Vilao Fallet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao Fallet
vilaoUnufamilia loĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Sapin style vd
Arkitekto Le Corbusier vd
Estiĝo 1906
Lando Svislando vd
Situo La Chaux-de-Fonds
Adreso Chemin de Pouillerel 1
Situo
Geografia situo CH1903: 552790 / 217310 (mapo)47.10516.81669Koordinatoj: 47° 6′ 18″ N, 6° 49′ 0″ O; CH1903: 552790 / 217310 (mapo)
Vilao Fallet (Neŭŝatelo)
Vilao Fallet (Neŭŝatelo)
DEC
Vilao Fallet
Vilao Fallet
Lokigo de Neŭŝatelo en Svislando
Situo de Vilao Fallet
Map
Vilao Fallet
vdr
Vilao Fallet, proksime de CDELI kaj KCE

Vilao Fallet estas tradicia ĉaledo (alpdomo) situanta en La Chaux-de-Fonds, Svislando, je 750 metroj de CDELI kaj je 1 km nordeste de la Kultura Centro Esperantista. Ĝi estis projektita kaj konstruita de la dekokjara Charles-Édouard Jeanneret (1887–1965), kiu poste pli famiĝis kiel Le Corbusier. Jeanneret instruis al si arkitekturon irante al la biblioteko por legi pri arkitekturo kaj filozofio, vizitante muzeojn, skizante konstruaĵojn kaj konstruante ilin. En 1905, li kaj du aliaj studentoj, sub la superrigardo de ilia instruisto, René Chapallaz, projektis kaj konstruis unuan domon, la "Villa Fallet", por la gravuristo Louis Fallet. La domo estas laŭ la Stilo Sapin, la svisa varianto de la stilo Secesio (Art Nouveau). La kremaciejo de La Chaux-de-Fonds (1909–1910) estas la plej ampleksa ekzemplo de tiu stilo.

La ĉaledo sur la arbra deklivo proksime al La Chaux-de-Fonds, estas granda tradicia ĉaledo kun kruta tegmento en la loka alpa stilo kaj estas ornamita per zorgeme dezajnitaj koloritaj kaj geometriaj skemoj sur la fasado, kun desegno de triangula pino kaj strobiloj (pinkonusoj). La sukceso de ĉi tiu domo kondukis en la sama jaro al la konstruo de du similaj domoj, la Villaoj Jacquemet kaj Stotzer[1].

La vilao Fallet estis finkonstruita en 1905[1][2]. Ĝi estas agnoskata kiel konstruaĵo de kultura signifo en Svislando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)

Kultura Centro Esperantista (KCE)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (fr) Journel 2015, p. 49.
  2. Villa Fallet, Chemin de Pouillerel 1, La Chaux-de-Fonds, arkivita pere de la arkivo de Wayback Maŝino, alirita en la 9-a de januaro 2021.