Viktorin Kornel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viktorin KORNEL)
Viktorin Kornel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1460 (1460-01-01)
en Chrudim
Morto 21-an de septembro 1520 (1520-09-21) (60-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo pesto
Lingvoj ĉeĥalatina
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo pedagogotradukistoverkistoadvokatojuristo • universitata instruisto
vdr

Viktorin KORNEL ze Všehrd (naskiĝis en 1460 en Chrudim - mortis la 21-an de septembro 1520 en Praha) estis ĉeĥa humanisma verkisto kaj tradukisto de juraj verkoj.

Li studis juron en Universitato de Karolo, fariĝis ĝia profesoro (1483), sed en 1487 li foriris al la landa tribunalo kiel protokolisto de landa matriko. Kvankam li atingis eĉ nobelan titolon, li restis fidela ano de la burĝa klaso kaj utrakvisto. Per siaj verkoj kaj tradukoj li volis fortigi la ĉeĥan lingvon. Li apartenas al la fondintoj de la ĉeĥlingva jura literaturo kaj al la unuaj teoriistoj de tradukado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Přípis knězi Jírovi (Letero al pastro Georgo, 1495)
  • O práviech, o súdiech i o dskách země české knihy devatery (Pri leĝoj, juĝoj kaj matrikoj de la bohema lando naŭ libroj, 1499)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Jan Zlatoústý: Knihy o napravení padlého (Johano Krizostomo: Libroj pri rebonigo de falinto, 1501)

Opinioj pri tradukado[redakti | redakti fonton]

(El la letero al pastro Georgo kiel antaŭparolo de traduko el Krizostomo)

Kiuj tradukas el unu lingvo en alian, foje ili klarigas vorton al vorto, aliaj penson al penso. Mi sekvis ambaŭ manierojn, tamen pli multe mi preferis klarigadon de penso al penso. Ĉar neniu estas devigita traduki vorton post vorto kaj kiu klarigas prudente la saman saĝon per alia lingvo, bone plenumis sian taskon.