Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2014/Septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 25 marto 2014 2:44
Artikolo
[[::Kategorio:Esperanto-movado]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mankas ĝusta kriterio pri enkategoriigo; kiel estis montrite en la artikolo Esperanto-movado, la termino ne estas preciza; la nuna enhavo de la kategorio transportindas al Kategorio:Esperanto-komunumo kaj Kategorio:Esperanto
Uzanto
Dima41 (diskuto) 02:37, 18 Mar. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ne estas interkonsento.--Salatonbv (diskuto) 04:50, 27 Sep. 2014 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: mi temas kontaraŭi al la propono, ĉar tia kategorio necesas supre de kategorio:Esperanto-movado laŭ kontinentoj‎ kaj kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj‎. Tamen, mi ankaŭ pensas, ke oni devos poluri ĉi tiun kategorion.--Salatonbv (diskuto) 11:15, 18 Mar. 2014 (UTC)
Komento Komento: Nun al la kategorio apartenas artikoloj, por kiuj ne estas pruvita aparteno de la temo al Esperanto-movado. Tio signifas, ke nuntempe aparteneco de ajna artikolo al la kategorio estas rompigo de Vikipedia regularo. Estas nur du variantoj: aŭ oni aldonos ĝustan kriterion kaj pruvos por la artikoloj ke ili temas pri Esperanto-movado; aŭ, se ne, mi kontinuos forigadon de informo el ĉi tiu kategorio pro manko de pruvo pri ĝia aparteno al la movado - ĝis kiam la kategorio aŭtomate fariĝos tujforigenda pro malpleneco. Mi proponas sammaniere ŝanĝi ĉiujn kategoriajn nomojn, ĉie alinomiginte "Esperanto-movado" al "Esperanto-komunumo"/"Esperanto" per kreado de novaj duobligaj kategorioj kaj poste forigi senbezonajn; tiel mi jam faris Kategorio:Esperanto en Rusio. Aliajn bonajn decidojn mi ne vidas.--Dima41 (diskuto) 14:20, 18 Mar. 2014 (UTC)
Laŭ kiu kriterio vi volas dividi artikolojn inter kategorio Esperanto kaj Esperanto-komunumo? Laŭ mi, la termino Esperanto superas kaj E-komunumon kaj E-movadon. Kaj al kiu kategorio vi volas metadi artikolojn pri movadaj temoj? Eĉ eblas konsideri E-komunumon kaj E-movadon kiel komplementajn temojn, kune kreantaj temon Esperanto. Mi kontraŭas forigon. --KuboF (diskuto) 15:28, 20 Mar. 2014 (UTC)
La ĉefa estas Kategorio:Esperanto. Al ĝi apartenas informo pri la lingvo, ĝia gramatiko, statistiko, lernado, libroj ktp. Al ĝi apartenas ankaŭ ĝia subkategorio Kategorio:Esperanto-komunumo, kiu temas pri esperantistoj kaj iliaj ideologioj/organizaĵoj/renkontiĝoj. Tiuj ĉi du kategoiroj tute priskribas la temon. Tamen iam oni uzas terminon "Esperanto-movado" kiel parto de la esperantistaro strebanta disvastigi Esperanton. Mi opinias, ke pri neniu artikolo apartenanta al la Kategorio:Esperanto-movado nun estas pruvite, ke ĝi rajtas aparteni al ĝi: ekzemple, mi opinias, ke preskaŭ ĉiuj organizaĵoj, kiuj reklamas sin "Esperanto-movado", reale agadas kontraŭ la venko de Esperanto. La problemo estas pridiskutinda aparte, sed nun la Kategorio:Esperanto-movado estas malplenigenda pro malneŭtraleco. Mi proponas ne uzi ĉi tiun kategorion, alinomigi similajn kaj pli priatenti la du gravajn kategoriojn pri kiuj mi deklaris supre.--Dima41 (diskuto) 16:14, 20 Mar. 2014 (UTC)
