Viktoria (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝino Viktorino en 1887
Reĝino Viktoria sur poŝtmarko de la Niĝerborda Protektorato de 1894.
Politika karikaturo de 1876 montranta Benjamin Disraeli kronantan la reĝinon Viktoria kiel Imperiestrino de Hindio.

Viktoria (laŭ PIV2, Viktorino; angle Alexandrina Victoria; naskita je la 24-a de majo 1819, mortinta je la 22-a de januaro 1901) estis brita reĝino, kiu regis de la 20-a de junio 1837 ĝis sia morto. Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj ĝis nuntempe.

Tiom longe ŝi regis, ke en Britujo oni laŭ ŝi nomis historian periodon Viktoriana Epoko. Dum ŝia regado okazis la momento de plej ekspansio de la Brita imperio. Krom monarko de la Unuiginta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, ŝi krome portis la titolon de "Imperiestrino de Hindio" (kiu inkludis la nunajn teritoriojn de Barato, Bangladeŝo, Pakistano, ktp.).

Dum tiu epoko kulminis la industria revolucio, kiu portis gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn al la lando.

Viktoria estis la lasta reĝo el la dinastio de Hanovro; ŝia posteulo apartenis al la dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ŝi testamentis, ke ŝi restu la sola brita reĝino kun la nomo Viktoria, kiu ĝis nun estis respektata. Pro multe da nepoj, ankaŭ reĝoj, ŝia epiteto estas: "Avino de Eŭropo".

Ŝia portreto aperis sur la unua poŝtmarko de la mondo.

Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj ĝis nun; la nuna reĝino, Elizabeto la 2-a, ekregis en 1952 kaj do ankoraŭ klare malsuperas ŝin. Ŝia kolego Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio regis proksimume samtempe, de 1848 ĝis 1916.

Antaŭe:Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj IrlandoPoste:
Vilhelmo la 4-a1837-1901Eduardo la 7-a
Antaŭe:Imperiestrino de HindioPoste:
-1876-1901Eduardo la 7-a