Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Marso (planedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Marso (planedo)[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj,
Mi kreas tiun baloton pri la artikolo pri Marso, ĉar pro pluraj kialoj, mi opinias ke ĝi ne indas esti « leginda artikolo ». Ili jenas :

  • Ĉi-tiu artikolo ne enhavas informojn pri gravaj tiu-planedaj temoj : nenio pri la klimato, nenio pri la atmosfero, nenio pri la polusoj, nenio pri la ĉeestanto de akvo.
  • Niaj konataĵoj pri ĉi tiu planedo multe ŝanĝis lastatempe dank’al multaj robotaj misioj, dume, la parto pri la esplorvojaĝoj robotaj ne estis aktualigata de 14 jaroj : tio igas la artikolon tute ekstempa.
  • La ilustraĵoj ne estas bele aranĝataj (ĉefe la mapo)
  • Rilate al la graveco de la temo, la artikolo ne estas sufiĉe granda.

Bonvolu pardoni min, se mi aspektas tro severa. Verdire, mi ege preferus ke tiu baloto ne okazos, kaj ke vikipediistoj, spertaj pri astronomio, plibonigos tiun gravegan artikolon. Dankon ! --Baba79 (diskuto) 16:20, 31 jul. 2019 (UTC)

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: Saluton al ĉiuj! Mi ja estis kreinta balotan paĝon rilate al mia propono ekslegendigi ĉi-tiun artikolon, en kiu mi disvolvis miajn argumentojn, sed ĝi estas atingebla nur tie: Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj, mi ne komprenas kial. Sed ne gravas, kaj jen la argumentoj:
    • La parto pri la esplorado de Marso ne priskribas la misiojn post 2004! (krom frazoj, ie, tie, pri Mars Global Surveyor en 2005 aŭ Mars Reconnaissance Orbiter en 2008), tio laŭ mi igas la artikolon tute ekstempa: ĝi bezonus gravan ĝisdatigon!
    • Gravaj ĉi-planedaj temoj ne estas inde traktitaj:
      • pri la atmosfero: nur kelkaj nombroj en la informkesto
      • pri la polusoj: 3 frazoj
      • pri la klimato, la sezonoj, la nuboj, la polvaj ŝtormoj: nenio!
      • pri la malsimetrio inter la hemisferoj: nenio!
      • pri la freŝe malkovrita nuna ĉeesto de akvo: nenio!
      • pri Marso en popola kulturo: nur 4 ekzemploj...
    • Tro da ligiloj plu ruĝas.
    • Tial mi opinias ke ĉi-tiu artokolo, ĉi-state, ne estas leginda.
    • Marso estas ja grava temo: science, arte, en komuna imago: ĝi meritas multe pli zorge traktita artikolo.
    • --Baba79 (diskuto) 06:39, 26 jul. 2020 (UTC)
  2. Por Por: --D.M. from Ukraine (diskuto) 19:50, 2 jul. 2020 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Mi simple kaŝis la fuŝgrandan mapon ĝis iu fakulo sciu korekti tion. Aliaj mankoj povos esti korektitaj poste. Mi venos al la havendaj artikoloj komencantaj per M iam; nun mi estas ankoraŭ en la F.--kani (diskuto) 23:27, 29 dec. 2019 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ mi, la artikolo plenumas ĉiujn kriteriojn por legindaj artikoloj. Bonus ioma ĝisdatigo kaj plibeligo de referencoj, sed tio ne tiom tuŝas legindecon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 09:25, 25 jul. 2020 (UTC)

Detenas[redakti fonton]

  1. Sindetena Sindetena:

Komentoj[redakti fonton]

Teĥnika komento: La artikolo estis alinomita de Marso al Marso (planedo). Tio kaŭzis, ke ligilo al balotpaĝo ne plu funkciis. Ne sciante tion estis kreita nova balotpaĝo. Mi nun kunigis historiojn de la du balotpaĝoj kaj metis reen la tekstojn de antaŭa paĝo. Iuj (Baba79, kani) kontribuis al ambaŭ paĝoj - mi faris mian plejbonon por tiujn tekstojn kunigi kiel eble plej taŭge, sed se io misfuncias, bv. redakti viajn kontribuojn laŭ via plaĉo ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 14:08, 8 aŭg. 2020 (UTC)

Komento Komento:

Kontraŭ Kontraŭ: Mi plu kontraŭas la forigon de la legindeco kaj plu proponas la forigon de la averto kiu povas esti komprenita kiel markilo de fuŝo. Mi nun estas en H kaj nur post tempo venos al M. Sed la energio de tiuj balotoj kaj debatoj jam estus plibonigintaj la artikolon.--kani (diskuto) 18:15, 8 aŭg. 2020 (UTC)