Vilao-parko Franz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vilao-parko Franz (Arnstadt))
Enirejo al la vilao-parko kaj estonta kultura centro.
La vilao, de oriente.
Aleo kun altvaloraj arboj.
Kulturaj aranĝoj ene de la vilao.
La okcidenta fasado de la vilao.
La lageto por padelkanotoj.
Ankoraŭ ne uzata ĉambro en la 2-a etaĝo.
La orienta fasado, kie iam estis granda teraso.

La Vilao-parko Franz (germane: Villengarten Franz) en Arnstadt, Germanujo (Plauesche Straße 4), havas rimarkindan historion, kiu diferencigas la monumentprotektitan ensemblon de aliaj similaj arkitekturaj ekzemploj el la 2-a duono de la 19-a jc.

Historio antaŭkondiĉa[redakti | redakti fonton]

Je la komenco estis la serĉado de la berlina lernejestro Rudolph Franz (1826-1902) je bonfara klimato por siaj tre infanoj el la unua edzeco. Lia persona kuracisto doktoro Nagel konsilis malkonstrui la berlinan bienon de ĉe Aleksandra Placo (ĉar estis mortintaj ene de 10 jaroj 19 familianoj en la menciita domo, i.a. pro tuberkulozo) kaj rekomendis kiel ripozumlokon Arnstadt. Konsentante Franz sendis la infanojn a la bieno de doktoro Carl Niebergall de ĉe Lohmühlen-strateto. "La restado", skribis Anna Jonas (1857-1937), la meza filino, en siaj rememoroj, "bonfaris nin tiom ke nia patro jam tiam ekplanis setli en Arnstadt por doni al ni, la infanoj, daŭran sanan lokon." Profitis de tiu decido ne nur Sophie, Anna kaj Grete sed ankaŭ la 5 infanoj el la dua edzeco de Franz kiel ankaŭ la multnombro da nepoj, pranepoj kaj multaj gastoj.

Unuaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

En la 22-a de oktobro 1865 Franz luprenis por 6 jaroj de Bruno Scherzberg el Oberkirchen parcelon inter la Falkesche-ĝardenoj, kontraŭe al la Weißgerber-fulkmuelejo. Celo estis, de tie ĉi pluakiri paŝon post paŝo areojn proksime de Ried-pordego sur la t.n. Mispel-bieno. Por realigi siajn planojn li bezonis teritorion de ne tro malgranda dimensio. Jam en marto de 1866 li aĉetis de la erfurtanino Albertine Falke kaj de Carl Ebritsch ĝardenajn parcelojn. Poste li havigis al sin en aŭgusto de la sama jaro la ĝardenon kun domo de la tukfara majstro Johann Christoph Böhler vide al vide de la fulkmuelejo. Finfine li sukcesis akiri en la 1871-a jaro parton de la iama hortikulturejon de Karl Engelmann kiel plej nordan strion aldonotan al la jam poseditaj areoj. Tiel iĝis inter la stratoj Plauesche Straße kaj Lohmühlenweg teritorio integra de sume 1,2 hektaroj. Ĝin oni povas ĝui ĝis nun.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jam en aprilo 1866 Franz finplanis [1] la grava berlina arkitekto Gustav Knoblauch (1833-1916), amiko de Franz, certan ŝtatan someran domon. La arnstadt-a ĉefmasonisto Heinrich Hönicke kaj aliaj metiistoj surlokaj komencis la konstrulaborojn en 1867. Sekvis ekde marto 1869 la konstruo de stalo ĉe la okcidenta fino de la Hainbuchen-aleo, kiu unuigas la tuton disde Plauesche Straße kun Lohmühlenweg, kaj grandan hejteblan forcejon de ĉe la sudorienta angulo de la vilao. La trabfakaĵo kun masiva subetaĝo, la vilao, ĝis hodiaŭ viziteblas, kvazaŭ en originala stato. La diversaj unuopaj elementoj estas el sabloŝtono el al regiono kaj dekoracie plenigitaj per brikoj. La suda fino de la vilao konsistis el teraso granda, norde limas ŝtuparoturo la straton. La transepton ormamis belaj oreloj framskeletaj kaj balkonoj. Lukarnoj bonguste elektitaj plibeligis la tegmenton. En la jaro 1911-a Gustav Knoblauch partoprenis konkurson por la konstruo de la Nova urbodomo en Rudolstadt; sed la vilao en Arnstadt restis lia ununura verko en tuta Turingio.

Ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Pli grandaj ŝanĝoj de la konstruaĵa substanco estis nur en 1926, post kiam en la 8-a de julio fulmo trafis la konstruaĵon kaj bruligis la tegmentan trabaron. Sekve necesis modernigi la tutan supran parton tegmentan kaj partojn de la unua etaĝo. Ne plu konservatas la teraso, malkonstruita en 1961 pro tro granda kadukiĝo/sekurecaj kaŭzoj; pro la sama kialo oni forigis ankaŭ la forcejon ĝis ĝiaj fundamentoj. Komisiite de la heredantoj estis planinta tie ĉi la arnstadt-a arkitekto Artur Schäfer en 1961 du restadoĉambrojn por la infanĝardeno.

