Vikipedio:Uzantnomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzantnomo plenumas eblon de salutnomo kaj ebligas saluto je Vikipedio. Per nomo tiu estas subskribataj redaktoj de uzanto; estas ankaŭ uzata al identigo de kreanto kaze de eldonaĵoj eksteraj (ekz. citaĵoj). En ĉiutaga komunikado vikipediistoj alparolas inter si per salutnomoj.

Postuloj[redakti fonton]

La nomo povas enhavi spacetojn kaj diakritajn signojn. Ĝi devas esti rekonebla, do ĝia unua litero ĉiam estu majuskla. Nomo ne povas esti:

  • tro longa
  • tro malfacila al skribo
  • nekonforma rajte (ekz. rasisma)
  • provoka nek vulgara
  • tro simila al IP-nombro
  • adreso de retpaĝo
  • reklamo, nomo de entrepreno, institucio aŭ varmarko.

Uzantoj de fremdlingvaj projektoj de Vikimedio povas uzi salutnomojn en alfabetoj uzataj en tiuj projektoj. Ili devas tamen enspaci je sia paĝo de uzanto latinan transskribon de sia nomo. Nekonceditaj estas nomoj uzantaj kombinaĵojn de signoj el diversaj alfabetoj (kondiĉe ke ne temas pri universalaj kontoj).

Nomoj neobeantaj regulojn[redakti fonton]

Nomoj neplenumantaj la suprajn kondiĉojn povas esti blokataj.

Ŝanĝo de nomo de konto[redakti fonton]

Eblon de ŝanĝo de salutnomo havas stevardoj kaj mallokaj ŝanĝantoj de nomoj. La ŝanĝo estas nur plenumata je klara peto de koncerna uzanto. Pro teknikaj kialoj la ŝanĝo ne estas ebla, se la uzanto havas sur sia konto pli ol 200 000 redaktojn.

Peto je ŝanĝo de nomo de konto oni devas meti en Special:GlobalRenameRequestmeta:SRUC.