Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Marto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne plu aktivaj (marto 2023)[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Ferhyfjbjbr (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:38, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 12:41, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Sad Person (kantisto) > Ĥolmat Odilov[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 14 marto 2023 5:29
Artikolo
Sad Person (kantisto) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto konsideras tion spamaĵo. RG72 (diskuto) 05:04, 7 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 05:04, 7 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Rezulto de VP:FA. RG72 (diskuto) 04:44, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Ĉi tiu estas la plej grava kazo tra la projektoj kaj kreita multfoje en aliaj projektoj, ĉi tiu persono ne estas famulo sed vera persono reklamanta sin mem kaj neniu serĉhistorio pri ĉi tiu persono en guglo. Forigu ĉi tiun paĝon kaj protektu ĝin. -- anonimulo [eble per aŭtomata tradukilo]
  • Komento Komento: Mi movis la paĝon de artista nomo al vera nomo (Ĥolmat Odilov, Холмат Одилов). Du el la referencoj estis tute fuŝaj (mi nur malvidigis ilin kaj ili ankoraŭ videblas redaktomode - eble iu alia sukcesas funkciigi ilin, sed mi dubas), du aliaj temas pri lerneja sporto, kio tute ne helpas ĉi tie, kaj la kvina pri lerneja koncerteto. Mi kredas ke la 18-jarulo ekzistas (kaj ankaŭ sen referencoj kredus ke li sportis antaŭ kvin jaroj), sed por enciklopedia artikolo tio estas iom malmulte... ThomasPusch (diskuto) 08:21, 7 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La persono havas multajn fontojn, fakte, li estas membro de la Soyuz Music-etikedo (kiu estas grava etikedo en Rusio). Ĉar mi analizis la artikolon kaj fontojn, li havas multajn fontojn kun sia reala nomo,

  • ekzemple: https://vc.ru/u/711593-amer-temu/503512-ryazanskiy-pevec-i-muzykalnyy-prodyuser-vypustil-singl-you-girl-sex Jen alia ekzemplo: https://m.rzn.info/news/2016/6/17/poem-na-rodnom-i-gosudarstvennom-na-tvorcheskom-konkurse-v-ryazani-uchastniki-ispolnili-pesni-na-10-yazykah-amp.html
  • pli da retejoj: https://m.rzn.info/afisha/articles/report/vdohnovlyaya-na-tvorchestvo-151.html citaĵo Также недавно в Москве прошел довольно престижный конкурс-фестиваль «Бегущая по волнам», в котором наш ученик Холмат Одилов занял третье место в возрастной категории от 8 до 18 лет (Ankaŭ lastatempe en Moskvo okazis sufiĉe prestiĝa konkurso-festivalo "Kuru sur la Ondoj", en kiu nia studento Ĥolmat Odilov prenis la trian lokon en la aĝkategorio de 8 ĝis 18 jaroj.)
  • La oficiala retejo de la urbo, kie la artisto loĝas: https://admrzn.ru/gorodskaya-sreda/upravlenie-kultury/novosti-kultury/:25130 - ne funkcias -
  • Dua opcio: https://admrzn.ru/informatsionnye-razdely/novosti/2018/:30594 - ne funkcias -
  • Bezformata (aŭtoritata fonto en Rusio): https://ryazan.bezformata.com/listnews/spartakiada-sredi-uchashihsya-internatnih/70487028/

-- 185.211.158.44 09:54, 7 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: La respektiva artikolo estis forigita eĉ el la taĝika Vikipedio. En la rusia socia reto VK tiu ĉi persono havas 1900 abonantojn, kio estas nulo por tiu ĉi reto kie estas milionoj da taĝikoj. Do temas pri evidenta manko de enciklopedia graveco. RG72 (diskuto) 04:43, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Kaj por superrigardo; samecaj tekstoj "Sad Person" jam estis ĉi tie forigitaj en septembro kaj post tuja rekreo en oktobro 2022 (vidu arkive), ĉiam post pripensa diskuto. Eble eĉ pliajn fojojn, sed tiujn du forigojn mi ĵus trovis. Do tiu ĉi kampanjo jam estis la tria provo ene de ses monatoj tamen krei artikolon. Mi supozas ke la provoj de fojo al fojo iĝis pli lertaj, sed ĉiukaze la obstino rimarkindas. ThomasPusch (diskuto) 07:48, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Steen Steensen Blicher (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malplena artikolo
Uzanto
--kani (diskuto) 23:52, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta fuŝo. RG72 (diskuto) 09:53, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Novulo ‎HenriLeFoll metas artikolojn malplenajn: Paul Brousse, Kazimierz Brodziński, Harold Boulton ĉu ktp.--kani (diskuto) 23:52, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun la novulo kreis dekojn da simile malplenaj artikoloj. Mi avertis lin, sed eble tro malfrue. Ŝajne neniu zorgas pri tiu forigoneceso. Bedaŭrinde.--kani (diskuto) 23:02, 9 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estis entute ses misaj artikoloj, ankoraŭ ne "dekoj da". Sed kompreneble ses fuŝaj, tute malplenaj "artikoloj" estas ses tro. Dankon, Kani, pro la atento!! Kaj bonvolu ne frustriĝi, se ne ĉiun tagon iu administranto patrolas ĉi tie, sed foje nur ĉiun duan tagon. Ni ĉiuj ankoraŭ havas vivon. ThomasPusch (diskuto) 14:46, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi forigis ĉiujn ĉi fuŝaĵojn kaj blokis ilian aŭtoron por unu monato. Espereble dum tiu periodo li legos hieraŭan avertan mesaĝon en sia ‎diskutpaĝo kaj komprenos ke Vikipedio funkcias surbaze de reguloj sekvendaj. RG72 (diskuto) 09:53, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se mi bone kalkulis, estis 58 artikoloj de tiu kontribuanto kiujn RG72 jam forigis, kaj nur ses kiuj ankoraŭ plu restas (5 el tiuj 6 estas malplenaj, kun la sola escepto de Elfric Leofwin Kearney). - Moldur (diskuto) 16:04, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Dankon pro la demarŝoj. Restas vivaj Max Kegel, Heinrich Eildermann, Leonid Radin, Kazimierz Pietkiewicz, kaj Bolesław Czerwieński.--kani (diskuto) 16:22, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Tajperaro (Lingren estu Lindgren). - Moldur (diskuto) 16:15, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 16:11, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
XXX video (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 01:57, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 16:11, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 14 feburaro 2023 6:14 (plivastigita pro neklara decido)
Artikolo
Mohammad Sadegh Amiri (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Peto de alia uzanto: spamaĵo tra ĉiuj vikioj. RG72 (diskuto) 06:14, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 06:14, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 12:49, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tiu paĝo estas spamaĵo tra vikioj, kiu enhavas nur trivialajn informojn. Menciindeco ne estas montrita kaj mi forte dubas, ĉu oni povus montri ĝin. Kvankam tiu artikolo ĝenerale estas verkita laŭ vikipedia stilo, ĉiuj ligiloj estas fakte rilataj al tiu persono el Irano. Verŝajne ĝi estas memreklamo. Do la paĝo estas forigenda, ĉar ĝi ne enhavas sendependajn fidindajn fontojn por esti kontrolebla. --Hibirina (diskuto) 21:25, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]


