Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Protokolo (malakceptitaj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu paĝo listigas artikolojn, kiuj estis proponitaj sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj, sed ne sukcesis esti markitaj kiel legindaj artikoloj, ĉar ili laŭ la plej multaj Vikipediistoj ne sufiĉe plenumas la kriteriojn por legindaj artikoloj.

Ne re-proponu la artikolojn listigitajn ĉi-sube ĝis kiam ili estos pliboniĝintaj.

Nesukcesintaj proponoj[redakti fonton]

Kristanismo[redakti fonton]

Rio-de-Ĵanejro[redakti fonton]

Historio de Okcidentalo[redakti fonton]

Plantoscienco[redakti fonton]

Ŝanhajo[redakti fonton]

Dua Ĉeĉenia milito[redakti fonton]

Vagjuo[redakti fonton]

Mahavira[redakti fonton]

Vindozo[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 15:17, 29. Apr 2007 (UTC)
  • Por:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ne finita artikolo - Dominik 20:40, 2. Maj 2007 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Nenia mencio pri versioj? - Yekrats 02:40, 13. Maj 2007 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: Al ĝi mankas alineoj pri kritiko, ĝia EULA, programaĉo kaj spionaĵo (ang. spyware). Krome la alineo pri sekureco pligrandigindas.--81.161.184.111 16:43, 17. Maj 2007 (UTC)
  • Komentoj:
Estas tuta sekcio kun pluraj subsekcioj pri la versioj de Vindozo. Do mi ne komprenas la kontraŭan argumenton de Yekrats. Marcos 00:04, 14. Maj 2007 (UTC)

Interreto[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 15:17, 29. Apr 2007 (UTC)
  • Por:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ŝajnas leginda, sed nur pro la historia alineo. Ĝi ankoraŭ ne pretas. --Denizo 17:10, 17. Maj 2007 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Ne finita artikolo - Dominik 04:54, 3. Maj 2007 (UTC)
  • Komentoj:

Johana de Arko[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 15:17, 29. Apr 2007 (UTC)
  • Por:

# Por Por: Mi ne rimarkas religian tonon, spite al tio ke mi estas kontraŭ religio. (Flanke, ĝi estas la unua kandidato por legindeco en kiu mi nenion trovis lingve redaktenda.) Bill O'Ryan 07:18, 1. Maj 2007 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Ssire 16:40, 29. Apr 2007 (UTC). La teksto estas epinal-bildo, sen ajna historia distanco kaj kun religia (katolika) tono. Troviĝas citaĵo sen indiko pri fonto.
Inter la kriterioj (vd. supre de ĉi-paĝo) ne estas postulo pri indiko de fontoj: nur vaga postulo, ke la informoj estu kontroleblaj (kredeble iamaniere eblas kontroli la citaĵon en pritema literaturo). Pli serioza kaj ĉi-kuntekste grava akuzo estas, ke la artikolo ne estas neŭtrala. Slavik IVANOV 17:19, 29. Apr 2007 (UTC)
  • Komentoj:

Responde al Bill O'Ryan:Efektive, ĉar mi formetis ekzemple la titolon "Sankta" algluita graslitere ekde la unua vorto. Tamen restas opinioj kiel "Multaj popoloj nun rigardas ŝin kiel notindan virinon de valoro, forteco, kaj fideleco." en ĉapitro pri religio, kio estas ekzemplo de duba miksaĵo (ĉu la ecoj reliefigitaj rilatas al ŝia sankteco ?) kaj al troiga ĝeneralizado (ĉu multaj popoloj rigardas ŝin tiel, aŭ nur multajn homoj?). Kompreneble, mi povas formeti tion... Plie, la artikolo plu estas epinal-bildo, tiel kiel oni povis trovi ĝin en la francaj histori-libroj por infanoj de la pasinta jarcento. Pri la fakto ke ĝi estis lingve bone redaktita, mi tute konsentas --Ssire 09:06, 1. Maj 2007 (UTC)

