Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Oscar Pettiford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oscar Pettiford dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. en novembro de 1946.
Oscar Pettiford dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. en novembro de 1946.

Oscar Collins Pettiford (naskiĝinta la 30-an de septembro 1922 en Okmulgee, Oklahomo; mortinta la 8-an de septembro 1960 en Kopenhago) estis ĵaz-muzikisto, aranĝisto kaj komponisto, kiu ludis kontrabason kaj violonĉelon kaj estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj muzikistoj de la moderna ĵazo.

Oscar Pettiford, kiun liaj kolegoj nomis O.P, elstaras kune kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie kiel pioniro de bibopo. Same kiel Jimmy Blanton (kiel kies laŭleĝa posteulo li estis rigardata en la 1950-aj jaroj en Novjorko) kaj kiel Charles Mingus li kontribuis al tio, ke la kontrabaso firmiĝis kiel solinstrumento en ĵazo. Krome li enkondukis en 1950 la violonĉelon kiel solinstrumento en la ĵazon kaj transigis sur ĝin la plukludon de la kontrabaso.

Pettiford kiel ĉefa basisto de bibopo kaj petata gastmuzikisto de muzikistoj de malpasia, malmolbopa kaj ĉeftendenca ĵazo estis kuniniciinto de la fundamentaj novigoj de la ĵazo okazintaj ĉirkaŭ, apud Charlie Parker, Dizzy Gillespie kaj Charlie Christian, sur kies stilo ege baziĝis la ludo de Pettiford. Lia stilo influis pro siaj esprimpovo kaj kortuŝiteco la basludon de Mingus, Jimmy Garrison kaj Reginald Workman.

Al la violonĉelo, ĝis tiam rigardata kiel krominstrumento kaj nur mallonge antaŭe enkondukita en ĵazon fare de Harry Babasin, li donis tute novan pozicion en ĵazo.
Legu pli...