Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2016/Septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informokesto[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 septembro 2016 18:00
Artikolo
Ŝablono:Informokesto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas nek uzata, nek dokumentata ŝablono sen intervikiaj ligiloj. Ni jam havas delonge la du bazajn ŝablonojn {{informkesto}} kaj {{informkesto2}} kaj tio devus sufiĉi.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:13, 25 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
La ŝablono entute ne estas uzata, kaj la modulon uzas nur la ŝablono (do, sen ŝablono ankaŭ la modulo ne estas uzata). Ambaŭ estas forigitaj. Gamliel Fiŝkin 01:07, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi samtempe proponas ankaŭ forigi la nedokumentitan modulon {{Informokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 25 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]


Kategorio:Orientprusujo, Kategorio:Historio de Bavarujo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 9 septembro 2016 20:50
Artikoloj
Kategorio:Orientprusujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Historio de Bavarujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar jam ekzistas la samsignifa Kategorio:Orienta Prusio respektive Kategorio:Historio de Bavario
Uzanto
Moldur (diskuto) 20:47, 2 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
tujforigitaj laŭ K1 (malplenaj) --Lingveno (diskuto) 08:44, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 10 septembro 2016 17:20
Artikolo
[[::Kategorio:Serbaj dramaturgoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
jam ekzistas Kategorio:Serbaj dramistoj kun intervikioj
Uzanto
RG72 (diskuto) 17:06, 3 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
malplena kategorio --Lingveno (diskuto) 08:56, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Malnovaj mallongaj artikoloj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je merkredo 14 septembro 2016 12:03
Artikoloj
Şırnak (historio · ĉi tien · forigu)
Krado (matematiko) (historio · ĉi tien · forigu)
Statoro (historio · ĉi tien · forigu)
Atuono (historio · ĉi tien · forigu)
Blade Runner (historio · ĉi tien · forigu)
Manhua (historio · ĉi tien · forigu)
Despoto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
  • Jen la tuta teksto: «Ŝirnak, estas urbo en Sud-Oriento de Turkio». Ekde 2005.
  • Jen la tuta teksto: «Krado estas la diskreta subgrupo generita de bazo en vektora spaco». Ekde 2013.
  • Jen la tuta teksto: «Statoro estas nemoviĝanta parto de elektra maŝino». Ekde 2005.
  • Jen la tuta teksto: «Atuona, situanta en Hiva Oa, estas urbo en sudo de la Markizinsuloj». Ekde 2013.
  • Jen la tuta teksto: «Blade Runner estas unu el plej famajn filmojn de Ridley Scott. Ĝi realigis en 1982». Ekde 2015.
  • Jen la tuta teksto: «Manhŭao estas speco de bildrakonto origine produktita en Ĉinio». Ekde 2008.
  • Jen la tuta teksto: «Despoto estas titolo», kaj sekcio Vidu ankaŭ. Ekde 2008.
