Vikipedio:Esperanto kaj Libera Scio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikipedio:ELiSo)
Esperantlingva emblemo de Esperanto kaj Libera Scio

Fondaĵo Vikimedio (Wikimedia Foundation) ebligis al fakaj asocioj kaj neformalaj fakaj grupoj fariĝi oficiala organizaĵo en la vikimedia movado. Vidu la anglalingvan rezolucion de 31-a de Marto 2012.

Speco de organizaĵo[redakti fonton]

La nomo de la proponita grupo estas Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo).

Povas ekzisti:

  • Faka asocio (angle Thematic Organization) Tia faka asocio devas esti laŭorde organizita kaj rajtas uzi la emblemojn kaj varonomojn Wikimedia, Wikipedia ktp., kaj pli facile ricevi subvenciojn.
  • Uzanto-grupo (angle: User groups) estas neformalaj fakaj asocioj kun limigita uzrajto de la emblemoj kaj varonomoj kaj plisimpligita subvencipetado. Ĝi estas projektata por facila kreo kaj vivtenado. Oficialigo por anticipe interkonsentita tempo (sed ankaŭ senfina). Tiu speco estas bona komenco, elde kiu povas elkreski ekz. faka asocio.
  • Movada partnero (angle Movement Partners) estas organizo ekster Vikimedia movado, sed aktive subtenanta ĝiajn celojn.

Tiaj agnoskitaj organizaĵoj havas iom pli liberan aliron al servomarkoj kaj emblemoj, plisimpligitan aliron al monpetoj (de WMF, landa ĉapitroj, subtenantoj...) kaj prestiĝon de oficiala agnosko fare de la Fondaĵo Vikimedio. Tamen, por multaj aferoj kiujn faradus tia organizaĵo oni ne bezonas organizaĵon. WMF povas por certa okazo por preciza tempo permesi uzon de emblemo; por monpeto oni same ne bezonas organizaĵon (peti povas eĉ unuopulo).

Oni decidis provizore fari peton fariĝi uzanto-grupo, kaj vidi poste ĉu indas fari la kromlaboron (ankaŭ: fondi oficialan asocion) por fariĝi faka asocio.

Rimarkoj[redakti fonton]

Ĉiuj specoj de organizaĵo postulas (pli-malpli) klaran kongruon kun la vizio kaj misio de WMF, laŭleĝan sendependecon de WMF, raportojn kaj precipe necesan homamason por longtempa laborkapablo (almenaŭ 20 homojn oficiale). Estas konsilinda ke grupo kiu petas agnoskon jam estas konata al WMF kaj sukcese faris iun utilan porvikimedian laboron (iu sukcesa projekto). Trovi kaj teni homojn estas la plej malfacila parto (vidu #Vikimedio ne estas Vikipedio).

Ne estas problemo fondi asocion, la problemo estas vivteni ĝin. Dum fondo-procezo diversmaniere helpas la Filia komitato, landaj ĉapitroj kaj vikimedianoj de diversaj landoj. Statuto povas esti "kopiita" elde landa ĉapitro de la lando en kiu estus faka organizaĵo fondita. Fondoprocezon povas finance subteni riĉa landa ĉapitro (ekz. por jurista helpo, administraj kotizoj...).

Laboro en organizaĵo[redakti fonton]

Vikimedio ne estas Vikipedio[redakti fonton]

Laboro en organizaĵo sufiĉe diferencas de laboro en Vikipedio. En Vikipedio ĉio estas libera, ĉiu estas volontulo, preskaŭ neniu pri io vere respondecas, ĉiu laboras pli-malpli nur rete, oni diskutas kaj laŭ interkonsento faras, fizikaj renkontiĝoj ne estas bezonataj, oni povas havi vikilibertempon laŭvole longan, ktp. En Vikimedio estas starigita organiza strukturo kaj klaras respondeco de ĉiuj, foje oni devas decidi tre rapide kun grandaj sekvoj, oni laboras precipe ekster-vikipedie (tamen ofte rete), ĉefo de projekto devas trovi sian anstataŭanton se volas preni libertempon, (depende de laborspeco) fizikaj renkontiĝoj povas esti oftaj kaj altrangaj (prezidantoj de diversaj asocioj, posedantoj de iuj materialoj, foje eĉ deputitoj ks.).

Vikimedio ne estas nur grupo de kontribuantoj al viki-projektoj (kvankam tiuj kutime estas plejmulto). Vikimedio eksterrete subtenas retan laboron de kontribuantoj, akiras novajn homojn, interkonsentas uzon de novaj materialoj ktp.

