Vilao Caro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao Caro
vilao [+]

LandoPollando
SituoGlivico
- koordinatoj50° 17′ 44″ N, 18° 40′ 2″ O (mapo)50.2954218.66734Koordinatoj: 50° 17′ 44″ N, 18° 40′ 2″ O (mapo)

Vilao Caro (Pollando)
Vilao Caro (Pollando)
DEC
Vilao Caro
Vilao Caro
Map
Vilao Caro
Vikimedia Komunejo:  Villa Caro in Gliwice [+]
vdr
La muzeo en la Vilao Caro

La Vilao Caro (pole Willa Caro) estas muzeo en Glivico, Pollando, strato Dolnych Wałów 8a. La unuajn, eĉ pli imponajn planojn faris la arkitekto Paul Stegmüller.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri bonege konserviĝinta renesancstila rezidejo el la 19-a jarcento. Unue la vilao apartenis al la industriulo Oscar Caro. En 1934 ĝi transdonitis al la Suprasilezia Muzeo de Glivico. La inter 1882-85 konstruita domo estis ĉirkaŭita de larĝa eklektismostila ĝardeno estante unuetaĝa. En la 1920-aj jaroj aldonitis plua etaĝo. Nuntempe ĝardeno nova kaj reproduktita latbarilo ĉirkaŭas la konstruaĵon. Interne bonege kaj originale konservitis marketroj, plafonoj, fenestroj, pordoj, plankoj.

Hodiaŭ troviĝas ene la daŭra ekspozicio pri loĝado de malsupraj industriuloj de la 19-a jarcento. Krome okazas regule koncertoj kaj prelegoj kaj laborrondoj. Teretaĝe antaŭ la kaso estas belega manĝejo kun vido je teraso.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Du kolektoj en la vilajo jenas: Arto/artmetiado kaj etnografio. Videblas i.a. interesa kolekto de vitraj artaĵoj el la 17-a ĝis la 20-a jarcentoj kiel ankaŭ la plej grando kolekto pri postmilitaj argentaj juveloj de Pollando. Ekster tio admiriĝas aĵoj porcelanaj kaj fajencaj el multaj eŭropaj urboj. Interesigas onin ankaŭ pola artista fotografiado de glivicaj fotistaj rondoj (Zofia Rydet, Jerzy Lewczynski, Michal Sowinski).

Etnografikoncerne gravas objektoj de silezia popolarto el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj, pentraĵoj surlinaj kaj survitraj, artikulturaj kaj metiistaj instrumentoj. Tamen ties plejmulto troviĝas nun en la Kastela muzeo ĉe la ĉefa placo de Glivico.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]