Mi ŝanĝis popoloj al homoj. Tamen tiu frazo ŝajnas esti mistaduko (eble ne rekta?) de koresponda frazo en la anglalingva WP. Mi rimarkas ke la angla artikolo pli ampleksas kaj etikedas "Elstara". Do mi ŝanĝas mian voĉon al sindeteno, ĝis iu faros bonan komparon. Mi havas du demandojn:
  1. La intervikioj en tiu artikolo duobliĝas kaj fuŝiĝas en maniero kiun mi ne komprenas. Kiel ripari?
  2. Mi ne konas la vorton epinal -- nek en PIV (1970), nek en ReVo, nek en la angla. Laŭ la kunteksto mi supozas ke la signifo similas al hagiografia. Ĉu mi eraras? De kiu lingvo ĝi estas?
Bill O'Ryan 03:14, 2. Maj 2007 (UTC)
Epinal estas nomo de franca urbo, kiu famiĝis (sed verŝajne ne tutmonde:-) per produktado de bildoj - iel pra-bildstrie- tre simplaj kaj naivaj, plie tute kongruaj kun la "bona" moralo, kaj la "bona" pensmaniero. Indas (tion mi faros) aldoni klarigoj pri tio en la artikolo pri Epinal. La franca Vikipedio tekstas tiurilate: La esprimo Epinal-bildo oldiĝante akiris figuran sencon, kiu signas emfaza, tradicia kaj naiva vido, kiu montras nur la bonajn flankojn de ĉio. vidu w:fr:Image d'Épinal se vi legas la Francan. --Ssire Eĉ pli bone por vi, tiu usona versio de tipa Epinal-bildo: Dosiero:Epinal image quichote.jpg 06:28, 2. Maj 2007 (UTC)
Multan dankon. Utila termino! Kredeble bonus ankaŭ havi ian artikolon Epinal-bildoEpinala bildo. Bill O'Ryan 00:34, 3. Maj 2007 (UTC)

Simio[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 15:17, 29. Apr 2007 (UTC)
  • Por:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ŝajnas leginda, sed nur pro la evoluada alineo. Ĝi ankoraŭ ne pretas. --Denizo 17:18, 17. Maj 2007 (UTC)
  • Komentoj:

Monda Organizaĵo pri Sano[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 15:17, 29. Apr 2007 (UTC)
  • Por:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ŝajnas leginda, sed mankas al ĝi informoj pri la laboro kontraŭ malsanoj (antaŭaj malsanoj kaj nunaj). Ĝi ankoraŭ ne pretas. --Denizo 17:22, 17. Maj 2007 (UTC)
  • Komentoj:

Ukrainio[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 15:17, 29. Apr 2007 (UTC)
  • Por:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ŝajnas leginda, sed mankas al ĝi informoj pri demografio, esperanto en ukrainio, geografio, ktp. Ĝi ankoraŭ ne pretas. --Denizo 17:22, 17. Maj 2007 (UTC)
  • Komentoj:

Televido[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 15:17, 29. Apr 2007 (UTC)
  • Por:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ne finita artikolo - Dominik 04:57, 3. Maj 2007 (UTC)
  • Komentoj:

Sigmund Freud[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 15:17, 29. Apr 2007 (UTC)
  • Por:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Mankas al ĝi informoj pri psikoanalizo (kaj kritiko de ĝi), ĝi nuntempe nur enhavas informoj pri lia vivo. Ĝi ankoraŭ ne pretas. --Denizo 17:25, 17. Maj 2007 (UTC)
  • Komentoj:
La unua duono de la artikolo estas en la as-tempo, sed la dua duono estas en la is-tempo! Bill O'Ryan 06:12, 8. Maj 2007 (UTC)
Krom miksado de as/is tempo, la tekso entenas multajn gramatikajn malglataĵojn, kiel: "kien la familio elmigris", "li estis trian fojon edziĝita", "gravaj Kunlaborantoj" (kun majusklo) ktp. Polurenda tiurilate. --Ssire 07:11, 8. Maj 2007 (UTC)

Literaturo[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 11:11, 22. Jun 2007 (UTC)
  • Por:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ankoraŭ ne matura artikolo, precipe por tiel vasta temo. Thomas Guibal 07:59, 24. Jul 2007 (UTC)
  • Komentoj:

Fiziko[redakti fonton]

  • Proponinto: Marcos 11:11, 22. Jun 2007 (UTC)
  • Por:
  • Kontraŭ: # Kontraŭ Kontraŭ: Yekrats 20:32, 28. Jun 2007 (UTC)
  • Komentoj:
    • Laŭ mia opinio, malbele formitaj listoj. -- Yekrats 20:32, 28. Jun 2007 (UTC)

Portalo:Dua mondmilito[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Marcos 17:26, 23. Jun 2007 (UTC)
  • Komentoj:
Mi ŝatus atentigi pri jena komento, kiun mi skribis sur Portala diskuto:Dua mondmilito jam en januaro:
Laŭ mi portalo estu kolekto de ligiloj pri certa temo, kun kelkaj enkondukaj paragrafoj de artikoloj rilataj al tiu temo. Kiel bonan ekzemplon vidu Portalo:Nord-Ameriko.
En ĉi tiu "Portalo" aliflanke troviĝas informoj, kiuj ne estas en aliaj artikoloj. La alligitaj artikoloj mem ne enhavas la ĉi-tieajn informojn.
Mi do proponas enmeti la ĉi-tieajn informojn en aliajn artikolojn, kaj ĉi tie fari portalon strukture pli similan al Portalo:Nord-Ameriko. Ekzemple, ni povus movi la diversajn sekciojn pri la batalintaj landoj en artikolojn de la formo "Historio de ...". Ekzemple la sekcion pri Germanio ni povus movi al Historio de Germanio. La aliajn partojn de la portalo ni povus enmeti en la artikolon Dua Mondmilito. En la portalo ni ĉiam montrus la enkondukan paragrafon de la artikolo Dua mondmilito kaj de unu alia rilata artikolo. Sube aŭ flanke ni havu la ligilojn al la diversaj sekcioj, kiuj estos forprenitaj de ĉi tiu portalo.
La portalo ne estu iom alimaniere verkita artikolo, sed estu tute malsama afero al artikolo, kiel mi jam klarigis en ĉi tiu komento. Ĉar portalo ne estu artikolo, ĝi ne povas iĝi "leginda artikolo". Kaj ĉi tiu portalo en sia nuna formo eĉ ne estas "leginda portalo", ĉar ĝi tute ne estas tia, kia devus esti portalo.
Ne miskomprenu min. Mi kompreneble opinias, ke la laboro, kiun Petro investis en tiun "portalon" estis tre valora laboro. Sed laŭ mi ni devos dispartigi tiun laboron al diversaj artikoloj, kaj krei portalon pri dua mondmilito laŭ la formo kiun mi klarigi supre. Marcos 17:26, 23. Jun 2007 (UTC)
Tiu ĉi portalo estas multe pli plaĉema ol tiu mizera paĝo, kiu nomiĝas Dua mondmilito. La dua mondmilito ne daŭris kelke da tagoj, por ke ni tiel ĉi fuŝu la artikolon pri ĝi. Jes, mi povus reskribi ĝin, sed se mi farus tiel, mi devus reskribi ĝin tute de komence, do mi faris la novan kaj la ekzistantan mi lasis tiel. Eble post iom da tempo iu pli ampleksigos tiun paĝon. Kaj due, se vi iom rigardos tra la portaloj en alilingvaj vikipedioj, vi trovos, ke ie kelkaj estis elektitaj kiel elstaraj artikoloj, kvankam ili ne estas artikoloj, kiel vi skribas. --Petr Tomasovsky 17:51, 23. Jun 2007 (UTC)
La angla Vikipedio havas apartan kategorion "Featured portals" (elstaraj portaloj). Do bonaj portaloj ne iĝas "Featured article", sed iĝas "Featured portal".
Se ne plaĉas al vi iu artikolo, ne povas esti akceptebla solvo, ke vi reskribu novan artikolon sub la titolo "Portalo:...". Artikoloj estu en la artikola nomspaco, kaj ne en la portala. En via ĵusa afiŝo vi mem agnoskis ke tiu "portalo" vere estas artikolo (kaj do ne portalo). Do ĝi aŭ devas esti integrita en la artikolon Dua mondmilito, aŭ devas anstataŭigi tiun, aŭ devas esti forigata (mi preferas la unuan solvon - tamen integrante partojn de la "portalo" en la artikolojn pri la (hitstorioj de) landoj anstataŭ en la artikolon Dua mondmilito).
Ĉiuokaze, kun tiu misgvida titolo la artikolo certe ne markiĝu kiel leginda artikolo. Marcos 19:51, 23. Jun 2007 (UTC)
Ŝajnas leginda verko kiu estas, nek artikolo, nek portalo. Eble plej simple estus ŝanĝi la kategorion leginda artikolo al legindaĵo? Tio almenaŭ nuligus la diskutatan problemon. Bill O'Ryan 19:34, 23. Jul 2007 (UTC)