Uzanto
Gamliel Fiŝkin 12:19, 7 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
La artikolojn Şırnak, Statoro, Atuono kaj Blade Runner iom plikompletigis la kolego Robin van der Vliet, dankon; kvankam tiuj ĝermoj ankoraŭ bezonas evoluigon, ili estas dume tolereblaj kaj do ne forigitaj. La artikoloj Krado (matematiko), Manhua kaj Despoto restis en la plorinda stato, en kiu ili estis; ilin mi forigis. Gamliel Fiŝkin 12:23, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉiuj supre listigitaj paĝetoj povas esti forigitaj laŭ VP:A1 (aŭ VP:A3). Tamen mi proponas iom atendi: eble, iu plikompletigos ilin. Gamliel Fiŝkin 12:19, 7 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Carolyn Chelby[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 15 septembro 2016 19:08
Artikolo
Carolyn Chelby (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Aktorino nur havis malgrandan rolon en malmulte konata 1990-a filmo. Al ŝi mankas plena biografia artikolo en imdb.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 19:05, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
du uzantoj poras neniu kontraŭas. (forigis Pino~eowiki je 13:58, 27 sep. 2016 --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:22, 25 dec. 2018 (UTC))[Respondi]
  • Por Por: Yandex kaj Google ne helpas trovi pruvojn de ŝia menciindeco (ambaŭ serĉiloj eĉ dubas pri ĝusteco de ŝia familia nomo kaj proponas la literumon Shelby). Gamliel Fiŝkin 20:47, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Estas diskutebla kaj multobligi debatojn pri menciindeco estas kontraŭ nia tradicio kaj fonto de sterilaj debatoj. Ni estas pli tolerema ke aliaj vikipedioj. La libero estas pli grando tie kaj ne forgesu ke kun ekstremaj argumentoj Esperanto estas ne menciinda. --pino (diskuto) 21:22, 8 sep. 2016 (UTC)--pino (diskuto) 21:22, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi proponas ke Vikipedio en Esperanto enhavu apartan artikolon pri ĉiu homo sur la Tero? Kaj rilate menciindecon de la lingvo Esperanto: ĉu vi kredas, ke artikoloj pri iu nemenciinda temo povus ekzisti en 183 lingvaj sekcioj de Vikipedio? Gamliel Fiŝkin 00:16, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ne, la risko ne cxeestas, nur ni ne bezonas pezajn regulojn, necesaj en granda vikipedio kiel la rusan aux la francan. --pino (diskuto) 08:54, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
IMDb enhavas paĝojn pri pli ol sep milionoj da homoj rilataj al kino, en tiu nombro pli ol unu miliono da kinaj aktorinoj (datumbaza statistiko (angle)). Plej multaj el ili absolute ne estas menciindaj. Tamen oni povas krei programon, kiu prenados informojn el retejoj kiel IMDb kaj kreados duliniajn artikolojn nekompreneble pri kiuj. Des pli ke tiaj programoj jam ekzistas. Supozeble vi aŭdis pri Vikipedioj en la lingvoj cebua kaj varaja. Ili enhavas multegajn artikolojn, kiujn homoj ne legas kaj ne redaktas; tiujn artikolojn kreis roboto, verkita de unu sveda programisto. Sed ĉu tio igis multajn homojn interesiĝi pri tiuj lingvoj kaj deziri lerni ilin? Ne! Tio igis tiujn lingvojn tutmonda mokindaĵo! Gamliel Fiŝkin 23:26, 10 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi pravas Gamliel, sed neniu roboto faros artikolojn per IMDb. Eble la aktorino, estas grava por esperantisto de Tunizio. Ne malkurigxu kolegon, ne estu jugxo. Lasu tie minimuma le libero. --pino (diskuto) 07:53, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Unue, mia nomo estas Gamliel. Due, jen paĝo ĉe IMDb. En la kodo de tiu paĝo facile troveblas la kodero <meta name="description" content="Carolyn Chelby, Actress: Asfour Stah. Carolyn Chelby