Viktorin Hallmayr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktorin Hallmayr
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1831 (1831-09-05)
Morto 9-an de majo 1872 (1872-05-09) (40-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Viktorin Hallmayr (ankaŭ Hallmayer; naskiĝinta la 5-an de septembro 1831 en Anthering, mortinta la 9-an de majo 1872 en Klagenfurt) estis aŭstra soldatkapelestro kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la katedralkantoknaba instituto en Salcburgo li studis hobojo-ludadon ĉe Franz Jelinek ĉe Katedralmuziksocieto kaj la salcburga konservatorio Mozarteum. Ekde 1849 li deĵoris kiel kapelestro ĉe la militpolicista bataliono nr. 21 kaj eniris en 1857 samfunkcie la infanterian regimenton nr. 47. Tie li aktivis ĝismorte i.a. en Milano, Udine, Conegliano, Thiene, Maribor, Graz, Triesto, Zadar kaj Klagenfurt.

Aparta renomo de la komponisto ŝuldiĝas al lia kompono de la unua oficiala himno papa (respektive de la Papa Ŝtato), Marcia Trionfale kiu premieris verŝajne en junio 1857 en Bolonjo kaj samtage en Romo. En septembro samjare ok orĥestroj ludis la melodion sur la Signoria-placo en Florenco okaze de la vizito de lia papa moŝto Pio la 9-a.

En oktobro 1949 anstataŭis ĝin la ĝis hodiaŭ valida himno de Charles Gounod.

Aliaj verkoj de Hallmayr jenas:

  • Fantasie concertante por flugilkorno kaj blovmuzikorĥestro
  • Uverturoj por harmonia muziko
  • Valsoj (i.a.: Ricordanze di Vicenza, Rose d'Inverno)
  • Funebraj marŝoj (i.a. por sepultado de Johann Josef Wenzel Graf Radetzky von Radetz; Santa-Lucia-Trauer-Marsch)
  • Marŝoj (i.a.: Marsch des 21. Jägerbataillons, Graf Kinsky-Marsch, Cara memoria Trieste, Trevisianer Marsch, Soldatenlieder-Marsch, Un saluto a Vicenza, Ricordo di Trieste).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio ĉe Österreichisches Biographisches Lexikon ab 1815
  • Salzburger Volksblatt, 18. 6. 1872
  • F. Rathner: Die bewaffnete Macht Österreich-Ungarns 1618–1918 in ihren Märschen, 1983, 2, p. 116, 4, p. 11
  • Dokumentoj de la paroĥujo Klagenfurt-Dom, Karintio