Viktor Massányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Massányi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1967 (1967-12-08)
en Uĵhorodo
Morto 22-an de januaro 2016 (2016-01-22) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Alma mater Uzhhorod State Music School named after Desidery Zador • Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Viktor Massányi [maŝAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Massányi Viktor estis hungara operkantisto (baritono).

Viktor Massányi[1] naskiĝis la 8-an de decembro 1967 en Uĵhorodo (Sovetunio, Ukrainio), li mortis la 22-an de januaro 2016 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktor Massányi apartenis al la hungara minoritato en Sovetunio. Li maturiĝis en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1986, poste li akiris diplomon en konservatorio en Debrecen apartenanta al la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 1995. Lia ĉefinstruisto estis Éva Mohos Nagy. Pli frue en 1993 li debutis en Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1994–1997 li estis membro de Nacia Teatro (Pécs), inter 1997-2000 de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste de Popola Operejo de Vieno. Ekde 2003 li estis liberprofesiulo. Li turneis tutmonde kaj li kantis ankaŭ oratoriojn.

Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]