is an actress, known for Asfour Stah (1990)." />; la subkodero content havas jenan strukturon: NOMO, Actress: FILMO, NOMO is an actress, known for FILMO (JARO). En la kodo de la sama paĝo same facile troveblas ankaŭ la kodero <span class="knownfor-ellipsis">Leila</span>; ankaŭ ĝia strukturo estas evidenta: inter la komenca kaj fina HTML-markoj estas ROLO. Se sekvi la ligilon al la paĝo pri filmo, en tiu paĝo sufiĉas trovi literumon «set in » — post ĝi nepre estas anglalingva nomo de lando (ĉi kaze Tunisia); ĉar por duagradaj roloj oni ne invitas geaktorojn el eksterlando, tio estas ankaŭ lando de koncerna aktorino: sufiĉas anstataŭi anglalingvan substantivon per [[esperantlingva substantivo|esperantlingva adjektivo]] — rezultanta kodero estas LANDO. Do: NOMO estas LANDO [[kino|kina]] [[aktoro|aktorino]]. Ŝi ludis la rolon de ROLO en la filmo [[FILMO (filmo)|FILMO)]]. Tiu filmo estas de [[JARO]].  — se iu ne pigris verki programon, kiu faras tion (des pli ke por tio ne necesas parsi apartajn paĝojn, sed eblas uzi datumbazon), tia programo povas krei centmilojn da unuliniaj artikoloj pri al preskaŭ neniu konataj aktorinoj, plenumintaj po unu duagradan rolon. Gamliel Fiŝkin 20:26, 13 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi pravas kiam oni rigardas la unuan version, oni ne sxatas batali por la artikolo sed enciklopedia ne estas matematika koncepto. Feliĉe ni ne havas tie burokratikajn regulojn kiel en neerlanda aux franca vikipedioj. Ni ne eterne debatas por scii cxu eta vilagxo, metro linio, tunizia aktorino, ne konata asteroido, ne fama fungosciencisto aux grava (sed nur en Esperantio) esperantisto estus enciklopedia. Tamen estas kelkfoje vandalo sed la pli dangxera problemo, kiel montris Gamliel, estas robotoj, kiuj auxtomate ekstraktus datumbazon. Amike. --pino (diskuto) 16:07, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde, Vikipedio en Esperanto ankoraŭ preskaŭ ne havas regulojn. Pro tio, se morgaŭ ĝin ekredaktus cent personoj, Vikipedio en Esperanto estus dispremita per propra pezo. Vilaĝoj kaj metrostacioj estas menciindaj, ĉar ili estas indikitaj sur mapoj. Asteroido estas menciinda, se ĝi estas pli-malpli detale priskribita en fidindaj fontoj.
Pluraj Esperanto-verkistoj estas menciindaj, kaj tion agnoskas ankaŭ nacilingvaj Vikipedioj: la artikolo William Auld havas 26 intervikiojn, Kabe 14, Gerrit Berveling 9, Marjorie Boulton 15, Jorge Camacho 9, Vasilij Eroŝenko 10, Antoni Grabowski 38, Kálmán Kalocsay 19, Ivo Lapenna 14, Laŭlum 6, Anna Löwenstein 5, Miyamoto Masao 5, Claude Piron 21, Karolo Piĉ 7, Reto Mario Rossetti 6, Sándor Szathmári 7, Vladimir Varankin 5, Gaston Waringhien 12, Teodoro Ŝvarc 11, Julio Baghy 16… Mi listigis artikolojn nur pri tiuj Esperanto-verkistoj, kiuj estas menciindaj ĉefe pro sia esperantlingva agado (por tio ke vi ne supozu, ke alilingvaj Vikipedioj skribas pri ili ne pro ilia partopreno en Esperanto-kulturo), kaj nur artikolojn kun ne malpli ol kvin intervikioj (se mi listigus artikolojn kun ne malpli ol du intervikioj, la listo estus ege pli longa). Memkompreneble, multaj kulturaj agadoj estas rilataj al lingvo, kaj tial artikoloj pri multaj Esperanto-verkistoj ekzistas nur en Vikipedio en Esperanto — same kiel artikoloj pri multaj rusaj verkistoj ekzistas nur en Vikipedio en la rusa, supozeble artikoloj pri multaj francaj verkistoj ekzistas nur en Vikipedio en la franca ktp. Artikolo pri kiu ajn aktorino rajtas ekzisti en Vikipedio en Esperanto en du kazoj: se ŝi estas menciinda ĝenerale, sendepende de lingvo, kaj se ŝi partoprenis en iu rimarkebla esperantlingva (NB: originale esperantlingva) filmo.
