Vikipedio:Kio estas lingvo ?

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu teksto estis enmetita en la Vikipedion anonime de Zlatko Tiŝljar, Slovenio/Kroatio, sub titolo "Titolo de verkota artikolo" je 15. Jul 2003 . Mi restarigis ĝin ĉi tie ĉar ĝi povas esti uzata por pluredakti artikolon pri lingvo Arno Lagrange @ 19:53, 12. Apr 2008 (UTC)

KIO ESTAS LINGVO?

Difini kio estas lingvo estas malfacile, kaj tial fakte ĝis nun ne ekzistas difino plenkontentiga. Kutime oni diras ke ĝi estas sistemo de signoj por komunikado.

Mi klopodos difini ĝin iom pli elaste kaj laŭ mi pli proksime al la vero. La lingvo en pli vasta senco estas por mi ĉiu sistemo de abstraktaj signoj per kiu vivaĵo(j) transdonas informojn al vivaĵo(j) kiu estas en daŭra evoluo. Laŭ tiu difino lingvo estas ankaŭ sistemo de malmultaj signoj per kiuj homo komunikas kun hundo aŭ kato, tiu minimuma signaro inter novnaskito kaj patrino kiam ĝia nura lingvo estas ridi por montri sian kontenton kaj plori por montri sian malkontenton. Mi metis la »J«ojn inter krampoj, kio signifas ke por mi lingvo jam estas sistemo inter nur du vivaĵoj kiuj komunikas per sistemo konata nur al ili kaj tiaj lingvoj estas sennombraj en junaj infanfazoj de la homo kiel inter patrino kaj tre juna bebo, inter du tre junaj infanoj, inter homoj kaj iliaj bestamikoj. Same por mi estas lingvo aparta ĵargono evoluiĝinta inter du aŭ pliaj amikoj kiuj ofte kunestas kaj komencas uzi sian propran varianton de sia loka dialekto. Ofte temas eĉ pri familiaj lingvoj de familioj longe izolitaj en foraj lokoj ktp, ktp.

La nuna koncepto de lingvo efektive komprenas ke lingvo estas nur tiu sistemo, kiun oni artefarite fiksis en libroj, kutime nomata normlingvo. Tiuj lingvoj estas nur specifa kazo en la familio de uzataj lingvoj. Ĉiu vivaĵo iel komunikas kun vivaĵoj de sia grupo, ĉar ĉiuj estas ankaŭ grupestaĵoj. Sed ĉar ĉiu vivaĵo daŭre ŝanĝas sian ĉirkaŭaĵon, ĝi daŭre adaptiĝas al la cirkonstancoj. Homoj mem kreskas kaj evoluas kaj ne estas kapablaj sammaniere komuniki kiel juna infano aŭ kiel plenkreskulo. Do, plenkreskuloj daŭre kreas kune kun infanoj lingvojn, kiujn la infana cerbstadio povas koncepti. Unuopulo ekde sia vivkomenco daŭre kunkreas lingvojn kun diversaj ĉirkaŭuloj. Komence kun sia patrino kaj aliaj familianoj. Ekestas lingvo inter patrino kaj infano, inter infano kaj alia pli juna kaj alia pli aĝa infano. Ĉiuj ĉirkaŭ la bebo adaptas siajn lingvojn al tiu de la plej juna, dujara infano adaptas sian al unujara infano ktp. Ĉiu el tiuj paroj parolas sian apartan lingvon (uzas sistemon de abstraktaj signoj por reciproke informi sin) kaj tiu lingva sistemo daŭre ŝanĝiĝas, evoluas. Se vi havas handikapitan infanon, vi adaptos vian lingvaĵon al ĝiaj kapabloj kompreni. Pli superaj socioj malrapide kreas ĉiam pli grandajn grupojn. La lingvon de du infanoj volas kompreni ankaŭ la tria infano kaj ankaŭ ĝi klopodos lerni samkiel la du klopodos adaptiĝi iom al la tria. Dum preskaŭ ducent mil jaroj ekzistas "homo sapiens" kaj ĝi vivis en etaj grupetoj de maksimume kelkdeko da homoj ĝis la ekesto de unuaj civilizoj, ĝis antaŭ nur proksimume 10.000 jaroj. En tiuj cirkonstancoj oni ne povas diri ke lingvo ne ekzistis, ĉar ne ekzistis normlingvo. Ekzistis tiu sistemo, kiun mi supre priskribis. Kaj malgraŭ la vivo en etaj grupetoj, ĉiu homo dum sia tuta vivo daŭre uzis plurajn lingvojn: tiun por paroli kun infanoj junaj, tiun por paroli kun infanoj iom pli aĝaj, tiun por paroli kun sorĉisto, tiun minimuman komerclingvon por paroli kun aliaj triboj ktp… Ekde ekesto de civilizoj kiuj pro ĉiam pli evoluinta ekonomio organizis kunlaboron de ĉiam pli da homoj ene de urboj kaj poste ene de ŝtatoj, ekevoluis ankaŭ lingvoj de tiuj ĉiam pli grandaj grupoj, kiujn oni devis lerni. Ĉiuj plu parolis siajn multajn lokajn kaj vilaĝajn lingvojn kaj ĉiam pli multaj almenaŭ povis kompreni ankaŭ la regantlingvon. Ju pli longe daŭris iu ŝtato, ĝi des pli sukcesis evoluigi sian ŝtatan lingvon kaj disvastigi ĝin al pli granda kvanto da loĝantoj en sia teritorio sed ĝi ankaŭ ĉiam pli forte influis la lokajn lingvojn de plenkreskuloj kaj proksimigis ilin al la ŝtata lingvo. Tiu situacio daŭras ankaŭ nuntempe.

