Viktor Dániel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DÁNIEL Viktor (da:niel) estis hungara, poste rumania hungara instruisto naskiĝinta en Braŝovo la 26-an de aŭgusto 1884 kaj mortinta en Koloĵvaro la 13-an de decembro 1984.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Viktor Dániel studis en Braŝovo, en reformita kolegio de Koloĵvaro kaj havigis diplomon de instruisto pri hungara kaj germana lingvoj en la Universitato de Koloĵvaro. Li ekinstruis en Kolegio Székely Mikó en Sepsiszentgyörgy en 1907. Poste li vivis por jaroj en Vieno, Berlino, Parizo. Reveninte, li denove instruis en mezlernejo kaj publikis en la gazetoj Remény, Székely Nép, Pásztortűz kaj en la pedagogia revuo Országos Középiskolai Tanáregyesület Közlönye.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon