Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2009/Septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomoj de Oceaniaj Landoj[redakti fonton]

Strangega artikolo, kiu listas kelkajn landojn de Oceanio kaj komentas pri ties nomoj. Certe aspektas vortareca kaj tro skiza, certe meritas esti en Oceanio, ne pli. Slavik IVANOV 23:05, 29. Aŭg 2009 (UTC)

Mi malsamopinias ke temas pri neforigenda artikolo, eble markata kiel ĝermo. Ĉar estas multaj landaj nomoj de eble kuriozaj etimoj oni povus lasi ĝin. Oni devus pligrandigi ĝin kaj eĉ serĉi alilingvajn ekvivalentojn.--kani 20:59, 1. Sep 2009 (UTC)
Mi kopiis la enhavon al la artikoloj pri la koncernataj landoj, sub nova sekcio "Etimologio", kaj mi forigis la artikolon. Thomas Guibal 10:05, 21. Nov 2009 (UTC)

Ŝablono:Deletu[redakti fonton]

Jen denove tute superflua duplikato kun duonangla titolo. Ni jam havas la uzatan kaj uzeblan ŝablonon {{Forigu}}. Kore --Tlustulimu 11:39, 11. Sep 2009 (UTC)

"Deletita" ;-) -- Yekrats 12:52, 11. Sep 2009 (UTC)

Kategorio:Okcitanaj verkistoj[redakti fonton]

Mi kreis ĉi tiun artikolon sen scii ke ekzistas jam Kategorio:Okcitanlingvaj verkistoj.--RG72 02:39, 11. Sep 2009 (UTC)

Forigo plenumigita, ĉar temis pri senobjekta kategorio. Oni tamen konsciu ke "okcitanaj verkistoj" kaj "okcitanlingvaj verkistoj" estas malsamaĵo. Hermann Hesse kaj Friederich Dürrenmatt estas alemanaj verkistoj sed ili ne estas alemanlingvaj sed germanlingvaj verkistoj, aliflanke ili tute ne estas germanaj verkistoj, ĉar ambaŭ estis svisoj ... - en la konkreta kazo tamen la diskuto superfluas, ĉar malplena kategorio ne havas ekzistorajton, eĉ se ĝi teorie estus sencohava ... DidiWeidmann 08:30, 14. Sep 2009 (UTC)

Komunumoj de departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg[redakti fonton]

Unue iru al Ajak, poste sube Kategorio: Komunumoj de departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, kie vi trovos tre longan liston de Vikipediisto:Traduko:X. Ĉiujn bonvolu forigi, ĉar ili estas robotaĵoj, kiujn mi ne povas profiti, la laboro okazis 2 jarojn.--Crosstor 10:03, 30. Maj 2009 (UTC)

Saluton Crosstor, mi ne komprenas vian peton. Mi alklakis dekon da artikoloj el tiu listo departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, kaj ĉiuj tiuj estis artikoloj viaj. Ĉu vi povas doni unu konkretan ekzemplon de foriginda artikolo? Dankon! --PaulP@diskkont 10:12, 30. Maj 2009 (UTC)
Mi nun vidas la problemon. Viŝi ilin ĉiujn permane estos granda laboro. Eble la roboto de Maksim povus fari tion? --PaulP@diskkont 10:42, 31. Maj 2009 (UTC)
La roboto ne estas administranto, pro tio ĝi ne povas forigi artikolojn. Maksim 16:32, 31. Maj 2009 (UTC)
Mia roboto estas administranto, do povus fari ĝin. Mi tamen nun estas tro okupata, do verŝajne faros ĝin nur fine de Junio. Marcos 23:11, 1. Jun 2009 (UTC)

Ĉeĥlingva literaturo‎[redakti fonton]

senfraza Narvalo 13:37, 10. Mar 2009 (UTC)

Intertempe Kerio forte ampleksigis ĝin. --- Disk. 14:40, 10. Mar 2009 (UTC)
Mi malaprobas. Laŭ mi oni devas aŭ trifrazigi ĝin, kiel ĵus faris Kerio. Aŭ oni pludirektas al ekzemple Ĉeĥlingvaj verkistoj. Mi ne komprenas la forigemon. Krome ĉe ĉiu peto pri forigo mi ŝatus legi, en kiu kategorio de forigendaj artikoloj ĝi laŭ la proponinto troviĝas, por scii interalie la tempopremon. --Lu 19:40, 10. Mar 2009 (UTC)
Sed la artikolo meritas iom pli da teksto anstataŭ listoj. Kore --Tlustulimu 20:36, 10. Mar 2009 (UTC)
Mi kontraŭus forigon. Ni ampleksigu kaj plibonigu ĝin! -- Yekrats 20:40, 10. Mar 2009 (UTC)
La artikolaro kun rilato al ĉi tiu temo nun estas iom ĥaosa. Ni nun havas ĉeĥa literaturo, ĉeĥlingva literaturo, Ĉeĥlingvaj verkoj, Ĉefverkoj de la ĉeĥa literaturo, listo de ĉeĥaj verkistoj kaj Ĉeĥlingvaj verkistoj. Tio certe estas tro disdivido por tiu temaro. Aldone, la titoloj ne bone kongruas kun la enhavo: Ekzemple ĉe ĉeĥlingva literaturo troviĝas informoj pri neĉehlingvaj (sed tamen ĉeĥaj) verkoj. Ni devas pripensi pri ordigo de ĉiuj ĉi informoj. En tiu ordiga laboro, iuj el la nunaj artikoloj devos esti antstataŭigotaj per plusendiloj (sed enhavo ne malaperu).
Mi ne kompetentas sufiĉe pri la fako por scii, sub kiuj titoloj ni havu artikolon. Verŝajne estus bone havi ĉeĥa literaturo kiel ĉefartikolon, en kiu oni traktas ankaŭ ĉiun ĉeĥlingvan literaturon, kaj aldone havi "listo de ĉeĥaj verkistoj" kaj "Ĉefverkoj de la ĉeĥa literaturo". Kion opinias la aliaj? Marcos 00:39, 11. Mar 2009 (UTC)
Mi jam de monatoj provas iom ordigi verkistojn kaj literaturo, sed estas iom komplike. Ceĥoj ĝenerale konsideras Kafka kiel ĉeĥa verkisto, sed li nepre ne estis ĉeĥlingva verkisto. Aliflanke mi povas imagi, ke ekzistas ĉeĥlingvaj verkistoj, kiuj ne estas ĉeĥoj. Do oni fakte bezonas la du kategoriojn, malgraŭ tio, ke la plimulto de la verkistoj apartenas al la du. Similaj problemoj ni havas pri katalunoj, kiuj verkas hispane, flandroj kiuj verkas france, ktp. Mia ĝisnuna kutimo estis meti verkistojn kaj sub x-aj verkistoj kaj sub x-lingvaj verkistoj; verkoj kaj sub x-a literaturo kaj x-lingva literaturo. Specialajn listojn kiel "Ĉefverkoj de", "Gravaj verkistoj el" mi emus iom post iom forigi. Se la verkistoj aŭ la verkoj ne estas gravaj, ili simple ne aperu en Vikipedio. --- Disk. 14:51, 11. Mar 2009 (UTC)

Kelta mapo[redakti fonton]

Verŝajne ĉi tiu informo estas ŝovebla en artikolon Kelta lingvaro. -- Yekrats 13:12, 14. Mar 2009 (UTC)

Mi konsentas kun la forigo de la artikolo. Marcos 16:21, 14. Mar 2009 (UTC)
Ĉu eblas ŝovi la enhavon al Kelta lingvaro kaj lasi alidirektilon? --Lu 19:04, 20. Mar 2009 (UTC)
Alidirektilo ne taŭgus tiukaze. Normala leganto alklakanta sur la artikolo "Kelta mapo" certe ne atendus alidirektigon al "Kelta lingvaro", kaj li tre surprizus pri tio. Do jes, plej bona solvo estas movo de la utilaj informoj al koncernitaj artikoloj kaj sekve forigo de "Kelta mapo". Thomas Guibal 06:05, 21. Mar 2009 (UTC)
Forigita. Thomas Guibal 07:40, 20. Sep 2009 (UTC)

Spurebleco kaj Traceebleco[redakti fonton]

Ne ambaŭ artikoloj estas forigendaj, sed male ambaŭ estas kunigendaj. Ĉu estus bone havi apartan paĝon por kunigendaj artikoloj? Tiukaze ekzistis jam la malnova kaj tro mallonga Traceebleco, sed kiu ĝuis la alilingvajn ligilojn. Nun nova vikipediisto kiu tamen jam konis la malnovan enmetis novan Spurebleco, kiun mi mem iomete plibonigis, sed plie mi ne povas fari, ĉar mi tute ne estas fakuloj pri mezuroj, mezurunuoj ktp. Ambaŭ artikoloj havas iom en la diskutpaĝo.--kani 21:32, 19. Mar 2009 (UTC)

Vi povas provizore en ambaŭ artikoloj meti la ŝablonon ''Ŝablono:Kunigu''. Tiam ili aperos en la koncerna kategorio, kaj uzantoj aŭtomate estas atentigataj pri la dezirindeco kunigi. --- Disk. 15:55, 20. Mar 2009 (UTC)
Mi reverkis la artikolon pri traceebleco ĉefe pro ke ĝi ŝajnis al mi ne rilatatan al spurebleco (angle traceability) je la senco de mezurscieno. Ekz, oni menciis pri la colo kiu rilatas al la metro. Tiu estas la difino de la colo, ĝi ne rilatas al la spurebleco de mezuo oni faras je coloj, aŭ metroj, aŭ lioj, ktp. Spurebleco estas eco de mezuro, ĝi ne estas eco de unuo. Mi ne estas spertulo pri Esperanto, kaj mi vole akceptos ian ajn helpon aŭ redaktadon pri la artikolo. Mi ne komprenas, ekzample, pri "Ŝablono." Steven K. Smith (sksmith@sksmithmusic.com)
La alidirektilo el Traceebleco al Spurebleco estis farita. Thomas Guibal 07:40, 20. Sep 2009 (UTC)