Kion ni povas konkludi el tio?

  1. La limoj inter multaj diversaj pli aŭ malpli similaj versioj de dialektoj, ĵargonoj kaj lingvoj ne estas difineblaj. Normlingvo estas politika kreaĵo. Principe ĉiu plej eta lingveto estas same kapabla fariĝi normlingvo kiel tiuj kiuj jam estas normlingvoj – sekve povus fariĝi ŝtatlingvoj. Dependas de politikhistoriaj cirkonstancoj. Ĉu kreiĝos sufiĉe granda kaj riĉa grupo kiu kreos normlibrojn (gramatikon kaj vortaron) kaj komencos sisteme uzi ĝin kaj eduki infanojn aŭ instrui novajn adeptojn? Rigardu nur la luksemburgan lingvon, nun fariĝintan ŝtata kaj dum multaj jarcentoj nur vilaĝa dialekto.
  2. Ĉiu vivestaĵo estas laŭnature multlingvulo. Se ni ne estus tio, ni ne povus solvi komunikajn problemojn en kiu ajn nova situacio: renkontante nekonatajn homojn, komunikante kun infanoj, handikapuloj, bestoj. Ni daŭre lernas kaj ŝanĝas siajn lingvojn. Imagu viron en iu malgranda tribo kiu marŝas en grupo kun siaj ĉasistoj kaj siaj etaj filoj kiujn li instruas. Turnante sin al la filoj li parolas adaptitan lingvon por ili, similan kun tiu kiun li uzas kun plenkreskuloj, sed alian!

Sed la lingvo havas du funkciojn – ne nur la komunikan, kiel mi difinis komence. Nome vole-nevole ĉiu lingvo (sistemo de simboloj) estas diferenca de aliaj. Kaj ĝuste pro tio, oni povas rekoni la diversecon de grupo kiu parolas tiun ĉi aŭ alian lingvon. Tiuj homoj kiuj inter si parolas estas amikoj (kroatoj diras por germanoj kiel plej granda sia najbaro Nijemci, kio signifas mutuloj!). Sekve nur per lingvo ni distingas nian grupidentecon. Ni rekonas kiu apartenas al nia grupo kaj kiu ne. Pli ĝuste, ĉiu unuopulo rekonas kiuj apartenas al liaj grupoj kaj kiuj ne. Mia grupo estas mia familio, mia grupo estas mi kun mia filo kun kiu mi ofte pasigas pli da tempo ol kun aliaj familianoj, mia grupo estas mia tribo, mia vilaĝo. Do mi apartenas al pluraj grupoj kaj mi rekonas ĉiujn kaj en ĉiu grupo uzas iun alian lingvon. Pro tio lingvo estas la ĉefa, esenca rimedo por rekoni grupidentecon.