Streda nad Bodrogom[redakti fonton]

  • Por: Pri vilaĝo estas malofta artikolo je grandeco 4000 bitokoj. La hungara artikolo estas nur eltranĉaĵo el interreto, tial ili ne estas kompareblaj. Mia teksto estas pli mallonga, sed sufiĉe traktas la temon, kiun meritas vilaĝo. La fotoj estas imponaj, kiujn mi kopiis el la Komunejo.--Crosstor 08:46, 11. Aŭg 2008 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Marcos 20:32, 12. Aŭg 2008 (UTC)
  • Por:
  1. Por Por: Dominik 08:09, 14. Aŭg 2008 (UTC)
  • Rimarkoj:
Estus pli bone se la sekcio prividindaĵoj estus skribita per plenaj frazoj anstataŭ per listeroj. Aldone estus bele se la artikolo havus informkeston, kiel la anglalingva versio. Trie, en la frazo "La vorto signifas: merkrede okazis foiro" ne klaras al mi, pri kiu vorto temas. Kvare, mankas demografiaj informoj, kiuj estas en la anglalingva versio. Se ĉi tiuj kvar mankoj estos forigitaj, mi voĉdonos por la artikolo. Marcos 20:32, 12. Aŭg 2008 (UTC)
Bildoj estas iom ĥaose lokitaj, ekzemple la maldekstra blazono kaŝas la enhavon - pro tio mi ne povas ĝui la artikolon (almenaŭ tiel aspektas per mia Mozilla Firefox) - Dominik 11:00, 13. Aŭg 2008 (UTC)
Mi solvis la problemon de malbone lokitaj bildoj por uzantoj de Opera kaj Firefox, aldonante titolon al la 1-a sekcio. Mi konsekvence ŝanĝis mian voĉdonon al "Por", tamen konsiderante ke hungara kaj slovaka artikoloj estas multe pli ampleksaj Dominik 08:09, 14. Aŭg 2008 (UTC)
La unua sekcio kutime ne havas titolon,sed estu sentitola enkonduko al la temo.
Mi nur nun rimarkis kiom ampleksaj estas la artikoloj hungaraj kaj slovakaj. Kun tiel ampleksaj alilingvaj versioj, nia tre malampleksa versio ne povas ricevi la statuson "leginda". (Crosstor skribas ke la hungara artikolo estas nur eltranĉaĵo en Interreto; ĉu vere estas tiel, aŭ ĉu eble simple ekzistas kopio de ĝi aliloke en Interreto, same kiel de ĉiuj Vikipediaj artikoloj). Marcos 16:13, 14. Aŭg 2008 (UTC)
Stilo de la hungara teksto ne konvenas al Vikio, la verkisto nur kopiis la tekston farinta nenian adapton. La origina verkisto zorgis pri precipe pri la longeco. Laŭ mi pri vilaĝo sufiĉas malpli, oni ne legas pri tio romanon. Mi tre ofte spertis fenomenon, ke mi informiĝis pri komunumo hungare, kaj mi trovis la tute samajn tekstojn en interreto kaj en hungarlingva Vikio. Esperante mi ne povas fari la samon, mi nepre devas traduki la esencon.--Crosstor 06:24, 15. Aŭg 2008 (UTC)
Ke troviĝas tute samaj informoj en Interreto kiel en iu Vikipedia artikolo estas tute normala fenomeno. Ankaŭ via artikolo publika telefono troviĝas en Interreto. Marcos 10:21, 15. Aŭg 2008 (UTC)