Komento kaj tendence Kontraŭ Kontraŭ: nur por bremso tro facilaniman forigon kaj alvoki al pli preciza prijuĝo:
Kani jam antaŭ ok tagoj dubeme notis en la diskutpaĝo: "La artikolo ŝajnas mempropagando kun referencoj nur al propraj retejoj." Mi ne certas ke la retejoj
estas pure "propraj retejoj", kvankam ja supozeblas, ke la sciencisto havas aliron al tiuj prezentaj paĝoj - sed se oni mem verkas liston pri siaj publikaĵoj, tio ne aŭtomate signifas ke ĉio en la listo estus mensogo. Kaj mi, mem estante medicinisto, ne arogus al mi juĝi ĉu ĉio de biologo kaj naturmedicinisto estus plene malmenciinda. Almenaŭ la retejon scholar.google mi konas kaj notojn tie mi tendence fidus - krom se iu pruvus ke informo tie publikigita estas falsigita kaj mensoga. Sed la demando estas ĉu iu pretas investi la tempon por kontroli la faktojn kaj laŭnecese defendi la paĝon kontraŭ kritikaj voĉoj de neesperantistaj vikianoj laŭte postulantaj tujforigon... ThomasPusch (diskuto) 22:19, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Intertempe Forte kontraŭ Forte kontraŭ: : nun la teksto havas kvin sendependajn referencojn kaj aldone la jam menciitajn tri sendependajn eksterajn ligilojn. La sciencisto eble esploras pri tre fakaj temoj, sed laŭ mi la temoj de liaj esploroj estas tute interesaj, neniel estas nur "trivialaj informoj". Iom ridindas ke anonimuloj en la lastaj tagoj trifoje venis kaj forigis la ŝablonon ke la ebla forigo de la teksto estas diskutata, naive pensante ke tiel eblas haltigi la diskuton. Sed tio tute ne gravas: Mi hodiaŭ lastmomente ankoraŭ pretis investi la tempon por kontroli la faktojn, kaj ili aspektas al mi tute fidindaj. Mi proponas vastigi la pripensotempon al pliaj 2 semajnoj, kaj pretas morgaŭ alskribi la neesperantistan nederlandanon ("Hoyanova"), kiu en la angla proponis forigon de la teksto, kaj vidi ĉu li havas iujn aldonajn argumentojn. Sed laŭ la nuna stato la artikolo laŭ mi estas tenenda. Ke la esperanta vikipedio havas artikolon kiu "nur" estas en la persa kaj tri aliaj lingvoj, sed ne en la angla, franca kaj hispana lingvoj, tute ne signifas ke la artikolo devas esti forĵetata.
Mi hodiaŭ faris tute novan artikolon pri alia biologino, Yvette Parès, kiu entute ne atentiĝas en iu ajn branĉo de vikipedio, kvankam ŝi vaste atentiĝis ekster vikipedio, intervjuiĝis televide, ĝis la grado ke jam en 2007 oni publikigis ŝian aŭtobiografion ankaŭ en Esperanto (tio ne okazas ofte ĉe biologoj). Por la esperanta vikipedio, ŝi kompreneble menciindos jam pro la esperantlingva publikaĵo. Sed laŭ mi ŝi ankaŭ por aliaj lingvoj havus enciklopedian gravecon, sendepende de tio, ke ŝi ĝis hodiaŭ tute ne reprezentiĝis en vikipedio. Oni povus argumenti, ke irana esploristo sen propra esperantlingva biografio pli foras de Esperantujo ol francino kun esperantlingva biografio, kaj tio certe ĝustas, sed kia eŭropcentrisma pensado tio estus? Nu, ŝi mortis en 2010 kaj dum kiam ŝi ankoraŭ vivis, neniuj anonimuloj klopodis eternigi ŝin en vikipedio. Sed ke anonimuloj proponas ion, ne devas necese signifi ke ĉio de anonimuloj estas mensogo kaj blufo. Kvankam ni jam pli ofte vidis proponojn de anonimuloj, ofte skeptikis kaj kutime forbalais la artikolojn. Sed necesas individue juĝi ĉiun kazon. Kaj pri iranaj esploristoj, mi dirus, ni havas entute malmultajn artikolojn, ĉar la britoj, usonanoj, francoj kaj germanoj multe pli videblas en la interreto. Mi ĝojus ankoraŭ pri pliaj opiniesprimoj ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 22:15, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Thomas jam ĉion gravan skribis. --Tlustulimu (diskuto) 08:36, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Same Kontraŭ Kontraŭ: kvankam mia voĉo venas tro malfrue. Aidas (diskuto) 11:13, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere: La anglalingva "ŝablono:delete", kiun neesperantistoj kutime uzas kiam ili volas instigi diskuton inter la esperantistaj vikianoj ĉu paĝo eble estu forigata, nepre ne ligu al "ŝablono:forigu tuj", kiel mise estis ĝis nun, sed al "ŝablono:forigu" !! "Ŝablono:forigu tuj" korespondas al anglalingva "ŝablono:Speedydelete". Sed estas mise organizi ke se iu ne parolas Esperanton kaj ĉiukaze ne povus argumenti en la paĝo "forigendaj artikoloj", pro tiu manko de kono de Esperanto tiajn proponojn oni tuj forĵetas. Mi ofte estis nervita pro neesperantistoj, kiuj ŝajne arogas al si dikti ke la esperantistoj ne rajtas pripensi ĉu forĵeti tekston, sed postulas ke forĵeton imperative necesas fari tuj-tuj !! Sed tiu impreso estis nur pro malĝusta "traduko" de alidirektilo "ŝablono:delete" mise al "ŝablono:forigu tuj". Pri tiu malĝusta impreso pli agreseme postuli forigon sen ajna pripenso, la neesperantistoj ne povas respondeci, tia misa alidirektilo estas fuŝo de ni mem. Mi nun ĝustigis la alidirektilon. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 23:02, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 14 marto 2023 11:26
Artikolo
Susovan Sonu Roy (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto petas forigi la paĝon sen konkretigi la kialon. RG72 (diskuto) 11:01, 28 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 11:01, 28 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 13:04, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Mi opinias, ke estu spamaĵo. Ankaŭ en la ceteraj lingvaj eldonoj de Vikipedio la paĝo estas forigota. -- Super nabla (diskuto) 10:07, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ mi, tiu paĝo ne devus esti forigita ĉar ĉi tiu artikolo havas fidindajn fontojn kaj ankaŭ ĉi tiu paĝo konservita en la armena Vikipedio. -- anonimulo
  • Por Por: Antaŭa kontraŭo de anonimulo estas dubinda, ĉar la artikolo ne estas ligita al iu armena artikolo.--kani (diskuto) 12:41, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

kaj trovis belorusan paĝon pri li be:Сусован Сону Рой (kvankam tie ankaŭ proponatas ĝia forigo), ĝustas ke vikipediaj paĝoj pri li almenaŭ en la finna, norvega, itala kaj pola estas jam forigitaj, kaj la informkesta noto ke li artiste aktivas "2019-prezenti", evidenta fuŝtraduko de angla noto "2019-present" estas klara indiko ke la paĝa verkinto tute ne havas ajnan komprenon de Esperanto sed nur uzis aŭtomatan tradukilon. Kaj la multaj referencoj, ekskluzive en la bengala, aspektas iom ridinde, konsiderante ke la kategorio de vikipediistoj kiuj regas la bengalan havas ekzakte nul membrojn: Tiuj referencoj bonus en la bengala vikipedio, kie ĉiuj komprenus kaj povus kontroli la fidindecon, sed en esperanta aŭ belorusa tekstoj aspektas senesperige... En la armena lia nomo estus Սուսովան Սոնու Ռոյ, sed je tiu nomo - Kani tute pravas - oni trovas nenion en la armena vikipedio (sed eĉ se oni trovus ion, se tie ankaŭ citiĝus nur bengalaj referencoj kaj neniuj armenaj, la teksto tie ne pli konvinkus ol la esperanta aŭ belorusa tekstoj). Mi simple vidas bengalan viron kiu filmiĝis en unu filmeto en jutubo, kaj mi konas amason da infanoj kiuj per siaj amikoj filmiĝis en unu filmeto en jutubo, kvankam ne ĉiuj tiuj infanoj pro tio havas biografian artikolon en la esperanta vikipedio - pli precize: neniu el ili. Do ankaŭ mi Por Por: pro manka videblo de ia menciindeco. ThomasPusch (diskuto) 20:15, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