Multlingveco de ĉiuj homoj estos ĉiam necesa, ĉar vivaĵoj vivas moviĝante kaj ŝanĝas siajn vivpoziciojn, ŝanĝas sian ĉirkaŭaĵon kaj mem kreskas kaj malkreskas. Ĉiam la homoj vivantaj en dezerto devos koni plurajn vortojn por sablo kaj tiuj en glacicirkonstacoj plurajn vortojn por glacispecoj, tiuj en montaroj por diversaj rokspecoj kaj tiuj apud la maro por ventoj kaj fiŝoj… Ĉiam la gepatroj devos paroli infanlingvojn kun siaj etinfanoj kaj iun limigitan lingvon kun maljunaj geavoj. Kaj kvankam la mondevoluo kondukas al iom post ioma integriĝo de la mondo kaj kreos tutmondan ŝtaton, kiu nepre enkondukos unu aŭ kelkajn tutmondajn lingvojn, tamen, ĉiam oni bezonos multajn lokajn kaj situacilingvojn. La normlingvoj iom post iom pliproksimiĝados kaj fariĝos ĉiam pli similaj sub la influo de globaligo sed samtempe okazadas inversa procezo. La angla en Hindujo memdependiĝis, ĉar simple ne estas eble ke eta procento de brite edukita hindaro daŭre tenu en la hinda uzo la ŝekspiran lingvon. Sub la influo de faka uzo kaj konceptoj en grandaj hindaj lingvoj, la hinda angla fariĝis aparta lingvo. Sufiĉe proksima al la angla por servi al globalaj bezonoj sed ankaŭ sufiĉe for por esti alia identeclingvo de hindoj. Same okazas en aliaj lokoj. Svisa germana estas tiom for de la norma germana kiom la nederlanda. Aŭstra germana estas oficiale la sama, tamen estas sufiĉaj diferencoj por porti aŭstran identecon.

Kreiĝos daŭre novaj lingvoj (ekz. lingvo de berlinaj stratuloj de islama deveno, kiu estas memkreita miksaĵo de la turka, kurda, germana kaj eble io alia). Ĉar esti fiera pro tio ke mi estas homo ne sufiĉas. Mi fieras, ĉar mi estas Zagrebano kaj Mariborano kaj mi parolas miajn lokajn dialektojn daŭre atestante pri miaj identecoj. Tamen, mi parolas diversan lingvon kun miaj slovenaj konatuloj, diversan kun miaj serbaj konatuloj en Slovenio, diversan kun mia bosnia amiko el Maribor ktp. Slovenoj parolas iom alian slovenan kun mi ol kun aliaj slovenoj. SE NI VOLAS ATESTI NIAJN APARTENOJN (NIAN AMIKECON), NI ADAPTAS NIAN LINGVON.

Sekve jen la difino de lingvo:

  • Lingvo estas ĉiu sistemo de abstraktaj signoj, kiu daŭre evoluas kaj havas du funkciojn: ebligi komunikadon kaj signi grupapartenojn.
  • Normlingvoj estas tiuj lingvoj kies evoluon oni artefarite malrapidigis.

La homoj havas en si enkonstruitan generativan gramatikon, t.e. genetikan planon kiel konstrui lingvon. Mallonge dirite temas pri sinsekvo de frazoj kiuj konsistas el materia (substantiva) kaj nemateria (verba) komplekso, kiuj disdividiĝas laŭfunkcie je ĉiam pli etaj detaloj, proksimume laŭ la sistemo de transformaciaj reguloj de Chomsky. Sed por reale konstrui la lingvon oni uzas arbitre elektitajn materialojn - la vortojn. La gramatiko estas generativa, la leksiko estas arbitra, hazarda kaj elektebla.

Homoj kreas baze de generativaj reguloj artefaritajn lingvaĵojn. Neniu lingvo uzata de homoj povas esti farita surbaze de negenerativaj reguloj. Ĉiu lingvo uzata de homoj havas tiun bazon. Sed en sia historia evoluo pro hazardeco de vortaro, okazas ĉiam pli oftaj kolizioj inter du bazaj principoj de la lingvo: inter reguleco de gramatikaj reguloj kaj distingeco de unuopaj vortoformoj. Pro la diversaj aĝoj kaj historiaj cirkonstancoj iuj lingvoj havas multajn kaj iuj malpli multajn esceptojn de la reguloj.

Tial lingvoj sur sia surfaco distingiĝas laŭ gramatika komplikeco kaj laŭ vortara elekto. Lingvoj uzataj de homoj (eĉ se nur du) por komuniki kaj signi identecon de grupo estas homaj lingvoj senkonsidere pri tio kiam kaj kie ili ekestis. Lingvoj estas ankaŭ mallongdaŭraj provizoraj lingvoj inter eta infano kaj patrino same kiel piĝinaj lingvoj aŭ lingvoj iniciatitaj de unu homo (aŭ fakula grupo), se ilin akceptas kaj uzas homaj grupoj. Sendube la plej granda homa lingvo kreita en "laboratorio" kaj normale uzata estas la bahasa indonesia kun 200 milionoj da uzantoj. Tiu ĉi traktaĵo estas skribita en Esperanto, lingvo kiun Noam Chomsky proklamas neekzistanta.

Zlatko Tiŝljar, Slovenio/Kroatio, 15/07/2003