Vikipedio:VarmaKato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzempla uzo de VarmaKato

VarmaKato (angle HotCat; MediaWiki:Gadget-HotCat.js) estas ilo kiu ebligas rapide kaj facile aldoni kaj forigi kategoriojn al paĝoj, kaj ankaŭ ŝanĝi la kategoriojn. Ĝi estas aldonebla per la interfaco (preferoj) de la uzanto je sekcio Aldonaĵoj.

Aldone estas ŝablonoj {{neenkategoriigita}} kaj {{Nekat}} kiuj utilas por atentigi ke paĝo ne jam estas enkategoriigita. La aldonaĵo VarmaKato aŭtomate forigas tiujn ŝablonojn kiam ĝi trovas ilin.

Kiel uzi[redakti fonton]

Kiam oni alvenas en paĝo, VarmaKato serĉas la kategori-menuon. Se estas kategorioj, ĝi aldonas ligilojn por ŝanĝi, forigi kaj aldoni kategoriojn:

La ligiloj estas.

  • "(-)": Kiam alklakita, la kategorio estas forigita.
  • "(±)": Kiam alklakita, tekstujo por ŝanĝi la kategorion malfermiĝas.
  • "(↓)" Kiam alklakita, malfermiĝas enig-kampo kaj montriĝas la listo de disponeblaj subkategorioj
  • "(↑)" Kiam alklakita, malfermiĝas enig-kampo kaj montriĝas la listo de disponeblaj superkategorioj
  • "(+)" fine de la kategori-listo: Kiam alklakita, tekstujo por aldoni kategorion malfermiĝas.
  • "(++)": Kiam alklakita, ĝi permesas modifi la tutan kategori-liston laŭvole.

Por ekscii plu, vidu Commons:Help:Gadget-HotCat.

Kategori-menuo videbla kun VarmaKato

Alĝustigoj[redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti fonton]