Butano[redakti fonton]

Proponita de Marcos 22:05, 17. Maj 2009 (UTC)

  • Por: # Por Por: --Crosstor 10:53, 15. Aŭg 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Ziko 21:51, 20. Aŭg 2009 (UTC) Mi bedaŭras, sed ĝi enhavas simple tro multe da lingvaj eraroj, kelkaj ĉiam revenantaj (ekz. "nomigas" anst. "nomas", malĝustaj prepozicioj ktp.) Mi iom helpas poluri.
  2. Kontraŭ Kontraŭ: --Bea 17:49, 14. Nov 2009 (UTC) Mi iom poluris, sed mankas tamen informoj, ĉefe pri kulturo, kaj ankaŭ referencoj, ekzemple rilate al la censo.
  • Komentoj:estus pli perfekta post iom da forigado de ruĝaj ligiloj

Slovenio[redakti fonton]

Proponita de Marcos 22:05, 17. Maj 2009 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Longharulo 18:33, 3. Jun 2009 (UTC)
  2. Por Por: --Crosstor 07:08, 19. Aŭg 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: : --Ziko 22:03, 20. Aŭg 2009 (UTC) Multe da ruĝo (de verŝajne ne rapide verkotaj lemaoj), granda senordo formata, tro da ligitiloj (de ĝeneralaj vortoj kiel "urbo" kaj jaroj), alineoj kun nur unu frazo... Mi jam poluris ĉe Butano...
  • Komentoj:(bone redaktita artikolo, tamen mi kritikas, ke la 20-jarcenta historio estas mallonga kompare al mezepoko)--Crosstor 07:08, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Kamboĝo[redakti fonton]

Proponita de Marcos 22:05, 17. Maj 2009 (UTC)

  • Por: # Por Por: --Crosstor 10:50, 15. Aŭg 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Ziko 15:17, 22. Aŭg 2009 (UTC) Pro la samaj kialoj menciitaj aliloke: ligilumado, aliaj formatproblemoj, lingvaĵo. Sed post prilaboro certe bona artikolo, mi volonte kunhelpas je la polurado.
  • Komentoj:

Svislando[redakti fonton]

Proponita de DidiWeidmann 09:46, 11. Jun 2009 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Longharulo 10:14, 20. Jun 2009 (UTC)
  2. Por Por: Marcos 15:32, 16. Jul 2009 (UTC)
  • Detenas:
  1. Sindetena Sindetena: --Crosstor 07:10, 19. Aŭg 2009 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Ziko 22:08, 20. Aŭg 2009 (UTC) Ankoraŭ multe da troaj ligiloj (jaroj), ligilumitaj titoloj, ofte alineoj aŭ eĉ sekcioj konsistas nur el unu frazo. Sekcio Komunejo: Estu simple parto de la retligiloj. Sed sur bona vojo.
  • Komentoj:

Se la aŭtoro bluigus la ruĝajn ligilojn, la artikolo nepre povus atingi la nivelon de "elstara artikolo". Longharulo 10:14, 20. Jun 2009 (UTC) --Crosstor 07:10, 19. Aŭg 2009 (UTC)Mi tre badaŭras, ke el la bona artikolo mankas erao de la romianoj kaj la sekvaj eraoj ĝis la fondiĝo

Sándor Petőfi[redakti fonton]

Proponita de --Crosstor 09:53, 14. Aŭg 2009 (UTC), ĉar tio estas iom mallonga formo de la elstara hungara teksto. Laŭeble vi ne faru ruĝajn ligilojn, nur se vi faros pri tio artikolon! Tie estas nur bluaj ligiloj.

  • Por:
  1. Por Por: --Dominik 12:08, 14. Aŭg 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Ziko 22:10, 20. Aŭg 2009 (UTC) Similaj kritikpunktoj kiel ĉe la supraj artikoloj.
  • Komentoj:
Krom la hungarlingva ĝi estas unu el la plej ampleksaj artikoloj pri Petőfi en Vikipedio.--Dominik 12:08, 14. Aŭg 2009 (UTC)
  • Ziko kritikis supre foje la ruĝajn, foje la bluajn ligojn. Nu, kio estas la vero ĉe Petőfi? Mi miras, ke Ziko ne ekrigardis, ke la artikolo havas 15000 bitokojn sen ruĝaj ligoj --Crosstor 09:22, 21. Aŭg 2009 (UTC)
Precipe estas ligiloj al jaroj kaj ĝeneralaj vortoj kiel armeo, teatro, eĉ ĉambro kaj marto. Tio ne helpas al leganto, sed tiras atenton al la malĝustaj vortoj. --Ziko 18:02, 21. Aŭg 2009 (UTC)
Ziko tute pravas. Tia ligado-malsano estas tre ĝena, ĉar la ligitaj vortoj ankaŭ elstare koloriĝas (ne gravas ĉu ruĝe ĉu blue) kaj simple distras la leganton. Krome, tiaj ligiloj impresas naive. Tia ligo-manio oftas en Vikipedio kaj iuj eĉ daŭre aldonadas tiajn ligojn.
Ankaŭ la tuta artikolo havas infanecan koloron: emocia noveleto, ne enciklopedia artikolo. Kial ekzemple enestas ĉi tiu alineo: “La naskiĝo (la unua de la patrino) okazis dum noktotagmezo. Laŭ la rememoroj post la naskiĝo iu tuj iris al la najbaro por peti ion kaj dumvoje vidis la preteririntan urbetogardiston. Ties tasko estis ekzemple dum noktomeze ĉirkaŭrigardi.” Tio estas ankaŭ enhave-lingve stranga: kio estas “la unua naskiĝo de la patrino”? Kion signifas “noktotagmezo”? Kian enciklopedian signifon havas tio, ke post la naskiĝo iu iris al najbaro, kaj vidis survoje iun alian. Kaj kial necesas en artikolo pri poeto-heroo skribi ion pri taskoj de noktogardisto? Kion signifas “dum noktomeze”? Kial estas menciinda la tasko “dum noktomeze ĉirkaŭrigardi”. – Entute, la artikolo bezonas seriozan reverkadon aŭ, unuahelpe, drastan koncizigon. --Surfo 11:06, 22. Aŭg 2009 (UTC)
Pardonu ke mi nun ne kontrolas pri la aŭtoroj, sed la Petöfi-artikolo rememorigas min je la Frédéric Chopin-artikolo. Tie mi en prilaboro forigis ligilojn, korektis vortumojn, kaj forigis detalojn kiuj ne estas utilaj por enciklopedia artikolo. Iel tiu prilaboro reprezentas mian kritikon kiun mi havas pri la Petöfi-artikolo. Ne miskomprenu min, mi taksas ĝin taŭga kaj bona por prilaboro, sed en la nuna formo mi trovas ĝin simple ne "leginda". Kore --Ziko 15:14, 22. Aŭg 2009 (UTC)
Mi faris ŝanĝetojn pri la naskiĝo. La kritikanto pravis. Eble tio iĝis pli bona. Mi bedaŭras, ke la artikolo iĝis emocia novelo (spite mian intencon). Tamen ĝi tiel sukcesis. Por anglo, franco tio strangas, por hungaro ne, ja spirito de Petőfi tuŝas ĉiujn hungarojn. Vidu: rememoroj (kie mankas nomoj de brigadoj, kolĥozoj ktp. Noktomezo estas ĝuste 0 h.
Tio estas grave, ĉar ofte aperas naskiĝdato 1922, ankaŭ tio estas ĝusta. La rememoro de tiu persono estas pruvo kaj ĉiu hungaro scias tion, tial mi skribis ĝin. Pri la tasko: tiutempe en tuta Hungario estis tia tasko, la preteriranta homo estas pruvo por nasko dum noktomezo. Tio estas interesa fakto - laŭ mi - por enciklopedio. Cetere tio estas legebla en la hungare, sed pli longe.
Kio ŝajnas "natura" por hungaro ne nepre estas tia por tutterano, kaj ja, en ĉi enciklopedio en Esperanto, ni ne celu nur hungarojn. Por mi, absolute sensignifa estas la parto "Laŭ la rememoroj post la naskiĝo iu tuj iris al la najbaro por peti ion kaj dumvoje vidis la preteririntan urbetogardiston. Ties tasko estis ekzemple dum noktomeze ĉirkaŭrigardi." Ĝi pruvas absolute nenion kaj ĝi falas kiel haro en la supon (eble tiu esprimo strangas por hungaroj sed por francoj, ne !). Fakte tiu "klarigo" estas ĉu troa, ĉu nesufiĉa. --Ssire 22:45, 29. Aŭg 2009 (UTC)
Pri koncizigo: tiu artikolo tute ne estas la plej longa, kial tiu artikolo estu pli mallonga? Petőfi nepre meritas tiun longon. Ĝenerale la artikolo sekvas la hungaran, el kio ne menciiĝis laŭ mi multe da (por nehungaro) superfluaj partoj, sed mi aldonis iom mankajn partojn, ekzemple fiasko dum somero en 1848. Pri bluaj ligoj: por mi ili ne estas ĝenaj. Se io meritas artikolon, tiu meritu ankaŭ ligojn.--Crosstor 08:43, 23. Aŭg 2009 (UTC)
Mi poluris: ekzemple naskiĝo, noktomezo, teatro. Mi forgesis diri, ke la hungara teksto estas markita (eble elstara artikolo).--Crosstor 08:04, 28. Aŭg 2009 (UTC)
La preciza kvanto da vikiaj ligiloj vere estas afero de persona gusto. Mi mem kutime ligas ĉiujn jarojn, kaj ofte faras same rilate al ĝeneralaj vortoj. Al mi plaĉas montri la riĉecon de Vikipedio kiel eble plej ofte. Ziko certe rajtas malŝati tian kutimon, sed ekzistas ankoraŭ neniu preciza, deviga regulo pri tiu problemo (laŭ mia scio), tiel ke kontraŭa voĉdono pro tia nura kialo estas laŭ mi iom ekscesa. Thomas Guibal 14:02, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Thomas, legu pli precize, estas ne nur pro tio. --Ziko 16:48, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Jes, tion mi ja rimarkis. Mi volis nur precizigi, ke la argumento pri "tro da ligiloj" ne nepre estu valida. Thomas Guibal 07:14, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Briego[redakti fonton]

