Vikipedio:Roboto/Laboroj/Arkivo/2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablonoj Stelo kaj Informkesto stelo[redakti fonton]

Karaj, mi intencis krei novan ŝablonon por faciligi la skribadon de nomoj de ŝteloj per grekaj literoj (alfa, beta...), sed malkovris, ke la nomo {{stelo}} plusendas al {{informkesto stelo}} (kaj multegaj paĝoj daŭre uzas la malnovan nomon). Mi petus, ke roboto bonvolu korekti ĉiujn aperojn de "{{stelo" al "{{informkesto stelo", por ke la artikoloj kongruu al la nova nomo de la ŝablono, kaj la malnova nomo estu uzebla por io alia. Koran antaŭdankon, WinstonSmith, 19 Feb 2010

File, right, left, thumb = Dosiero, dekstra, maldekstra, eta[redakti fonton]

Karaj, plej ofte (kiel restaĵo el la pasinteco) en niaj artikoloj aperas similaj koderoj: [[File:Esperanto.png|thumb|right|200px|Esperanto]] Tamen, tute bone funkcias ankaŭ la kodero kun esperantaj nomoj: [[Dosiero:Esperanto.png|eta|dekstra|200px|Esperanto]] Mi sugestas, ke la robotoj kiuj jam taskiĝas pri rutina vizitado de ĉiuj paĝoj por korekti gramatikajn erarojn kaj ĝisdatigi intervikiaĵojn (ili ekzistas, ĉu ne?) ankaŭ surprenu tiun taskon, esperantigi la koderojn kiuj priskribas bildojn. Laŭ mia sperto, nur temas pri la kvar vortetoj, kiujn mi listigis en la titolo (File, right, left, thumb). Amike, WinstonSmith, 22 Feb 2010

Eble oni antaŭe ŝanĝu la koder-nomojn en la helpopaĝoj. --AVRS 16:33, 14. Mar 2010 (UTC)
Jes, mi mem faru, se neniu kontraŭos tion ĉi tie nek en la ĝenerala diskutejo. --WinstonSmith 17:35, 14. Mar 2010 (UTC)
Eble la robotoj ne tuŝu la koderojn se ili ne bezonas redakti la paĝon kun iu pli grava celo. --AVRS 16:33, 14. Mar 2010 (UTC)
Kio pri la kodero "frame"? Ĉu ĝi ne estas esperantigita? --AVRS 16:33, 14. Mar 2010 (UTC)
Ĉu en la senco "right" ne pli taŭgus "dekstre" ol "dekstra"? --AVRS 16:33, 14. Mar 2010 (UTC)
Mi ne scias, kiu esperantigis la vortetojn kaj kiel eblas ŝanĝi tiun esperantigon. Se estu "dekstre", tiam ankaŭ estu "ete" kaj "maldekstre". Tamen, nuntempe nur funkcias la de mi menciitaj "dekstra", "eta" kaj "maldekstra" (kaj ankaŭ "centra", kompreninde, kiun mi forgesis). Verdire mi ne havas fortan preferon inter la a-formo kaj la e-formo, ĉi-kaze. Amike, --WinstonSmith 17:35, 14. Mar 2010 (UTC)
La bildo eble estas montrata ete, sed la montrata bildeto tiam estas eta. Desktre estas ĝi montrata, sed dekstra estas la pozicio kie ĝi estas montrata. Ne temas pri la sama afero ĉe "-a". --AVRS 18:21, 14. Mar 2010 (UTC)

Rumanaj diakritaj literoj[redakti fonton]

Mi komencis ŝanĝi la literojn ş kaj ţ al ș / ț. same kiel faris la rumana kaj germana vikipedioj (vidu la diskuton). Sed la grandaj kategorioj, ekzemple pri la distriktoj (kategorio:distrikto Timiş kun 333 aŭ kategorio:distrikto Mureş kun 394 artikoloj), estas granda problemo: Mana prilaborado de ĉiuj artikoloj en unu kategorio daŭrus longe, kaj intertempe ekzistus du paralelaj kategorioj.

Ĉu eblas fari tiajn ŝanĝojn per robotoj? Laŭ la ĉi-supra sekcio #Reenkategoriigo ŝajnas al mi, ke jes. Necesus ŝanĝi jenajn kategoriojn (nur la grandajn, la aliajn eblas ŝanĝi mane):

  • Distrikto Bistriţa-Năsăud --> Distrikto Bistrița-Năsăud
  • Distrikto Braşov --> Distrikto Brașov
  • Distrikto Caraş-Severin --> Distrikto Caraș-Severin
  • Distrikto Maramureş --> Distrikto Maramureș
  • Distrikto Mureş --> Distrikto Mureș
  • Distrikto Timiş --> Distrikto Timiș
  • Târgu Mureş --> Târgu Mureș
  • Timişoara --> Timișoara

-- Aisano 19:30, 24. Okt 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 08:01, 27. Dec 2010 (UTC)
Dankon! -- Aisano 17:27, 27. Dec 2010 (UTC)