Vikipedio:Titoloj de artikoloj (teknikaj limigoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vikipedio:Titoloj de artikoloj.

Kelkaj artikoloj ne povas havi la ĝustajn titolojn pro teknikaj limigoj de la programaro MediaWiki. Ĉi tiu paĝo priskribas tiujn limigojn kaj la metodojn por superi ilin.

Simboloj malpermesitaj[redakti fonton]

Pro konfliktoj kun vikisintakso, literoj tiuj neniam povas esti en paĝtitoloj.

# + < > [ ] | { }

Ankaŭ estas malfacilaĵoj pri la simboloj / kaj ? kvankam ili teorie eblas. Pli pri tio en la anglalingva klarigo.