Robota kreado de artikoloj estas problemo nur pro kvalito de ilia enhavo. Menciindeco rilatas ne al artikoloj sed al iliaj temoj; ĝi absolute ne dependas de tio, kiu kreis artikolon. Gamliel Fiŝkin 23:40, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fishkin: Felice, Vikipedio en Esperanto preskaŭ ne havas regulojn. Iomete de libereco estas bone por nia vikipedio, kie estas multaj kulturoj.
Vi pravas ni ne forigu vilaĝojn, metrostaciojn aux asteroidojn.
Mi ne estas kontraux la robotojn estus interesa krei robote la komunumojn de Francio. Cxu vi povus helpi ?--pino (diskuto) 21:02, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi miris iomete pri la nomo, ĉar ĝi tute ne aspektas arabe. Ĉu ie ekzistas informo pri la kialo? Krome mi ĵus metis la du ŝablonojn {{lang-ar}} kaj {{lang-fr}} en la artikolon, tiel ke ĉirkaŭ la alilingvaj tekstoj nun estas nevidebla HTML-etikedo kun indiko pri la lingvo. Mi ne scias, kial tiaj ŝablonoj estas nur uzataj de relative malmultaj vikipediistoj. Ĉu eble iu alia scias tion? --Tlustulimu (diskuto) 11:11, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Meksikaj junuloj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 15 septembro 2016 21:42
Artikoloj
Carolina Macías Montes (historio · ĉi tien · forigu)
Olga Macías Martínez (historio · ĉi tien · forigu)
Juan Pablo Macías Montes (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la personoj estas tute enciklopedie nemenciindaj - en la artikoloj estas neniu referenco al ekstera, sendependa, netriviala fonto; la artikoloj mencias maksimume 1 aferon, kiu sugestas menciindecon (verkis artikolon) sed en absolute nesufiĉa kvanto
Uzanto
KuboF (diskuto) 21:30, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ili ne estas sufiĉe menciindaj en Vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 02:35, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
La tiel nomataj artikoloj enhavas malĝustajn informojn: ĉiuj tri asertas, ke koncerna persono «estas ano de Meksika Esperanto-Asocio ekde ĝia fondiĝo». Sed la retejo de UEA informas, ke Meksika Esperanto-Federacio estis fondita en 1903; laŭ la artikolo Meksika Esperanto-Federacio, Meksika Esperanto-Asocio estis fondita en 1950 kaj reorganizita al Federacio en 1996. En 1950 (des pli en 1903) ĉiuj tri personoj ankoraŭ ne naskiĝis. Kaj plej grave: Vikipedio en kiu ajn lingvo ne estas listo de ĉiuj personoj lernintaj tiun lingvon. Ajna persono rajtas krei paĝon pri si en sociaj retoj kiel Facebook, VK ktp. Vikipedio ne estas socia reto. Gamliel Fiŝkin 00:02, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes vi ankaux pravas Gamiel, estas kernoj de estontaj artikolojn. Meksiko estas grava por ni. Ne vi volu esti jugxo. --pino (diskuto) 08:03, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Por Por: Narvalo (diskuto) 17:26, 11 sep. 2016 (UTC) Oni listigu ĉiujn anojn sur paĝo de Meksika Esperanto-Federacio.[Respondi]

Fakte oni trovas ilin en Listo de meksikaj esperantistoj en Aguaskalientes. La informoj estas interesaj eble oni povus sxangxi ilaj lokoj. Interesan opinion povus doni meksikaj kolegoj. --pino (diskuto) 09:32, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi atentigas, ke laŭ Vikipedio:Biografioj de vivantaj homojArtikolo nepre estu ĝusta. Strikte uzu nur altkvalitajn informofontojn. Ĉiuj citaĵoj kaj iu pridubebla materialo nepre estu referencita al fidela, eldonita informofonto uzante entekstajn referencojn. Disputebla materialo pri vivantaj homoj el nefidindaj fontoj aŭ sen informofontoj - ĉu negativa, ĉu pozitiva, ĉu neŭtrala, ĉu nur pridubinda - estu tuj forigita sen diskuto.
