Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2022/Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne plu aktivaj (2022-01)[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 8 januaro 2022 11:00
Artikolo
Regions (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝajne estas listo de bankagentejoj en Britio en la angla.
Uzanto
Thomas Guibal (diskuto) 11:04, 1 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Jen senutila, eĉ foje rekreita listo, por kies forigo estas nur poroj. Krome mi forbaris la rekreon por neadministrantoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:17, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Antaŭ unu jaro la sama stultulo metis la samon. Eble oni forbaris ĝin. Oni forbaru ĝin porĉiame! Kaj oni ne atendu. Forigon jam!--kani (diskuto) 11:49, 1 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĉar tio ne estas artikolo, sed sensenca listo de alilingva enhavo, ni forigu tion. Krome estus bone poste malhelpi rekreon. --Tlustulimu (diskuto) 16:14, 3 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Oni ne atendu.--kani (diskuto) 19:10, 3 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam jam jam
Artikolo
Folagor (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas alilingva vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 23:59, 6 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Superflua alilingva vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 18:19, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Thomas Guibal (diskuto) 05:13, 7 jan. 2022 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Ŝablono:Informkesto Libro neesperanta (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neuzenda. Uzu "Informkesto libro".
Uzanto
Moldur (diskuto) 22:22, 7 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Por Por: --kani (diskuto) 17:05, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite - RG72 plenumis mian proponon kaj forigis. Dankon! - Moldur (diskuto) 21:26, 2 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 15 januaro 2022 5:11
Artikolo
Xxwwx (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vandalaĵo
Uzanto
Thomas Guibal (diskuto) 05:29, 8 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar temis pri evidenta vandalismo, mi ne emis atendi ĝis la limdato. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 16:53, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 16 januaro 2022 18:48
Artikolo
Internacia Akademio de Sciencoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Very old promotional article on a non-notable topic. Already deleted in enwiki, dewiki and ruwiki.
Uzanto
Wikisaurus (diskuto) 18:50, 9 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ĉar estis tri kontraŭoj, neniu poro, mi fermas la diskuton, lasante la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 09:30, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
forte Kontraŭ Kontraŭ: . Ŝajnas lobia kampanjo. Ne estas vero, ke ĝi jam estis forigita en angla, sed nur proponita. Tio estas krokodila trudo. Mi proponas eĉ tuj forigi la averton por ke ĝi ne estu uzata en la anglalingva diskuto.--kani (diskuto) 16:59, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
It was indeed deleted in 2010, as you can see in this link. Anyway, the links are provided to give you the arguments on the notability of the article. Is there something like en:WP:ORG in eowiki, or are the articles evaluated just by the VP:IND? If the later is the case, then the problem is with "Sendependaj de la temo", as the sources (provided, well, in enwiki) are clearly not independent from the IAS. Wikisaurus (diskuto) 23:57, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Prefere decidu pri forigoj uzantoj, kiuj regas la vikian lingvon. --Tlustulimu (diskuto) 18:24, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: KLF? Ekde kiam centra (angla) vikifonto rajtas ukazi al ni kiujn artikolojn ni konservu kaj kiujn forigu? Mi honeste eĉ ne scias kiel reagi al tia aŭdaco.--Goren (diskuto) 14:35, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi rekontrolis kaj trovis ke la proponanta uzanto estas fakte ruslingvano kaj plejparte laboras en rusa vikipedio. Do plej verŝajne temas pri iu politika kampanjo, eble iom simila al tiu, kiu okazis antaŭ multaj jaroj kun siberia lingvo. Tiajn ruslingvanoj emas fari. Mi proponas ignori tiun ĉi proponon entute.--Goren (diskuto) 14:46, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Nun kiam pro dubaj motivoj alilingvaj tekstoj estis atakitaj kaj fine forigitaj el la germana kaj angla vikipedioj, kun akra disputo ĉu la akademio estas aŭ ne estas sufiĉe grava por rajti je mencio en vikipedio aŭ ne, estas pli kaj pli malfacile sekvi la disputadon alilingvan. La forta batalo nepre forigi ĉiun spurojn de la institucio el vikipedio, kvankam ankaŭ en la germana kaj angla vikipedioj estis sencaj argumentoj kontraŭ forigo, skeptikigas... Ankaŭ min ne konvinkas la esperantlingva postulo "forigi ĉi tiun artikolon, ĉar very old promotional article on a non-notable topic". ThomasPusch (diskuto) 01:37, 27 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 19 januaro 2022 21:03
Artikolo