Infanvartejo, lernejo[redakti | redakti fonton]

La infanvartistinoj Gertrud Johas kaj Annelise Walter, ambaŭ idinoj de la familio Franz, jam en la 1926-a faris mocion malfermi privatan infanvartejon kun infanĝardeno en la unua etaĝo de la vilao. La respondeca ministerio en Weimar permesis ties malfermon je la 1-a de majo 1927 kaj laŭdis ne nur la sunan kaj vastan ludejon en la ĝardeno sed ankaŭ la pedagogiajn kaj muzikajn kapablojn de la tenantaro. La gefratoj Margot kaj Hans Walter, ankaŭ ili familianoj, daŭrigis tiun laboron. Malgraŭ permeso far la urba magistrato pligrandigi la infanĝardenon, tio ne okazis. Bezono jes ja estis, ĉar ne malpli ol 105 infanoj estis vartendaj! Jam en la 1920-aj jaroj loĝis nedaŭre en la vilao klasoj por feriadi. La restadon de infanoj pli kaj pli gravis tiel ke inter 1965 kaj 1986 gastigis la domo la malsuprajn klasŝtupojn de la arnstadt-ta Käthe-Kollwitz-lernejo. En 1990 servis la domo kiel internulejo por la Pestalozzi-lernejo. Ekde 1994 faritis alikonstruo kiel vartejo por la Ŝtata lernejo por handikapuloj. Por garantii tian uzon oni devis alkonstrui de 1993-95 internan ŝtuparejon kaj eksteran fuĝŝtuparon el ŝtalo. Sed tio neniel ĝenis la historian kernon kaj aspekton de la domo. Jam ne konservitaj estas la eta domo de la Böhler-oj de ĉe Lohmühlenweg (forigite antaŭ 1940) nek la unuetaĝa stalo (ĝis 1967), la okcidenta kontinuigo de Hainbuchen-aleo.

Kadukiĝo kaj demandoj pri la futuro[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ malbona flegado dumjardeka la vilao ĝardeno ĝis nun en grandeco kaj beleco impresas. Pro ĝiaj arboj la parko estas monumentprotektita. Jam en novembro 1867 fakturo atestas liveradon de 199 arboj kaj arbustoj kio konkludigas onin ke profesoro Franz fervore prizorgis la kultivadon kun ĉefe regionaj arbospecoj kaj realigis detalajn planojn. Ankaŭ celen de ripozumloko kaj pluvalorigo ĝenerala. Por tio Franz ordonis la aranĝon de la Hainbuchen-aleo, de ŝtongruzvojetoj, de ekzakta loko de skulptaĵoj, de fontano, de pacaj anguloj por duondormi, de lageto provizita de la Ritterstein-fonto. Parto de la lageta defluejo estis liberaera kaj kreis plaĉan etoson ne nur dumsomertage. La norda parto de Hainbuchen-aleo (kie iam estis la florkultivejo de la hortikulturistoj Engelmann) ekservis kiel ĝardeno ekspluatebla kun eta plantejo fruktarba. Post 1945 ĝi iĝis lerneja ĝardeno kaj sportejo. Bedaŭrinde ĉesis post la Dua mondmilito la atento pri la parko kaj partoj de la vilao en malgraŭ tio decus por tia bela kaj grava ensemblo. Sekve la tuto restis neflegita kaj la vilao eĉ ofertitis en 2010 kiel vendota objekto.[2] . Sed ne troviĝis iu aĉetanto kiu povus kaj volus plenumi la altajn postulojn de monumenta protektado. La barbara ideo parceligi kaj dividi ĉion kaj surkonstrui modernajn konstruaĵojn surloke gajnis malakcepton ne nur ĉe la respondeculoj de monumentprotektado.

Konservo[redakti | redakti fonton]

S-ro Rüdiger Helmboldt fondis en aŭgusto 2012 iniciativon civitanan kun la celo ne nur savi la ensemblon sed ankaŭ utiligi ĝin por ĉiuj arnstadt-anoj, multflanke kaj multkulture. Tiel oni perfekte harmonius kun la monumentprotektada premiso "zorgi ke la estinteco havu estontecon". Feliĉa kunlaborado iĝis kun la fakaltlernejo de Erfurto kaj ties kunlaboranto Daniel Rimbach. Tiel studentoj faris planojn pri rekonstruo, renovigo respektive moderna utiligo de la vilaoĝardeno, kiujn aprobis la urbaj konsilantoj de Arnstadt dum prezentado en marto 2013. En majo 2014 unuafoje okazis tago de la malfermaj pordoj en tiu juvelaĵo arkitekturo kaj pejzaĝa de Arnstadt. Ekde 2016 la konstruaĵo ekuzotas fare de la urbo kiel lernejo por speciale subtenotaj lernantoj.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plano de Knoblauch.
  2. Vendooferto.. Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 2014-04-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.