Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2022/Aprilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne plu aktivaj (2022-04)

Condotta (Garau)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 1 aprilo 2022 18:05
Artikoloj
Condotta (Garau) (historio · ĉi tien · forigu)
Portreto de Vincenzo Petrocelli (Gemito) (historio · ĉi tien · forigu)
Galmanino (Galmanini) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen enhave dubaj kaj lingve kaj forme fuŝaj artikoloj de itala IPulo 31.190.200.24 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois).
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:09, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estis por, mankis kontraŭo kaj la enhavo kaj strukturo de la artikolo estis sufiĉe duba, mi ĵus forigis ĉion. Krome mi protektis la titolojn kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 07:59, 5 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Taŭgaj fontoj kaj referencoj mankas, same kiel itala artikolo. Do, ripetiĝas la pli malpli kutima skemo. Krome la menciita IPulo forigis la ŝablonon pri polurinda artikolo el Quadronno District (Milano). Sed tion mi jam malfaris. --Tlustulimu (diskuto) 18:09, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĵus mi trovis plian artikolon, kiun mi jam aldonis ĉisupre. - Ĉe ĝi mi dubas pri la kvalito de la "referencoj". --Tlustulimu (diskuto) 20:29, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigi ĉion. Pri Galmanino (Galmanini) mi jam vidis, ke estas korespondaĵo en la hispana (tute fuŝa) sed ne en la itala kaj la referncoj estas fuŝaj kaj propagandaj.--kani (diskuto) 21:49, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus vidis, ke la IPulo 31.190.200.24 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) estas forbarita tutvikie por kelkaj tagoj. Se li revenus, mi proponas forbari lin pli longe. --Tlustulimu (diskuto) 08:03, 5 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Mohammed Shanooj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 12 aprilo 2022 11:14
Artikolo
Mohammed Shanooj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen artikolo kun markilo de intervikia spamaĵo. Mi dubas pri menciindeco. --Tlustulimu (diskuto) 11:43, 5 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 11:43, 5 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta neenciklopediaĵo. RG72 (diskuto) 05:59, 8 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Markus Rautio, Tommi Kinnunen, Veikko Törmänen, Eeva Joenpelto

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je sabato 16 aprilo 2022 7:06
Artikoloj
Markus Rautio (historio · ĉi tien · forigu)
Tommi Kinnunen (historio · ĉi tien · forigu)
Veikko Törmänen (historio · ĉi tien · forigu)
Eeva Joenpelto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen artikoloj sen fontoj, sen referencoj kaj sen intervikioj, kreataj de "novulo" Liukas piha (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), kiu supozeble estas gantopupo de Nenoniel (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL).
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 07:26, 9 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estis poroj, mankis kontraŭoj, la uzanto ĵus reaperis sub nova gantopupa konto, mi ĵus forigis ĉiujn de li kreitajn artikolojn, eĉ tiujn, kiuj ne estas en la ĉitiea listo. --Tlustulimu (diskuto) 08:02, 16 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Supozeble li emas testi, ĉu lia nova uzanto estos tolerata. Mi pledas por forbaro pro la ĝisnuna ĝenema konduto. Ĉu estas aliaj proponoj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:32, 9 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar la gantopupa uzanto Liukas piha (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) tutvikie estas nun forbarita, mi proponas forigi ĉiujn de li kreitajn artikolojn kaj kategoriojn per la amasforiga ilo. Ĉu bone? - Se neniu kontraŭos la ĉitiean proponon je forigo ĝis la limdato, mi emas plenumi tion. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:42, 12 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: kaj samtempe forbari ankaŭ uzanton Liukas piha (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Petr Tomasovsky (diskuto) 13:47, 12 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Forbaro en nia vikipedio ne necesas, se uzanto jam estas forbarita tutivikie. Mi eĉ menciis tion antaŭe. --Tlustulimu (diskuto) 13:54, 12 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 21:20, 13 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Surfo 17:15, 14 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vidu ankaŭ Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Peto_forbari. La diskuto ja iel rilatas la saman gantopupan uzanton. Tial mi forĵetis ankaŭ ties kreaĵojn. --Tlustulimu (diskuto) 08:16, 16 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Ahmed Alhemyari