La artikoloj, eĉ sume, enhavas precize nul referencojn. Tial specife la partoj pri membreco, aĝo kaj studo / profesio povas esti tuj forigitaj sen diskuto kaj la artikoloj restus malplenaj kaj forigindaj laŭ VP:A3. pino, Se vi trovas bonajn fontojn pri la informoj kaj konsideras la personojn enciklopedie menciindaj, mi rekomendas al vi aldoni la informojn kun la fontoj al la artikoloj - mi supozas, ke tiaokaze granda parto de por-foriguloj ĝojos lasi la artikoloj. --KuboF (diskuto) 11:13, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 19 septembro 2016 2:05
Artikolo
Komuna ĝermana lingvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉi tiu lingvo estas tute neenciklopedia. Nur ekzistis unu retejo pri ĉi tiu nefinita planlingvo antaŭ multaj jaroj. La ligiloj al tekstoj kaj lecionoj eĉ neniam ekzistis.
Uzanto
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 02:04, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ne estas interkonsento. --pino (diskuto) 13:10, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: . Planlingvoj estas tute interesaj temoj por nia publiko kaj tie estas bona bazo. Por cxi tiu temo unu retetjo estas valora. Atentu ni neniniun gajnas servile kopii la regulojn de grandaj vikipedioj. Fizikoj, biologikoj legoj por etaj uloj estas nepre malsimilaj ke por grandaj uloj. Ni jam perdis bona kolego Roberto post tia debato. --pino (diskuto) 08:09, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Eble planlingvoj kiel Ido, Volapuko kaj Tokipono estas interesaj por nia publiko, pro ilia rilato al Esperanto. Sed ĉi tiu planlingvo entute ne rilatas al Esperanto iel ajn. Ĝi estas kreita de iu, kiun neniu konas. Kaj krome la artikolo citas neniun fonton. Mi povas elpensi 10 malsamajn planlingvojn kaj Esperantidojn kaj krei por ili artikolojn, sed ili neniam estus enciklopediaj. Vidu nian oficialan kaj vaste akceptatan regulon Vikipedio:Kio_Vikipedio_ne_estas#Vikipedio_ne_estas_loko_por_originala_esplorado.

Vere, tiuj planlingvoj ne ekzistas en la germanalingva aŭ anglalingva Vikipedioj, tio, kio ne estas en la germanalingva aŭ anglalingva Vikipedioj ne estas enciklopediinda. Ni devas esti seriozaj homoj... Mi konas tiun argumenton. Laboru por fari perfektan Vikipedion, mi fajfas pri tio. Roberto (diskuto) 10:18, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ne uzis tiun argumenton, vi misinterpretas kion mi diris. Mi diris, ke ĉi tiu planlingvo eĉ ne havas fontojn. Nur ekzistis unu fonto pri ĉi tiu planlingvo, la retejo de la kreinto. Tio estas kontraŭregula. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:02, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes kompreneble sed por planlingvo ni havas preskaux neniam fontojn. Ni estu iomete tolerema, estas nia tradicio. Mi komprenas la argumentojn de Roberto. Ni estas homoj se ni rigide apliku regulojn, ni forigu la duonon de nia vikipedio. En fisiko, en naturo, en societo. La reguloloj ne povas esti similaj por malsimilaj skaloj. Por Esperanto, nia unua celo ne estas sin protekti kontraux formalajn atakojn, ni havas ne la similajn riskojn ol grandaj vikipedioj, nia legantaro estas ne menciinda sed ni konservu minimumon de libereco. Nia unua celo, estas plibonigi nia vikipedio, estas nun pli utila krei novajn artikolojn kaj plibonigi artikolojn, kie estas facila trovi enhavon aux partopreni al kunlaboraĵo de la semajno ol sercxi artikolojn por ilin forigi ... --pino (diskuto) 16:50, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Kiel mi eĉ povas scii ĉu la tuta artikolo ne estas elpensaĵo? Ekzemple, la definida[sic] artikolo de tiu lingvo estas "þe". Kial mi devus fidi tion? Ĝi kontraŭas la kernan regulon pri kontrolebleco, kiu senescepte ordonas kontroleblecon.
Citaĵo
 Ĉi tiu regulo estas strikte aplikata al ĉiuj informaĵoj en la artikola nomspaco -- artikoloj, listoj, sekcioj de artikoloj, kaj subtekstoj de bildoj -- senescepte. 
— Vikipedio:Kontrolebleco
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:58, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Rapida Google-serĉado montris kelketajn paĝojn pri la lingvo, inter ili elstaris: IAL Wikia kaj Ideopedia - ambaŭ vikioj, unu el ili publike redakteba, ambaŭ enhavas precize unu frazon. Mankas fidindaj, netrivialaj, sendependaj fontoj, do la temo estas nemenciinda. --KuboF (diskuto) 09:09, 19 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @KuboF:Vi havas la veron, estas matematika. Do estas malfacila diskuti. Oni devu kopii la reguloj de la aliaj vikipedioj. Planlingvoj estas pli gravaj por ni ol por la aliaj vikipedioj kaj oni ne povas necesigi, similajn fontojn por eta temo ol por grande temo. Rapida Google-serĉadoLa estas certe ne bona metodo por malnovajn informojn. Rezulto estas antaŭvidebla : ni perdos bonan kolegon Roberto kaj bonan skribitan artikolon. Vi havas tempon por forigi, eble vi povas ankaŭ respondi al Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Necesa bilanco. --pino (diskuto) 09:48, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ni ne kopios regulojn de aliaj Vikipedioj, ili jam estas niaj reguloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:30, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se strikte sekvi VP:IND, ĉi tiu artikolo kun Latinvlo havus riskon de forigo. Laŭ mi tio estas bone skribita kaj atakis neniun do ĝi ankoraŭ vivas por pli ol dekjaroj. Ni havas multajn aliajn problemajn artikolojn kun minimuma kvanto aŭ nur infana opinio sen fontoj aŭ propagando. Ĉu ni fermus la okulojn sur tio dumtempe sed plibonigus aliajn? Sed se multaj konsentus kun la forigo, oni devus ŝovi la artikolon al Uzanto:Roberto/Komuna ĝermana lingvo por konservado.--Salatonbv (diskuto) 10:17, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĝi estas bone skribita artikolo, sed tamen tute nemenciinda. Se vi vidas aliajn problemajn artikolojn, ne hezitu plibonigi ilin aŭ proponi ilian forigon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:30, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 19 septembro 2016 2:25
Artikolo
Latinvlo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉi tiu lingvo estas tute neenciklopedia. Nur ekzistas unu retejo pri ĉi tiu planlingvo, sed ne ekzistas ajna alia fonto.