fortege # Kontraŭ Kontraŭ: : La fakto, ke malĝustaj artikoloj troviĝas nuntempe en la kategorio ne estas kialo por forigi tiun tre gravan kaj tradician kategorion. La propono fakte estas kompleta absurdaĵo. Simple oni devas poluri kaj meti la artikolojn al ĝuta kategorio, kiam ili troviĝas en la malĝusta. Alinomado de la kateogrio ak Esperanto-komunumomo aŭ simimile ankaŭ ne estas konsilinda, ĉar la esprimo "Esperanto-movado" havas pli ol centjaran tradicion. Ni tial ne reinventu la radon kaj ne modifu tradicion sen konkreta plibonigo. Ni konsideru, ke la kategorio estas precipe helpiloj al la eksteruloj. Kaj eksteruloj ne aŭskultas, kiel kresas la herboj - do la kategorio-nomoj estu klaraj, vaste rekoneblaj. Tial prefere oni forigu kategorion "Esperanto-komunumo" ol Esperanto-movado. Mi ankaŭ tre malkonsilas krei distingojn en kategorioj, kiuj unue postulas komplikan klarigon kaj kondukas al la simpla rezulto, ke la laikoj post malkorekte enkategoriiigas la artikolojn. Kiam oni diskutas pri kategorio, tiam estas ankaŭ grava fakto, ke oni komprenu la celon de la kategorioj, nome faciligo en traserĉado de la vikipedio kaj la esplorado. Do helpo por trovi certan tekston, kiam oni faras enketon. Tian bezonon kategorio "Esperanto-movado" (pro ĝia tradicieco) pli bone respondas ol kategorio "Esperanto-komunumo" - memkompreneble devas esti klara, ke la du nocioj plimalpli havas saman signifon.DidiWeidmann (diskuto) 11:38, 8 Apr. 2014 (UTC)
Eĉ se estas tradicio, tio ne sufiĉas; se ekzistas tradicia termino "Esperanto-movado", tio ne ebligas ĝian uzadon. Kategoriaj nomoj devas esti precizaj, sed Esperanto-movado estas komprenata de esperantistoj diversmaniere. Ekzemple, ekzistado de Kategorio:stultulojKategorio:Aĉuloj estus originala esplorado. Se ekzistas termino Akso de la Malbono, estu la artikolo pri ĉi tiu termino, sed ne estu Kategorio:Landoj de la malbono. Tute sama estas la situacio pri "Esperanto-movado": se konsideri la tradician (de Zammenhof) signifon de la termino, endas agnoski, ke nun multaj, kiuj nomas sin "Esperanto-movado", estas friponoj kaj mensoguloj, uzantaj Esperanton kiel ilo por siaj (tute ekstermovadaj) interesoj. Jen estas fakto: el ĉiuj artikoloj pri Esperanto, kiujn mi vidis, nur por unu artikolo estas pruvite, ke ĝi rajtas aparteni al la kategorio: ĉi tiu estas Esperanto-movado (artikolo pri la termino). Mi opinias, ke Vikipedio ne estu reklamilo por tiuj, kiuj uzante popularajn ideojn kaj "tradiciojn" strebus gvidi la esperantistaron. --Dima41 (diskuto) 15:22, 8 Apr. 2014 (UTC)
Kara Dima41. Bonvolu ne alinomi kategoriojn por nur rusiaj aferoj ignorante multajn aliajn samnivelajn kategoriojn (ekz. en Kategorio:Esperanto-movado en Rusio ([1] sub Kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj). Ĉu vi memoras, ke ne estis interkonsento pri via propono en la simila diskuto (Kategorio-Diskuto:Famaj personoj laŭ nacioj)? Se vi ŝanĝus rusian, ĉu vi vere estus responda pri aliaj kategorioj?--Salatonbv (diskuto) 14:02, 3 Maj. 2014 (UTC)
Supre mi jam klarigis, kial "Esperanto-movado" ne taŭgas por kategoriaj nomoj. Mi alinomigis jam pri Rusio, tamen poste intencas ankaŭ pri aliaj landoj. Mi ne povas tuj korekti ĉion.--Dima41 (diskuto) 06:44, 4 Maj. 2014 (UTC)
Ŝajnas ke ni ankaŭ ĉi tie NE akiris interkonsenton ke "Esperanto-movado" ne taŭgus por kategoriaj nomoj. Kelkaj vikipedioj havas tian kategorion (d:Q8422063) krome la kategorio por nur "Esperanto". Oni devas preti reteni la malnovan rusian kategorion.--Salatonbv (diskuto) 09:24, 4 Maj. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 1 oktobro 2014 13:01
Artikolo
Făget (Timiș) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo (pludirektilo) malhelpas nomŝanĝon de artikolo Făget (Timișoara). La urbo Făget ne havas rektan rilaton al Timișoara, sed ja situas en distrikto Timiș. Post la forigo mi ŝanĝos Făget (Timișoara) al Făget (Timiș) kaj tien direktos ankaŭ Făget (Timiş).
Uzanto
Aisano (diskuto) 13:10, 24 Sep. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Tuj forigis por faciligi nomŝanĝado. -- Yekrats (diskuto) 14:10, 24 Sep. 2014 (UTC)