Vikipedio:Dua gazetara komuniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NOTU: Ĉi gazetara komuniko estas en la publika kampo


23-an de februaro 2004 : ĝisdata gazetara komuniko.


GAZETARA KOMUNIKO[redakti fonton]

VIKIPEDIO preterpasis 500 000 artikolojn[redakti fonton]

La 23-an de februaro 2004, Vikipedio, la libera enciklopedio, kunlabora kaj multilingva – http://eo.wikipedia.org – anoncis ke la projekto nun entenas 500 000 artikolojn, en pli ol kvindek malsamaj lingvoj, dum estis 137 000 en januaro 2003. Ĉiutage ĉirkaŭ 2000 artikoloj estas aldonitaj. Ĉiuj artikoloj en la Vikipedio estas daŭre redaktataj kaj povas esti plibonigataj de ĉiu ajn.

Vikipedio estas unika projekto de reta enciklopedio, en kiu ĉiu ajn povas kunlabori, tuj kaj sen scio de HTML.

En januaro 2003, Vikipedio anoncis pli ol 137 000 redaktatajn artikolojn en 22 lingvoj: per tio Vikipedio estas la plej vasta kaj plej rapide kreskanta enciklopedia projekto kun libera enteno.

La plej granda kresko okazis en la neanglaj versioj, kiuj transiris de 37 000 artikoloj en januaro 2003 ĝis pli ol 250 000, montrante la kreskantan internaciiĝon de la entrepreno. Dank' al kontribuantoj el ĉiuj mondpartoj Vikipedio nun ekzistas en pli ol 50 lingvoj.


La neanglaj versioj kune nun entenas pli grandan nombron da artikoloj ol la anglalingva. Nun ekzistas 18 versioj de Vikipedio entenantaj pli ol 10 000 redaktatajn artikolojn (rondige je plej proksima milo) :

(*) informoj je la 25-a de Novembro de 2004

Krome, 30-o da aliaj lingvaj fakoj entenas pli ol 1000 artikolojn (rondigitaj je plej proksima cento), inter kiuj  :

Vikipedio kaj ĝiaj paralelaj projektoj estas liberaj WikiWikiWeb (TujTujTeksaĵoj), TTT-ejoj, en kiuj ĉiu ĉiam povas facile redakti preskaŭ ĉiun ajn paĝon (Wiki signifas "rapide" en Havajo !). La partoprenantoj aldonas siajn kontribuojn al tiuj de la aliaj, ili korektas la erarojn de aliaj redaktantoj kaj kunlaboras pri malfacilaj temoj respektante neŭtralan vidpunkton. Ĉi gazetara komuniko, ekzemple, estis verkita uzante WikiWikiWeb-on (TujTujTeksaĵon).

Le projekto Vikipedio estis fondita de Jimmy Wales, kreanto de TTT-ejoj, kaj de la filozofo Larry Sanger en januaro 2001. Bomis (bomis.com), reta pordego posedaĵo de Jimmy Wales, partoprenis en la financadon kaj helpis la projekton. Larry Sanger estris la projekton en la unua jaro, kiel plentempe dungita redaktanto. De tiam la projekto funkcias per komuna konsento, uzante regulojn kaj rekomendojn kreitajn de la diversaj kontribuantoj. Plej laste la projekto estis transdonita de Bomis al Wikimedia fondaĵo (wikimediafoundation.org). Tamen Bomis plu provizas senpage konekton kaj servilon al Wikimedia.

Laŭ Jimmy Wales la sukceson de la projekto oni dankas al tre kunligita komunumo de kontribuantoj malfermaj kaj bonedukitaj el la tuta mondo, kiu garantias al ĝi ĝentilecon, kvaliton kaj neŭtralecon. "La kontribuantoj ekzamenas la paĝon pri "Lastaj ŝanĝoj", ili konstante redaktas kaj reredaktas ĉies artikolojn. Tio povas ŝajni surpriziga, sed tiel funkcias", precizigas Jimmy Wales. Eĉ la tre disputataj temoj ŝajnas nature neŭtraliĝi per tiu procezo. Fakte, en ĉiu momento, malpli ol 100 artikoloj estas montritaj malneŭtralaj en la anglalingva versio.


Vikipedio estis subjekto de artikoloj en The New York Times, Technology Review de MIT, kaj TIME magazino, menciante nur kelkajn, kaj ankaŭ sur TTT-ejoj kiaj Slashdot, Wired kaj Kuro5hin. Plej laste, Vikipedio estis priparolata en radio- kaj televid-elsendoj kiel ekzemple ĉe CNN. La enciklopedio estas pli kaj pli uzata kiel referenco far studentoj, ĵurnalistoj aŭ ĉiu ajn esploranta la Interreton.


Ĉiu enteno de Wikimedia estas alirebla sub GNU GFDL-permesilo (GNU Free Documentation License,) kiu garantias ke ĉiu povas reuzi ties entenon laŭplaĉe eĉ komerccele kondiĉe ke ŝli transdonos la rajton, respektos la sindevigojn en siaj propraj versioj kaj ke ŝli mencias la apartan Wikimedia projekton kiel fonto. MediaWiki (mediawiki.org), la softvaro per kiu funkcias la diversaj Wikimedia projektoj, estas simile senpage akirebla, sed sub GNU General Public License (GNU Ĝenerala Publika permesilo, la sama permesilo kiu estas uzata por Linux).


Pro ĉiuminutaj redaktoj ĉiutage estas neeble antaŭdiri kio Vikipedio kaj ĝiaj kunprojektoj estos fariĝintaj post unu jaro. Dank' al la GNU-permesilo, unu afero certas : la enteno restos libera.


Kromaj informoj[redakti fonton]

Por pli ampleksaj informoj kaj intervjuoj bonvolu kontakti : Chuck Smith
Telefono : +31/10-436 10 44
Retpoŝto : msochuck@yahoo.com
Adreso:
TEJO
Chuck Smith
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Jimmy Wales. Buroprezidento. Wikimedia Foundation, Inc (nur angle)
Telefono: (+1)-727-527-9776
Retpoŝto: jwales@bomis.com


Por pliaj informoj pri Vikipedio :[redakti fonton]




Ĉi gazetara komuniko estas en la publika kampo, ĝi estis komune kunverkita sur iu WikiWikiWeb (TujTujTeksaĵo) ĉi tie. Ĝi estis redaktita 184 fojojn de 34 malsamaj volontuloj kaj tradukita en 16 lingvojn. [[nl:Wikipedia:Co%F6rdinatie_externe_publiciteit/internationaal_persbericht]] [[sv:Wikipedia:Wikimedias_f%F6rsta_pressrelease]]