Vikipedio:Prononchelpilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉe vortoj en aliaj lingvoj ol Esperanto konvenas havi prononchelpilon je la unua apero de la koncernata nomo. Tiu kutime aperu inter rektaj krampoj tuj post la nomo: Cherpillod [ŝerpiJO]. En profesiaj lingvistaj tekstoj oni kutime distingas inter markiloj fonetikaj (rektaj krampoj []) kaj fonologiaj (oblikvoj //), t. e. oni markas ekzaktan prononcon per krampoj kaj tiajn sonojn, kiuj gravas por la signifo, per oblikvoj. Tamen ĉi tian metodon oni nur uzu vikipedie je specifaj lingvo-artikoloj.

Por la literoj de la prononchelpilo la vikipediistoj havas du eblojn:

Por ordinaraj artikoloj IFA malrekomendindas. Esperantaj literoj facile skribeblas kaj legeblas de ĉiuj, eĉ se ili ne tute koincidas kun la fremdaj sonoj. Per la Ŝablono:Prononco eblas samtempe uzi Esperantliteran kaj IFA-an prononc-indikon (la IFA-transskribo videblas kiam oni movas la musmontrilon sur la prononc-indikon).

Kelkaj esperantistoj (William AULD, André CHERPILLOD k. a.) inventis siajn proprajn transskribsistemojn, kiuj baziĝas sur la Esperanta alfabeto plus kelkaj signoj el la alfabetoj de grandaj eŭropaj lingvoj (ã, ñ, ö k. s.). La Esperanta Vikipedio estu facila kaj internacia. Neniu postulas ke oni mastru aliajn lingvojn ol Esperanton por uzi ĝin. Tial ĉiuj literoj, ne troviĝantaj en la Esperanta aboco, evitendas en Esperantaj prononchelpiloj. Se niaj 28 literoj nepre ne sufiĉas, uzu IFA-on. Tamen ekzistas kelkaj plinuancigaj grafikaj rimedoj, kiuj entradiciiĝis en la Vikipedio:

  • Akcento markeblas per majuskligo de la koncernata silabo. Prefere ĉiam marku akcenton en plursilabaj vortoj, eĉ se ĝi falas antaŭlastsilabe kiel en Esperanto, alikaze fakte temas pri senakcenta vorto kiel en la japana. Ekzemple: [ŝerpiJO], [FRANko], [ZAmenhof]
  • Oni povas marki speciale longan sonon per dupunkto (:). Ekzemple: Maamme [MA:m:e]
  • Kombinaj sonoj, aŭ sonoj kiuj similas al la Esperantaj, sed ne tute identas, markeblas per kursivigo; ekzemple oni povas skribi [ng] por montri velaran nazalon, [u] por montri fremdecan u-sonon (norvegan, anglan ktp.), [] por montri nazalan diftongon k. s. Ekzemple: Sevilla [seBIlja]
  • Por montri nazan vokalon, oni povas uzi superskribitan "n": Lyon [ljon]
  • Diftongan elementon oni povas montri per superskribo: Suomi [SUomi]
  • Por marki silablimon, paŭzeton k. s. uzeblas punktoj, strekoj: [ek.kuŝi] [na-ura]

Memoru ke multaj internacie konataj nomoj fakte havas prononcon kontraŭantan al la Esperanta alfabeto! Ai, ei, oi, ui, au, eu, ou ĉiam estas hiatoj en Esperanto, sed plej ofte diftongoj en nacilingvaj nomoj; simile C ofte havas la prononcon [k] antaŭ a kaj o, ktp. Eĉ se ŝajnas superflue indiki ke Castro prononcatu [kastro], indas tion montri!