Viktorina epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La brita reĝino Viktorino dum sia 50-jara tronjubileo

Oni konas sub la nomo Viktorina epoko[1]Viktorina erao la longan tempon de regado de la brita reĝino Viktoria (aŭ Viktorino laŭ PIV) inter la jaroj 1837 ĝis 1901. Post tio venis la nomita Eduarda epoko.

Dum tiu epoko floris la ekonomio de Britio. Tion precipe kaŭzis la fakto, ke la industria revolucio jam ankaŭ atingis la ekonomiajn branĉojn de minado kaj konstruado de maŝinoj, kaj sekve dum multaj jardekoj Britio teknologie estis pliprogresinta ol la aliaj landoj de Eŭropo. Krome, la disvastiĝo de la fervoja reto havis grandajn infrastrukturajn konsekvencojn. Disciplinoplena meza socia tavolo aparte profitis de la kreskanta bonstato, kaj religie kaj morale.

Kvankam laŭ la nomo de la epoko oni povus supozi alie, la brita reĝino Viktorino mem apenaŭ havis politikan influon (malsame ol Elizabeto la 1-a dum la Elizabeta epoko). La interna politiko de Britio dum la epoko sukcesis eviti revoluciajn sociajn ŝanĝojn, kiuj aparte meze de la jarcento – kerne dum la jaroj 1848 kaj 1849 – skuis preskaŭ ĉiujn aliajn ŝtatojn de Eŭropo.

Pro ŝanĝoj de la balota leĝaro kaj de la administra strukturo, granda parto de la loĝantaro ekpartoprenis en la politika vivo de la lando. Tamen en aliaj sociaj temoj, sano kaj eduko aparte, reformoj nur tre malrapide progresis. Inter la jaroj 1845 kaj 1848 la loĝantaro de Irlando suferis grandan malsatokrizon.

Dum la 1870-aj jaroj komenciĝis la imperiisma epoko, en kiu Britio estis en forta politika konkurenco kun aliaj koloniismaj potencoj de Eŭropo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Erevono, satira romano de Samuel Butler pri la socio de la Viktoriana epoko, kiu post sia publikigo ankaŭ furoris en Esperanto.
  • La romano Oliver Twist donas la plej bonan bildon pri infanlaborado dum la Viktorina epoko. En ĝi, Charles Dickens priskribas la bedaŭrindan vivstaton de marĝenuloj kaj friponoj. Infanlaborado (ĉefe en minoj kaj teksaj fabrikoj) kaj prostituado estis ege oftaj, malgraŭ la puritana sinteno de la socio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]