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 17 aprilo 2022 7:38
Artikolo
Ahmed Alhemyari (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen artikolo, kies temulo havas duban menciindecon. Krome mankas fontoj, referencoj kaj intervikioj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 07:56, 10 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estis poro, mankis kontraŭo, menciindeco kaj taŭgaj fontoj kaj referencoj, mi ĵus forigis la artikolon kaj protektis la titolon kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 08:24, 17 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nur ekzistas versio en la kurda lingvo, sed kun propono je forigo. La tiea kialo estas gugle tradukata al
Citaĵo
 mixabin tenê bi armanca reklamê hatiye nivîsandin   bedaŭrinde ĝi estis verkita nur por reklamaj celoj 
— Ehmed Elhêmyarî
. Do, ni havas pliajn kialojn forigi ĝin. Unue, ĉar estas tre malmultaj intervikioj, nome unu. Due, ĉar menciindeco nun restas duba. Novulo intertempe provis aranĝi referencojn. Sed mi iomete dubas pri ilia taŭgeco. --Tlustulimu (diskuto) 07:04, 11 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 21:19, 13 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĵus alsalutinta uzanto rekreis similan artikolon kun duba menciindeco. Mi jam forigis Ahmed Al-hemyari kaj protektis ĝin kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 18:29, 19 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus vidis, ke la kurda versio ankaŭ jam estas forigita. --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 19 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu iel imageblas aliaj variantoj de la titolo? Mi emus saboti iel rekreon, se eblas. - Krome mi ĵus forbaris la novulon Helllp79 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), ĉar li ne nur rekreis ĉi tie, sed ankaŭ en la kurda Vikipedio, sed ankaŭ sub iomete modifita titolo. --Tlustulimu (diskuto) 18:39, 19 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bedaŭrinde mi denove kaptis plian skribvarianton de la jam forigita artikolo, nome Ahmed Alhamyari kaj forigis ĝin. Krome mi protektis la titolon kontraŭ rekreo kaj tuj okupiĝos pri la kreinto. --Tlustulimu (diskuto) 19:03, 21 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La "novulon" Looop795 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) mi ĵus forbaris pro rekreo de jam dufoje, nun eĉ jam trifoje, forigita artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 19:06, 21 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La Alkkkp8 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ĵus kreis Ahmed Alhmyari jam forigitan de mi kiel kvaran skribvarianton. Mi krome forbaris la uzanton. --Tlustulimu (diskuto) 19:17, 21 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Eĉ IPulo kreis artikolaĉon pri la temulo. Mi jam forĵetis Ahmed YEM, kreita foje de tritage forbarita 185.162.126.65 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). Ĉu eble iu havas ideon, kiel forpeli la gantopupojn? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:35, 21 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 20 aprilo 2022 21:13
Artikolo
Fantomo de Kievo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas nesufiĉa lingvonivelo, nesufiĉa enhavo kaj nesufiĉa enciklopedieco, ĉar temas pri nur supozita afero.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:22, 13 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estis poroj, mankis kontraŭoj kaj la mankoj ne estis korektitaj, mi ĵus forigis la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 19:41, 20 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 13:13, 14 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:16, 14 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:39, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Surfo 14:32, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Rusia prezidanta balotado 2012 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar ĝi estas tute malplena.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:41, 21 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar mankis ĉiu enhavo, mi ĵus forigis la paĝon, kiu manke de enhavo eĉ ne estis artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 07:36, 22 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Karoly Kiss (politiko) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas neenciklopedieca, mensoga ĉar ekzistas nur en baza angla kun fuŝa listo. Ankaŭ la titolo estas fuŝa: politiko anstataŭ politikisto, kaj mi kredas, ke ĝi jam estis forigita, ĉu tui aŭ alia tre simila.
Uzanto
--kani (diskuto) 23:14, 22 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estas poroj, mankas kontraŭoj, referencoj kaj fontoj kaj la dubeco pri la temulo kaj enhavo restis, do neniu plibonigis la eĉ fuŝe titolitan "artikolon" kun trompaj intervikioj, mi ĵus forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 07:32, 28 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jam foje iu provis superruzi nin per falsaj intervikioj en diversaj artikoloj. Mi pensas, ke ankaŭ tiam la artikoloj rilatis al Hungario. --Tlustulimu (diskuto) 07:44, 23 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajne estis uzanto kun simila IP-adreso kiel ĉe forigo de "Kiss Takacs". Eble ja eĉ temas pri la sama trompulo. --Tlustulimu (diskuto) 07:50, 23 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:02, 28 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Superprefektlando

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 30 aprilo 2022 20:09
Artikolo
Superprefektlando (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen sufiĉe neniondira, senfonta kaj senreferenca artikolo, foje kreite de intertempe tutvikie forbarita uzanto.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 20:17, 23 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar mankis kontraŭoj kaj mankoj ne estis korektitaj, mi forigis la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 20:30, 30 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu eble ekzistas iu alilingva artikolo pri la temo? --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 23 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi trovis etan mencion en de:Kallikratis-Programm pri "3 Überpräfekturen". - Moldur (diskuto) 20:28, 23 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Forigita - bone. Mi ankaŭ forigis menciojn pri tio el Ŝablono:Klasnomoj pri administraj unuoj kaj el Klasnomoj pri administraj unuoj. Ĉu tiuj du, kreitaj de ĝenulo antaŭ sep jaroj, havas iun utilon, aŭ ĉu ni forigu ilin ankaŭ? - Sincere, Moldur (diskuto) 21:02, 30 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Jen alia demando. Kiam mi klakas ĉi-supre al historio de la paĝo, mi ricevas nun informon ke "Ĉi tiu paĝo ne ekzsitas" (tiel!). Ĉu eblas korekti la tajperaron en "ekzsitas"? - Sincere, Moldur (diskuto) 07:19, 1 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tia tajperaro en teksto de la vikia interfaco devus esti korektata en la traduka Vikio. Sed mi jam ekde iom da tempo ne plu redaktis en la traduka Vikio. Tial mi ne scias, kiel aktuala nun estas la tradukoj al esperanto tie. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:06, 1 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la respondo. - Moldur (diskuto) 19:06, 1 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Klaras ke la usonangla originalo de la averto estas This page does not exist. The deletion, protection, and move log for the page are provided below for reference. kio tradukatas al Ĉi tiu paĝo ne ekzsitas. Pliaj detaloj estas en protokolo pri forigado kaj alinomado de tiu ĉi paĝo.
Mi komprenas ke en vikidatumoj sub la supra kesto "Bonvenon" estas frazo "Ĉu vi deziras helpi traduki? Traduku mankantajn mesaĝojn.", kiu estas la eniro al la tradukilo. Sed ene de ĝi, mi neniel trovas iun ajn bazan tekston "This page does not exist" aŭ eĉ nur "exist". Enigme. ThomasPusch (diskuto) 01:15, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]