dankon! Mi sucesis. --Vastalto 14:00, 20. Mar 2009 (UTC)