Uzanto
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 02:16, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ne estas interkonsento. --pino (diskuto) 13:15, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: . Planlingvoj estas tute interesaj temoj por nia publiko kaj tie estas bona bazo. Por cxi tiu temo unu retetjo estas valora --pino (diskuto) 07:55, 12 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Eble planlingvoj kiel Ido, Volapuko kaj Tokipono estas interesaj por nia publiko, pro ilia rilato al Esperanto. Sed ĉi tiu planlingvo entute ne rilatas al Esperanto iel ajn. Ĝi estas kreita de iu, kiun neniu konas. Kaj krome la artikolo citas neniun fonton. Mi povas elpensi 10 malsamajn planlingvojn kaj Esperantidojn kaj krei por ili artikolojn, sed ili neniam estus enciklopediaj. Vidu nian oficialan kaj vaste akceptatan regulon Vikipedio:Kio_Vikipedio_ne_estas#Vikipedio_ne_estas_loko_por_originala_esplorado.—La komenton aldonis, sen subskribo, Robin van der Vliet (diskuto • kontribuoj)
Fakte estas jam 1000-oj da tiaj lingvo-projektoj, kutime de nur unu sola subtenanto, kiu estas ties iniciinto. Fakte ankaŭ mi sentas fortan dubon, ĉu ĉiu tia ekzerco de unuopulo meritu apartan artikolon - ja sufiĉus kolektive unu sola artikolo de ĉiuj similaj projektoj kun listo kaj ligilo al la unuopaj fontoj. DidiWeidmann (diskuto) 14:22, 30 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Malnovaj mallongaj artikoloj, dua parto[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je merkredo 21 septembro 2016 14:57
Artikoloj
Strato Tverskaja (Moskvo) (historio · ĉi tien · forigu)
Tangsudo (historio · ĉi tien · forigu)
Angula situo (historio · ĉi tien · forigu)
Timpano (anatomio) (historio · ĉi tien · forigu)
Unĉona Busa Stacio (historio · ĉi tien · forigu)
Transpaŝo (historio · ĉi tien · forigu)
Zar (Azerbajĝano) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
  • Jen la tuta teksto: «Tverskaja (ruse Тверская) estas strato en Moskvo». Ekde 2013. Artikolego en la rusa lingvo, bone aspektantaj artikoloj en la angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana kaj nederlanda, ĝermetoj en la ĉina, ĉuvaŝa kaj hebrea.
  • Jen la tuta teksto: «Tangsudo estu luktosporto kaj luktoarto el Koreo». Ekde 2006. Pli ol tridek intervikioj.
  • Jen la tuta teksto: «Angula situo estas loko de stelo sur ĉielo, mezurita je gradoj aŭ je radianoj». Ekde 2009. Dek tri intervikioj.
  • Jen la tuta teksto: «En anatomio timpano estas parto de meza orelo». Ekde 2013. Artikolo en la angla.
  • Jen la tuta teksto: «Unĉona Busa Stacio(운천버스터미널) estas Sud-Koreia busa stacio». Ekde 2013. Korea intervikio.
  • Jen la tuta teksto: «Transpaŝo kiel nocio en la poetiko signifas malkoincidon de pensofino kaj versfino». Ekde 2004.
  • Jen la tuta teksto: «Zar estas eta vilaĝo kiu apartenas al la Distrikto Kalbajar de Azerbajĝano». Ekde 2010. Naŭ intervikioj.
Uzanto
Gamliel Fiŝkin 14:05, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
La artikolon Strato Tverskaja (Moskvo) plikompletigis la kolego Dominik, dankon. La artikolojn Angula situo, Unĉona Busa Stacio kaj Zar (Azerbajĝano) plikompletigis la kolego Pino, dankon. La artikolon Timpano (anatomio) plikompletigis la kolegoj Pino kaj Alaudo, dankon. La artikolon Transpaŝo plikompletigis la kolego Kani, dankon. Kaj la artikolon Tangsudo iomete plikompletigis mi. Gamliel Fiŝkin 12:47, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Tia listo ekzistas. Tie estas ne nur ĝermetoj kaj vandaligitaj paĝoj, sed ankaŭ apartigiloj sen ŝablono {{apartigilo}}, kaj ankaŭ listetoj kun nomoj komenciĝantaj per «‎Listo de » kaj «ISO 3166-2:». Sed vere, multaj paĝoj tie bezonas kompletigon aŭ forigon. Gamliel Fiŝkin 16:46, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 27 septembro 2016 16:51
Artikolo
[[::Kategorio:Riveroj en Germanujo]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
jam ekzistas Kategorio:Riveroj en Germanio kun intervikioj
Uzanto
RG72 (diskuto) 16:41, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Forigita laŭ K1 kiel malplena --Lingveno (diskuto) 06:20, 29 sep. 2016 (UTC)[Respondi]