Vikipedio:Nomoj de titoloj/Propono de Bab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mi movis informon kiu ne temis pri "nomoj de titoloj" al Vikipedio:Nomoj de kategorioj. Mi provis ĉi-sube poluri kaj pli formale prezenti niajn ĝisnunajn regulojn. (Poste ni povos pridiskuti ŝanĝindajn detalojn.) Apartaj paĝoj pri transliterigo, stilo ene de artikoloj, prononchelpiloj estos kreendaj. Bv. komenti diskutpaĝe, tiel ke ni kune povu eliri el la nuna kaĉo. Cetere, mi proponas rebapti la paĝon al Vikipedio:Nomoj de artikoloj. Kaj helpu min, gekaraj, atingi eĉ pli koncizan stilon! Bab 20:37, 18. Apr 2006 (UTC)


Ĉi tiu paĝo enhavas oficialajn regulojn pri la titoloj de artikoloj en la Vikipedio. Pri titoloj de kategorioj, legu jene.

Ĝenerale[redakti fonton]

Jen temas pri nomoj de ligiloj, t.e. tiuspeca nomo kiu aperas supre de krozila fenestro, la "ĉefa titolo" de iu artikolo. Kelkfoje apartaj reguloj aplikitas por enartikolaj nomoj.


Alfabeto kaj uskleco[redakti fonton]

  • Majusklaj estu
  • Minusklaj estu
    • ĉiuj ceteraj literoj
Ekzemplo:
Tongo, insulo, UEA (akronimo) havas laŭregulan usklecon; tONGO, Insulo kaj uea havas kontraŭregulan usklecon.

Kio estas propra nomo?[redakti fonton]

  • Nomoj de tagoj kaj sezonoj ne estas propraj nomoj en Esperanto:
ĵaŭdo, vintro, pluvsezono
  • Nomoj de monatoj plejofte ne estas propraj nomoj en Esperanto:
januaro, ramadano
Sed: En kelkaj verkoj oni trovas
Januaro, Ramadano
La Vikipedio ĉi-punkte sekvas la plejoftan lingvouzon.
  • Nomojn de etnoj kelkaj konsideras propraj nomoj, aliaj ne.
Kaj Zuluoj kaj zuluoj estas akceptataj en la Vikipedio.
  • Notu ke kelkfoje konservo de majusklo povas malkonfuzi: Ili aŭdis la Kriojn klare indikas ke ili aŭdis Amerikajn tribanojn, kaj ne kriojn.
  • Nesubstantivojn el propraj nomoj oni povas uskligi laŭplaĉe, sed oni devas esti kohera, kaj ne miksi la sistemojn ene de unu artikolo:
Usona, Ĉine usona, ĉine
  • Notu ke kelkfoje konservo de majusklo povas malkonfuzi: Ŝi havas Kuban botelon klare indikas ke temas pri botelo el Kubo, dum Ŝi havas kuban botelon povas pensigi pri la formo de la botelo.
  • Ĉe plurvortaj verkotitoloj kelkaj kulturoj kutime majuskligas la komencajn literojn de ĉiuj vortoj krom la plej malgrandaj (artikoloj, konjunkcioj ktp.) En Esperanto pli konvenas nur majuskligi la unuan komencliteron:
Kredu min, sinjorino (kaj ne Kredu Min, Sinjorino)

Specife pri personaj nomoj[redakti fonton]

  • La nomordo estas la ordo uzata de la popolo en internacia medio. Ĉinoj, japanoj, koreoj kaj pluraj afrikaj popoloj uzas unue la familian nomon, dum en la landoj de kristana kaj islama kulturoj estas ĝenerale inverse (unue la persona nomo, poste la familia). Kvankam hungaroj enlande kutime uzas unue la familian nomon, ili sekvas la eŭropan kutimon en internacia medio.


Kazo, vorteco, nombro[redakti fonton]

hundo, Ĝemelturoj (hundon kaj Ĝemelturojn estas kontraŭregulaj)
  • Fremdlingvaj nomoj laŭeble aperu en baza formo (nominativo en plej multaj kazolingvoj):
Carolus magnus kaj ne Carolum magnum aŭ simile.
  • Evitu laŭeble nesubstantivojn.
  • Kelkfoje oni estas tamen devigita krei nesubstantivan artikoltitolon:
krokodili, beja, dek
  • Ofte eblas aldoni klarigan substantivon al adjektivo:
Iba lingvo

Variantoj de vortoj[redakti fonton]

  • Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa.
  • La Vikipediistoj konsideras ĉefaj
    • plejmultajn vortojn kun K kie ekzistas variantoj kun Ĥ:
artikolo je kemio, redirektado je ĥemio
  • sensufiksajn titolojn antaŭ sufiksohavaj:
artikolo je besto, redirektado je bestaĉo
  • Tamen notu ke:
    • Se vi skribas pri procezo, povas esti aŭ ne esti sufikso -ad- - Naĝo kaj Naĝado ;
    • Se vi skribas pri eco, povas esti aŭ ne esti sufikso -ec- - Rapido kaj Rapideco
  • Pri la kialoj por la ĉi-supraj elektoj, vidu diskutpaĝe.

Esperantigado de nomoj[redakti fonton]

  • Ĝenerale oni ne esperantigu nomojn.
  • Oni ĉiam esperantigu nomojn de
    • landoj (ĉu sendependaj, ĉu pridisputataj): Ganao, Tibeto
    • subŝtatoj: Indianao, Punĝabo
    • landaj ĉefurboj: Dakaro, Pekino
    • aliaj geografiaĵoj kun tradicia esperantigo: Alpoj, Sejno, Saharo
    • nomojn kun tradicia esperantigo: Ŝekspiro, Korano
    • titolojn de esperantigitaj libroj, aŭ de Esperante subtitolitaj filmoj
  • Alilingvaj nomoj estu redirektiloj.
  • Oni laŭplaĉe rajtas esperantigi la nomojn de artaĵoj de monda gravecomonda famo (ankaŭ ekster Eŭropo): La ŝriko de Edvard Munch, La Silmariliono de Tolkien. Tamen ĉi tiuj artikoloj redirektu al la originaj titoloj (ĉi-kaze Skrik kaj The Silmarillion).
  • Preferu klarecon super ĉio: Wall Street, ne "Murstrato" aŭ "Valstreto".

Kiam titoloj "kolizias"[redakti fonton]

Kiam pli ol unu afero havas la saman nomon, faru la jenon:

  • Kio nature elstaras kiel bazaĵo, havu la titolon. Ceteraj artikoloj havu interkrampan klarig-aldonon, laŭeble simplan.
Ekzemple: Aŭdante la numeron 1984 la plejmulto da homoj unuavice pensas pri jaro. Tia do estu la artikolo sub 1984. La artikolo pri la libro 1984 (romano de George Orwell) kuŝu sub 1984 (romano). (Tiel simple. Nepre ne 1984, romano,1984 (romano de Orwell) aŭ simile.)
  • Se iu temo ne nature elstaras kiel pli baza ol la aliaj, ĉiuj artikoloj troviĝu sub titolo kun parentez-aldono. Sub la baza titolo estu apartigilo.
Ekzemploj: Roko - Michael Jackson
  • Se la temo sufiĉe mallonge priskribeblas, aŭ se ĝi esence samas kun alia temo, oni povas enmeti du artikolojn sub la sama titolo. Ekzemple: Aŭstralio

Datoj kaj Reĝoj[redakti fonton]



Vidu ankaŭ: Vikipedio:Laŭalfabetigo