Muĝada-Skadrono Buk Gardistoj[redakti fonton]

Tekstoj tradukitaj ŝajne de komputilo. --PaulP@diskkont 10:24, 24. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP@diskkont 17:37, 28. Maj 2009 (UTC)

Sead Mahmutefendić[redakti fonton]

Artikolo en la kroata, sen intervikiaĵoj. Vikipediisto:Tlustulimu afable proponis plibonigi, sed mi opinias, ke prefere ni laboru pri artikoloj, kiuj interesas nin, kaj ne iujn anonimulojn. – Umberto 19:34, 27. Maj 2009 (UTC)

Mi apogas la forigon. Laŭ la regularo ni povas forigi, se la anonimulo ene de tri horoj ne komencis traduki ĝin. --PaulP@diskkont 19:37, 27. Maj 2009 (UTC)
Saluton, Umberto. Mi ĵus forigis la kroataĵon. Kore --Tlustulimu 19:36, 27. Maj 2009 (UTC)
Kaj ĝi revenis hodiaŭ. Mi opinias, ke ĉi-okaze eĉ ne bezonatas la 3-horan atendadon antaŭ ol forigi. --PaulP@diskkont 13:47, 19. Jun 2009 (UTC)
Mi ĵus denove forigis la kroataĵon. Kore --Tlustulimu 14:02, 19. Jun 2009 (UTC)
Kaj mi denove forigos ĝin trian fojon ... La spamisto ĉiam revenas sub alia IP-numero. Do restas malmulte farebla ...--PaulP@diskkont 16:26, 24. Jun 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo. Kontraŭ ripeta kreado de alilingva artikolo, kies kodigo krome ne estas vikieca, ni havas unu rimedon. Ni povus bloki la rekreadon de la artikolo. Mi jam faris tion, eble en la suprasoraba vikipedio. Kore --Tlustulimu 16:43, 24. Jun 2009 (UTC)
Interese. Mi lernis ion novan. Dankon! --PaulP@diskkont 11:49, 25. Jun 2009 (UTC)

Diversaj malplenaj kategorioj[redakti fonton]

Post komenco de voĉdonado ĉu forigi mise nomitajn kategoriojn en Vikipedio:Diskutejo pasis jam semajno. La kategorioj pri konstruaĵoj "en" kaj "de" ne estas ĉi tie.

Kategorio:Altajaj lingvoj Kategorio:Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio Kategorio:Bidermajro (Literaturo) Kategorio:Ĉela biologio Kategorio:Ĉifriko Kategorio:Direktistoj Kategorio:Filma muziko Kategorio:Germana historio Kategorio:Historiaj muzikiloj Kategorio:Historio de Afganistano Kategorio:Historio de Belarusio Kategorio:Historio de Danlando Kategorio:Historio de Kristanismo Kategorio:Historio laŭ lando Kategorio:Historio laŭ temo Kategorio:Hundaj rasoj Kategorio:Iamaj landoj Kategorio:Iamaj landoj laŭ kontinentoj Kategorio:Iamaj landoj laŭ statuso Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Afriko Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Azio Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Nordameriko Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Sudameriko Kategorio:Internaciaj organizoj Kategorio:Judaj organizoj Kategorio:Junularaj organizoj Kategorio:Kampurboj de Aŭstrio Kategorio:Komiksaj desegnistoj Kategorio:Komunumoj de Provinco Bolzano-Bozen Kategorio:Komunumoj de Provinco L'Ogliastra Kategorio:Krim-organizoj Kategorio:Krimulaj organizoj Kategorio:Listoj de adresoj de organizoj Kategorio:Literaturo (germanlingva) Kategorio:Ludilo Kategorio:Meĥaniko Kategorio:Membroj de organizoj Kategorio:Muzikiloj Kategorio:Muzikinstrumentoj Kategorio:Nobelpremio pri fiziologio aŭ medicino Kategorio:Riveroj de Armenio Kategorio:Riveroj de Azerbajĝano Kategorio:Riveroj de Irano Kategorio:Rusaj komponistoj Kategorio:Sakrala muziko Kategorio:Simfoniaj verkoj Kategorio:Studentaj organizoj Kategorio:Verkaro (muziko) Kategorio:Wikimedia Kategorio:Zooj laŭ lando Kategorio:Zooj laŭ landoj

