Viktorioparko (Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kuŝherbejo kun la nacia monumento fone.

La Viktorioparko (germane: Viktoriapark) estas 12,8 hektarojn granda publika parko en Kreuzberg (Berlino). Troviĝas en ĝi promenvojetoj, kuŝherbejoj, ludejo, sportejo, gastejoj kaj, en aparta sekcio, bestoĝardeneto. La ripozumzono estas ĝardena monumento kaj faritis de 1888-94 fare de la pejzaĝarkitekto Hermann Mächtig; etendigis la tuton de 1914-16 Albert Brodersen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sterniĝas la Viktorioparko laŭlonge la deklivojn de la Kreuzberg-monteto, kiu estas la plej alta en la tuta urbo (66 m de alteco). Jam meze de la 16-a jarcento oni faris vitkultivadon sur la menciita monteto.

Memore al la Kontraŭnapoleonaj militoj (1813-15) starigitis en la 1821-a jaro sur ties pinto nacia monumento planita de Karl Friedrich Schinkel en formo de katedrala spajro. La alta kruco supre donis la nomon al la monteto kaj poste ankaŭ al la urbokvartalo. De tie oni povas ĝui ravigan belvidon al la urbo. De 1888-94 la ĝis tiam kalva monteto ŝanĝiĝis en parkon kun montosimila karaktero fare de la urba ĝardendirektoro Hermann Mächtig.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Karakterizaj estas pro la kruteco tre densmaŝa voja retaro, la roka Lupofaŭko kun fontoj kaj etaj akvofaloj kiel ankaŭ la granda akvofalo kiu alvalen fluas kun 24 m de profundeco en la direkto de Großbeeren-strato. Inter 1913-16 iĝis sentebla pligrandiĝo uesten. Tie ĉi aranĝis Albert Brodersen sur nur iomete montoza zono pejzaĝparkon kun abundaj herbejoj. Poste aldonitis ludejego kaj ĉirkaŭbaraĵeto por bestoj je la granda ŝato de infanoj. Nuntempe en la parko oni rajtas ankaŭ ludi boŭlon. La gastejo "Golgotha" kun granda bierĝardeno situanta ĉe la Duden-strato estas precipe dumsomere tre ŝatata renkontiĝloko.

Esperantooficejo apuda[redakti | redakti fonton]

Tre proksime de la parko troviĝas ekde februaro 2015 la ĉefa oficejo de la Germana Esperanto-Asocio, nome en Katzbachstraße nr 25.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Folkwin Wendland: Berlins Gärten und Parke von der Gründung der Stadt bis zum ausgehenden neunzehnten Jahrhundert (Das klassische Berlin). Propyläen: Berlin 1979; p. 197–200; ISBN 3-549-06645-7.
  • Clemens Alexander Wimmer: Parks und Gärten in Berlin und Potsdam. ed. Senator für Stadtentwicklung und Umweltschutz, Abt. III – Gartendenkmalpflege; Nicolaische Verlagsbuchhandlung: 3. Aufl. Berlin 1989; ISBN 3-87584-267-7; p. 42–44.
  • Rike Fischer: Auf dem Gipfel von Berlin – Ein Spaziergang durch den Viktoriapark in Kreuzberg. September 2007, 112 Seiten, ISBN 978-3-935810-07-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]