Vikipedio:Regularo pri justa uzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikipedio:JU)
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Pro la Regularo pri permesado ĉe Meta de la 23-a de marto 2007, ĉi tiu (malneta) dokumento servas kiel Regularo pri Esceptoj por Justa Uzo.

  1. Subteni la celon de Vikipedio krei daŭre liberan enhavon por senlimigita distribuo, ŝanĝado kaj aplikado fare de ĉiuj uzantoj ĉiel ajn.
  2. Minimumigi leĝajn problemojn limigante la neliberan enhavon, uzante pli strikte difinitajn regulojn ol la leĝon pri "justa uzo" de Usono.
  3. Faciligi la prudentan uzon de nelibera enhavo por subteni la disvolvon de kvalita enciklopedio.

Regularo[redakti fonton]

En ĉi tiu regularo, "nelibera enhavo" signifas: ĉiuj kopirajtitaj bildoj kaj aliaj dosieroj, kiuj ne havas permesilon pri libera enhavo. Tia materialo povas esti uzata nur kiam ĉiuj 7 el la jenaj kondiĉoj estas plenumitaj:

  1. Neniu libera alternativo. Ne-liberaj dosieroj estas uzataj nur kiam neniu libera alternativo estas havebla aŭ kreebla, kiu servus por la sama enciklopedia celo. Se eble, ne-libera dosiero estu transformita al libera dosiero anstataŭ uzado de "justa uzo", aŭ anstataŭigita per pli libera alternativo se iu kun akceptinda kvalito estas havebla. "Akceptinda kavalito" signifas sufiĉan kvaliton por servi enciklopedian celon.
  2. Respekto por komercaj entreprenoj. Ne-liberaj dosieroj ne estu uzataj en maniero kiu verŝajne anstataŭigos la originalan komercan rolon de la originala kopirajtigita dosiero.
    1. Minimuma uzado. Ni uzu la minimuman nombron da ne-liberaj dosieroj en artikolo kaj en la tuta Vikipedio. Ne uzu plurajn dosierojn kiam unu sufiĉas; (unu) ne-libera dosiero estu uzata nur se necesa.
    2. Minimuma amplekso de uzado. Ne uzu la tuton kiam parto sufiĉas. Malaltkvalita anstataŭ altkvalita dosiero estas preferinda.
  3. Antaŭa publikigo. Ne-libera enhavo estu antaŭe publikigita ekster la Vikipedio
  4. Fakta uzado. Ne-libera enhavo estu fakte uzata, en almenaŭ unu artikolo.
  5. Graveco- Ne-libera enhavo nur estu uzata se ĝia ĉeesto signife pligrandigas la komprenon de la leganto pri la temo, kaj ĝia forlaso domaĝus la komprenon.
  6. Limigoj de loko. Nelibera enhavo estas permesita nur en artikoloj (ne apartigiloj) kaj nur en la artikola nomspaco, kun kelkaj esceptoj.
  7. Priskribo-paĝo por bildoj. La bilda aŭ media priskribo-paĝo enhavu la jenajn:
    1. Montru la fonton de la dosiero kaj (se malsama de la fonto) la posedanton de la dosiero.
    2. Kopirajt-ŝablono kiu indikas kiu regularo de Vikipedio permesas tiun uzon. (Nia vikipedio ankoraŭ ne havas liston de tiaj ŝablonoj, sed vidu la anglalingvan en:Wikipedia:Image copyright tags/Non-free.
    3. La nomo de ĉiu artikolo (kun ligilo al tiuj artikoloj) en kiu justa uzo estas petita, kun klara kialo por la bezono de tiu bildo.

Konsekvencoj de la regularo[redakti fonton]

  • Bildo kun valida nelibera kialo por iom (de ne ĉiom) de artikoloj ne estos forigita. Anstataŭe, la bildo estos forviŝita el la artikoloj kie bona kialo mankas, aŭ bona kialo estos aldonita.
  • Se bildo kun nelibera uzo estas ne uzata en iu ajn artikolo en la artikola nomspaco (kriterio 7) ĝi povas esti forigita post sep tagoj de averto.
  • Bildo kiu estas alŝutita post 2008-04-26 kiu ne sekvas ĉi tiun regularon ricevos averto-ŝablonon. Post tiu averto, la bildo povas esti forigita post 2 tagoj. Por eviti forigon, iu vikipediisto nepre enigu la mankantajn detalojn de la bildo por sekvi ĉi tiun regularon. Por bildo alŝutita antaŭ 2008-04-26, la tempo de indulgo estos 2 semajnoj anstataŭ 2 tagoj.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]