Maksim 16:52, 31. Maj 2009 (UTC)

Alia malplena kategorio estas Kategorio:Ŝablono:Sondosieroj --→ Airon 20:02, 19. Jul 2009 (UTC)

Relay Feeding ASF[redakti fonton]

Ĉi tiu artikoleto preskaŭ priskribas nenion pri la procezo. Malgraŭ la termino estante anglalingvaĵo, mi ne povas trovi ion ajn en anglalingvaj paĝoj (per Google-serĉo). Verŝajne estas kelkaj rusalingvaj paĝoj pri ĝi. Mi sugestus forigadon, aŭ kunigon kun artikolo Canon (ankaŭ ĝermo). -- Yekrats 14:15, 4. Jun 2009 (UTC)

Enya (album)[redakti fonton]

Nur unu frazo, en la hispana, ("mi ne komprenas, nur ĉarmas min la muziko…") kaj ankaŭ la titolo ne estas en Esperanto. Tial mi subtenas la forigproponon de Vikipediisto:Tlustulimu. Pretere, la hispana artikolo pri la temo estas markita kiel "vikiecigenda". – Aisano 12:22, 1. Jun 2009 (UTC)

Mi subtenas. --PaulP@diskkont 12:33, 1. Jun 2009 (UTC)
  • Forigita. -- Yekrats 13:56, 1. Jun 2009 (UTC)

Usonaj armitaj trupoj[redakti fonton]

Jam ekzistis la artikoleto Usona armeo kun samaj ligoj.--Zumbini 21:44, 17. Jul 2009 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 08:39, 20. Jul 2009 (UTC)

Lordi's Rocktaurant[redakti fonton]

"Lordi's Rocktaurant estas la plej granda ĉeno de rapidmanĝaj restoracioj en la mondo." Evidente malvera aserto ne konfirmita de la anglalingva artikolo. Mi petas forigi la artikolon aŭ tute reverki ĝin. Thomas Guibal 05:20, 13. Jul 2009 (UTC)

Mi konsentas kun la forigo de la artikolo en sia nuna stato. Marcos 15:22, 18. Jul 2009 (UTC)
Forigita. Thomas Guibal 08:34, 20. Jul 2009 (UTC)

Paĝoj kun "x" en titolo[redakti fonton]

Jen estas du erare kreitaj paĝoj kun "x" en titolo: Imperia Bolsxoj Kamennij teatro, Imperia Bolsxoj Kamennij Teatro. Maksim 18:53, 5. Jul 2009 (UTC)

Forigitaj. Thomas Guibal 08:36, 20. Jul 2009 (UTC)

Malplenaj kategorioj[redakti fonton]

