Viktor Karády

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viktor Karády [karAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karády Viktor, france Victor Karady estas hungara-franca sociologo, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1993).

Viktor Karády [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktor Karády frekventis universitaton en Budapeŝto en 1955, sed en la sekva jaro li forlasis la landon. Poste li plulernis en Vieno kaj Parizo. Li laboris ekde 1965 ĝis sia emeritiĝo en Parizo en Centre national de la recherche scientifique. Li ankaŭ instruis sociologion en Sorbonne, baldaŭe ankaŭ en Oxford, fine eĉ en Budapeŝto. Inter 1971-1985 li partoprenis en redaktado de Revue française de sociologie. Li emeritiĝis en 2003. Li okupiĝis precipe pri la franca edukado kaj pri la judoj en Hungarlando. Li ricevis hungaran premion en 2002.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Titres, diplômes et carrières scientifiques universitaires dans la France du 19e siècle, (1977)
  • Szociológiai kísérlet a magyar zsidóság 1945 és 1956 közötti helyzetének elemzésére, (1984)
  • Bildungswesen und Sozialstruktur in Mitteleuropa im 19. und 20. Jahrhundert, (1990)
  • Zsidóság Európában a modern korban (Judoj en Eŭropo en la moderna erao), (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]