Vikipedio:Tago de Brion Vibber

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tago de Brion Vibber estas la 1-a de junio, omaĝante la grandan laboregon de Brion Vibber, la ĉefprogramisto de Wikimedia. Ĝi estas grava tago por Vikipedio. La unua Tago de Brion Vibber estis celebrita en 2004. Tago de Brion Vibber estis proklamita de Jimbo Wales en la jena retpoŝta mesaĝo:

Saluton!

I hereby decree, in my usual authoritarian and bossy manner, that today (June 1st) shall forever be known as Brion Vibber day. Wikipedians of the distant future will marvel at his incredible dedication and hard work, without which the project should have collapsed a long time ago. Tonight at dinner, every Wikipedian should say a toast to Brion and his many inventions.

On Brion Vibber day, Wikipedians everywhere greet each other in Esperanto.

Dankon, Brion.

Bondezirojn,
--Jimbo
Saluton!

Mi ĉi-pere proklamas, en mia kutima aŭtoritata kaj estreca maniero, ke hodiaŭ (la 1-a de junio) estos ĉiame konata kiel la Tago de Brion Vibber. Vikipediistoj de la fora estonteco miros je liaj nekredebla dediĉo kaj laborego, sen kiuj la projekto estus disfalinta antaŭlonge. Ĉi-nokte dum vespermanĝo, ĉiu Vikipediisto diru toston pri Brion kaj liaj multaj inventaĵoj.

Dum la Tago de Brion Vibber, Vikipediistoj ĉie salutas unu la alian en Esperanto.

Dankon, Brion.

Bondezirojn,
--Jimbo

Vidu ankaŭ[redakti fonton]