Vikipedio – praktika manlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio – praktika manlibro
Vikipedio – praktika manlibro
Vikipedio – praktika manlibro
Aŭtoro Yves Nevelsteen
Eldonjaro 2006
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 40
ISBN 9788096953332
vdr

Vikipedio – praktika manlibro estas praktika manlibro por ĉiu, kiu interesiĝas pri la reta, libera enciklopedio Vikipedio. Ĝin verkis Yves Nevelsteen.

Unua eldono

La unua eldono de la manlibro estas presita en decembro 2006 je 250 ekzempleroj dank' al subvencio de TEJO "Freŝa vento", kiun por tiu ĉi projekto ricevis Flandra Esperantista Junulara Asocio kaj Pola Esperanto-Junularo. La enkondukaj broŝuroj estas disdonitaj dum novjaraj renkontiĝoj kaj senpage transdonitaj al diversaj landaj asocioj de TEJO.

Dua eldono

La dua eldono de la manlibro estas presita en marto 2007 je 1000 ekzempleroj. La libreto estas 40 paĝa, A6-formata, plenkolora, kun lakita 135g papero. Ĝin eldonis Espero.

Enhavo

  • Enkonduko
    • Kio estas Vikipedio?
    • Historio de Vikipedio
    • Grava multlingva projekto
    • Respondoj al kritikoj
  • Kial kunlabori pri Vikipedio?
    • Ĝenerale
      • Filozofio de Vikipedio
      • Vikipedio kiel konservejo de artikoloj kaj fotoj
    • Verki pri via regiono kaj kulturo
    • Verki pri via fako
    • Estas amuze!
  • Kial Vikipedio en Esperanto?
    • Ekzerci Esperanton
    • Montri al la mondo ke eblas ĉion esprimi per Esperanto
      • Normigo de la lingvo
      • Vikipedio kiel informilo pri Esperanto en nacilingvaj versioj
  • Kiel redakti paĝon - bazaj reguloj
    • Enciklopedia
    • Neŭtrala vidpunkto
    • Libera, laŭ GFDL
    • Respekta
  • Kiel redakti paĝon - praktike kunlabori
    • Elstaraj artikoloj
    • La unuaj provoj
    • Specialaj signoj
    • La provejo
    • Se al vi plaĉas la redaktado...
      • Kiel krei konton?
      • Verki novan artikolon…
      • Konsiloj por redaktantoj
      • Uzi kodojn
    • Redaktokonflikto
    • Tabelo kun ekzemplaj kodoj
    • Bildoj
      • Alŝuti
      • Uzi bildon en artikolo
    • Kopirajto
      • Kopiado el la Vikipedio
      • Kopiado al la Vikipedio
    • Kategorioj
      • Kiel aldoni kategorion
      • Ordigaj ŝlosiloj
    • Ŝablonoj
    • Ceteraj sciindaĵoj
      • Intervikio
      • Ŝanĝi la titolon de artikolo
      • Redirekti artikolon
      • Atentigi pri artikolo
      • Reiri al antaŭa versio de la artikolo
    • Lastaj ŝanĝoj
  • La vikipedia komunumo
    • Administrantoj
    • Regularo
      • Ekzemploj
    • Komuniki kun vikipediistoj
      • Sinprezenta paĝo
      • Saluti novan kunlaboranton
      • Sendi retmesaĝon al vikipediisto
      • Diskuti pri artikolo
      • Voĉdoni
    • Statistikoj
      • Vikipedio mem
      • Specifa uzanto
    • Serĉiloj por Mozilo
  • Vikio: pli ol Vikipedio

Eksteraj ligiloj

Teksto de la unua eldono de la Manlibro pri Vikipedio troviĝas en la projekto Vikilibroj.

Estas ankaŭ manlibro por Esperanta Vikipedio en la japana.