Vikipedio:Roboto/Laboroj/Arkivo/2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malsamaj titoloj de sekcioj[redakti fonton]

En multaj artikoloj, la sekcio "Eksteraj ligiloj" aperas kun malsama titolo: ekz. "Eksteraj Ligiloj" (majuskle), "Eksteraj ligoj", "Ekstera ligilo" (singulare), "Ekstera ligo",... ĉu laŭ vi indus, ke korektado de tiaj formoj al la unueca "Eksteraj ligiloj" iĝu parto de la taskoj prizorgitaj de robotoj? Amike, --WinstonSmith 18:25, 12. Mar 2010 (UTC)

Certe. Tio jam iĝis tute kutima ĉe aliaj vikipedioj, kiel la angla. Unueca stilo tre gravas, por ke legantoj facile orientiĝu kaj sciu ke ili ion trovas ĉiam en la sama loko - kaj sub sama nomo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:36, 31. Mar 2010 (UTC)
Ankaŭ la sekcioj pri notoj kaj pri kunrilataj artikoloj estas aldonitaj per malsamaj nomoj. Mi jam listigis tiojn ĉi tie. Se ni elektas la korektan nomon de la sekcio ni povas ŝanĝi ilin per roboto. --→ Airon 11:34, 26. Apr 2010 (UTC)
La oficiale rekomendita titolo estas == Notoj ==. --WinstonSmith 13:33, 26. Apr 2010 (UTC)
✔ Farite Mi daŭre prizorgas la aferon. Mia baza stokejo estas Uzanto:KuBOT/Lastaj_sekcioj kaj mi akceptas konsilojn en mia diskuto. --KuboF (diskuto) 22:52, 13 Nov. 2012 (UTC)

One side Interwikis[redakti fonton]

Hi,at first excuse me that i wrote in english! I couldn't find related page for sending this message
I made some statics in fa.wiki that shows in your wiki you have many conflicts in interwikis this and most of them need to Merge or their interwiki has some problems (bots or users) and most of them have to correct with users in interwiki correction wikiprojects
I developed some codes but I don't know how and where can I put these daily data.If you have a user can localize and run these codes it is much better for me :) else please tell me in fa:user:reza1615 I will run it (after asking bot flag).Reza1615 15:36, 10 Jan. 2012 (UTC)

Eksmodaj citŝablonoj[redakti fonton]

Sal. Ĉu eblus amase anstataŭigi eksmodajn citŝablonojn per iliaj novaj versioj? Ekz. Ŝablono:Cite web jam havas preparitan anstataŭig-regularon. Poste oni povus finfine tiujn ŝablonojn forigi (kiel jam okazis malgraŭ ke ili estis uzataj...). --CubeF (diskuto) 10:17, 27 Maj. 2012 (UTC)

Mi jam prilaboras la aferon. --KuboF (diskuto) 19:19, 9 Okt. 2012 (UTC)

Markado de liberaj bildoj[redakti fonton]

  • En eo:wiki estas multegaj liberaj bildoj, tiaj bildoj prefere estu en Komunejo. Ĉu povus iu roboto amase marki tiujn liber-licencajn bildojn per la ŝablono kiel Ŝablono:Dosiero transigebla sur Komunejon? Aliuloj poste povus pli simple tiujn bildojn ŝovi al Komunejo. --CubeF (diskuto) 16:13, 4 Jun. 2012 (UTC)