Vilaĝo Bella Italia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vilaĝo Bella Italia
feria vilaĝo
Administrado
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco provinco Udine
Municipo Lignano Sabbiadoro
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 45° 41′ N, 13° 7′ O (mapo)45.67829197834213.124631135567Koordinatoj: 45° 41′ N, 13° 7′ O (mapo) [+]
Vilaĝo Bella Italia (Friulo-Venecio Julia)
Vilaĝo Bella Italia (Friulo-Venecio Julia)
DEC
Vilaĝo Bella Italia
Vilaĝo Bella Italia
Situo de Vilaĝo Bella Italia
Vilaĝo Bella Italia (Italio)
Vilaĝo Bella Italia (Italio)
DEC
Vilaĝo Bella Italia
Vilaĝo Bella Italia
Situo de Vilaĝo Bella Italia

Map

vdr

Bella Italia ("bela Italio") estas feria vilaĝo en la komunumo Lignano Sabbiadoro ("Linjano orsabla") de Italio. Ĝi situas en la nord-orienta provinco Udine kaj en la itala regiono Friulo-Venecio Julia.

urbocentre
sabla kastelo ĉe la plaĝo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bella Italia lokiĝas sur verda duoninsulo 2 kilometrojn nordokcidente de la komunuma centro de Lignano Sabbiadoro, direkte al la pinto de la duoninsulo, rekte ĉe vastaj plaĝoj de la Adriatika Maro, proksimume 50 kilometrojn de Udine kaj je 90 kilometroj de Venecio kaj Triesto.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

kvankam la centro de Lignano estas dense loĝata kaj kovrata per hoteloj, kaj sekve la plaĝo somere plenplenas, iom distance en la duoninsulo estas ankaŭ trankvilaj lokoj

La turisma loko estas servata de la stacidomo Latisana-Lignano-Bibione, situanta sur la fervoja linio Venecio-Triesta, situanta en la proksima Latisana kaj ligita al Lignano per buso kaj la dediĉita servo "LignanoLink" kiu ligas Lignanon kun ununura vojaĝsolvo al la nacia fervoja reto. La fervoja stacio Latisana estas servita per regionaj kaj longdistancaj ligoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2023 okazas en la vilaĝo Bella Italia la 79-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO kaj samtempe la internacia kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


urbocentro de Lignano Sabbiadoro