Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Koloroj por TTT

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koloroj por TTT, kontraste al la situacio en hejma etoso, kie ĉiutagaj aludoj al koloroj per ne ĉiam tre precizaj nomoj ne ĝenas, devas esti TTT-cele precize difineblaj. Pro tio la nomoj donitaj al koloroj, estas en la komputiko laŭnormigitaj. Ĉi-artikole troviĝas la nomoj uzeblaj por TTT, kiujn ĉiuj kroziloj devis kompreni en la jaro 2012 kaj ties difinoj laŭ la kolorsistemo RGB (RVB).

Retpaĝisto disponas pri pluraj ebloj difini kolorojn de unuopaj elementoj sur retpaĝo. Multaj koloroj estas jam nomitaj, tiel ke ne plu necesas scio pri la dekuma aŭ eĉ deksesuma kolornotigo baziĝanta sur la miksado de la tri primaraj koloroj ruĝa, verda kaj blua. Aliflanke la elekto de koloro per nomo postulas, ke oni konu la laŭnormajn nomojn de la koloroj por povi apliki ilin. Prae temis pri nur 16 koloroj. Tamen ekde la enkonduko de stilfolioj laŭ la normo CSS oni povas elekti el paletro de 140 nomhavaj normigitaj kolordifinoj. Estas menciinde, ke ĉiuj koloroj estas difinitaj nur per Anglalingvaj nomoj.

Origine nur eblis ...