Viktoro la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoro la 1-a
14-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Victor
Pontifiko de 189
ĝis ĉ. 199
Antaŭulo Eleŭterio
Sekvanto Zefireno
Persona informo
Naskiĝo Africa proconsularis
en Africa proconsularis
Morto ĉ. 199
en Romo, Romia Imperio
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktoro la 1-a estis la 14-a papo (189 - 199). Li naskiĝis en romia provinco Afriko (eble Tunizio) laŭ liber pontificalis, lia patro estis homo nomata Felix (Feliĉulo). Viktoro anstastaŭigis la sabaton per la dimanĉo kiel sankta tago kaj ankaŭ ordonis ke pasko ĉiam oni festos en dimanĉo. Li ankaŭ anstataŭigis la grekan per la latino kiel lingvo de eklezio.

Precizigoj[redakti | redakti fonton]

Konscia pri la aŭtoritato de la papo ne nur kiel gvidanto de la katolika eklezio sed ankaŭ kiel politika lidero rilate la imperiajn regantojn, kun kiuj sintenis samdignece kaj ne plu kiel subulo, Viktoro la 1-a estis unu el la papoj plej elstaraj en la dua jarcento, sukcesinte obteni de la imperiestro Commodo (Komodo, 180-192) agnoskojn de rajto kiujn la antaŭaj papoj eble ne eĉ revis. Fakte, pere de helpo de Marcia, kromvirino kaj eble aspiranta katekumenino, obtenis la liberigon de multaj prizonuloj, punlabore Sardinien deportitaj pro praktikado de “nelica religio”: al la listo prezentita, la imperiestro aldonis aliajn nomojn inter kiuj tiu de la estonta papo Kalisto. Bedaŭrinde, lia praktika akordo kun la romiaj aŭtoritatuloj ĉesis kun la eniro en la imperiestran funkcion de Settimio Severo, dum kies kontraŭkristana persekuto Viktoro, eble martirigite, ĉesis vivi.

Kiel ĉefgvidanto de la tuta eklezio, Viktoro la 1-a karakteriziĝis per la disputo pri la ĉiujara tago en kiu oni celebru la Paskon. Kiel sciate, la hebreoj ĝin celebras la 14an de Nisano (marto); tiel faris ankaŭ kristanoj de la orientaj provincaj daŭrigante, eble, apostolan kutimon. Sed en Romo, kaj en afrikaj kaj okcidentaj provincoj, la paskon de resurekto oni celebris la unuan dimanĉon post la dekvara de la monato Nisano. Kristanoj enmigrintaj el Oriento provis, eĉ perforte, enŝovis la saman kutimon en Romon, kiu jam delonge ne akceptis la uzon de la orientaj eklezioj. Papo Viktoro, post diversaj koncilioj dum kiuj estis malaprobataj la dekkvaruloj (tiuj de la dekkvara tago), antaŭ la neobeantaj eklezioj, minacis ekskomunikon, kiu fakte ne estis aljuĝita pro mildiganta interveno de Ireneo episkopo de Liono (Francio). Fine la orientaj eklezioj ekobeis, sed la epizodo estis laŭjarcente citata por montri kian konscion pri sia aŭtoritato sur ta tuta eklezio havis Viktoro la 1-a: sinteno tia kiun jam uzis aliaj papoj precipe Klemento (88-97) el Romo riproĉanta kaj ordonanta obeon al Korintanoj kiuj kontraŭleĝe depostenigis sian episkopon.

Ĉar en Romo la liturgia greklingva komencis esti nekomprenata, aparte en la okcidentaj eklezioj, kaj pro la popola amaso katekumenizanta, Viktoro ekcelebris liturgiaĵojn en la latina, anstataŭe de la greka de la nova testamento, kaj iom post iom al tiu ekuzo pelis la tutan eklezion. Samtempe Viktoro kondamnis kaj batalis adocionismon, herezon disvastigitan de certa Teodato, sveltparola enmigrinta el oriento, laŭ kiu Jesuo estis, kaj estas, ja jes, filo de Dio, sed nur adoptita filo. Viktoro suferis ankaŭ pro atakoj de alia herezo, tiu kiu provi devii la eklezion al gnostikismo.

La katolika eklezio celebras Viktoron la 1-an kiel sanktan kaj martiran la 28-an de julio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Catholic Encyclopedia, Volumo XV. New York 1912, Robert Appleton Company. Nihil obstat, 1 oktobro 1912. Remy Lafort, S.T.D., Censor. Imprimatur +kardinalo John Murphy Farley, ĉefepiskopo de Novjorko (angle}
  • Duchesne, Histoire ancienne de l'église, I (france, Parizo, 1906)
  • Eŭzebio de Verĉelo, Historia ecclesistica, V, xx-xxvii (latine)
  • Langen, Geschichte der römischen Kirche, I (Bonno, 1881), paĝoj 176 kaj sekvaj (germane}
  • Liber Pontificalis, eldono Duchesne, I, 137-138 (latine}

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]