Kategorio:Aŭtovojoj de Pollando Kategorio:Fortikaĵoj de Barato Kategorio:Fortikaĵoj de Belgio Kategorio:Fortikaĵoj de Finnlando Kategorio:Fortikaĵoj de Francio Kategorio:Fortikaĵoj de Germanio Kategorio:Fortikaĵoj de Grekio Kategorio:Fortikaĵoj de Kanado Kategorio:Fortikaĵoj de Kroatio Kategorio:Fortikaĵoj de Rusio Kategorio:Fortikaĵoj de Slovakio Kategorio:Fortikaĵoj de Ĉeĥio Kategorio:Fuortaroj de Ĉeĥio Kategorio:Kantonoj en Virginio Kategorio:Kasteloj de Alzaco Kategorio:Kasteloj de Belgio Kategorio:Kasteloj de Britio Kategorio:Kasteloj de Danio Kategorio:Kasteloj de Francio Kategorio:Kasteloj de Germanio Kategorio:Kasteloj de Japanio Kategorio:Kasteloj de Svislando Kategorio:Kasteloj de Ĉeĥio Kategorio:Konstruaĵoj de Afganio Kategorio:Konstruaĵoj de Armenio Kategorio:Konstruaĵoj de Azerbajĝano Kategorio:Konstruaĵoj de Aŭstralio Kategorio:Konstruaĵoj de Aŭstrio Kategorio:Konstruaĵoj de Bangladeŝo Kategorio:Konstruaĵoj de Barato Kategorio:Konstruaĵoj de Belgio Kategorio:Konstruaĵoj de Belizo Kategorio:Konstruaĵoj de Bosnio Kategorio:Konstruaĵoj de Brazilo Kategorio:Konstruaĵoj de Britio Kategorio:Konstruaĵoj de Bulgario Kategorio:Konstruaĵoj de Danio Kategorio:Konstruaĵoj de Egiptio Kategorio:Konstruaĵoj de Finnlando Kategorio:Konstruaĵoj de Francio Kategorio:Konstruaĵoj de Germanio Kategorio:Konstruaĵoj de Grekio Kategorio:Konstruaĵoj de Hispanio Kategorio:Konstruaĵoj de Hungario Kategorio:Konstruaĵoj de Indonezio Kategorio:Konstruaĵoj de Irako Kategorio:Konstruaĵoj de Irlando Kategorio:Konstruaĵoj de Israelo Kategorio:Konstruaĵoj de Italio Kategorio:Konstruaĵoj de Japanio Kategorio:Konstruaĵoj de Kamboĝo Kategorio:Konstruaĵoj de Kanado Kategorio:Konstruaĵoj de Kolombio Kategorio:Konstruaĵoj de Kostariko Kategorio:Konstruaĵoj de Kroatio Kategorio:Konstruaĵoj de Kubo Kategorio:Konstruaĵoj de Latvio Kategorio:Konstruaĵoj de Libano Kategorio:Konstruaĵoj de Litovio Kategorio:Konstruaĵoj de Luksemburgo (lando) Kategorio:Konstruaĵoj de Maroko Kategorio:Konstruaĵoj de Meksiko Kategorio:Konstruaĵoj de Nederlando Kategorio:Konstruaĵoj de Nord-Koreio Kategorio:Konstruaĵoj de Norvegio Kategorio:Konstruaĵoj de Peruo Kategorio:Konstruaĵoj de Pollando Kategorio:Konstruaĵoj de Portugalio Kategorio:Konstruaĵoj de Rumanio Kategorio:Konstruaĵoj de Rusio Kategorio:Konstruaĵoj de Sirio Kategorio:Konstruaĵoj de Slovakio Kategorio:Konstruaĵoj de Slovenio Kategorio:Konstruaĵoj de Sud-Koreio Kategorio:Konstruaĵoj de Svedio Kategorio:Konstruaĵoj de Svislando Kategorio:Konstruaĵoj de Tajvano Kategorio:Konstruaĵoj de Turkio Kategorio:Konstruaĵoj de Ukrainio Kategorio:Konstruaĵoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Kategorio:Konstruaĵoj de Usono Kategorio:Konstruaĵoj de Vjetnamio Kategorio:Konstruaĵoj de Ĉeĥio Kategorio:Konstruaĵoj de Ĉinio Kategorio:Literaturo (19-a jarcento) Kategorio:Mensaj malsanoj Kategorio:Ministraroj Kategorio:Muzeoj de Ĉeĥio Kategorio:Nanplanedoj Kategorio:Nobel-Premio pri Ekonomiko Kategorio:Nomilaj normoj Kategorio:Notskribado Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Britio Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Francio Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Israelo Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Italio Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Pollando Kategorio:Teatroj de Kolombio Kategorio:Teatroj de Medeĝino Kategorio:Teatroj de Meksiko Kategorio:Zooj en Kanado Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Belgio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Britio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Germanio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Israelo Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Kanado Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Litovio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Ĉehio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Ĉinio Kategorio:Ĉeĥaj elmigrintoj

Maksim 19:47, 26. Jun 2009 (UTC)

Maksim, serioza demando: Ĉu vi volus esti administranto? Forte konsideru! -- Yekrats 18:43, 10. Jul 2009 (UTC)
Farita. Thomas Guibal 15:26, 31. Jul 2009 (UTC)

Malayalam[redakti fonton]

Nek la titolo nek la enhavo estas en Esperanto. – Aisano 12:44, 21. Jun 2009 (UTC)

Jxumeken Najximedenov[redakti fonton]

Jen mistajpita titolo Jxumeken Najximedenov, kiu forigendas, ĉar ankaŭ ezkistas ĝuste skribata artikolo Ĵumeken Naĵimedenov. Kore --Tlustulimu 19:33, 11. Jun 2009 (UTC)

Ŝablono:Infobox Sciencisto[redakti fonton]

Saluton. La forigenda ŝablono {{Infobox Sciencisto}} tute ne funkcias kaj havas malĝustan titolon. Krome mi ĵus kreis la funkciantan ŝablonon {{Informkesto sciencisto}}. Kore --Tlusta 08:48, 8. Jun 2009 (UTC)

Mi ĵus forigis la ne funkciantan ŝablonon. Kore --Tlustulimu 19:33, 11. Jun 2009 (UTC)

Kontribuoj de Pekayer11[redakti fonton]

Kontribuoj de http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Kontribuoj/Pekayer11 Ne atingas minimumam nivelon. Narvalo 07:00, 8. Jun 2009 (UTC)

La verkinto estis avertita en lia diskutpaĝo la 8-an de junio. Ni havu iom da pacienco. Afrikaj kunlaborantoj kutime ne konstante estas en Interreto. Dume ankaŭ aliaj povas provi ellabori la artikolojn. --PaulP@diskkont 07:16, 9. Jun 2009 (UTC)

Ŝablono:Svisa kantono[redakti fonton]

Mi petas forigi ĉi tiu ŝablono ĉar ĝi estas kopio de Ŝablono:Informkesto kantono de Svislando. Administranto devas forigi ankaŭ ĉiuj ligiloj al la ŝablono, ĉar estas rilataj al ĝi (krom Vikipedio:Diskutejo :D )--→ Airon 11:27, 23. Jul 2009 (UTC)

Saluton, Airon90. Mi ĵus metis vian proponon al la lista komenco. Kore --Tlusta 12:00, 23. Jul 2009 (UTC)
Mi plenumigis la forigpeton, ĉar evidente tiu ŝablono ne nur estas paralelaĵo sed intertempe ankaŭ entute ne plu uzata. Do evidente forigenda kune kun la dokumentaĵo kaj la alidirektiloj al ĝi. DidiWeidmann 09:01, 14. Sep 2009 (UTC)

Egiptujo[redakti fonton]

Mi petas forigi la paĝon Egiptujo, ĉar ĝia ekzisto malebligas al mi movi la paĝon Egiptio al Egiptujo. Tiun movon mi rajtas fari, ĉar mi mem siatempe movis tiun paĝon de Egipto al Egiptio tiam elektante la formon "Egiptio" pro obeado de la tiama regulo pri I-formoj. Tiu regulo nun ne plu validas, kaj sekve mi rajtas nun elekti anstataŭe la de mi preferatan formon "Egiptujo". Bertilow 10:34, 18. Jul 2009 (UTC)

Mi nun forigis la plusendilon Egiptujo, do vi nun povas movi Egiptio al Egiptujo. Marcos 15:19, 18. Jul 2009 (UTC)
Li ne verkis la artikolon, nenion aldonis, sed volas alinomi laŭ propra gusto. Estas interese. Ĉu ĉiun landon li alinomas kaj ni ekbatalu? Narvalo 20:09, 23. Jul 2009 (UTC)
Li mem aldoni la I-sisteman landnomon pro devigo de tiama regulo. Li do nun havas la rajton ŝanĝi tiun de li envikipediigitan landnomon al la UJ-sistemo. Marcos 14:50, 24. Jul 2009 (UTC)

Ŝablono:Fratoligoj[redakti fonton]

La ŝablono nur aperis en malmultaj paĝoj; mi ĉie anstataŭigis ĝin per la plej kutima Ŝablono:Projektoj, pro unuecaj kialoj. Mi taksas ĝin foriginda, tiel ke homoj ne plu aldonos ĝin al novaj artikoloj. --WinstonSmith 20:32, 6. Jun 2009 (UTC)

Saluton, WinstonSmith. Mi subtenas la forigon. Se dum la sekvaj tagoj ne estos aliaja opinioj, mi aŭ alia administranto povos forigi ĝin. Kore --Tlustulimu 11:56, 7. Jun 2009 (UTC)
Forigita. Thomas Guibal 07:41, 20. Sep 2009 (UTC)

Ŝablono:ARTICLESPACE/all[redakti fonton]

... kaj:

Ekzistas pli simpla ŝablono, kiu videbligas la nomspacon. --→ Airon 09:47, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 09:40, 6. Sep 2009 (UTC)

Kategorio:Muzikalbumo laŭ jaro[redakti fonton]

Kaj ĝia enteno (ĉiuj kategorioj). Mi eraris tajpi. Bonvolu pardoni min. --→ Airon 16:49, 5. Sep 2009 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 10:01, 6. Sep 2009 (UTC)

Tajperare kreitaj kategorioj[redakti fonton]

Kategorio:Kulturo de Ebubordo, Kategorio:Ebuborda literaturo

Mi faris tajperarojn, kreante ĉi tiujn kategoriojn. Ĉiuj artikoloj jam estas translokitaj en novajn, ĝustajn kategoriojn.--RG72 17:56, 6. Sep 2009 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 18:18, 6. Sep 2009 (UTC)

Kategorio:Sud-koreoj[redakti fonton]

Tute malplena kategorio.--RG72 15:39, 5. Sep 2009 (UTC)

Jam validas Kategorio:Sudkoreanoj. Farita. Thomas Guibal 09:49, 6. Sep 2009 (UTC)

Kio Okazas[redakti fonton]

Ĉi tiu skeĉa filmeto estas dubinde sufiĉe inda por artikolo. -- Yekrats 01:44, 5. Sep 2009 (UTC)