Dek grandaj konstrukcioj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas neakceptebla lingvonivelo; la aŭtoro anstataŭ korekti aŭ poluri, metas novan artikolon kun nur unu frazo sen uzi spacojn. Li eĉ ne respondas al avertoj.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:15, 12 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Estas unu poro kaj unu kontraŭo, tiel ke ne estas sufiĉa majoritato por forigo. Krome la artikolo estas iomete plibonigita kaj tial ne plu forigenda. --Tlustulimu (diskuto) 08:18, 7 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vere neakceptebla. - Moldur (diskuto) 22:05, 12 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Krome la aŭtoro permesis al si la rajton forigi el la artikolo mian averton pri la forigopropono, anstataŭ kontakti min aŭ veni al tiu diskutejo. Tio ne aspektas nescio de proceduro, sed simple friponaĵo. Ĉu li intencas redaktomiliton? Mi proponas averton kaj forbaron por unu monato.--kani (diskuto) 01:44, 13 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi iomete esploris la intervenojn de tiu aŭtoro en tre diversaj artikoloj kaj kvankam foje la interveno estas ĝusta, tro ofte li redaktas iom kaj la rezulto estas de simila lingvonivelo kiel tiu artikolo. Mi serioze proponas averton kaj forbaron. Li devas lerni Esperanton, eĉ baznivele.--kani (diskuto) 02:00, 13 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: mi iomete plibonigis la aspekton de la artikolo. --Dominik (diskuto) 04:47, 13 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La problemo ne estas la novaj artikoloj: ili estas relative facile identigeblaj kaj ripareblaj. La problemo estas la intervenoj en jam bonaj artikoloj kiujn tiu fuŝas.--kani (diskuto) 12:51, 13 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La artikolo estas iom interesa detalo el la historio de Tajvano. Tamen la titolo estas malbona. La kerna ideo ne tre rilatas al konstrukciado sed al konstruado, konstrulaboroj de fabrikoj, havenoj, elektrejoj ka. La nomo donita al la tiama kvinjarplano verŝəjne celis esti facile memorebla frapfrazo. Pli ĝusta nomo estus, ekzemple, "(la) Dek Konstruegoj". --Surfo 16:05, 13 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Prave, Esperante la vorto "konstrukcio" entute ne havas tian sencon kian la kreinto de la artikolo verŝajne antaŭsupozis. "Konstrukcio" signifas nur "ago de elpenso, invento, planado aŭ dizajnado de inĝeniera kreaĵo", kiel oni povas vidi en PIV [1]. Ĉi tiu artikolo sendube temas pri konstruado kaj ne konstrukciado. Se ĝi temas pli pri procezo aŭ projekto, endas uzi vorton "konstruo", se pli pri la rezultaj objektoj, vorton "konstruaĵo". Ĉiuokaze la artikolo devas esti alinomita, se ĝi entute savindas. Goren (diskuto) 12:00, 21 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Alia artikolo de ‎ABCDEAN postulas plibonigon, nome Christine De Luca. Sekvos pliaj.--kani (diskuto) 20:48, 13 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite --Dominik (diskuto) 07:18, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun La Fluganta Holandano(Fantoma ŝipo), Nøkken.--kani (diskuto) 09:21, 20 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi komprenis, ke ĉi tiu ĉapitro temas pri propono forigi la artikolon Dek grandaj konstrukcioj. Ĉu la lastaj enskriboj de Kani kaj Dominik iel rilatas al la afero? --Surfo 17:25, 20 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La unua afero estis propono forigi la artikolon Dek grandaj konstrukcioj, sed ĝi povis kaj estis plibonigita. La vera afero estas ke la aŭtoro estas granda fuŝulo kiu devigos nin dediĉi pli da tempo por korekti liajn artikolojn ol krei aliajn, nun Shi Zi kaj venos pliaj. Sisteme li ne lasas spacon post interpunkcio kaj ne konas gramatikon, sed mi dubas, ke oni povas interkomuniki. Dekomence li rekte forigis mian averton pri forigpropono.--kani (diskuto) 18:59, 20 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 21 januaro 2022 14:37
Artikolo
Longflugilaj papago (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malĝuste nomita unufrazaĵo laboriganta aliajn vikipediistojn
Uzanto
Petr Tomasovsky (diskuto) 14:04, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Jen lingve fuŝa titolo, jam alinomita al la ĝusta titolo. Tamen la alidirektilo devis estis forigita. --Tlustulimu (diskuto) 09:33, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Pardonu por la mistajpo, mi nun riparis ĉion--Goren (diskuto) 14:17, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Bonvolu tujforigi la misnomitan alidirektilon Longflugilaj papago (sed nepre ne artikolon Longflugilaj papagoj, kiun mi estas verkanta!) Mi ree pardonpetas pro la mistajpo.--Goren (diskuto) 14:21, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Mi forĵetis la fuŝe titolitan alidirektilojn. Sed la nun ĝuste titolita artikolo Longflugilaj papagoj povos resti. --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Goren: Bonvolu atenti, ke artikolo ankaŭ estu intervikie ligata, se eblas. Mi jam faris tion, espereble ĝuste. --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi estos pli atenta estonte! Goren (diskuto) 20:33, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Russell A. Hulse (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas evidenta vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:25, 16 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Jam delonge forigita pro evidenta vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 09:34, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: oni ne atendu.--kani (diskuto) 12:25, 16 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vandalaĵoj tujforigenda--Goren (diskuto) 12:48, 16 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Senhezite. - Moldur (diskuto) 12:53, 16 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 31 januaro 2022 11:05