Ne indas fondi organizaĵon nur por "havi organizaĵon" ĉar tio senutile pezigas ties aktivulojn. Ŝtato povas havi multajn postulojn pri organizaĵo, ekz. ĉiujaran impostan deklaron (eĉ se tie estus nur nuloj); simile komunikado kun WMF kaj aliaj vikimedianoj prenas tempon. Do, fondo sencas se mankanta laboro de kelkaj (kutime tiuj pli spertaj kaj aktivaj) vikipediistoj estas superita per laboro de novaj kaj plientuziasmigitaj kontribuantoj.

Kion Vikimedio ne povas fari[redakti fonton]

Vikipedio kaj aliaj projektoj estas rulataj per ties komunumo kaj nur la ĉefa Vikimedio, kaj nur foje, enmiksiĝas en ties aferojn. Opinioj de Vikimedianoj havas en la komunuma decido praktike la saman valoron kiel opinioj de ĉiu alia (sufiĉe aktiva) kontribuanto (simile kiel voĉdono de administrantoj valoras same kiel de alia vikipediisto). Pro tio Vikimedio ne povas:

  • entrudi novajn regulojn
  • forigi maltaŭgan materialon
  • lingve polurigi enhavon
  • ...

Tamen, ĉion tion povas fari Vikipediistoj kiujn povas Vikimedio inspiri kaj entuziasmigi.

Kion Vikimedio povas fari[redakti fonton]

Vikimedio (male al kutimaj Vikipediistoj) povas disponi je nemalgranda monostoko kaj ia prestiĝo. Per tio eblas ekz.:

  • eldono de informaj kaj lernaj materialoj (ekde flugfolioj ĝis libroj kaj T-ĉemizoj)
  • ebligi al aktivaj vikipediistoj aliron al pagataj informostokejoj
  • pli fidinda maniero por peti liberigon de iuj dokumentoj, fotoj, datenbazoj...
  • pli fidinda maniero por peti financan subtenon por organizi viki-trejnadon, prelegon...
  • organizado de konkursoj por plibonigi viki-projekton, ekz. Vikipedio:Konkurso
  • interkonsentoj kun muzeoj, ekz. QRpedia
  • tradukado de la artikolo Esperanto al aliaj lingvoj (gvidata de Blahma)
  • transprenado de permesiloj de E-aj verkistoj, sciencistoj, terminaristoj
  • (iaspeca?) kunordigado de iuj specifaj internaciaj vikiprojektoj
  • fotado de ZEOj
  • ...

Fondo-procezo[redakti fonton]

Se ni volas fondi Esperantan Vikimedion ni preferu:

  1. pripensi niajn eblojn, povojn kaj eventualajn projektojn
  2. establi kernan, stabilan teamon - organizantoj, ĉefaj helpantoj
  3. elekti unu-du personojn por teni kontaktojn kun WMF
  4. krei priskriban paĝon en Meta (m:Vikimedio Esperanto) kaj kontakti la Filian komitaton
  5. kontakti landajn ĉapitrojn, eventuale nuntempe formiĝantajn fakajn asociojn kaj uzanto-grupojn
  6. prepari testan projekton - precipe por ekscii ĉu nia kunlaborado funkcias kaj sekve por tion provi al WMF
  7. laŭ spertoj de la projekto elekti tipon de nia asocio
  8. ...dependas de la tipo de asocio

Partoprenantoj[redakti fonton]

Mi interesiĝas pri faka asocio VMEO[redakti fonton]

  1. Ziko (diskuto) 20:26, 3 Apr. 2012 (UTC)
  2. --Arno Lagrange @ 03:53, 4 Apr. 2012 (UTC)
  3. KuboF (diskuto) 08:59, 6 Apr. 2012 (UTC)
  4. Tempodivalse (diskuto) 15:08, 8 Apr. 2012 (UTC)
  5. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:46, 8 Apr. 2012 (UTC)
  6. --Fajro @ 15:58, 8 Apr. 2012 (UTC)
  7. Sudastelaro (diskuto) 19:45, 8 Apr. 2012 (UTC)
  8. Marcos (diskuto) 07:40, 9 Apr. 2012 (UTC)
  9. Fernando Maia Jr. (diskuto) 11:50, 9 Apr. 2012 (UTC)
  10. Biciklanto (diskuto) 13:26, 9 Apr. 2012 (UTC)
  11. Sencay (diskuto) 20:13, 9 Apr. 2012 (UTC)
  12. Mi partoprenos en Vikimedio Esperanto, se estas kreita. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:16, 9 Apr. 2012 (UTC)
  13. LaPingvinoDiskutu 09:46, 10 Apr. 2012 (UTC)
  14. Esperanton (diskuto) 08:40, 10 Apr. 2012 (UTC)
  15. Andy (diskuto) 22:23, 11 Apr. 2012 (UTC)
  16. Haruo (diskuto) 21:04, 11 Apr. 2012 (UTC)
  17. Giridhar
  18. Chuck SMITH (diskuto) 08:24, 13 Apr. 2012 (UTC)
  19. CasteloBrancodiskuto 09:20, 13 Apr. 2012 (UTC)
  20. ~pikolas d 04:29, 14 Apr. 2012 (UTC)
  21. --Luis Elíver (diskuto) 23:36, 14 Apr. 2012 (UTC)
  22. DidiWeidmann (diskuto) 22:02, 20 Apr. 2012 (UTC)
  23. Fiskot (diskuto) 16:32, 1 Maj. 2012 (UTC)
  24. Robert Weemeyer (diskuto) 17:05, 23 Jun. 2012 (UTC)
  25. Lingveno (diskuto) 13:08, 27 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  26. Vikiano (diskuto) 14:12, 5 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
  27. Alzinous (diskuto) 18:43, 8 dec. 2018 (UTC)[Respondi]
  28. Noirie (diskuto) 11:29, 13 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
  29. JabieroKubo (diskuto) 00:09, 14 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
  30. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 05:33, 18 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
  31. --Fordaemdur (diskuto) 21:56, 11 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi volas kunorganizi[redakti fonton]

