Viktoro Emanuelo la 3-a (Italio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoro Emanuelo la 3-a
Reĝo de Italio
Persona informo
Vittorio Emanuele Ferdinando Maria Gennaro di Savoia
Naskiĝo 11-an de novembro 1869 (1869-11-11)
en Napolo
Morto 28-an de decembro 1947 (1947-12-28) (78-jaraĝa)
en Aleksandrio
Tombo Basilica Shrine of Our Lady of Mondovi vd
Religio senreligieco vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Nunziatella military academy vd
Subskribo Viktoro Emanuelo la 3-a (Italio)
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Umberto la 1-a vd
Patrino Margareto de Savojo vd
Edz(in)o Elena of Montenegro vd
Infanoj Princess Iolanda, Countess of Bergolo • Princess Mafalda of Savoy • Umberto la 2-a • Giovanna of Savoy • Princess Maria Francesca of Savoy vd
Profesio
Okupo suvereno • numismato • politikistomonarko vd
Duko de Savojo
Dum 1900-1947
Antaŭulo Umberto la 1-a
Sekvanto Umberto la 2-a
Reĝo de Italio
Dum 1900-1947
Antaŭulo Umberto la 1-a, lia patro
Sekvanto Umberto la 2-a, lua filo
Imperiestro de Etiopio
Dum 1936-1941
Antaŭulo Haile Selassie
Sekvanto Haile Selassie
Reĝo de la Albanoj
Dum 1939-1943
Antaŭulo Zog la 1-a
Sekvanto Zog la 1-a (formale)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktoro Emanuelo la 3-a (naskiĝis la 11-an de novembro 1869 en Napolo, mortis la 28-an de decembro 1947 en Aleksandrio en Egiptio) estis reĝo de Italio de 1900 ĝis la 9-a de majo 1946. Lia kompleta nomo en la itala lingvo estas Vittorio Emanuele III Ferdinando Maria Gennaro.

Li edziĝis en Romo je la 24-a de oktobro 1896 kun Heleno de Montenegro (1873-1952), kaj ili havis kvin gefilojn:

Li reĝiĝis la 29-an de julio 1900, kiam lia patro estis murdita. Li aktivigis la koloniigajn planojn de Italio kaj konkeris Libion. En la Unua mondmilito li nuligis la Triopan Aliancon kun Germanio kaj Aŭstrio-Hungario por akiri la aŭstriajn teritoriojn Triesto, Istrio, Trento kaj Bolzano.

Post la Marŝo al Romo de la faŝistoj en 1922 li petis de Benito Mussolini, ke li kreu registaron.

Post 1930 Italio pligrandigis sian koloniaron kaj konkeris Etiopion, kies efemera imperiestro li fariĝis de 1936 ĝis 1943.

Je la 10-a de junio 1940 Italio ekpartoprenis la Duan Mondmiliton aliance kun Germanio. Post malvenko en Grekio kaj Afriko la Granda Faŝista Konsilio je la 25-a de julio 1943 eksigis Mussolini. La reĝo tuj post la Invado de Italio en Sicilio igis aresti Mussolini-on, nomumis Pietro-n Badoglio kiel novan ŝtatestron kaj transprenis la ordonon pri la armeo.

Post interkonsento pri armistico (fakte kapitulaco) kun la aliancanoj je la 3-a de oktobro 1943 Bardoglio kaj la reĝo devis foriri de Romo, kies regadon transprenis germanaj trupoj.

Ili regis dum kelkaj monatoj de Brindisi la sudan parton de Italio, dum Mussolini, liberigita de germanaj trupoj, regis la Socialan Respublikon Italan en la nordo. La interna milito inter tiuj du regionoj finiĝis je la 25-a de aprilo 1945.

Je la 9-a de majo 1946 Viktoro-Emanuelo abdikis favore al sia filo Umberto la 2-a. Tri semajnojn poste, la 2-an de junio, referendumo deklaris Italion respubliko kaj finis la monarkion. Viktoro-Emanuelo ekzile foriris al Egiptio.

Estas indikoj, ke Usono, kiu organizis la referendumon, ne prenis iujn riskojn pri ties rezulto, ĉar ĝi timis, ke plu ekzistanta monarkio subtenos faŝismajn tendencojn.

Viktoro Emanuelo la 3-a (Italio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.