Vikipedio:Lokaj dosieroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plej multaj dosieroj uzataj en la Vikipedio en Esperanto estas liberaj dosieroj kaj troviĝas en la Vikimedia Komunejo. Novaj dosieroj estu laŭeble alŝutataj tie.

Sed ekzistas kelkaj okazoj, kie la Komunejo ne povas havi certan dosieron, kaj tiam sub certaj specifaj kondiĉoj ĝi povas esti loke alŝutata tie ĉi. Ĝi devas tiam ankaŭ esti fakte uzata tie ĉi - Vikipedio ne estas deponejo por neuzataj dosieroj.

Validaj kialoj[redakti fonton]

Publik-havaĵa en Usono, sed ne en la fontlando[redakti fonton]

Por verkoj, kiuj perdis sian kopirajton pro sia aĝo, la Komunejo havas striktajn regulojn: la verko devas esti publik-havaĵa en Usono kaj en la fontlando. Se prezentiĝas pruvo, ke la verko estas ja publik-havaĵa en Usono, sed ne en la fontlando, tiam ni povas konservi ĝin.

Libereco de panoramo[redakti fonton]

Libereco de panoramo estas termino por escepto al la kopirajto por verkoj daŭre metitaj en publikan spacon - temas do pri tio, ĉu oni rajtas fari fotojn de ili sen permeso de la arĥitekto, skulpturisto, ktp. Kelkaj landoj havas tian escepton, aliaj ne. La Komunejo sekvas tiurilate la leĝojn de la fontlando. Ĉar en Usono ekzistas tia escepto por konstruaĵoj, sed ne por skulpturoj aŭ dudimensiaj verkoj, ni povas havi loke fotojn (kaj videojn) de konstruaĵoj, kiuj staras en landoj sen libereco de panoramo. Fotoj de skulpturoj kaj dudimensiaj verkoj devas konformi al la regularo pri justa uzo.

Justa uzo[redakti fonton]

La Komunejo ne akceptas justan uzon. Dosieroj, kiuj konformas al la regularo pri justa uzo, estu tie ĉi loke alŝutataj.

Uzo nur en pri-Vikipediaj aferoj[redakti fonton]

La Komunejo fojfoje forigas dosierojn uzatajn nur en diskutpaĝoj ekzemple por ilustri interfacaĵojn. Tiaj dosieroj povas esti loke alŝutataj tie ĉi, se ili ne estas alie realisme uzeblaj por Vikimediaj projektoj aŭ aliaj instruaj uzoj.

Alta videbleco[redakti fonton]

Se certa dosiero ne estas protektita en la Komunejo, sed tre videbla ĉe ni - ekzemple uzata en ofte uzata ŝablono aŭ sur la ĉefpaĝo - tiam, se tio montriĝas necesa, ni povas por malhelpi vandalismon alŝuti ĝin tie ĉi kaj protekti ĝin. Tio estu klarigata en la priskriba paĝo de la dosiero. Kiam tiu kialo forfalas, la dosiero povas esti tujforigita.

Nevalidaj kialoj[redakti fonton]

Malkontento pri la pedanteco de la Komunejo[redakti fonton]

La reguloj kaj decidoj de la Komunejo koncerne kopirajton fojfoje ŝajnas ekstreme pedantaj. Tamen, se ne ekzistas sufiĉe klara pruvo por la libereco de certa dosiero, tiam laŭ tut-Vikimediaj reguloj ankaŭ ni ne povas havi ĝin.

Nekompreno de la funkciado de la Komunejo[redakti fonton]

Se vi ne bone komprenas, kiel alŝuti dosieron al la Komunejo, kiujn ŝablonojn uzi, ktp., petu helpon en nia Diskutejo aŭ en la Diskutejo de la Komunejo (ekzistas tie ankaŭ diskutejoj kaj helpejoj en aliaj lingvoj, kiuj estas eble pli frekventataj). Se vi simple alŝutas la dosieron tie ĉi, vi finfine faras al ĉiuj pli da nenecesa laboro.

Dosiernomoj[redakti fonton]

Dosieroj en la Komunejo povas havi nomojn en ajna lingvo, kaj laŭ ĝia regularo ili restu en tiu lingvo. Alŝuti ilin tie ĉi loke, nur por ke la dosiernomo estu en Esperanto aŭ alimaniere konformu al ies gusto, nur nenecese plenigas la servilon kaj malfaciligas la administradon. Se iu dosiernomo estas tute sensignifa en ĉiu ajn lingvo (ekzemple "DSC 8593.JPG"), aŭ evidente malĝusta (ekzemple "Zarmenhof en 1890.jpg"), eblas uzi la Komunejan ŝablonon {{rename}}.

En Esperanto[redakti fonton]

Nur ĉar dosiero estas en Esperanto, tio ne signifas, ke ĝi ne utilas al la Komunejo. Ĝi povas esti utila por projektoj kiel Vikilibroj, Vikinovaĵoj, ktp. Krome, ĝia ĉeesto en la Komunejo estas bona reklamo por Esperanto.