Proponita de Thomas Guibal 10:07, 7. Mar 2010 (UTC)

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: --Bea 15:36, 18. Mar 2010 (UTC)
  2. Por Por: --Dominik 07:51, 5. Jan 2011 (UTC)
  3. Por Por: ----pino 20:52, 11. Jan 2011 (UTC)

Detenas[redakti fonton]

  1. Sindetena Sindetena:

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ĝenerale, kaj pli specife pri la vivo de Briego, la artikolo miksas la objektivajn elementojn kaj la mitajn. Tio donas al la tuto hagiografecan aspekton, ne tre kongruan kun la neŭtraleco postulata. Ekzemple, post la objektiva informo : "Kiam li estis 24-jaraĝa, li fariĝis pastro", tuj sekvas tio dubinda "Dum la ceremonio kolono de fajro malsupreniris sur lian kapon." Kiel kompreni tiun duan frazon ? Ĉu okazis akcidento ? Ĉu oni prezentas kiel realaĵon, ion kiu estas mirakleca dia interveno ? Ja ekzistas averto ke "Estas malfacile distingi la historian veron (el) hagiografoj" sed tio ne malebligas ke estu du apartaj ĉapitroj: unue la objektivaj konataj elementoj pri la vivo de Briego, eĉ se tre magra (ĝuste el tio oni povas kompreni ke li estas pli mita ol reala), kaj due, la mitaj eventoj. --Ssire 08:51, 20. Mar 2010 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Ankaŭ mi kontraŭas pro la samaj klarigitaj kialoj.--kani 18:23, 6. Jul 2010 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: Same mi pro la samaj kialoj. Marcos 14:30, 17. Sep 2010 (UTC)

Komentoj[redakti fonton]

Komento Komento:

Vidu ankaŭ[redakti fonton]