Vikipedio:Evitindaj eraroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Evitindaj eraroj en redaktado de Vikipedio, foje nomataj "Vikipediismo", estas nebezonataj kaj/aŭ malkonvenaj neologismoj enkondukita en la Vikipedio - ne nur en la esperantlingva - kaj poste disvastiĝinta pere de ĝi.

Tipe, vikipediismoj estas kreataj senintence fare de vikipediistoj, kiuj tradukas artikolojn el alilingva versio, plej ofte el la angla, sen sufiĉa kono de la cellingva terminologio, kies konon postulas la traduko, aŭ sen kono de la tradicia formo de iu vorto en la cellingvo. La cellingvo estas plej ofte la gepatra lingvo de la vikipediisto, sed ankaŭ povas esti alia lingvo, ekzemple Esperanto.

Inter Vikipediismoj abundas tri tipoj:

  • Alilingva (ofte angla) literumado de malofta vorto, por kiu alia literumado havas tradicion en la cellingvo.

Tiu fenomeno estas tre ofta en diverslingvaj versioj de Vikipedio kaj ankaŭ aliloke en la TTT, sed tamen ne en Esperanto. Se uzata en esperantlingva teksto, preskaŭ ĉiu tiaspeca vorto malkaŝas sin kiel fremda.

  • Paŭsoj (kalkeoj, tradukpruntoj), ofte de anglalingvaj vortoj. Paŭsoj tipe konsistas el pluraj leksemojmorfemoj, kiuj estas tradukitaj unuope, sed ankaŭ eblas vikipediisme paŭsi unu solan leksemon, kiu en la fontlingvo estas uzata, krom en la baza signifo, ankaŭ en iu alia signifo, kiu postulas tradukon per alia cellingva vorto.

Tiaj vikipediismoj ankaŭ aperas en esperantlingvaj tekstoj kaj malkaŝas sin kiel fremdaj nur al tiuj legantoj, kies klereco superas tiun de la tradukanto en tio, pri kio temas la teksto.

Ekzemplo:

Ekzistas artikolo kun la rubriko Plozivo. En ĝia teksto (dato: 2009-08-20) tamen uziĝas la vikipediismo halto anstataŭe. Ĝin verŝajne enkondukis vikipediisto kiu tradukis el la anglalingva Vikipedio. En la angla, la vorto stop estas ofte uzata en la signifo de 'plozivo'. En la baza signifo, la angla vorto stop tradukiĝas en Esperanton kiel halto. La anglalingva vorto ŝajnas esprimi la fakton, ke la aerfluo estas haltigita en plozivoj. En la antaŭvikipedia tempo, la esperanta vorto halto tamen ne havis la signifon de 'plozivo'. (La alternativo okludo, kiu unufoje menciiĝas en la teksto, ankaŭ ne estis uzata en tiu signifo.) La vorto halto estas uzata anstataŭ plozivo (anakronisme plosivo) ankaŭ en pluraj aliaj vikipediaj artikoloj.

Tiu artikolo montras al ni ankaŭ la trian tipon de vikipediismo:

  • Paŭson de malkonvena alilingva (plej ofte angla) plursenceco en alian lingvon. Oni povas nomi tion "semantika paŭso".

En la angla lingvo, por 'nazalo' la esprimo nasal stop estas foje uzata, tamen ne fare de fonetikistoj, kiuj nomas tiujn simple nasalsnasal consonants, kaj konsideras la esprimon nasal stop misinforma: Dum la produktado de nazalo, la aerfluo ja ne estas haltigita - ĝi pasas tra la nazo. En la artikolo kun la rubriko Plozivo tamen estas priparolataj nazaloj kune kun plozivoj, kvankam la termino plozivo, kaj ties nacilingvaj formoj, ankaŭ la angla plosive, neniam uziĝis por nazaloj.

En tiu kazo, ankaŭ la angla versio (dato: 2009-08-20), kiu ŝajnas esti verkita originale, estas problema, ĉar legantoj ne ekscias, ke ĝia teksto ne konformas al la faklingva terminologio. Ĝi enhavas kromajn terminojn, kiuj estas uzataj malkonforme al ilia faklingva uzado, ekzemple en la grava verko de Peter Ladefoged kaj Ian Maddieson: The Sounds of the World's Languages.[1] La ekzisto de taj kazoj draste malplialtigas la valoron de enciklopedio. Ekster la kadro de enciklopedioj, tia neakceptinda lingvouzo tute ne estas nova, sed ofte punita, se ĝi aperas ĉe studentoj.

Notoj[redakti fonton]

  1. Peter Ladefoged & Ian Maddieson: The Sounds of the World's Languages Blackwell, Oxford, 1996.