La artikolo rilatas al la Esperanto-movado kaj havas sufiĉe bonajn formon kaj stilon. Ĝi estas miaopinie konservebla. Thomas Guibal 10:19, 6. Sep 2009 (UTC)
La artikolo laŭ mi havus ekzistorajton, ĉar temas pri esperanto-kulturaĵo kaj de en nia Esperanto-vikipedio konservendas, sed mi devas absolute kontraŭdiri, ke la artikolo havas "bonan" formon ... Al bona formo ne nur apartenas, ke la solaj tri frazoj estas gramatike seneraraj, sed ke la artikolo ankaŭ estu enciklopedia. En la nuna formo temas pri pura ĝermo sen vere interesaj faktoj. Se oni nur volas listigi nomojn de Esperanto-varbofilomoj, tiam oni povas krei artikolon "listo de Esperanto-varbofilmoj" kaj tie jam enmeti tiun informon. Do por ke la artikolo estu konservinda, ĝi devas esti pli ampleksa. En artikolo pri filomoj interesa estus ĝia historio, do kiel ĝi estis farita, financita ktp., kiuj estas la aŭtoroj, kiuj la aktoroj kaj se temas pri reklamo-filmo ankaŭ informoj pri ĝia efiko kaj kritiko. Krome eventuale foto de la reĝisoro aŭ pri la filmo estus bona. Se la artikolo en tiu senco estas kompletigita, tiam oni povas paroli pri bona formo kaj stilo. Amike DidiWeidmann 08:51, 14. Sep 2009 (UTC)

Subaj ŝablonoj[redakti fonton]

Bonvolu forigi subajn ŝablonoj, ĉar ili estas anstataŭita per {{Informkesto vojo}} kaj kunligitaj kun ĝi. Kaj nun ne estas jam uzata en artikoloj

--Arkadiusz Zychewicz 20:08, 4. Sep 2009 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 09:47, 6. Sep 2009 (UTC)

Ŝablono:Football club infobox[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis la nefunkciantan ŝablonon Ŝablono:Football club infobox. Tial mi proponas ĝian forigon. Krome ĝia titolo estas en la angla lingvo. Kore --Tlusta 07:58, 27. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, Tlusta. Mi ĵus forigis la ŝablonon. Kore --Tlustulimu 23:46, 27. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝablono:Disambig[redakti fonton]

La ŝablono ne plu estas uzata en artikoloj, kaj ŝajnas restaĵo el la pasinta tempo; nun oni uzas, kaj uzu, {{apartigilo}}. --WinstonSmith 14:24, 21. Aŭg 2009 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 03:54, 4. Sep 2009 (UTC)

Dokumentaro por forigitaj ŝabloj[redakti fonton]

Restis du dokumentaroj por ŝablonoj kiuj jam estas forigitaj, do ankaŭ ilin bonvolu forigi:

--Arkadiusz Zychewicz 13:46, 7. Sep 2009 (UTC)

Farita. Dankon pro la atentigo. Thomas Guibal 16:32, 8. Sep 2009 (UTC)

Utente:Airon90/bio[redakti fonton]

Ŝajne estas simila kazo de tiu sube kiu klopodas havi vikipediistan paĝon, sed tiu ĉi jam registriĝis. --kani 23:54, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Pardonu min. Nune estas nur ligilo en nomspaco 0 al nomspaco ne-0 --→ Airon 05:22, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Ne gravas. :=) Forigita. Thomas Guibal 06:13, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Lubomir Fajth[redakti fonton]

Preskaŭ malplena kaj nekomprenebla, de anonimulo.--kani 00:14, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Farite. -- Yekrats 01:03, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Diversaj kategorioj[redakti fonton]

Jen estas diversaj kategorioj, ili estas malplenaj kiam mi metas la liston.

Kategorio:Albumo de Queen Kategorio:Albumo laŭ jaro Kategorio:Albumoj de Francesco Guccini Kategorio:Allianz-Arena Kategorio:Arthistorio Kategorio:Belarusa kulturo Kategorio:Belarusa literaturo Kategorio:Belarusaj esperantistoj Kategorio:Belarusaj poetoj Kategorio:Belarusaj verkistoj Kategorio:Belaruslingva literaturo Kategorio:Distrikto Odenwaldkreis Kategorio:Ekonomio de Luksemburgio Kategorio:Elstara paĝo en ar.wiki Kategorio:Elstara paĝo en de.wiki Kategorio:Elstara paĝo laŭ lingvo Kategorio:Esperanto-renkontiĝo Kategorio:Esperantogramatiko Kategorio:Etnoj en Centrafrika Respubliko Kategorio:Eŭropaj navigicaj ŝablonoj Kategorio:Faŭno de Hindio Kategorio:Fikcia universo Kategorio:Filmoj laŭ libroj Kategorio:Franca instituto Kategorio:Francaj regionoj Kategorio:GLAT aktoroj Kategorio:Gejaj aktoroj Kategorio:Gejoj Kategorio:Geografio (Ruhr-regiono) Kategorio:Geografio de Belarusio Kategorio:Glaĉeroj de Eŭropo Kategorio:Glaĉeroj de Nordameriko Kategorio:Gota movado Kategorio:Historio de nutraĵoj Kategorio:Intermilitaj fortikaĵoj Kategorio:Inĝenierado Kategorio:Keltaj nacioj Kategorio:Kluzo Kategorio:Kolombia Literaturo Kategorio:Komikaj filmoj Kategorio:Komisiono Barosso Kategorio:Komputila Rolludoj Kategorio:Komunumoj de Provinco Bolzano Kategorio:Koncertodomo Kategorio:Kriptologio Kategorio:Kuirarto laŭ lando aŭ nacieco Kategorio:Kuracisto Kategorio:Lagoj de Kanado Kategorio:Landvojoj de Pollando Kategorio:Leginda artikoloj laŭ lingvo Kategorio:Leginda paĝo en sv.wiki Kategorio:Leginda paĝo laŭ lingvo Kategorio:Liberaj videoludoj Kategorio:Linuksaj firmoj Kategorio:Litova historio Kategorio:MMORPG Kategorio:Malneŭtraj artikoloj Kategorio:Mangailustrita romano Kategorio:Maŝinoj Kategorio:Meteorologio Kategorio:Mikslingvo Kategorio:Montaroj de Brita Kolumbio Kategorio:Navigadŝablono:Svislando Kategorio:Navigaj skatoloj por geografio Kategorio:Neologismo Kategorio:Nobelpremio pri kemio Kategorio:Nobelpremio pri paco Kategorio:Nordrejn-vestfalio Kategorio:Nova Testamento Kategorio:NowCommons Kategorio:Olimpiko Kategorio:Organizoj Kategorio:Palma de Mallorca Kategorio:Pariza Regiono Kategorio:Paseriformaj Kategorio:Peloponeso Kategorio:Pola historio Kategorio:Polaj prezidentoj Kategorio:Policaj filmoj Kategorio:Politikaj partioj de Belarusio Kategorio:Politikaj partioj de Luksemburgio Kategorio:Politikaj partioj en Finnlando Kategorio:Politiko de Belarusio Kategorio:Politiko de Luksemburgio Kategorio:Popolo Kategorio:Preĝejoj inicitaj al Virgulino Maria Kategorio:Projektoj de la fondaĵo Wikimedia Kategorio:Prostituo Kategorio:Provinco Bolzano Kategorio:Psikanalizo Kategorio:Queen albumoj Kategorio:Rapidvojoj en Pollando Kategorio:Respubliko Kongo Kategorio:Ritualoj Kategorio:Sciencaj fikciaj romanoj Kategorio:Seattle (Vaŝingtonio) Kategorio:Sinagogoj de Moravio Kategorio:Sinagogoj de Ĉeĥio Kategorio:Stelaj Militoj Kategorio:Tipa teorio Kategorio:Togolando Kategorio:Transportaj rimedoj movigataj per homa forto Kategorio:Trentino-Supra Adiĝo Kategorio:Turka lingvaro Kategorio:Ukrainaj universitatoj Kategorio:Umikinoj de James BOND Kategorio:Unua generacia pokemono Kategorio:Urboj de Utah Kategorio:Urboj en Senegalio Kategorio:Urboj en Svislando Kategorio:Valencia Komunumo Kategorio:Valencio Kategorio:Verkoj de Felix Mendelssohn Bartholdy Kategorio:Verkoj de Johann Sebastian Bach Kategorio:Veturiloj movigataj per homa forto Kategorio:Vikipediisto als Kategorio:Vikipediisto als-3 Kategorio:Vikipediisto sv-N Kategorio:Viktimoj de la nazioj Kategorio:Vilnius Kategorio:Vindosa programaro Kategorio:Vortludoj Kategorio:Ĝenroj kaj formoj (muziko) Kategorio:Ŝablono:Luksemburgio Kategorio:Ŝablono:Sondosieroj

Maksim 19:07, 18. Aŭg 2009 (UTC)

Farita. Mi konservis kvar kategoriojn, kiuj ne estis malplenaj kiam mi kontrolis ilin. Thomas Guibal 09:33, 6. Sep 2009 (UTC)
Dankon! Maksim 18:53, 7. Sep 2009 (UTC)

Ŝablono:VikipedioAliLingvaj[redakti fonton]

La ŝablono ŝajnas esti uzata, kaj uzinda, nenie. --WinstonSmith 22:06, 20. Aŭg 2009 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 03:49, 4. Sep 2009 (UTC)

Kategorio:Landvojoj en Pollando[redakti fonton]

Malkorekta nomo, devus esti Kategorio:Landvojoj de Pollando laŭ reguloj de Vikipedio:Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj#Kategorioj --Arkadiusz Zychewicz 19:27, 4. Sep 2009 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 09:41, 6. Sep 2009 (UTC)

Verbier[redakti fonton]

Spamaĵo. Estis komerca retejo.--kani 20:36, 3. Sep 2009 (UTC)

Jam estas for. Dankon pro la atentigo. Kore --Tlustulimu 21:29, 3. Sep 2009 (UTC)

Hannibal Rising[redakti fonton]

Vandalaĵo.--kani 20:59, 1. Sep 2009 (UTC)