Vikipedio:Novaj funkcioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekrankapto de la nova navigilo (pligrandigu)
Ekrankapto de la nova progresa redakto-ilobreto (pligrandigu)
Ekrankapto de la nova enhav-generadaj dialogujoj

Ni penis faciligi aferojn por niaj uzantoj. Ni ĝojas provizi iujn novajn plibonigojn, inkluzivante novan aspekton kaj simpligitan redaktilaron. Ĉi tiuj ŝanĝoj celas igi redaktadon de Vikipedio pli facila por novaj kontribuantoj kaj estas bazitaj sur nia studo kaj testado de uzebleco farita lastjare. Plibonigado de la uzebleco estas prioritato de la Vikimedia Fondaĵo kaj ni sendos pluajn ĝisdatigojn estonte. Por pluaj detaloj, bonvolu viziti rilatan Vikimedia-blogeron.


Jen kion ni ŝanĝis[redakti fonton]

  • Navigado: Ni plibonigis la navigadon por legi kaj redakti paĝojn. Nun la etikedoj ĉe la supro de ĉiu paĝo pli klare difinas ĉu vi vidas la paĝon aŭ la diskuto-paĝon, kaj ĉu vi legas aŭ redaktas la paĝon.
  • Redakta ilobreto: Ni reorganizis la redaktan ilobreton por simpligi ĝin. Nun, formataj paĝoj estas pli simpla kaj pli intuicia.
  • Ligila asistanto: Facila ilo por aldoni ligilojn al aliaj paĝoj de Vikipedio kaj ligiloj al eksteraj retejoj.
  • Serĉaj plibonigoj: Ni plibonigis serĉsugestojn por pli rapide direkti vin al la paĝo kiun vi serĉas.
  • Aliaj novaj funkcioj: Ni ankaŭ aldonis tabelan asistanton, por faciligi kreadon de tabeloj, kaj funkcion por anstataŭigi tekston en paĝoj.
  • Vikipedia puzlo-globo: Ni ĝisdatigis la puzloglobon. Legu plu ĉe la Vikimedia-blogo.

Reagoj?[redakti fonton]

Ni ŝatus aŭdi pri vi. Bonvolu viziti nian reagopaĝon aŭ se vi interesiĝas pri niaj nunaj penoj por plibonigi la softvaron, vizitu nian uzeblecovikion por pliaj informoj.