  • Kontraŭ Kontraŭ: Trovis ĉi tiun artikolon en pola Vikipedio tie ne forigis la artikolon vidu ĉi tiun ligon (Wikipedysta:Brudnopis gościnny/Susovan Sonu Roy). -- aldonis [eble kun helpo de google translate] sen subskribo la anonimulo 169.197.142.48
    • Komento Komento: Diras kiu? Prave, tie la pola traduko identa al la esperanta aŭ belarusa estas ŝovita for de la artikola spaco al "gastprojekta spaco" ("brudnopis gościnny"). Sed la kritiko pri la esperanta aŭ belarusa tekstoj daŭre ankaŭ validas por la forŝovita pola versio: vidu supre. Mi daŭre ne konvinkitas pri konservo. ThomasPusch (diskuto) 07:29, 7 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ fontoj Se mi vidas, ke li faris ses spektaklojn, pro kiuj li estas fama, se mi vidas lian fonton de la Frua vivo-sekcio tie diris, ke li faris multajn koncertajn spektaklojn kiel dancisto kaj tial mi pensas, ke ni povas konservi ĉi tiun artikolon. 2401:4900:104A:9F5C:0:1F:209B:4901 17:20, 9 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: 4 esperantistaj redaktantoj (se kalkuli ankaŭ RG72, kiu nur prezentis la kazon ĉi-tie) voĉdonas por forigo, konsentite: neniu el ili kaj entute neniu en la esperantista vikipedio povas vere juĝi la referencojn en la bengala lingvo, kaj probable unu sama anonimulo - kiu tute ne estas redaktanto kaj probable nur uzas aŭtomatan tradukilon por aŭdigi sin - je malsamaj IP-adresoj argumentas kontraŭ forigo, voĉdonante plurfoje, kaj citas la referencojn en la bengala lingvo, kiujn neniu krom li/ŝi ĉi tie povas juĝi. Mi proponas forigi la tekston je voĉdono 3:1 (ne kalkulante RG72) post plilongigita fazo de du semajnoj, la 14-an de marto. Ĝis tiam bonvenas pliaj voĉdonoj, kaj eble ja en tiuj kvar tagoj ankoraŭ venas iu vikipedia redaktanto (do ne-anonimulo) kiu samtempe regas la bengalan kaj Esperanton. ThomasPusch (diskuto) 13:48, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Daŭre Por Por: Oni devas konsenti, ke neniu ĉi tie sufiĉe komprenas la bengalan kaj povas juĝi la multajn bengalajn fontojn. Sed daŭre 4 esperantistaj redaktantoj voĉdonas por forigo, kaj nur unu anonimulo, supozeble pere de aŭtomata tradukilo, forte voĉdonas kontraŭ. La belarusa teksto intertempe estas forigita, en la korea vikipedio oni ankoraŭ skeptike proponas la forigon - ĉiuj havas samajn problemojn kompreni referencojn ekskluzive en tre malmulte konata lingvo. Mi dirus ke teksto pri tia homo devus unue konvinki en la bengala vikipedio, kaj poste oni eventuale povas klopodi pri tekstoj en la hindia aŭ angla, kie entute ekzistas vikipedianoj kiuj ankaŭ indikas almenaŭ koneton de la bengala. Mi tial nun forigas la tekston - neniu el la esperantlingva redakta komunumo konvinkiĝis. ThomasPusch (diskuto) 13:04, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 8 marto 2023 13:12
Artikolo
Bui Quoc Huy (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Eble ĉi tiu (nekonata) kantisto ne estas sufiĉe populara/konata por havi propran artikolon en Vikipedio. Ankaŭ la hispana vikipedio diskutas pri (ebla) forigo. Ĉu ri troveblas en Guglo?
Uzanto
Super nabla (diskuto) 13:30, 1 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 13:23, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi trovas la eksterajn referencojn ĉe IMDb kaj discogs tute konvinkaj, ankaŭ la du vjetnamlingvajn paĝojn ĉe "ohay.tv" - stranga aliflanke estas la retpaĝo en la retejo caa.com [Preskaŭ nenia enhavo, nur hazarde sama pseŭdonimo "Samaria", kaj la homo sur bildo aspektas tute aliel ol la homo en retejo ohay.tv], sed tiun duban referencon eblas forviŝi, kaj restas kvin bonaj. Kaj la JuTubo-kanalo almenaŭ prezentas tri sondosierojn nomeblajn en vasta senco muziko. Do la referencoj kiu pruvu ke li ekzistas kaj jam havas unuajn profesiajn spertojn kiel muzika prezentisto (konsiderante ke li laŭ la fontoj estas nur 19-jara, ne devas esti longega listo de profesiaj spertoj), do estas iel menciinda, aspektas konvinkaj. Sed aliflanke la enhavo de la paĝo ne estas pli ol tiu de artikola ĝermo, do mi aldonis {{ĝermo|vjetnamo}}, sen konsidero ke la enhavo de artikola ĝermo ĉi tie laŭ simpla kalkulo estas dividata al pli ol tri formalaj frazetoj (artikola ĝermo povas senprobleme esti pli ol tri frazoj). Persone mi ankoraŭ emus forviŝi la por enciklopedio ridindan frazon "Lia ama vivo estas nekredeble sekreta; estas multaj datadaj rakontoj pri li kaj li neniam faris ajnajn publikajn montriĝojn de amikeco" - klaĉgazeta frazo, kiu tiom mislokas ĉi tie, ke ĝi jam aspektas amuziga. Sed tamen, se oni aldonus tian amuze mislokan frazon al iu alia artisto de 19 jaroj, kies artikolo jam ekzistis pli longe en la esperanta vikipedio, oni reage forigos la frazon kaj ne la tutan artikolon. Ankoraŭ mi rimarkas ke la oficiala retejo havas aldonan varbaĵon ne rilatan al la temo, sed tiaj estas multaj retejoj, kaj ke tie indikiĝas kanaloj en facebook, instagram kaj twitter, kiuj ne (eble ne plu) ekzistas. Sed tio jam estas kritiko pri ekstera retejo, ne pri la artikolo. Kaj por esti temo de artikolo, ne nepre necesas kanaloj en facebook, instagram kaj twitter. ThomasPusch (diskuto) 21:20, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere: ĉiuj fontoj indikas ke li estas klare viro kaj neniu fonto indikas ke li havus problemon pri tio, do sen hezito eblas nomi lin "li". ThomasPusch (diskuto) 21:20, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Denove ĝi estas Cross-vikia spamo kaj ĝi estis forigita en la angla Vikipedio. Forigu ĝin. -- aldonis [eble kun helpo de google translate] sen subskribo la anonimulo 2409:4060:315:26db::2204:a8b1 ŝajne el Barato
    • Komento Komento: Diras kiu?? Eblas pripensi ĉu konsideri la paĝon "nur komerca" informo, sed la referencoj estas en ordo, la lingvaĵo de la teksto estas en ordo, kaj la prijuĝo ĉu artikola ĝermo estas "baza informo" aŭ "informo nur komerca" estas subjektiva kaj disputebla. Mi vere ne volus nun disputi pri ĉiu nova artikolo ĉu ĝi estas "baza informo" aŭ eble "informo precipe komerca". ThomasPusch (diskuto) 07:38, 7 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    • Komento Komento: Bonvolu ne uzu kiel argumento por forigo la kialon "apenaŭ estas pli ol artikola ĝermo", ĉar tio estas nur, ĉar mi redakte forviŝis ĉion kio aspektis al mi iusence dubinda kaj ne sendiskuteble pruvita per referencoj. Mi alvokas, ke vikipediaj redaktantoj diskutas pri tio ĉu referencoj sufiĉas por ĝerma artikolo, kaj ke oni ne premiĝu per fremdlingvano, kiu nur metas {{delete|crosswiki spam}} al la artikolo (ĉi tie same kiel en aliaj lingvaj versioj, kies lingvojn la batalanto eble ankaŭ ne komprenas) kaj per google translate argumentas ĉi tie "... ĝi estis forigita en la angla Vikipedio". Inter la kondiĉoj por ĝerma artikolo NE estas ke esperantlingva teksto nur rajtas esti se ĝi ekzistas en la angla kaj hispana vikipedioj! Probable iuj aliaj vikipedioj kliniĝas antaŭ tia premo de fremda krucmilitisto, sed tia dinamiko estas kritikenda. ThomasPusch (diskuto) 15:11, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Tlustulimu (diskuto) 08:39, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pri la unua demando de Super nabla, ĉu li troveblas en Guglo. Jes, Guglo vaste trovas ĝin, la problemo nur estas ke "Bui Quoc Huy" estas tre oftaj vjetnamaj nomoj, tial necesas inter 32 milionoj da trovoj en Guglo mem elserĉi tiujn kiuj vere temas pri la ĝusta persono, per serĉo "Bui Quoc Huy 2003" ne estas multe pli bona situacio. Sed videblas sufiĉaj retpaĝoj pri la ĝusta homo en Guglo. La hispana vikipedio, kiu tre facile forigas tekstojn, forigis tiun ĉi tekston, la japana, malajala kaj simpla angla decidis lasi ĝin, la rusoj ankoraŭ diskutas, sed eĉ se la rusoj decidas ke la rusa teksto ne sufiĉas por la nivelo de la rusa vikipedio, tio ne influas la esperantan prijuĝon. Tial la e-lingva teksto restu. Ĝi aspektas iom komerca, kiel ankaŭ aspektas centoj da aliaj malgrandaj artikoloj pri muzikistoj aŭ aktoroj, sed ankaŭ enciklopedia informo kiu aspektetas iom komerca estas enciklopedia informo. Do: ne forigita. ThomasPusch (diskuto) 13:23, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: ... kvankam la limdato jam pasis, kaj mia opinio ne plu vere gravas. --Aidas (diskuto) 17:09, 21 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Melis Treat[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 18 marto 2023 12:22
Artikolo
Melis Treat (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Cross-wiki spam, see m:Talk:Wikiproject:Antispam#Papa2004, or Wikibusines_again.
Uzanto
MER-C (diskuto) 12:05, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:46, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi ne scias ĉu ĉi tiu biografio taŭgas por Vikipedio: la aŭtoro certe ne helpis demonstri la gravecon de la biografion, ĉar ri enmetis tre malbonajn ligilojn kaj ankaŭ la nivelo de la Esperanto (gramatiko, ktp) estas ege malalta kaj plenas de eraroj. — Super nabla (diskuto) 22:18, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ne vere konvinkas. Apenaŭ estas informoj en la blovigita teksto ("Bohdan estas en rilato, sed li ne malkaŝas detalojn pri sia persona vivo..." ekstas tipa ekzemplo de ne-informo). Li naskiĝis, elpensis pseŭdonimon kaj nun interesiĝas pri muziko. Punkto. Neniu plu. Tio ne estas "biografio". ThomasPusch (diskuto) 17:25, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Cetere: Bohdan Andrijoviĉ Smirnov klare estas vira nomo en la rusa kaj ne indikiĝas ie ke li havus dubon pri tio. Do li estas "li", ne "ri". ThomasPusch (diskuto) 17:27, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Persono tute nekonata eĉ en Rusio, kun 5 200 abonantoj en socia reto VK, do absoluta nulo. RG72 (diskuto) 04:46, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Aidas (diskuto) 17:12, 21 mar. 2023 (UTC)[Respondi]


Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
George Power (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas eraro.
Uzanto
--kani (diskuto) 14:44, 13 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:43, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: eĉ ne plenumas kondiĉojn por ĝermeto. Krome mankas intervikiaj ligiloj, fontoj kaj referencoj. Do, menciindeco estas sufiĉe duba. --Tlustulimu (diskuto) 19:26, 13 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Super nabla (diskuto) 00:47, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tio estas nur vakuo, tute neniu informo. ThomasPusch (diskuto) 16:00, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

15 subpaĝoj de "Interlingvaj ligiloj"[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-03-20
Artikolo
Specialaĵo:Indekso_de_prefiksoj/Vikipedio:Interlingvaj_ligiloj/ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
projekto mortinta ekde jaro 2013, la koncerna laboro nun estas farata ĉe wikidata
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 16:47, 13 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:42, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ĉar mi ne komprenas la utilo de tiu paĝaro, kaj tiu strukturo ŝajnas tre malkutima kaj malfacile komprenebla. — Super nabla (diskuto) 22:02, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ankaŭ mi ne komprenas, por kio ankoraŭ povus utili tiuj listoj. Mi konjektos ke ili ne mankos al iu ajn uzanto... ThomasPusch (diskuto) 15:57, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: parto estas forigita, sed 3 paĝoj restas. Taylor 49 (diskuto) 20:05, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Aidas (diskuto) 17:12, 21 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Nun ĉiuj estas forigitaj. Taylor 49 (diskuto) 17:18, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 21 marto 2023 22:22
Artikolo
Asad Ali Palijo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La celo de Vikipedio ne estas biografigi ĉiujn homojn de la mondo. Mi kredas, ke la aŭtoro de la artikolo ne provizis sufiĉe da datumoj kiuj montru la gravecon de la biografio. Krome, mi forte opinias, ke la kvalito de la artikolo (gramatiko, ligiloj sen nomoj, ktp) estas tro malalta por Vikipedio: ni havas nur frazeton kun nomo. — Super nabla (diskuto) 22:00, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
Super nabla (diskuto) 22:00, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 03:51, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Por biografia artikolo estas sufiĉe malmulte da teksto. Krome menciindeco estas duba. --Tlustulimu (diskuto) 08:42, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: La teksto formale estas "ĝermeto", origine estis 2 gramatike malbonaj frazoj, nun estas unu gramatike bona frazo. Kvankam la informkesto aŭtomate pleniĝas, kaj kvankam la tekstoj en la franca kaj hispana vikipedioj ankaŭ nur konsistas el po unu frazo, por la esperantlingva vikio unu frazo simple ne sufiĉas. Tial mi aldonas ŝablonon {{ĝermeto}} al la teksto. Kaj la menciindeco vere estas duba: eble pakistana esperantisto nomus lin tute menciinda, eble ne, sed el nur unu frazo ne eblas konjekti ke li estus menciinda. ThomasPusch (diskuto) 15:54, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi forigis la referencojn, ĉar konsultis kelkajn el ili kaj ili vere ne referencis la diskojn. Amaso da referencoj estis mensogo: oni supozis, ke ni ne kontrolos tion.--kani (diskuto) 19:22, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Aidas (diskuto) 17:11, 21 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 21 marto 2023 22:00
Artikolo
Nicolas Micheletti (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi scias ke eble kelkaj kontraŭos mian proponon. Mi kredas, ke ĉi tiu biografio ne estas taŭga por Vikipedio. La celo de Vikipedio ne estas priskribi ĉiujn la ~8 miliardojn da homoj kiuj vivas sur la tero. Por priskribi propran karieron ekzistas aliaj projektoj kiuj estas pli taŭgaj, kiel ekzemple LinkedIn. Mi ne komprenas, kial ĉi tiu artikolo utilus al la celo de Vikipedio. — Super nabla (diskuto) 22:39, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
Super nabla (diskuto) 22:39, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Tempolimo pasis, kontraŭoj dominas. RG72 (diskuto) 03:50, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Prave la demando estas ĉu aliaj vikipediaj artikoloj bezonas la tekston - do, ĉu la teksto ne estas tute orfa. Mi nun metis ŝablonon pri orfeco, tamen mi trovis la paĝon Itala Animalisma Partio, al kiu mi ĵus aldonis la mankan informkeston, kaj tiu informkesto kaj rezulte la paĝo bezonas la tekston pri Nicolas Micheletti. Konsentite ke eble iuj pensos ke aktivado pri bestaj rajtoj aŭ pri veganismo en la Eŭropa Unio ne estas menciinda temo, sed aktivulo por tio jam ne estas simple "unu el la 8 miliardoj da homoj kiuj vivas sur la tero". Tion mi opinias, mem estante nevegetarano, do ne el ideologia vervo. Daŭre mi kritikas ke bonus se ankoraŭ pli da paĝoj ligus al la koncerna artikolo, ĉar teksto por vikipedio nur utilas se oni trovas ĝin. Sed ne ĉiu "orfa artikolo" tuj devas esti forigita - eblas simple pripensi kiel ligi ĝin al pli da paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 14:39, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Nun sep solidaj internaj ligiloj montras ĉi tien: tio por tiom ekzotika temo kaj por artikola ĝermo sufiĉas por ne plu nomi la tekston "orfa".ThomasPusch (diskuto) 07:47, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --kani (diskuto) 19:20, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Aidas (diskuto) 17:10, 21 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 22 marto 2023 17:27
Artikolo
Conejera (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉi tiu apartigilo nenion apartigas, ĉar la apartigataj paĝoj ne ekzistas (nur ruĝaj ligiloj). — Super nabla (diskuto) 17:09, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
Super nabla (diskuto) 17:09, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Kialo ne plu validas. RG72 (diskuto) 04:16, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]


Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 26 marto 2023 20:58
Artikolo
Vihannes Jorolainen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
stulta ŝercaĉo (ofendo?) pri politikisto kiun la verkinto malŝatas (kvankam la ŝercaĉulo asertas verki nun pli "aferece" ol antaŭe)
Uzanto
Moldur (diskuto) 20:49, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 04:13, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

https://en.wikipedia.org/wiki/Sananmuunnos Estas vere ordinara ludema nomo pri li Vihannes Jorolainen.je 21:26, 19 mar. 2023 Uzanto:Jyväskylämies lasis ĉi tiun komenton forgesante subskribi. — Super nabla (diskuto) 22:01, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝi laŭvorte signifas "legomo el Joro". En la plej bonvola interpreto tio estas nur neseriozaĵo samnivela kiel liaj umadoj pri kalveco, en la plej malbona kazo tio estas ofendo. La "ludema" nomo estis forigita kun komento "ofendo forigita" el la finna paĝo pri tiaj vortludoj (proksimume bervalaĵoj): jen. En tiun paĝon en la finna la sama uzanto ankaŭ provis ripete entrudi krudajn obscenaĵojn per redaktomilito, ĝis kiam tieaj administrantoj haltigis lin kaj protektis la paĝon. Similajn obscenaĵojn li uzis antaŭ nelonge por nomi siajn gantopupojn en nia Vikipedio. Guglo facile tradukos por nefinnlingvanoj. - Moldur (diskuto) 11:50, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝi ne estas moko de Johannes Virolainen, sed nur vortludo.
Komento Komento: Ĉiuokaze Uzanto:Jyväskylämies jam revenis krei fuŝajn artikolojn aŭ ne ligitajn al aliaj lingvoj aŭ sen Informkesto aŭ sen internaj ligiloj, kio fakte iĝas ilin ĝermeto forigebla aŭ aŭ ktp. Ni estu atentemaj kaj ne toleremaj por ĉiuj ĉiaj liaj kreaĵoj.--kani (diskuto) 19:33, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Vihannes Jorolainen (denove)[redakti fonton]