  1. Mi ĵus aniĝis en WMCZ (kaj WMSK) kaj emas eklabori iom desupre (do teknike, organize) por levi la prestiĝon de Vikipedio en Esperanto kiu estas en tiuj nacilingvaj organizoj konsiderata iom suba (ekz. ke ĝi fajfas aŭ eĉ falsas pri kopirajtoj). Kaj mi povus helpi altiri homojn de E@I por WMEO. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:46, 8 Apr. 2012 (UTC)
  2. Mi partoprenas de Vikimedio Brazilo (WMBR), kaj mi tre volus diskuti tiun aferon kun aliaj lokaj organizaĵoj, kiel la nederlanda (Ziko), la ĉeĥa (Blahma) aŭ la argentina (Fajro). Mia antaŭa ideo estis krei eo-laborgrupon inter la naciaj organizoj, kaj partopreni kune en Vikimanio kaj tiaj eventoj. Post tiu rezolucio, mi nun pensas ke ni povas fari ion pli granda, kaj mi kore helpus organizi nian asocion. CasteloBrancodiskuto 09:20, 13 Apr. 2012 (UTC)
  3. Mi partoprenas Vikimedion Slovakio (WMSK) (kiu ankoraŭ ne estas filio) kaj en nia funkciularo estas nekredeble multe da esperantistoj (duono de funkciuloj!), do, eblas eĉ ke ni kiel organizo povus helpi WMEO-n. Ĉiukaze mi sentas ke WMEO povus vere helpi al la Vikipedio, kvankam ĝia funkciado estos sufiĉe diferenca de landaj filioj. --KuboF (diskuto) 09:53, 13 Apr. 2012 (UTC)
    • Ĝisdatigo: WMSK jam nun helpas al Esperanto tamen precipe bezonas prizorgi proprajn organizajn aferojn kaj projektojn. Tial mi emas helpi, konsili, doni kontaktojn, "oficiale" kunfondi sed ne volas stari tro supre en la hierarĥio. Ĉiaokaze, sentu sin libera demandi min pri io ajn pri tia organizado. --KuboF (diskuto) 21:42, 21 Okt. 2012 (UTC)
  4. Estante jam prezidanto de Vikimedio Nederlando, mi hezitas ekludi tro grandan rolon en VMEO, sed eventuale povas imagi eniri estraron kaj helpi per konsiloj kaj kontaktoj al vikimedia movado. Ziko (diskuto) 07:04, 15 Apr. 2012 (UTC)
  5. Mi estas aktiva vikimediano kaj jam helpas multe al ELiSo, do mi volus kunorganizi. --Lingveno (diskuto) 13:08, 27 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
  6. Mi pretas helpi en mallongdaŭraj projektoj de ELiSo (kiel konkursoj, retaj aranĝoj/trejnadoj, informado, varbado, verkado...). Tiun rolon jam delonge mi faras mialande kaj ĉe afrikaj esperantistoj. En Kubo kaj Karibio bedaŭrinde estas neniu vikimedia organizo, eĉ estas konkurenca nacia vikipedio (EcuRed). Mia reta konekto ne estas tiom bona/ofta tiel ke mi ne povas havi tro gravajn respondecojn :( kvankam tiu situacio estontece pliboniĝos. JabieroKubo (diskuto) 02:48, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi preferas grupon[redakti fonton]

Helpiloj[redakti fonton]

Kontakto[redakti fonton]