Vikipedio:Vikipedio en UK

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De maldekstre: Yves Nevelsteen, Beatrice Allée kaj Ziko van Dijk, georganizantoj de la vikipediaj aranĝoj dum UK 2008

Vikipediistoj aktivas ankaŭ en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Kiel ekzemplo ĉi tie skiziĝu la porvikipediaj aktivaĵoj en la UK de la jaro 2008:

La UK 2008 okazis en Roterdamo, Nederlando.

Publika agado[redakti fonton]

Vikipedio-informilo 2008

La proks. 1800 kongresanoj ricevis per la kongresdokumentoj informilon pri Vikipedio. Ĝi estis financita de UEA, EEU kaj E@I.

Vikipediistoj[redakti fonton]

Al la kongreso venis proksimume deko el la iom regulaj kontribuantoj de la Vikipedio en Esperanto, inter alie la vikipediistoj Ziko van Dijk, Yves Nevelsteen, Marcos Kramer kaj Beatrice Allée (Bea).

Programeroj[redakti fonton]

Dum la UK 2008 en Roterdamo okazis tri programeroj kun rilato al Vikipedio.

Kleriga lundo[redakti fonton]

Ziko van Dijk en la Esperantologia Konferenco

10h45 – 12h15, salono Wensing: sesio por

  • renkonti aliajn vikipediistojn, grupfoto (postnoto: ne okazis)
  • helpi al novuloj
  • prelego de Yves Nevelsteen

Raporto (el Kongresa Kuriero, mardo): "Salono Wensing kun siaj 50 sidlokoj plenegis, kaj tamen ĉ. 30 pliaj interesitoj devis resti ekstere, kiam la vikipediistoj vokis al kunsido. Ziko van Dijk prezentis la novan Vikipedio-informilon, kiun ĉiu kongresano havis en la kongressako, kaj Yves Nevelsteen prelegis pri Vikipedio ĝenerale, kun multe da praktikaj ekzemploj. Pavla Dvoraková anoncis KAEST-seminarion kun Vikipedio-sesio, kaj helpis ankaŭ Beatrice Allée. Pro la grandega interesiĝo, vendrede okazos plia kunveno pri Vikipedio."

Esperantologia konferenco[redakti fonton]

Ĵaŭde (10h30-14h30). Interalie kun Ziko van Dijk: "Esperanto kaj malfortaj lingvoj en Vikipedio". La kontribuon ĉeestis ĉ. 70 homoj. Mana enketo montris ke preskaŭ ĉiuj havas retligon, preskaŭ ĉiuj jam legis ion el Vikipedio, eble tri kvaronoj faris jam minimume unu redakton kaj eble deko estas registritaj vikipediistoj.

"Vikipedio denove"[redakti fonton]

Pavla Dvořáková invitas al KAEST, kiu havos vikipedian sesion

Vendrede 16.30h ĝis 18h, en salono "Lapenna". Venis proks. 70 vikipediistoj kaj interesiĝantoj. Programeroj:

Gazetara reago[redakti fonton]

Noto[redakti fonton]

La 23-an de julio 2008, dumkongrese, estis kreita kataluna vikipedia artikolo pri la temo "Universala Kongreso de Esperanto", evidente de neesperantisto.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]