Artikolo
Vihannes Jorolainen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
stulta ŝercaĉo (ofendo) pri politikisto kiun la verkinto malŝatas (kvankam la ŝercaĉulo asertas verki nun pli "aferece" ol antaŭe). Post komune decidita kaj farita forigo tamen rekreita de la sama kontribuanto.
Uzanto
Moldur (diskuto) 19:03, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 21:03, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Estis vandalisma, neafereca kaj nebezonata alidirektilo, forigita la 20-an de marto 2023 per RG72, post komuna antaŭa diskuto ĉi-tie. Ne necesas diskutadi ĉu la stranga ŝerco estas ofenda aŭ ne. Eĉ se ĝi estas celita esti signo de plej forta simpatio al Johannes Virolainen: la alidirektilo ne helpas al utiligo de vikipedio, kaj alidirektiloj ne estas objektoj por ŝercaj aŭ pseŭdoŝercaj mistifikoj. Mi bedaŭras. La misa titolo nun ne uzeblas, kaj antaŭvideble eterne ne necesos. Se naskiĝos iu brila finna civitano kun nomo Vihannes Jorolainen (pri tio ĉiu dubos) kaj estos tiom enciklopedie grava ke li ricevu artikolon, eblos demandi al iu administranto malŝlosi la paĝon. ThomasPusch (diskuto) 20:53, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Vihtori Torolainen[redakti fonton]


Artikolo
Vihtori Torolainen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
alia neserioza nomludo de la sama (nun forbarita) kontribuanto.
Uzanto
Moldur (diskuto) 19:49, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
teknika forigo, ne necessa atendi plenan semajnon: 4 Por Por: , neniu Kontraŭ Kontraŭ: , ĉio klara. ThomasPusch (diskuto) 23:29, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 27 marto 2023 19:51
Artikolo
Craaaqdi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar aspektas mempropagando, fuŝa artikolo, metita de anonimulo kiu kreis nur tion, kun nekomprenebla unua frazo kaj konfuza dua frazo. Ankaŭ la referencoj estas konfuzaj kaj 2 kaj 3 apenaŭ havigas informon. La artikolo ne ekzistas en aliaj lingvoj, kaj aparte ne ekzistas en la hispana artikolo pri hispano (?).
Uzanto
--kani (diskuto) 19:43, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
4 Por Por: , neniu Kontraŭ Kontraŭ: , ĉio klara. ThomasPusch (diskuto) 23:29, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Super nabla (diskuto) 09:34, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 21:02, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Referencoj estas fuŝe aranĝitaj. Krome la menciindeco estas duba, ĉar eĉ intervikioj forestas. --Tlustulimu (diskuto) 17:09, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]


Kategorio:Kategorio:Kanadanaj universitatanoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 2 aprilo 2023 4:56
Artikolo
Kategorio:Kategorio:Kanadanaj universitatanoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
evidenta misnomo
Uzanto
Moldur (diskuto) 04:45, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar tute klare estas fuŝa titolo kaj la kategorio jam estas malplena, mi traktis ĝin kiel tuj forigendan kaj jam forigis ĝin. Krome jam ekzistas ĝuste nomata kategorio Kategorio:Kanadaj universitatanoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:24, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: : Sed vi ambaŭ certas ke tajperarinto celis homojn el universitatoj de Kanado, ĉu? Kvankam, eĉ se iu volis fari kategorion pri parolantoj de la kannada lingvo (NPIV) kaj tute disleksie faris tajperaran nomon, kompreneble ĉiukaze la kategorio estus fuŝa kaj forĵetenda! Mi nur ĵus pripensis... ThomasPusch (diskuto) 23:28, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je Tujtuje
Artikolo
Tanya Degurechaff (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:26, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estas evidenta vandalismo kaj la teksto en alia lingvo, mi ĵus forĵetis la fuŝaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 15:26, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Evidente tuj forigenda. Ne necesas diskuto. - Moldur (diskuto) 10:50, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]


Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 18 marto 2023 12:26
Artikolo
Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Cross-wiki spam, see m:Talk:Wikiproject:Antispam#Papa2004, or Wikibusines_again.
Uzanto
MER-C (diskuto) 12:07, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
post atendado de pliaj 18 tagoj, post kiam kolektiĝis 1 voĉo por forigo kaj 4 (eventuale 5) voĉoj kontraŭ. Iam necesas fermi la baloton. ThomasPusch (diskuto) 15:11, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 16:10, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Absolute Kontraŭ Kontraŭ: . Mi ne komprenas kial oni akceptis lastatempe multajn artikolojn pri lernejoj en Parizo kaj nun ne pri lernejo en Moskvo. Ĉu estas politikaj tialoj? Proponanto ne estas vikipediisto. Mi konstatas, ke la artikolo estas korektinda (eĉ mankas majusklo en la titolo), kaj mi pretas fari tion.--kani (diskuto) 11:00, 13 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ne aspektas kiel spamaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 11:21, 13 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Respondante al @Kani:: mi pensas ke ni devas decidi kriteriojn pri kiuj lernejoj estas akcepteblaj, eble surbaze de ecoj kiel
  • la nombro de studantoj
  • la aĝo de la lernejo (ju pli aĝa des pli taŭga por Vikipedio)
  • citaĵoj el gazetoj
Mi subtenas la fortigon de ĉi tiu paĝo ĉar ĝi estas ege tre malbone skribata en ĉiuj partoj. Sed mi volas doni ŝancon al Uzanto:Kani por ke li klopodu savi ĝin. — Super nabla (diskuto) 22:14, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Responde aparte al @Super nabla: Mi pensas ke tendence en lingvo de vastasence eduka iniciato, kia estas Esperanto, oni estu tendence bonveniga rilate al artikoloj pri lernejoj, kompreneble se ili plenumas la bazajn kondiĉojn de artikola ĝermo, do konsistas el almenaŭ tri gramatike senriproĉaj plenaj frazoj, havas informkeston (ĉi-tie {{informkesto lernejo}}, aŭ la alternativo {{informkesto mezlernejo}}), ne tute malplenan, plej bone ankaŭ ligon al oficiala retejo, kaj enordiĝas al taŭgaj kategorioj. Krome mi mem substrekus ke gravas ke la teksto nepre ne estu "orfa": tio ne nur estas kriterio formala sed enhava - se aliaj e-lingvaj vikipediaj paĝoj bezonas artikolon pri la lernejo, tiam ĝi bezonatas. Por tiun "bezonon krei", formale jam sufiĉas se iu faras al si la laboron en la koncerna paĝo pri la urbo mencii frazon pri la lernejo kun interna ligilo. Kompreneble la teksto eĉ pli bezonatas, se ekzemple iam verkisto aŭ konata esperantisto estis instruisto en tiu lernejo, aŭ se du konataj esperantistoj estis samtempe lernejanoj kaj tiel konatiĝis, aŭ se nacia esperanto-kongreso okazis en la lerneja konstruaĵo. Se estas tia menciindeco, deduktebla el alia paĝo kiu ligas al la lerneja paĝo, tiam tute egalas la kvanto de lernejanoj aŭ la jaro de ekfunkcio. Mi supozas ke el la tekstoj pri parizaj lernejoj, kiujn menciis Kani (supozeble temas pri tiu kategorio), multaj ne plenumas tian gradon de esperantista menciindeco, sed se ili ĉiukaze ne orfas, kaj estas kvalitaj artikolaj ĝermoj (en tio pravas kaj Kani kaj Super nabla), oni povas esti grandanimaj, same pri moskvaj lernejoj. ThomasPusch (diskuto) 16:40, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Tiu ĉi artikolo ĝis nun ankoraŭ estis orfa (ne kalkulante la ligon al "Vikipedio:Forigendaj artikoloj"). Mi nun baze ligis ĝin al la artikoloj Basmannij kaj Centra administra arondismento. Eble iu ankoraŭ havas plian ideon, kiel interligi. Kaj la teksto mem ankoraŭ ne vere fluas. Sed tio estu riparebla. Krome mi ĝustigis la koordinatojn en vikidatumoj, kaj movis la titolon al "Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo", kiu pli bone korespondas al la rusa originalo ol la antaŭa titolo. ThomasPusch (diskuto) 17:15, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi pene ankoraŭ povis krei artikolon pri la tenisistino Anna Ĉakvetadze, diplomito pri psikologio en 2008, kiu estas plia interna ligilo al la paĝo pri la instituto. Kun tri veraj internaj ligiloj plus du alinomigoj tien (kiuj ne plene kalkuleblas kiel internaj ligiloj) jam eblas konsideri la tekston ne plu orfa - tio jam estas pli bonkvalita nivelo ol ekzemple la hispana paĝo, kiu estas plene orfa. ThomasPusch (diskuto) 00:41, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne vidas ion probleman en tiu senkulpa teksto... --Aidas (diskuto) 17:10, 21 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi jes havas ankoraŭ demandojn pri la teksto, sed ili ne tiom esencas ke mi volus la forigon de la tuta teksto, tial mi voĉdonas kontraŭ forigo. Mi havas ankoraŭ la jenajn kritikojn: Unue la du frazoj
"...kiu estas inkludita en la pintaj kvin institucioj de supera edukado en Rusio laŭ analizo de RAEKS[?] de 2022.[mankas fonto] MSPI estas honorita per alta publika premio "100 plej bonaj universitatoj de Rusio".[mankas fonto]"
sonas fanfaronaj, tiaj laŭdaj frazoj bezonas referencon. En la hispana teksto pri la unua frazo estis referenco/, sed tiu ligilo jam estas rompita, do ne plu taŭgas. Kaj aldone daŭre malklaras kio povus esti tiu mistera mallongigo RAEKS. Due pri la fakultatoj: ĉe la nomoj "speciala psikologio" kaj "oportuna psikologio" estas demandosigno pri la dua termino: kio estas "oportuna" psikologio? Kaj lige al tio, kio estas la diferencoj inter tiuj du psikologioj? Kvankam mi mem estas psikoterapiisto, mi baze nur konas unu psikologion. Do necesus klarigo, supozeble de iu kiu komprenas la rusan kaj povas orientiĝi en la instituta retejo. (Ke teksto pri "speciala eduko" ankoraŭ ne verkiĝis, sed estas ligilo al la temaro en vikidatumoj, ne estas problemo - teknike ne estas obstaklo ke iu iam povus krei la tekston). Kaj laste al mi la aserto pri "kunlaboro en ses ŝtatoj" estas iom nepreciza: ĉu eblus nomi iujn el tiuj 20 institucioj, kaj kontroli ĉu eble iuj eble jam havas vikipedian artikolon?
@RG72: Vi komence estis kontraŭ teno de la teksto. Ĉu via juĝo ŝanĝiĝis??? Kaj ĉu vi eble havas respondon al iuj el miaj kritikaj demandoj? Ne ĉar mi volus vin premi defendi la artikolon kiun vi mem komence kontraŭis, sed simple ĉar vi regas la rusan... ThomasPusch (diskuto) 23:46, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi bedaŭras ke RG72 ne reesprimiĝis ĉi tie, ĉar mi opinius lian juĝon valora. Se ĉar nun jam 18 pliajn tagojn daŭras la atendado, estas kvar voĉoj kontraŭ forigo (eble kvin, sed Super nabla nur komentis kaj ne klare voĉdonis, tial mi prefere ne kalkulu lin) kaj nur unu esperantista voĉo por, tiu de RG72 (MER-C estas nur fremdlingva "spam removal account operated by MER-C on the English Wikipedia", kiu faras nenion alian ol premi aliajn vikioj tujforigi iujn paĝojn, kiuj ŝajnas eble dubindaj laŭ vidpunkto de Usono: tiu "account" povas proponi diskuton pri paĝo, sed ne povas kunvoĉdoni kaj ankaŭ ne faris tion). Tiu rezulto de 4:1 sume ne sufiĉas por forigo, kaj sekve la artikolo restas - kvankam miaj supraj demandoj ankoraŭ estas neresponditaj. Eble mi povas ankoraŭ demandi la juĝon de esperantista ruslingva amikinon, kiu ne kutimas aktivi en vikipedio, sed komprenos la rusajn retejojn pli facile ol mi ... se, kion mi daŭre plej preferus, RG72 decidas daŭre ne partopreni plian juĝon de la teksto. Do - ne forigita. ThomasPusch (diskuto) 15:06, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonon pro mia nerespondado — unue mi preteratentis daŭrigon de la diskuto kaj poste familiaj aferoj forgesigis ĉion. Mi esploris denove pri la instituto kaj plu opinias ĝin malgrava, do neenciklopedia objekto. Ĝia retejo sciigas ke la edukejo havas nur 4 fakultatojn — de korekcia pedagigio kaj speciala psikologio, ŝtata kaj municipa administrado, praktika psikologio, pedagogio kaj psikologio. Tie studas mil studentoj, kio estas preskaŭ nenio por rusia altlernejo; ekzemple en la Tjumena Ŝtata Universitato estas 27 mil studentoj, en la Tjumena Industria Universitato — 35 mil. Kaj tio estas altlernejoj en la fora siberia urbo, kie mi loĝas. Ĝi asertas okupi altan rangon en rangolisto de neŝtataj altlernejoj de Rusio, sed mi ne trovis tiun liston. En pli ĝenerala listo ĝi okupas 127-an lokon en Moskvo kaj 938-an en Rusio. Ĝenerale neŝtataj altlernejoj en Rusio havas malaltan statuson kaj malbonan reputacion, ĉar plejparte temas pri pure komercaj entreprenoj kiuj vendas diplomojn kontraŭ pago, sin limigante per tre formala edukado (por minimumigi la elspezojn). Multaj el ili estis jam likviditaj pro tio, sed tiu ĉi ekzistas ekde 1996, do evidente ĝi almenaŭ ion faras. La fakto ke la fama sportistino diplomiĝis tie parte konfirmas la menciitan tendencon, ĉa la sportistoj plejparte apenaŭ studas serioze, nur ricevante diplomojn por post fini sian sportan karieron labori kiel trejnistoj (do pedagogoj). Mi trovis ke la artikolo jam estis forigita el la rusa Vikipedio kaj ĝia kreinto blokita tutvikie. RG72 (diskuto) 11:19, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi trovis en tiu ĉi listigo, kiu ŝajnas al mi neŭtrala, ke la instituto ne estas inter la 17 pintaj institucioj, sed venas baldaŭ poste. Sed en la teksto entute forpreni la du dubajn fanfaronajn asertoj tamen ŝajnas pli saĝe al mi ol diskuti kaj kompari diversajn institutojn. Kompreneble mi (kaj supozeble ĉiu) bonvenigus tekstojn pri la Tjumena Ŝtata Universitato kaj la Tjumena Industria Universitato, kaj ne kontraŭus se pri ĉiuj universitatoj kaj institutoj en Moskvo estus po malgranda esperantlingva artikolo. Nur ke kompreneble iu devas skribi la esperantlingvajn tekstojn. Sed ke pri iu altlernejo de 40 mil studentoj ne jam kreiĝis esperantlingva teksto, ne estas argumento forigi esperantlingvajn tekstojn de ĉiuj institucioj de nur kelkaj miloj aŭ kelkaj centoj de studentoj. Kaj se la ruslingva teksto estis fuŝe farita, kaj iu estis blokita pro tio, tio ne signifas ke la instituto ne ekzistas. Aidas (diskuto) 11:00, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 22 marto 2023 23:27
Artikolo
Ŝablono:Nombro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝablono:Nombro kaj Ŝablono:FormatNum estas la sama ŝablono. Mi proponas forigi {{Nombro}} kaj, poste, alinomi {{FormatNum}}. Fakte, mi volas manteni la strukturon de {{FormatNum}} (kiu ŝajnas pli bone farita), sed mi volas ankaŭ manteni la nomon de {{Nombro}}.
Uzanto
Super nabla (diskuto) 23:15, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Notojn vidu sube. ThomasPusch (diskuto) 15:30, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute ne spertas pri la ŝablonoj kaj nur deziras atentigi ke la nomo {{nombro}} estas pli klara kaj evidenta por esperantistoj, do pli facile uzebla. Mi mem aktive uzas ĝin. Do se necesos ŝanĝi la enhavon mi proponas lasi la nomon. RG72 (diskuto) 04:15, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo post zorga analizo de probemo. Ŝablono:Nombro dependas de Ŝablono:TriopaciferGrupigo kaj estas daŭre uzata do NE tuj forigebla. Ŝablono:FormatNum dependas de Modulo:FormatNum kaj esperanta dokumentaĵo forestas. Ambaŭ estas nesaĝe komplikaj, sed "Nombro" almenaŭ havas memteston (nesaĝe komplikan). Preferinde forigu la ŝablonon "FormatNum" kun ĉiuj ĝiaj partoj POST transŝalto al "Nombro". Taylor 49 (diskuto) 20:30, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se mi bone komprenas, mi pensas ke estas same se ni unue forigas {{Nombro}} kaj tuj poste alinomas {{formatNum}} al {{Nombro}}. @Taylor 49:, ĉu ne? — Super nabla (diskuto) 09:33, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ne bone komprenas la sencon kaj diferencojn, precipe pro ne sufiĉaj aŭ tute neekzistantaj dokumentadaj klarigoj de la diversaj ŝablonoj. Sed mi komprenas a) ke ankoraŭ ekzistas plia ŝablono {{unuo}}, kiu ankaŭ treeee similas, kaj komprenas b) ke neniel "Ŝablono:Nombro kaj Ŝablono:FormatNum estas la sama ŝablono", kiel montras simpla testo:

* FormatNum: {{FormatNum|2345}} {{FormatNum|12345}} {{FormatNum|12,34}} {{FormatNum|12.34}}
* unuo: {{unuo|2345}} {{unuo|12345}} {{unuo|12,34}} {{unuo|12.34}}
* nombro: {{nombro|2345}} {{nombro|12345}} ne toleras komojn {{nombro|12.34}}

iĝas:

  • FormatNum: 2345 12 345 12,34 12,34
  • unuo: 2 345 12 345 12,34 12,34
  • nombro: 2345 12 345 ne toleras komojn 12,34.