Artikolo
La Fluganta Holandano (fantoma ŝipo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Artikolo fuŝa el la titolo (almenaŭ du eraroj) ĝis la lasta vorto. La aŭtoro ne revenis plibonigi, nur kreis pliajn fuŝajn artikolojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:26, 24 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Jam estas plibonigita kaj alinomita kaj tial nun povas resti. --Tlustulimu (diskuto) 14:54, 13 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus iomete provis malfuŝi la tekston, kvankam ne eblis fari tion komplete. Krome mi aldonis spacon al la titolo. --Tlustulimu (diskuto) 10:15, 27 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Plibonigita kaj nun akceptabla. - Moldur (diskuto) 16:15, 6 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 31 januaro 2022 11:05
Artikolo
Nøkken (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Artikolo fuŝa el aŭtomata tradukilo aŭ tute nescipova esperantisto. La aŭtoro ne revenis plibonigi, nur kreis pliajn fuŝajn artikolojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:07, 24 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, neniu kontraŭis, poro haveblas. RG72 (diskuto) 09:18, 2 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 09:18, 2 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 31 januaro 2022 11:05
Artikolo
Sommerdag ved Roskilde Fjord (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Artikolo fuŝa el aŭtomata tradukilo aŭ tute nescipova esperantisto. La aŭtoro ne revenis plibonigi, nur kreis pliajn fuŝajn artikolojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:07, 24 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 04:38, 3 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus iomete malfuŝis la artikolon, parte laŭ la angla versio. Supozeble la fuŝinto kreis ĝin el aŭ laŭ la angla artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 10:24, 27 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ĵus denove iomete korektis la lingvaĵon, ĉefe tion, kion mi hieraŭ pretervidis. Nun la artikolo povos resti. --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 27 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ankaŭ poluretis. - Moldur (diskuto) 18:45, 27 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
MSG17/sandbox (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Stranga malplenaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 14:32, 31 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Sensencaĵo. RG72 (diskuto) 04:33, 3 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 31 januaro 2022 11:05
Artikolo
Shi Zi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Artikolo fuŝa el aŭtomata tradukilo aŭ tute nescipova esperantisto. La aŭtoro ne revenis plibonigi, nur kreis pliajn fuŝajn artikolojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:07, 24 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 15:40, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu eblas iel haltigi tiun ĉi uzanton de plua kreo de maŝintradukaj artikoloj? La artikolojn jam kreitajn eble oni povos savi, sed se la novaj daŭre aperos ĉiun tagon tio ĉi iĝos neeltenebla --Goren (diskuto) 00:36, 28 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Certe eblas haltigi la fuŝulon, nome per forbaro. Ĉu tio okazu? --Tlustulimu (diskuto) 08:50, 28 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute konsentas kun Goren. Jes, tio okazu, se eble post kontaktoklopodo.--kani (diskuto) 21:56, 28 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi blokis lin por ses monatoj — tempo sufiĉa por lerni la lingvon almenaŭ baznivele. RG72 (diskuto) 04:57, 14 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Goren pravas, ke "artikolojn jam kreitajn eble oni povos savi", tamen la eta artikolo Shi Zi ankoraŭ ne estas savita, sed ankoraŭ tiel "fuŝa" kiel Kani nomis ĝin en januaro. Mi tamen alvokas al forigo. ThomasPusch (diskuto) 01:27, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
ree Por Por: Pasis plia duonjaro, iu ĉino aldonis ligilon al ĉinlingva (!) Vikifontaro - tio ne estas signifa plibonigo. Mi daŭre opinias ĝin "fuŝa" kiel Kani nomis ĝin antaŭ jaro. Sed mi ne volas mem forĵeti ĝin, se mi mem estis la nura kiu ĉi tie definitive voĉdonis (krom Kani, la iniciatinto). Unu plia poro sufiĉus al mi kaj mi forigus la paĝeton. ThomasPusch (diskuto) 23:04, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Principe oni ja povus savi ĝin, uzante la informojn en en:Shizi (book), sed efektive neniu montris intereson plibonigi ĝin dum unu jaro, do tio supozeble ne okazos. En la nuna stato la artikoleto estas mizera kaj mi konsentas pri forigo. Se iu tamen emas verki ion pli bonan surbaze de en:Shizi (book), tiam ja eblos krei artikolon denove, ĉu pri la homo, ĉu pri lia libro. - Moldur (diskuto) 04:16, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun estas tri klaraj voĉdonoj por forigo, kaj aldone tri pliaj kritikaj komentoj de homoj, el kiuj oni ankaŭ povus subkompreni tendencon pri forigo, kvankam ili ne decide voĉdonis tiel, kaj tio laŭ mi sufiĉas por forigo. Kompreneble oni ĉiam povas nove krei tekstojn pri ankoraŭ mankantaj temoj, kaj ĉiuj redaktantoj fojfoje faras tion, sed la nuna fuŝa teksto ne estos helpo al tio - tiam pli bone eblas komenci de nulo. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 15:40, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]