Vikipedio:Uzantopaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio ofertas uzantopaĝojn por plibonigi la komunikadon inter uzantoj en Vikipedio. Se via uzantonomo estus Ekzemplo:

La specialaj paĝoj Specialaĵo:Mia paĝo kaj Specialaĵo:Mia diskutpaĝo gvidas ĉiun uzanton al propra uzantopaĝo kaj uzantodiskutopaĝo. Aliaj ne povas trovi vian uzantopaĝon uzante Specialaĵo:Mia paĝo, ili nur povas viziti vin ĉe, ekzemple, Uzanto:Ekzemplo.

En sia uzantopaĝo povas uzanto skribi ion pri si mem, ekz. sian devenon, lingvo-regadon, interesojn kaj hobioj, temojn pri kiuj volas labori ktp. Ĝenerale Vikipedio estas enciklopedio do ankaŭ aferoj en uzantospaco prefere rilatu precipe al kreado de enciklopedio.

Estas malkonsilinde uzi artikolon pri si por krei sian uzanto-paĝon per transinkluzivo (ŝabloneca uzado de {{:Nomo Familinomo}}). Tio transinkluzivus ankaŭ uzitajn ŝablonojn kaj kategoriojn, kio en uzanto-paĝo plejprobable kaŭzus problemojn. Same, modifo de artikolo, tiel ke uzitaj ŝablonoj kaj kategorioj ne estu transinkluzivitaj (ekz. per ĉirkaŭpakigo per ŝabloneca #if) estas malkonsilenda kaj ĉiu redaktanto povas tion forigi de artikolo.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]