Mi uzas foje "unuo", foje "nombro", por dividi longajn nombroj al grupoj de po 3 ciferoj - en tio FormatNum ne faras kion mi atendus, nome ĝi ne grupigas 2345 al 2 345, sed "unuo" kaj "nombro" ambaŭ jes faras, kaj ke "nombro" tute paneas se oni akcidente uzas komon en la kruda parametra nombro estas forta minuso pri "nombro". Do por mi je unua rigardo la ŝablono unuo plej kompententas. Ĉu estus problemo se oni robote ŝanĝus ĉiujn uzojn de "{{nombro|" al "{{unuo|", kaj poste havus la titolon "{{nombro|" libera por io nova? Ses kio damne estus la pluso de "FormatNum" al "unuo", tiel ke utilus ĝin gardi, flegi kaj doni al ĝi la belan titolon "{{nombro|" ??? Mi petas pri simpla kaj konciza klarigo, kaj tian klarigon oni same simple kaj koncize ankaŭ metu en la dokumentadon, eble post fino de tiu ĉi diskuto. ThomasPusch (diskuto) 21:42, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La ŝablono {{nombro}} uzas sufiĉe malnovan kodigon, ĉar en 2011 Lua-moduloj ankoraŭ ne ekzistis. Ĉar la programiga kodigo iel baziĝas sur la angla lingvo fakte en unu el la subŝablonoj, la malnova ŝablono {{nombro}} ne toleras komojn. - La nova ŝablono {{FormatNum}} foje ricevis sian titolon laŭ la vikia malkomponila trajto. Krome la titolo montras, ke la ŝablono iel aranĝas la aspekton (angle format) de numeroj resp. nombroj. - Mi proponas, ke ni simple ŝanĝu la malnovan ŝablonon {{nombro}} al alidirektilo de la nova ŝablono, precipe por uzantoj, kiuj eble ne komprenas la anglan titolon de la nova ŝablono {{FormatNum}}. Krome la nova ŝablono havas intervikiojn, dum ke la malnova eĉ tiujn ne havas. --Tlustulimu (diskuto) 17:00, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi samopinias kun @Tlustulimu:, sed mi volus ke la ĉefa nomo estu {{nombro}} ĉar estas pli facila por kompreni por Esperanto-parolantoj. Super nabla (diskuto) 00:54, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Propono:
  • kopii kodon de "FormatNum" al "nombro" (fareblas tuj)
  • ĝustigi dokumentaĵon de "nombro" (fareblas tuj)
  • alidirekti ŝablonon "FormatNum" al "nombro" (fareblas tuj)
  • transŝalti interwikiojn de "FormatNum" al "nombro" (fareblas tuj)
  • forigi ĉiujn ne plu uzatajn malnovajn subŝablonojn de "nombro" (bezonas tempon kaj analizon)
  • perrobote transŝalti ĉiujn alvokojn de "FormatNum" al "nombro" (bezonas roboton)
  • forigi ŝablonon "FormatNum" kaj ĝian malplenan dokumentaĵon (bezonas specialan rajton de administranto)
Taylor 49 (diskuto) 17:13, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: tio ŝajnas bona propono. — Super nabla (diskuto) 22:34, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ŝovo de "FormatNum" al "nombro" (kial ne tuj per alinomigo, kiu kuntransportas la tutan historion de FormatNum?). Sed tamen restas ankoraŭ plia demando de mi: kio pri "Unuo"? Kiuj estas la diferencoj inter Unuo kaj la nuna FormatNum, krom ke mi teste trovis ke 2345 en FormatNum restas 2345 kaj en Unuo bonorde iĝas 2 345?? ThomasPusch (diskuto) 01:43, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: {{unuo}} ebligas prezenti nombrojn kun unuoj, ekz-e fizikaj unuoj kiel en g = 9,81 m⋅s2, skribite {{unuo|9.81|m||s|2}}. Do tiu ŝablono faras multe pli ol nur aranĝi nombron. Ĝi nepre estas konservenda. - Moldur (diskuto) 06:25, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Daŭre {{unuo}} plej simpatias al mi el ĉiuj ŝablonoj ĉi tie prezentitaj. Kvankam mi daŭre ne plene komprenis, je kio la pli simplaj ŝablonoj "FormatNum" + "nombro" superas al "unuo", mi supozas ke estas situacioj en kiuj plisimpleco estas avantaĝo kaj daŭre subtenas la ŝovon de la pli moderna "FormatNum" al nomo "Numero" "nombro" liberigata de la malnova ŝablono. ThomasPusch (diskuto) 12:58, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Se mi bone komprenas, Por Por: forigo de malnova ŝablono "nombro" kaj sekva ŝovo de la pli moderna "FormatNum" (alidirektilo restos) al nomo "nombro" liberigata de la malnova ŝablono nun voĉdonis @Super nabla:, @Taylor 49:, @Tlustulimu: kaj mi, kun aldona komento de @Moldur:, kiu pledis pri nepra konservo de "unuo", sed ne klare voĉdonis rilate al ŝablono "nombro". Kontraŭa voĉo tute ne esprimiĝis. Ĉiukaze, tio sufiĉas por konsideri la proponon pri forigo de la malnova ŝablono "nombro" interkonsentita. ThomasPusch (diskuto) 15:30, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Nur kelkaj etaj rimarkoj.
Komento Komento: 1. Atentu ke vi ne miksu "nombro" kun "numero" - tiuj du ja estas malsamaj, ne interŝanĝeblaj konceptoj. Ĉi tiu duskuto nur temas pri nombroj (por kvantigo, "kiom"), neniel pri numeroj (por identigo, "kiu").
Komento Komento: 2. Se ni volas esti pli precizaj, ni povas alinomi "FormatNum" al "nombroprezento" (ĉar ĝuste pri tio temas). Same, "unuo" povas alinomiĝi al "nombro kun unuo". (Jes, ŝablonnomo povas senprobleme esti plurvorta.)
Komento Komento: 3. Post alinomado, nepre ne forigu la antaŭajn nomojn ("FormatNum", ktp.), sed lasu ilin pluekzisti kiel alidirektiloj, por ne malfaciligi la vikipedian laboron nenecese. - Moldur (diskuto) 20:32, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: 1, Tute klare. Pardonu ke mi foje en hasto erare skribis titolon "numero", kvankam mi klare celis titolon "nombro" (bonŝance "ŝablono:numero" tute ne ekzistas, sed mi ne volis krei konfuzon). Klare la vortero "Num" en FormatNum tentigis min al la tajperaro. 2, Mi proponas neniel tuŝi ŝablonon "unuo", kiu estas tute bona kia ĝi estas nun, kaj utilas ke tia ŝablono havu laŭeble praktikan, mallongan nomon. Same mi ankaŭ bonvenigus laŭeble koncizan nomon, sed en normala esperanto, sen iuj mallongilojm por novnomigo de la ŝablomo "FormatNum", do plej bone la proponon de Super nabla kaj Taylor 49 pri uzado de la nun libera titolo "ŝablono:nombro". Kaj 3, ke la ŝovo funkciu kun kreo de alinomigo de la ĝisnuna formo "FormatNum" al nova "Nombro", estas espereble memkompreneble kaj sendiskute. ThomasPusch (diskuto) 16:29, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La ŝablono "nombro" estas uzata nur ca 19'000-foje. La forigo rompis ilin ĉiujn, interalie paĝon Antarkto#Geografio. Ŝablono:FormatNum ŝovita al Ŝablono:Nombro. Nun eble estas forigendaj (post analizo) {{Miloj}}, {{TriopaGrupigo}}, {{TriopaciferGrupigo}}, {{TriopaGrupigoOnoj}}. Taylor 49 (diskuto) 02:30, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 24 marto 2023 12:22
Artikolo
Listo de homaraj heredaĵoj en Panamo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Menciinda temo, sed ege malbona kvalito. Mi ne havas tempon nun por plivastigi ĝin ĝis ĝermo. — Super nabla (diskuto) 12:52, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
Super nabla (diskuto) 12:52, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 12:04, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Menciinda temo, sed la listo estas vere malpli ol artikola ĝermo. Tia telegramstila listo vere apenaŭ helpas. Sed eble ene de la sekvaj ses tagoj iu kompatos la temon kaj ankoraŭ plivastigos la liston, kaj kreos ĝermajn artikolojn de almenaŭ iuj el la ses heredaĵoj. ThomasPusch (diskuto) 15:43, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Restus nur duona tago ĝis forigo, kaj ankoraŭ neniu kompatis la temon - tiel ĉi la listeto nur estas apartigilo sen celaj paĝoj, do nul-informo. ThomasPusch (diskuto) 21:07, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Tamen Kontraŭ Kontraŭ: Pardonu, mi ne bone rigardis, ne trovis la kategorion Mondaj heredaĵoj en Panamo, kaj entute trompiĝis de multaj ruĝaj ligiloj kiuj supozigis ke neniuj tekstoj pri mondaj heredaĵoj en Panamo ekzistus, dum ili nur estis bone kaŝitaj kaj ĉiuj delonge kreiĝis... fakte modele, pli komplete ol pri multaj aliaj landoj en Ameriko. Mi do fine ne havis problemon rapide vastigi la liston ĝis artikola ĝermo, ĝi nun troveblas ekde sep aliaj paĝoj (krom de tiu ĉi, sed la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj ne kunkalkulindas), do vere ne estas orfa, kaj ne plu estas ajna kialo forigi ĝin. Mi jam estis ĉe la forigobutono, kaj lastmomente ankoraŭ rimarkis la preskaŭeraron. ThomasPusch (diskuto) 01:05, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Super nabla per alia noto konsentis kun mi, dankis pri la eleganta savo de la temo, kaj fakte ne estis dubo ke nia komuna forigopeto estis erara (post plivastigo de la mizera listeto al artikola ĝermo kompreneble). Do per bona konscienco eblas fermi la temon. Mi tamen vere petas al ĉiuj kunhelpi ke ne amase kreiĝas ruĝaj ligiloj pri temoj, kiuj jes havas artikolon, nur je minimume alia literumo en la titolo. Foje estas majusklo anstataŭ minusklo, foje "de" anstataŭ "en" aŭ inverse, foje foresto de artikolo "la" aŭ similaj detaloj. Por tiaj variaĵoj ekzistas alidirektiloj, por tamen ne ŝajnigi ke nenio ekzistas pri la temo. Se oni serĉas la temon en iu ajn alia lingvo kaj tie vidas vorton "Esperanto" maldekstre en la lingvolisto, oni klare scias ke tamen jam komenciĝis artikolo, kvankam ĉe ni iu senatentulo simple metis ruĝan ligilon al iu ajn teksto. Mi ekzemple dubas, ĉu vere ĉiuj ruĝaj vortoj en la listo de mondaj heredaĵoj en Ameriko garantias ke pri tiuj lokoj vere ankoraŭ ne estas ajna esperantlingva teksto... ThomasPusch (diskuto) 12:00, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 2 aprilo 2023 22:45
Artikolo
[[:Ŝablono:Gallery]] ([{{fullurl:Ŝablono:Gallery|action=history}} historio] · [[Specialaĵo:Kio ligas ĉi tien?/Ŝablono:Gallery|ĉi tien]] · [{{fullurl:Ŝablono:Gallery|action=delete}} forigu])
Kialo
Mi kreis novan esperantan version de la nur anglalingva ŝablono {{Gallery}}. La nova ŝablono nomiĝas {{Bildgalerio}}, kaj havas esperantajn parametrojn, dokumentadon kaj TemplateData. La malnova ŝablono ne plu uzatas kaj estas tuj forigebla.
Novaj paĝoj
Malnovaj paĝoj (forigendaj)
Uzanto
Super nabla (diskuto) 22:51, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
parte
ThomasPusch (diskuto) 12:50, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

@Super nabla: Komento Komento: Interesa novaĵo, mi rigardos la antaŭanoncitan novan ilon morgaŭ kaj scivolemas kiel rezultis. La erare faritan ŝablonon "Bildgalerio/stiloj.css" eblas forigi, kompreneble. Sed ĉu ne pli saĝus nur transformi la malnovajn ŝablonon kaj modulon "gallery" al alidirektilo gvidante al la novaj ŝablono kaj modulo??? Ankaŭ se la nova Bildgalerio ne akceptas anglajn parametrojn (ĝi ne devas akcepti fremdlingvajn komandojn, nek en la angla nek la araba, ĉina aŭ hindia), eble saĝas montri de la malnova loko la novan ŝablonon kaj modulon kaj eviti ke iu tute inteligenta ulo en la malnova loko fervore rekreas ŝablonon kaj modulon "gallery" per simpla kopiado el la angla vikipedio: tiam ni denove alvenus al la malnova stato... ThomasPusch (diskuto) 23:14, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: konsentite. Alternativo estus protekti la paĝon Modulo:Gallery. — Super nabla (diskuto) 06:53, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Finiĝis antaŭtempe Bone, do forigon de la erara "Bildgalerio/stiloj.css", ŝanĝi ŝablonon "gallery" kaj la dokumentadon al alidirektilo al la nova ŝablono kaj dokumentado (modulon ne eblas alidirektigi), kaj protekto de la du alidirektiloj tiel ke nur administrantoj povas forigi la protekton. Tiel ĉi ĉiuj, ankaŭ ĉiuj gastoj neensalutintaj, ankoraŭ povas libere vidi kiel iam aspektis la anglalingvaj ŝablono kaj modulo "gallery" ĉi tie, kaj estas neniu ajn informo kaŝita. ThomasPusch (diskuto) 12:14, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pli esperantaj ŝablonoj ĉiam bonvenas! Ĝuste redaktu la interlingvajn ligilojn . Nira gliro (diskuto) 17:21, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Traduko[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-04-09
Artikolo
Ŝablono:Traduko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ne plu uzata, duoblaĵo de {{tradukita}}, risko de konfuzo kun {{tradukon}}, krom tio ekzitas {{tradukitaĵo}}
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 18:33, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per du poraj voĉoj kaj neniu kontraŭ. ThomasPusch (diskuto) 13:32, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi uzas kaj {{tradukita}} kaj {{tradukitaĵo}} (malpli ofte). Atentigo: la ŝablono {{traduko}} estas uzata en kelkaj paĝoj, do oni bezonas uzi roboton por movi {{traduko}} al {{tradukita}}. — Super nabla (diskuto) 22:33, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sed ĉu simpla alidirektilo de {{traduko}} al {{tradukita}} vere estas danĝera? Mi iom dubas, kaj ĝenerale bonvenigas alidirektilojn, kiuj helpas trovi bonajn artikolojn kaj ŝablonojn. Nun kaj morgaŭ mi ne havas multan tempon: mi petas ankoraŭ pri plia semajno da pripensotempo... Dum tiu semajno nenio katastrofa okazos pro ankoraŭ-ekzisto de {{traduko}}. ThomasPusch (diskuto) 10:32, 2 apr. 2023 (PS: neniu el tiuj ŝablonoj estas "mia ido", mi tute neŭtralas pri la temo, sed simple nun ne havas sufiĉan tempon por orientiĝi)
Komento Komento: Mi bonvenigas alidirektilojn kiuj helpas trovi bonajn artikolojn (ekzemple Vagonaro -> Trajno). Por ŝablonoj la situacio estas iomete alia. Troaj alidirektiloj subtenas estiĝon de porkejo kun tro multaj ŝablonoj kiuj faras saman aŭ similan laboron, kio malfaciligas bontenadon kaj fine kaŭzas erarojn en aspekto de paĝoj. La ŝablono "Nombro" supre estas ekzemplo de tiaspeca evoluo. Post forigo de "traduko" la alvoko fariĝas ruĝa, kio devigas la kontribuanton zorge elekti inter {{tradukita}}, {{tradukon}}, {{tradukitaĵo}}, kio pli certe bonas ol divenado per {{traduko}} alvokante ŝablonon kiu ŝajne ekzistas senzorge de kion ĝi faras kaj ĝia sintakso. PS: la ŝablono ne plu estas uzata, do jes forigebla. Taylor 49 (diskuto) 23:16, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉiukaze mi jam antaŭ du tagoj forigis la lastajn uzojn de la eksa ŝablono "traduko". Do nenio plu bremsas ĝian forigon. Kvankam mi ĝenerale juĝas alidirektilojn tute taŭgaj kaj helpaj (ekzemple kontraŭ fuŝa kreo de novaj, mallerte faritaj ŝablonoj kiuj faras nenion alian ol la ekzistantaj), mi tial pro la pledo de Taylor 49 kaj Super nabla liberigas la spacon Ŝablono:Traduko, poste protektante la nun malplenan spacon, por ke ĝi restu malplena. ThomasPusch (diskuto) 13:31, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]