Vikipedio:Redaktu kun kuraĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikipedio:Estu kuraĝa)

Vikiaj paĝoj ne funkcios bone, se vi ne trovos en vi iom da kuraĝo. Necesas nepre superforti sin kaj komenci redakti, t.e. korektadi ortografiajn erarojn kaj mistajpaĵojn, aldonadi novajn informojn en la artikolojn, precizigi formuladojn, korektadi evidentajn erarojn pri la temo ktp.

Ĉiuj ĉi agoj estas tute en ordo. Ĝuste tiel ĉi Vikipedio funkcias, kaj ĉiuj atendas de vi, ke vi faros tion ĉi.

Neniam demandu vin: "Kial estas en tiu artikolo tiaj eraroj?" La eraroj tie estas tial, ĉar VI ilin ne korektis! Do, se vi ekvidos ion malĝustan, ne staru, ne atendu, rulu viajn manikojn supren kaj eklaboru. Kaj tiel ĝi komenciĝas. Vi tuj konvinkos vin mem.

Se vi daŭre ankoraŭ ne certas, ni provos ĝin nun al vi plu klarigi. Simple, se vi rimarkos artikolon, kiu enhavas eraron, stultajn ŝercojn aŭ estas tute sensenca, neniun petu kaj aŭ tiun artikolon korektu, reverku, aŭ skribu ĝin tute denove, komplete ekde la komenco.

Stultaĵojn vi povas kopii en la ujon por kuriozaĵoj kaj aĵojn, pri kiuj vi dubas, movu al la paĝo "Diskuto" ĉe la artikolo. Tia estas la esenco de Vikipedio, kaj tia ĝi restos por ĉiam.

Tamen vi ne rajtas pensi, ke tio, kion vi enskribos en artikolon, ne povas esti dum unu minuto senkompate ŝanĝita. Nepre ne prenu tion kiel atakon kontraŭ via persono. La intenco de ĉiuj estas fari el Vikipedio la plej bonan enciklopedion en la mondo. Senpagan enciklopedion.

Bone, ni supozu, ke ni konvinkis vin al kuraĝa ĝisdatigado de artikoloj. Leviĝas do demando: Kiel fari tion?

Vidu ankaŭ[redakti fonton]